OBSERVO |
De kelkaj jaroj la nomo de James Joyce traŝtormas la literaturajn rondojn. Ĝi estigas pasiajn disputojn, furiozan entuziasmon kaj ankoraŭ pli furiozan antagonismon. Oni timas lín, oni nekomprenas lin. Li havas disĉiplojn kaj li efikas eĉ je tiuj, kiuj anatemas lin. Oni klarigas lin; troviĝas multaj kiuj ridas pri li, eĉ pli multaj, kiuj indignas pro li. Oni ne povas senvorte preteri lín. Kion li faras, estas provoka kaj indigniga; sed ĉiu konsentas, ke Ulysses, la ĉefverko de Joyce, malkovras tute novajn eblojn por la romanverkado. Li verkis ĝin de 1914 ĝis 1921. Ĝi ampleksas pli ol sepcent dense presitajn paĝojn.
La intenco de Joyce estis krei, kio ankoraŭ ne ekzisis. Radike kaj plene novan, surprizan, originalan. Li uzas ĉian ilon por atingi sian celon. Li eltordas la lingvon, li ekneas la la pleje akceptitajn konvenciojn.kaj tradiciojn. Plenintence li indignigas, kun antaŭa pripenso li profanas ideojn. Li opozicias kaj ĉion neas. Konsekvence, au nekonsekvence, kiel kontentiĝas lia gusto, aŭ kiel li pli facile atingas sian celon: li miskondukas, priskribas drastajn scenojn, malkovras, seniluziigas kaj ĉion ĉi en lingvo malfacile postirebla, ofte eĉ tute ne komprenebla, nur iom divenebla. Li dispecigas la homon je la atomoj de ľ sentumaĵoj kaj imagoj; li denove kunmetas ilin kaj trovas plaĉon en tio, ke li konstruas groteskajn figurojn. Li ne multe zorgas pri tio, kion oni diros: Ĉu vi legas du paĝojn el du libroj vespere? Kio? Mi estis juna. Vi kliniĝis antaŭ vi mem en la spegulo, vi iris antaŭen, serioze aplaŭdi, impona vizaĝo. Vivu multe la dimalbenita idioto! Ha! Neniu vidis: al neniu diru. Vi volis verki librojn, literoj estus estintaj la titoloj. Ĉu vi legis ĝian F-on ? Ho, jes, sed la Q pli plaĉas al mi. Jes, sed la W estas belega. Ho jes! W. Ĉu vi pensas ankoraŭ pri via epifanio sur paĝoj verdaj ovalaj, profunda, la kopioj post via morto devus esti senditaj al ĉiu granda biblioteko de l’mondo, inkluzive Alexandria. Iu legos ilin post kelkaj miljaroj , iu Mahamanpantara. Kiel Pico della Mirandola. Ha! Ĝuste! Se iu legos ĉi strangajn paĝojn , kiu estos jam delonge mortinta, li sentos, ke li tuŝos iun, kiu foje . . . «
La romano rakontas la travivaĵojn de Stephan Dedalus kaj Leopold Bloom de ľ oka horo matene la 16-an de junio en 1904 ĝis la tria horo posttagmeza de ľ 17-a junio en 1904. Ĉion ĉi konforme al la okazintaĵoj de l’ Odysseia. Bloom ludas la rolon de Odysseus.
La erarvaganta homo, kiu forlasis la hejmon kaj kiun diversaj fataloj retenas de ľ hejmeniro. Dedalus survestas la figuron de Telemachos kaj reportas Bloom al la sopire atendanta Penelope, al sinjorino Bloom.
Ulysses, kiel mem la aŭtoro diras, estas ĉio: tragedio, romano, ' satiro, komedio, eposo, filozofio. Sintezo. La tuta mondo en sia ordigita senordo, aŭ senorda ordo, disigita, ree kunflikita, kiel ĝi tragutas la cerbon de ĉiutaga homo. Amaso de sovaĝaj asociacioj.
La signifon de Ulysses donas ĝia noveco, surpriza originaleco, la kuraĝo de ľ esprimo kaj la neimageble forta spirita energio. La libron povas aprezi nur tiu, kiu tralaboris la tutan verkon. La detaloj nur ŝokas.
