La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách

Kálmán Kalocsay

Madách estas la sola poeto en la mondliteraturo, kiu unuece kaj arte povis esprimi la spiriton de la 19‑a jarcento. La spiriton de la tuta jarcento li kaptas per certa mano. Tiu spirito enhavas optimismon de la evolua principo, kiun Hegel kreis kun sia Dialektiko kaj kiu konkretiĝis en la Marks‑Engels‑a historia materialismo. Ĝi entenas la grandan penson, ke la scienco savos la mondon. Ĉi tiu penso gvidas Adamon post ĉiu senreviĝo ĉiam sur novan vojon, entuziasmigas lin post la fiasko por nova idealo. Sed ĝi entenas ankaŭ ian krizan humuron, kiu jam estas en la humuro de la jarcentofino kaj kiu kulminas en la pesimismo de Spengler pri UNTERGANG DES ABENDLANDES (subiro de vesperlando). Ĉi tie do Madách ŝajne antaŭas sian epokon.

Jes, se oni rigardas la Tragedion de malproksimo, de supre, de Eŭropa nivelo. Sed se ni rigardas ĝin inter la kadroj de la hungara historio, tuj ni trovas la motivojn de tiu kriza humoro, kiel ian tute aktualan, la Bach‑epokon, la postrevolucian letargion, la demandon de vivo aŭ morto por la hungara nacio.

Hungarujo estis en la kvindekaj jaroj tie, kien venis tuta Eŭropo post la unua kaj la dua mondmilitoj. Spengler post la unua mondmilito, kaj la ekzistencialistoj post la dua spegulas tian saman animan krizon, kian la hungaraj patriotoj havis post la falo de mil okcent kvardek ok. Do la funda penso de Madách devis esti malhela, pesimisma, kiel la tempoj, en kiuj la Tragedion li kreis. Tamen, la materio, en kiun li spiris vivon, superfortis lin mem, kaj finis la Tragedion per kuraĝiga agordo.

La tri ĉeffiguroj de la TRAGEDIO DE L' HOMO, Adamo, Eva kaj Lucifero, reprezentas tri grandajn vivofortojn. Adamo estas la Vivo kreiĝinta por regi, kiu havas en si intelekton, idealon, kaj sentimenton. Eva estas la natura instinkto kaj Lucifero estas la pura menso. LA TRAGEDIO DE L’HOMO komenciĝas per tio, forŝiriĝas el la paradizo de la instinkta vivo. La virino ĉiam restas en ia sekreta interligo kun tiu paradizo, sed la viro ofte servas nur la penson, la idealon. Tamen, li neniam fariĝas pura menso, ĉi tiun reprezentas Lucifero, kaj li neniam fariĝas pura instinkto, ĉi tio estas propra al Eva. La viro staras inter tiuj du. Kiam. li devas lukti, li aŭskultas la voĉon de la penso, de la idealo, kaj kiam li laciĝas, li ĉerpas novan forton el sekretoj, fortojn de la instinkto. Temas pri abstraktaj konceptoj, sed ĉi tiuj abstraktaj nocioj viviĝas ja vera vivo en la verko de Madách.

Oni kutimas diskuti pri tio, ĉu la Dia admono ĉe la fino de la Tragedio:

Mi diris, luktu, hom’, kaj firme fidu!

estas sincera kredo cle la aŭtoro, aŭ ĝi estas nur malplena frazo, per kiu li volas eskapi el embaraso.

Tiuj, kiuj dubas pri la sincereco de la lasta bildo, argumentas per tio, ke tiu optimisma fino estas kontraŭa al la tuta verko. Sed tio tute ne estas vera. Almenaŭ du tiajn bildofinojn oni povas diri, kiuj ne estas pesimismaj. La unua estas la fino de la dua Kepler‑sceno, la dua estas la fino de Londona sceno.

En ĉi tiu sceno Madách akre, kvazaŭ kruele montras la mondon de la kapitalismo, de la libera konkuro. Severan kritikon pri tiu mondo eldiras ankaŭ Adamo mem. Sed la bildon finas mortodanco kaj en tiu mortodanco la faŭkanta abismo englutas ĉiun, ĉiun, krom unu, krom Eva. Ŝi leviĝas alten en nimbo, nur sian vualon ŝi perdas. Vane malbonigas ĉion la bagatelemo kaj fuŝado kaj avido de la nanaj homoj—Eva, la vivinstinkto vivas plu. Kaj tiu vivinstinkto repostulas Adamon en ta lasta bildo disde la rando de la abismo—kaj ne estas hazarde, ke tiu vivinstinkto ekparolas per la voĉo de Eva, ĝia reprezentanto. Kaj Adamo obeas al tiu vivinstinkto. Oni diras, ke tie okazas tute la kontraŭo de tio, kion oni logike atendus: Adamo devus malesperi kaj morti, eble kuntreni ankaŭ Evan en abismon. Sed ĉu tio estas vere konforma al la homa vivinstinkto? Ne. Kiel oni ne mortigas sin pro tio, ĉar iam oni nepre mortos, ankaŭ Adamo ne devas ĉesigi en si mem la tutan mondhistorion, la historion de la homaro, ĉar tiu historio, iam, Madách sciis tiel, ke post kelkaj miljaroj, ni scias, ke eble post milionoj da jaroj, finiĝos per pereo.

Sed LA TRAGEDIO DE L’HOMO estas ne sole filozofia dramo, ĝi estas ankaŭ lirika poemo.

En mil okcent kvindek naŭ, kiam Madách verkis sian Tragedion, li estis jam post grandaj vivspertoj. Ni jam menciis, ke lia plej granda sperto estis ege dolora: li devis vidi, kiel unu granda, sava, feliĉiga penso, la libero fariĝis katastrofiga per la falo de libermilito. Al ĉi tiu senreviĝo kroĉiĝis alia, ankaŭ pli dolora, ĉar pli persona, pli intima. Madách, kiel ni scias, trompiĝis pri la virino, pri sia familia vivo. Ĉi tiu trompiĝo ankaŭ plu malheligis lian animan staton, sed, strangamaniere, tute ne influis lian juĝon pri la virino, pri la eterna Eva. Oni tute ne povas diri, ke en sia verko li pli severe juĝas la virinon ol la viron. La majeston de la idealoj la unu spegulas tiel same malperfekte, kiel la alia. Eva dividas la sorton de Adamo, sed ne kaŭzas lian tragedian sorton, aŭ ne pli, ol Adamo mem. Eĉ—kiel la eminenta literaturhistoriisto Géza Voinovich konstatis—tra la tuta poemo la fonto de la vivĝojo estas Eva, la virino.

En la egipta sceno ŝi estas la filino de la popolo kaj interpretas ties suferojn. Kiel nobla ŝi estas en la Athena sceno, kaj ankaŭ en la Roma sceno ŝi estas la malpli frivola, ŝi memorigas Adamon pri la Edeno. