Pri Moderna Poezio kaj Esperanto

Roberto Passos Nogueira


1. Rimarkinda diverseco de tendencoj markas la historion de la poezio en nia jarcento. Tial estas preskaŭ neeble trovi ian poetikan proprecon komunan al ĉiuj skoloj aŭ movadoj—futurismo, superrealismo, imagismo, konkretismo kaj la multaj ceteraj tendencoj, kiuj ne permesas al si titoliĝon. Oni scias, ekzemple, ke inter futurismo kaj superrealismo ekzistas ne malpli signifa malsimileco ol inter klasikismo kaj romantiko. Rigardataj el monda perspektivo, pli ĵusaj movadoj ripetas tiajn kontrastojn: oni nur konsideru la opozicion inter la preskaŭ geometria estetiko de la konkretistoj kaj la Zena mistikismo de la poetoj apartenantaj al la tiel nomata generacio beat.

Sed tiu diverseco estas ĝuste tio, kio povas liveri al ni la ŝlosilon al la kompreno de la spirito de la moderna poezio: la diverseco naskiĝas el iu profunde radikiĝinta aspiro al libereco de esprimado. Ni povas diri, ke tia libereco manifestiĝas en du manieroj, konforme al la karaktero de la koncerna skolo:

1. La poeto devas esti libera por verki kiel eble plej spontane (superrealismo, dadaismo, generacio beat k. a.).

2. La poeto devas esti libera por krei siajn proprajn regulojn (futurismo, imagismo, konkretismo k. a.).

Tiuj du konceptoj regantaj en la kadro de la moderna poezio prezentas oponajn trajtojn. Laŭ la superrealistoj kaj similaj, la poetoj rajtas adopti ian tipon de aŭtomata verkado kaj tiel ‘skribi ĉion, kio venas en la kapon, tiel kiel ĝi venas’ (Kerouac, beat‑poeto); laŭ la futuristoj kaj similaj, necesas ĉe ĉiu okazo esplori kaj trovi la lingvajn rimedojn, kiuj plej trafe kapablas komuniki iun partikularan poezian mesaĝon—‘la noveco de materio kaj metodoj estas nepre necesa ĉe ĉiu poemo’ (Majakovski).

2. Ĉar ni ne kredas, ke la poeto estas estaĵo supernature inspirita, eĉ se sub komando de lia subkonscia menso, kiel rekomendadis la superrealistoj, ĉi tie ni preferas alpreni la perspektivon de tiuj, kiuj komprenas la poezion kiel streĉan kaj tute konscian artan kreadon pere de lingvaj formoj. Tiu sektoro de la moderna poezio distingiĝas per la emfazo donata al la forma prilaborado kaj per la jam aludita postulo, ke la poeto mem devas forĝi siajn proprajn metodojn kaj regulojn de laboro. Tiuj, kiuj defendas ĉi tiun starpunkton energie neas, ke povas ekzisti antaŭe donitaj reguloj por fari versojn. La modernistoj reagas kontraŭ la norma karaktero de la tradicia poetiko en la nomo de pli elastaj konceptoj. Ilia orientado celas limigi la poezian spacon per pli distancaj randoj, tiel ke la poeto disponu pri sufiĉa tereno por libere disvolvi siajn kreajn fortojn.

Se ne ekzistas antaŭpreparitaj formuloj, tio ne signifas, kompreneble, ke ne troviĝas komunaj ĝeneralaj principoj en la verkoj de tiuj modernistoj. Tiuj principoj estas ja konstateblaj, kvankam. ili adaptiĝas al la spirito de ĉiu idiomo kaj al la intencoj de ĉiu poemo; kelkaj el ili povas esti anoncitaj jene:

— Celkonscia ekspluatado de la originaleco kaj elvoka povo de la vortoj, tiamaniere, ke ili mem, per siaj proprecoj sonaj kaj sencaj, kreas ĉirkaŭ si la poezian etoson.

— Koncizeco: la vortoj troviĝu en la ĝusta nombro necesa por komuniki la ideon. Por la modernistoj superfluaj vortoj estas la herbaĉo de poemo.

— Konkreteco: la vera poezio temas pri homoj kaj aferoj konkretaj, en konkretaj reprezentoj, eĉ kiam, per la metaforoj, estas figurataj ĝeneralecaj ideoj. Tial manifestiĝas la tendenco, ke la poeto evitu trouzi ĝeneralajn nociojn kaj vortojn kun tre abstrakta senco. Konceptoj abstraktaj kaj ĝeneralaj apartenas al la filozofio kaj scienco, sed ne akordiĝas al la tipo de monda reprezentado karakteriza de la arto.

— La poezia ritmo estas markata de la vortoj laŭ iliaj aranĝo kaj interago kaj ĉiam konformigita al la temo. Tia ritmo povas jen alproksimiĝi al la flueco de la parola lingvo, jen prezentiĝi en pli reliefa kadenco. Ĉiu poemo laŭnecese postulas propran ritmon, kaj por tion atingi la poeto devas fidi nur je la sentemo de sia orelo, tio estas, la ritmo ne estu trudita el la ekstero.