La titolo de l’ plej nova verko de Joyce estas: Work in progress. Ĝi estas ununura frazo, sed eĉ pli ampleksa ol Ulysses. En tiu ĉi verko li konstruas tute novan mondon laŭ la principoj de Giambattista Vico, de la mistika mezepoka filozofo. Neniu komprenas eĉ unu vorton de tiu ĉi libro; sed tiuj, kiuj konas la verkon, kaj ne apartenas al la principaj kontraŭuloj de Joyce, diras, ke ĝi estas ekstreme interesa.
Louis Brun.
Eksterordinare grandaj vcrkistoj kunportas sian apartan lingvon. Vortoj, kiuj perdis ĉiun viglecon de vivo, vortoj paliĝintaj, verkintaj subite ricevas novan aromon, novan kolorigon en iliaj libroj, ilia malnova senco ricevas alian perspektivon profundigitan de l’ nova nuanco. La historio de la lingvoj konsistas el senĉesaj rigidiĝoj, ŝtoniĝoj kaj senĉesaj renaskiĝoj: ĉiu literatura genio estas samtempe lingva genio.
La horizonto de la angla lingvo atingis mondampleksan perspektivon: ĝi ludas gvidan rolon de la norda poluso ĝis Cap Horn, en ĉiuj mondpartoj. Tiu ĉi spiritan imperion tute ne influas eventualaj krizoj de la politika inperio: kiel la latina lingvo restis interkroĉiga komprenilo ankaŭ post la disfalo de l’ romano imperio, tiel post eventuala atomiziĝo de Granda Britlando ankaŭ la angla lingvo vivus sur tiu ĉi giganta teritorio ankoraŭ longtempe, ĝis fine la dialektiĝo mortigus gin. Kaj estas interesa fenomeno, ke dum plena florado de tia mondliíngvo fremduloj transprenas la kulton de la lingvo. Tiel okazis ĉe la latina kaj ankau ĉe la angla, kies modernaj plej grandaj majstroj estas la skota Walter Scott kaj Shaw, la hebrea Disraeli, la kelta Wells, la pola Joseph Conrad, la armena Michael Arlen, la malpursangaj amerikanoj kaj la irlanda James Joyce. Tiuj ĉi fremddevenaj verkistoj donis al la angla lingvo sian nekredeblan flekseblecon, espriman forton, universecon. Kaj de Shakespeare la angla lingvo ne havis tian produktivan revoluciulon, kia la dublina James Joyce.
Joyce kreis tute novan anglan lingvon, nun ankoraŭ fremdecan, nun ankoraŭ mokatan. Nun oni eldonas vortradon, ĉiun intelektan profundon de tiuj ĉi lingvoj li parolas kaj skribas dekok lingvojn: ĉiun sentimentan vibradon, ĉiun intelektan profundon de tiuj ĉi lingvoj li akumulis en siaj libroj, por ke li direktu la internan okulon de la leganto en profundojn ĝis nun neimageblajn de pensoj, intuicioj kaj konjektoj.
Joyce estas revoluciulo ne nur en la lingvo, sed ankaŭ en sia originala verkista vidmaniero. Kion novan li portis ĉi rilate? Oni povus respondi proksimume jene: Joyce portis la atomizon, la dispolvigon de eventoj, frazoj, pensoj, sentoj, vortoj kaj per tio li kreis tute novan humoran literaturan valoron. Sed kompreneble tiu ĉi frazo diras same nenion pri li, kiel oni vane volas karakterizi lian stilon al iu, kiu ne legis liajn librojn. Prefere ni vidu la temojn de lia unua proza verko, de la »Dubliners«, kiu ankoraŭ nur ĝerme montras la pli postan reformatoron, la Joyce-komencanto nepre ĝin devas unue legi, por ke li povu aliri liajn Ulysses kaj Work in progress.
