“Maŝinmondo”, mallonga romano de Sándor Szathmári (1897‑1911‑1974)* aperis ĉe Stafeto en 1964 (serio Beletraj Kajeroj).
La mallonga romano Maŝinmondo estas la plej evidente fantazi-scienca romano en la Esperanto-literaturo: nenia dubo estas pri tio. Sed ankaŭ nenia dubo estas pri ĝia satira valoro, eĉ pli profunda ol tiu de Vojaĝo al Kazohinio: la atenta leganto kaptas tie ĉi, ĉefe en la tria parto, la tutan filozofion de Szathmári, kun speciala rilato al la homo.
La enkonduko ne malfermas la perspektivon de tiagrada filozofiemo; en ĝi aperas nur la eksterordinara lerteco de la aŭtoro en la verva dialogo inter Wells kaj li, kun apartaj solvoj en la lingva kampo. Wells aperas ĉe Sz. el sia tempomaŝino, por komuniki, ke li legis en la estonto (do, li legontis) tre bonan artikolon verkitan de Sz. mem, surbaze de ontskribaĵo, portita de Wells el la estonto. Temas pri la situacio en la mondo antaŭ kaj tuj post la triumfo de la maŝinoj super la homaro.
Ni rimarkas la dialogan formon, verkita kun la talento sentebla en “Budapeŝta Ekzameno”: flua lingvo kaj spicaj eroj, vipantaj de tempo al tempo ian malvirton de la homoj (vidu la demandon de Sz.: ĉu vi ne povus porti al mi la verkon mem jam en sia kompleta formo? Tiuokaze mi ne devus multe labori . . . kaj la pikan respondon de Wells, kontraŭ la laikaj fuŝfilozofoj, ks), kaj jam tiu absurdeco de la cirkonstancoj, kiuj tamen gardas ian nedifineblan logikon, samtempe groteskan, angoran kaj komikan.
Antaŭ tia absurdeco ni tuj memoras pri alia eksterordinara teatroverkisto, irlandano Samuel Beckett; tamen la absurdo-teatro de Beckett havas alian tension, kiu kaptas en rapida vortico eĉ la voĉan esprimilon: la lingvo, la vortoj iom post iom perdas sian konsiston, restas ĉiam pli hermetika dialogo en ĉiam pli dezerta sceno, ĝis la agoj mem sufiĉas por esprimi la sekan, amaran humuron de la verŝajno (Senvorta akto, 1957).
Male, la sperto de Sz. ignoras la pantomimon: por liaj roluloj la parolata lingvo restas esenca trajto de la personeco. Precipe en la enkondukaj linioj de Maŝinmondo, kie aperas alia novaĵo: Sz. mem estas la protagonisto, kaj li stariĝas ĉe Wells, kvazaŭ Dante ĉe sia majstro Vergilio, antaŭ ol esplori kaj priskribi misteran realaĵon. Kaj per tiu kunestado, Sz. ŝajnas mem proponi sankcion pri sia rolo de plej eminenta scienc-fikcia verkisto: la majstro elektis lin, por transdoni tiel gravan mesaĝon kiel la kulturhistorio de la Maŝinmondo, kaj li rajtas eniri la Parnason por sidi apud siaj grandaj modeloj; atendas lin Swift, kiu permesis utiligi Guliveron por Kazohinio, atendas lin Madách, kiu instruis al li la universalecon de la homa tragedio, atendas lin Anatole France, kiu regalis lin per eleganta ciniko dum skurĝado de la homaj stereotipoj, atendas lin la granda Karinthy, kiu inicis lin al la gusto de la proza prezento.
La dua parto de la romano, kiu entenas la esperantigitan raporton el la estonto (jes, ĉar la maŝino kompilontis ĝin en la hungara, laŭ aserto de Sz. mem), estas la kerno de la verko. Nun la dialogoj ne ludas ĉefan rolon, kaj eĉ la lingvo ŝanĝiĝas. Tie ĉi Sz. plej mirinde uzas la econ de Esperanto en mekanika parolmaniero: per akre taŭgaj vortumoj li kapablas paŭsi la cibernetikecon de la komputera lingvaĵo. La kontrasto estas klara, eĉ en la signifo de kelkaj vortoj: kaj Sz. atentigas pri tio, listigante kelkajn miskomprenojn faritajn de la maŝino (konfuzo inter militestro-buĉisto, advokato-komplico, parlamento-kabaredo, ktp), kvankam ĝuste tiu ĉi alineo, pro la troa evidenteco de la satiremo, perdas sian mordecon kaj eĉ ŝajnas al mi febla punkto, iom ne sukcesinta kunkudro de la enkonduko kaj la ĉefa korpo de la romano.
Romano, kiu ja marŝas laŭ siaj reloj, rapide kaj konsekvence. La lingvaĵo perdas iom post iom sian akrecon, ĝi ja mildiĝas pro la enscenigo de la homoj, la lasta generacio antaŭ la diktaturo de la maŝinoj. En tiu ĉi momento Sz. plej libere kaj feliĉe satiras, dum la premo de la eventoj sufokas ĉiun perspektivon por la pretervivo de la homaro. Kaj al la iompostioma supereco de la maŝinoj, Sz. aldonas la frapojn de sia vipo.
Estus tro longe detaligi ĉiun eron de tiu satiro, kunfandanta logikon kaj angoron, nekredeblon kaj realon. Nur unu aferon mi diru: Sz. lerte evitis grandan danĝeron—li povis droni antaŭ la vasteco de sia intenco (rakonti la lastajn tagojn de la tuta homaro), sed li sukcesis konkludi ĉion plej brile. Eble la rakonto ŝajnas tro strikta, tro unudirekta; kaj samtempe oni ne povus kompreni la apartecon de la epizodoj, kiel tiu de la kokrita deputito; tamen nenio estas akcesora en la tuto, kaj la tuton akceptigas la ruza rimedo ĉe la enkonduko: la aŭtoro ja ne verkis, li nur kopiis la tradukitan manuskripton, la ontskribaĵon.
Al la plaĉo de la mezo postvenas la filozofio de la konkludo. Wells revizitas sian disĉiplon, kaj post renovigo de la lingvaj ludoj pri est/ont/int/anto, el kiuj fontas kromaj elementoj de politika satiro (neniam unudirekta, ĉiam ĝenerale kontraŭ la establosistemoj aŭ, pli sincere, kontraŭ la homoj), per la buŝo de Wells Sz. anoncas sian mesaĝon, kiu rondiras ĉirkaŭ la sentenco:
“Kio estas racio? La kredo, ke la ekstera mondo konformas al nia fantazio!”
Sz., startinte el la kontestebla (kaj fakte science falsa, sed li ankoraŭ ne eksciis tion) opinio, ke la maŝino povas havi kapablojn pli vastajn kaj komplikajn ol la cerbo de la homo mem, volas detrui la objektivecon de la homa mondo, iri al realaĵo kaŝita malantaŭ la modeligo de la racio. Li direktas sian babiladon al senmateria vivo, sed tie ĉi li haltas. Eĉ la lingvorimedoj senkonsistiĝas: la satira dialogo iĝis monologo de Wells, la rakonto iĝis verva pritraktaĵo, tamen ĉesanta antaŭ io neperceptebla fare de nia tridimensia cerbo.
Iasence, per tiu ĉi libro Sz. serĉas lokon, kaj probable li trovus, se la diverseco de la partoj ne spitus la unuecon de la romano, apud kelkaj eminentaj mensoj, ne nur en sciencfikcio. Temas pri identiĝo kun tiu penskurento, kiu en la plej diversaj kampoj influas la ĉi-jarcentan Eŭropan kulturon: la kontribuo de Schopenhauer, en filozofio, de Pirandello, en teatro, de Einstein, en scienco, fakte modifas la perspektivon—la leĝoj de la naturo ne estas ekster ni, eble ili tute ne ekzistas, ni konformigas la realon al tiu dimensio, kiun nia cerbo, nia racio konas, sed tio povas ne esti la vero.
La aliĝo al subjektivismo bone komprenigas la izolon de Sz.: la Eŭropa kulturo, kaj okcidente kaj oriente, vivis ĉiam (kun malmultaj esceptoj, eĉ en la mezepoko) sur la fundamento de objektivismo. La religioj, la pozitiva scienco, dialektika materiismo spitas tiajn konceptojn. Kaj Sz. ĝuste estis nek religiema, nek marksisto; kio ĵetas ombron sur lian politikan sintenon (fakte ne interesan, laŭ estetika vidpunkto) kaj bone klarigas lian serenan mizantropecon.
Mizantropeco, ja evidenta en grava akcesoraĵo: Maŝinmondo ne havas infanojn, la kulturhistorio de disfalonta mondo ne povas akcepti la esperojn kaj la penojn por nova generacio.
*la tri datoj post la nomo de E-literaturisto indikas laŭűvice naskiĝjaron, esperantiĝon, mortjaron.
FONTO: Silfer, Giorgio. Pri la stilo de Maŝinmondo, Hungara Vivo, 1976, n-ro 2, p. 25-26.
Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?
Enkonduko al Literatura Kritiko de Giorgio Silfer
SOLe REe SOLe de Giorgio Silfer
La facila planlingvo en la plej malfacila romano
de Giorgio Silfer
“Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?”
de Giorgio Silfer
Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Enkonduko
al Literatura Kritiko:
recenzas Fernando de Diego & Probal Daŝgupto
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 27 September 2015
Site ©1999-2022 Ralph Dumain