— Veraj rimoj, preskaŭrimoj, asonancoj, aliteracioj, paronomazioj, kontrastoj ktp, ĉio ĉi, uzata laŭ bontrovo, helpas organizi la ‘internan orkestron’ de poemo. La rimaj rimedoj je dispono de la moderna poeto estas neelĉerpeblaj kaj senkompare pli riĉaj ol tiuj de la tradiciaj skoloj.

— Konstruado de originalaj, aŭdacaj tropoj, kiuj rave kaptas la imagon de la leganto kaj igas lin rimarki la funkcion de la lingva mekanismo en poemo. La imagaĵoj en moderna poezio estas kosmopolitaj kaj inspiritaj de la aferoj kaj okazaĵoj, kiuj markas la nunepokan civilizacion.

— Utiligo de la vida spaco de poemo, distribuado de la vortoj sur la papero en maniero agrabla al la vido. La vortaranĝo eventuale povas esti signifa per si mem kaj helpi la komunikadon de la poezia mesaĝo.

3. Libereco de esprimado estas la bazo de la poezia modernismo. Opona al ĝi troviĝas la akademikismo, kun siaj prozodiaj reguloj kaj rekomendoj pri la ‘perfekta’ verso.

Sed en ĉiuj literaturoj plej gravaj de la mondo la akademika poetiko, malgraŭ obstina rezistado, antaŭlonge disfalis. La ŝanĝiĝemaj aspektoj de la moderna vivo mem postuladis novajn esprimmanierojn. Tamen en Esperanto, tre bedaŭrinde, la akademikismo ankoraŭ tenas fortan rondon de influo kaj rifuzas cedi sian lokon al pli aktualaj orientadoj. La Parnasa Gvidlibro kaj ĝiaj adeptoj konsistigas la kernon de tiu akademikismo kaj, des pli bedaŭrinde, ordinare estas rigardataj kiel la sola fonto de aŭtoritateco pri poeziaj aferoj.

La akademikuloj ridinde pretendas normigi la uzadon de la versaj teknikoj. Kun afekte dokta mieno, ili preskribas trokeojn, jambojn, aleksandrajn versojn, kvar aŭ kvintaktan metrikon kaj similajn gurdaĵojn. Ili simple ignoras la fakton, ke ĉiu regulo nur validas ĉe determinita, konkreta kazo. Pro tiaj anticipaj formuloi, fariĝas neebla la esplorado pri ĉiuj fizikaj aspektoj de la poemo—la miriade variigeblaj kombinoj de sonaj, ritmaj kaj rimaj strukturoj. Ankiloza, la formo ne prezentas la flekseblecon necesan por sin adapti al la enhavo.

4. Tra la diversaj lingvaj niveloj, oni povas konstati, ke Esperanto, pro sia naturo, permesas al la parolantoj rimarkindain sendependecon kaj variecon de esprimmanieroj. La morfologia strukturo allasas plenan liberon, por ke oni kombinu la morfemojn, formante novajn, pli impresajn vortojn; la sintakso, aliflanke, estas tiel konstruita, ke ekzistas ĝenerale nenia devigita vortordo kaj la uzanto de la lingvo povas elekti tiun distribuon, kiu ŝajnas al li plej efika.

La leĝoj de la prozodio kontraŭagas tiun liberecon implican en la lingva naturo de Esperanto. En ĉiu okazo ili determinas iun vortordon, trudas difinitajn tipojn de vorto, postulas superfluaĵojn—por ‘ŝtopi’ la metrikon—, kreas malagrablajn inversiojn kaj kastras la vortojn en duobla senco—fizike, per la elizio; spirite per senigo de ilia elvoka forto. Krome, la verspiedoj, kun sia monotona martelado de la samaj akcentoj, ĝenas la senteman orelon, dispartigas la sonojn disde la ideoj kaj, fine, kvazaŭ anestezias la menson de la leganto.

Potencaj devas esti la fortoj por disbati la muron de la akademikismo, super ĉio, ĉar al ĝi estas ligita aro el la plej aklamitaj nomoj de la Esperanta literaturo.

Estas vero, ke la unua mejloŝtono sur la vojo al reformulado de la poezia arto en Esperanto estas firmigita de antaŭ dek kvin jaroj; ĝi estas, precize, La Infana Raso, de William Auld. Estas vero, ke poetoj kiel Ragnarsson kaj Auld mem estas multe kontribuintaj al la praktikado de pli aktualaj poetikaj procedoj. Malgraŭ ĉio, tiu procezo de reformulado elvolviĝis tre malrapide kaj interne de iom striktaj limoj. Tiamaniere, oni facile komprenas, ke pli junaj poetoj kredas sin tute pravigeblaj, kiam ili, malpaciencaj, volas plene glatigi la vojon, garantiante akcelitan iradon.

5. Iasence, la vorto konsistigas la fundamentan unuon de la moderna poezio. Antaŭe la ĉefan lokon okupis la verso kaj en ĝi centriĝis la estetikaj elementoj kiel ritmo, rimo, metriko, cezuro ktp. Depost Mallarmé okazis radikala ŝanĝo: de nun la elekto de la plej trafa vorto kaj plej efika vortkombino retenas la atenton de la poeto. Lia intenco estas trovi la ĝustan vorton, kiu kontentigas tiujn principojn, kiujn li elmetas al si mem, nome, la principojn de koncizeco, elvokforto, surprizo, interna ritmo, k. c. ‘Poezion oni kreas per vortoj, ne per ideoj’, diris Mallarmé.

Nu, la vortoj eluziĝas same kiel la moneroj. Ju pli ofte ili estas uzataj, des pli rapide ili perdas sian poezian forton, sian originalecon. Esperanto estas relative tre nova lingvo. Pro tio preskaŭ ĉiuj vortoj konservas ĝis nun la povon agrable impresi la leganton. Alidire, la vortoj ankoraŭ troviĝas en poezia stato. Estas devo de la Esperanta poeto ekspluati tiun poeziecon, sed en pozitiva senco, kreante kiel eble plej originalajn formojn. Al la Esperantaj poetoi ni devas emfaze konsili: ‘penetru silente en la regnon de la vortoj / tie troviĝas la poemoj, kiuj atendas verkiĝon’ (Drummond de Andrade).

Flanke de tio, oni konstatas, ke la libera procedo de vortfarado des pli faciligas la laboron de originala kreado. Per ĉi tiu procedo oni kapablas transformi la vortojn en verajn mikrokosmojn, kiuj ĵetas surprizefektajn imagaĵojn en la menson de la ricevanto de la poezia mesaĝo. En Esperanto havas ankoraŭ pli ĝeneralan validecon tiu aserto de Majakovski, ke ‘la teknikoj de prilaborado de unu vorto estas infinite variaj’.

La poezio bezonas konstante renovigitan originalecon. Sed la originaleco nur povas rezulti el lerta manipulado de la prima materia de la poemoj, la vortoj. Konkerinte la sekretojn de la vortoj en sia lingvo, la Esperanta poeto povos sukcese plenumi sian taskon—liveri iun objekton komunikivan laŭ sono kaj senco.

6. Neniu literatura renovigo povas esti vere signifa, se ĝi ne determinas la aktualigon de la enhavo kaj ian ŝanĝon en la maniero rigardi la mondon. Se oni volas doni pli modernan aspekton al la Esperanta poezio, necesas ne nur disponigi novajn metodojn de forma prilaborado, sed, tute same, modifi la intelektan sintenon, esence anakronisman kaj eskapeman, kiun oni povas konstati en grandparto de nia literaturo.

La Esperanta poeto ne povas plu resti izoliĝinta en eburaj turoj, sin nutrante per romantikaj siropaĵoj. La perspektivo subjektiveca devas cedi lokon al alia, malfermita al la konkretaj realaĵoj de nia epoko.

La scenejo devas ankaŭ esti translokita el la tereno de tro universalaj kaj abstraktaj temoj, al tiu de pli konkretaj okazaĵoj kaj aferoj traktataj laŭ ilia psikologia, sociologia aŭ historia graveco. Ŝajnas al ni tre necese, ke la Esperanta poeto sin lokalizu en la spaco kaj tempo. Ĉar li estas universalulo li bezonas spirite partopreni la multegajn konfliktojn, kontraŭdirojn kaj problemojn de nia epoko, kiujn frontas la homo kaj la socio tra la tuta mondo kaj, aparte, en lia propra lando. Ne temas pri politika ideologio, sed pri humanismo, kiu troviĝas en la kerno de ĉiu granda arto, kaj per kies perspektivo la poeto devas trakti ĉiujn okazaĵojn vere signifajn por la progreso de la homa socio. ‘La verkisto neniel povas eskapi el sia epoko (. . .) se ni estus mutaj kaj senmovaj kiel ŝtonoj, eĉ tiam nia pasiveco estus ia ago’, diris Jean-Paul Sartre.


FONTO: Nogueira, Roberto Passos. “Pri Moderna Poezio kaj Esperanto,” en Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), p. 97-103.


A World in a Grain of Sand [Mondo en Sablero] de Roberto Passos Nogueira

Pejzaĝo de nordoriento
de Roberto Passos Nogueira

Esperanto kaj la Vorta Poezio” de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Roberto Passos Nogueira @ Ĝirafo

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj; Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974)
de Karl Schulze

Roberto Passos Nogueira - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 14 June 2012

Site ©1999-2021 Ralph Dumain