Tiu ĉi volumo estas kolekto de dekkvin noveloj. Miniaturportretoj: la freneza pastro inter siaj fratinoj; la nekonata flagelanta viro inter la studentoj; la senespera unua amo de la studento al rajdistino; en malluma cirko, post la fermhoro; la orfino ĉenita al sia trista hejmo, kiu en la lasta momento ne kuraĝas riski la fuĝon, la kartludo de kvar diversrasaj junuloj; la ĵurnalisto, kiu kovas poetajn sonĝojn, kaj kiun ĉiam rekaptas la prozo de l’ vivo; la senkora oficestro, kiu en sia hejmo elŝprucas sian furoron; la bonmorala homo, kiu pro nura moralo rifuzas la amon de edziniĝinta virino, post kio la virino kutimiĝas al drinkado; la historio de kristnaska vespero, dum kiu la okazaĵoj ere forfalas antaŭ niaj okuloj kiel la petaloj de ľ rozo, ĝis fine aperas la nostalgia memoro de la unua, kaŝita amo de ľ edzino, kiun ŝi ankoraŭ ne konfesis al sia edzo, nun ŝi konfesas, sed la konfeso finiĝas per sinmortigo. . . k. t. p.
La unua eldono de la »Dublinersn« kaŭzis grandan sensacion: nekonatulo aĉetis ĉiujn ekzemplerojn de la libro kaj bruligis ilin, nur unu li sendis al la aŭtoro! Nu, la indigno de la dublinanoj estis iom komprenebla: Dublin estas malgranda urbo, kie ĉiu povis nomi tiun aŭ alian figurou, kiun la verkisto pripentris en sia libro. Ĉar Joyce faris jenon: li priskribis, kion li vidis, per la plej kruela homkarakterizado de la naturalista skolo, kvankam jam en tiu ĉi libro sin anoncas la transsubstanciga kapablo de la pli posta Joyce, per kiu li projekcias en la senfinon kaj distilas je eternaj homaj nekvalifikeblaĵoj la etajn malpuraĵojn de la ĉiutaga vivo.
Post la apero de la libro Joyce ne povis plu resti en Dublin. Li devis elmigri, komence li loĝis en Pola, Trieste, poste en Parizo. Nun li estas 50 jara, preskaŭ blinda.
Louis Brun.
(X.) JAMES JOYCE. Ni ekuzas la okazon, internacia Odyssey-Press eldonis en du volumoj la plej multe pridiskutitan, la plej multe riproĉitan kaj plej multe laŭditan romanon Ulysses, por rakonti tiun strangan anekdoton, kiu koncernas la eldonon de lia unua novellibro Dubliners.
Okazis do, ke Joyce, kiu vivis en granda mizero kaj duone blindiĝinte en Parizo, decidis ke li eldonos sian novelvolumon. Post longa serĉado fine li trovis eldoniston, kiu emis eldoni la verkon de la sufiĉe nekonata aŭtoro. Ili faris la kontrakton, Joyce sendis la manuskripton en la definitiva formo kaj atendis la presprovaĵojn. Anstataŭ la presprovaĵoj li ricevis leteron. La eldonisto skribis, tre ĝentile kaj amike. La noveloj estas sensaciaj, li atendas per ili granda sukceson—sed: en iu novelo la aŭtoro dirigas per iu reĝino Victoria, iama idolo de ĉiuj angloj, ke ŝi havis amrilaton kun lakeo.
Li, la eldonisto, neniel povas kontroli, ĉu tio vere okazis aŭ ne,—sed la komposistoj, la liberaj britaj kompostistoj, ne emas komposti ĉi tiun frazon. Li do petas Joyce, ke li preteru ĉi tiun frazon, kiu ja tute ne estas esenca parto de lia verko.
Joyce kolere kaj decide respondis, ke li ne permesas ŝanĝi eĉ literon en lia manuskripto, li postulas rigide plenumi la kontrakton, en kiu ne temas pri tio ĉi; kaj serĉu la eldonisto aliajn kompostistojn, se ĉi tiuj estas tiel prudaj.
La eldonisto, eĉ nun ĝentile, respondis, ke, bedaŭrinde, la komposistoj, eĉ post ĉi tio, ne emas komposti la ĝenan parton, kiu profunde ofendas ilian lojalan animon. Li ne povas helpi pri la afero.
Nun jam Joyce perdis la paciencon, li sidiĝis kaj skribis leteron—al la angla reĝo. Li petis lian reĝan moŝton: ke li ordonu al tiuj ĉi malobeemaj kompostistoj la plenumon de la laboro,—ja en Anglujo estas plena preslibero kaj estas tute notolereble, ke ili arogas al si cenzuri la artan laboron.
Tiom estus povinta okazi kie ajn. Sed tio, kio nun sekvos, estas vere kaj ekskluzive angla: Lia Reĝa Moŝto, Georgo, la reĝo de Granda Britujo, imperiestro de Hindujo, ktp, ktp.—respondas.
Lia respondo estas ĝentila kaj sincera. Li, siaparte, tute ne dubas ke Joyce havas rajton skribi tion kaj tion,—kvankam, kompreneble, li ne entuziasmas pri aserto, kiu estas taŭga prezenti en malfavora lumo iun membron de lia familio. Tamen, preterante ĉi tion, li volonte estus je la dispono de l’ verkisto,—sed li ne havas leĝan rajton por tio, ke li ordonu al la kompostist-ĝentilhomoj la komposton aŭ nekomposton de io ajn. Li do tre bedaŭras, sed nenion povas helpi en la afero.
Joyce furiozas. Sed nenion li povas fari. Li atendas. Kaj prefere plu malsatas.
Kaj post tri semajnoj li ricevas novan leteron el la Buckingham-palaco. La domestro de la angla reĝo sciigas lin, ke Lia Reĝa Moŝto fiksis por jaro tiom kaj tiom da favorpensio,—ĉar li ne volas, ke pro iu membro de lia familio havu domaĝon iu ajn inter siaj subuloj!
Ho, feliĉa Britujo!
FONTOJ:
Brun, Louis. Ulysses de James Joyce (Observo), marto 1931, p. 47-8.
_________. James Joyce kaj lia “Dubliners” (Observo), juli-aŭgusto 1932, p. 139.
X. James Joyce (Observo), majo 1933, p. 80.
Noto: Aldone al la eksteraj retligoj sube: Traduko el Giacomo Joyce iam aperis en Literatura Foiro. Ekzistas pluaj anglalingvaj diskutoj pri la rolo de Esperanto je Joyce.
These are the three articles on Joyce in Literatura Mondo, the leading Esperanto literary journal of the 1920s, 30s, and late 40s, published by Tivadar Soros, father of George Soros.
The first article is about Ulysses and a published excerpt of Work in Progress (the future Finnegans Wake). The second is about Dubliners. The third is an account of Joyces clash with his publisher over a proposed change in Dubliners eliminating a sentence about Queen Victoria that the British compositors refused to typeset.
It is notable that the author of two of them (the third is unsigned but could be the same person) has a very favorable attitude towards Joyce, given how much philistinism existed in the Esperanto movement of that time. I think Joyce was favorably receivedthough he was still a relatively unknown noveltyin Hungary at that time. His reputation did not suffer until Hungarian Marxists trashed him. The known author of these articles was probably not Hungarian, so this observation is probably irrelevant.
In my blog post Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (3): K. R. C. Sturmer & malavangardeco [Giorgio Silfer on literary criticism & Esperanto culture (3): K. R. C. Sturmer & non-avantgardism] I cite Silfers commentary (La problemo de la malfruoj [The problem of belatedness], from Enkonduko al Literatura Kritiko [Introduction to Literary Criticism]) on a philistine remark against Joyce (quoted) made by an otherwise rare sophisticated Esperanto writer of the 1930s, an Englishman by the name of K. R. C. Sturmer. Sturmer never came out and said how this may have applied to him, but he wrote about gay clubs in Europe and got some flack for it from another prominent Esperantist intellectual. Sturmer was more modern than most in some respects but, if accurately quoted, fell on his face with respect to Joyce.
La problemo de la malfruoj de Giorgio Silfer
Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer
The Cyclical
Night: Irony in James Joyce and Jorge Luis Borges
by L. A. Murrilo
James
Joyce & Esperanto:
Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio
James Joyce & Hungary: Selected Bibliography
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / On other sites:
Evelino
de James Joyce, trad. Russ Williams
Ankaŭ ĉi
tie
Sonregistraĵo (ekde la
15a minuto)
Esperantic
Modernism: Joyce, Universal Language, and Political Gesture
by Nico Israel
(M/m, Volume 2, Issue 1, Feb 21, 2017)
Nico Israel (Hunter College, Dept. of English)
Endlessly Exciting in its Impenetrability: 1939 James Joyce review
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 12 May 2017
English note added 4 June 2017
Site ©1999-2017 Ralph Dumain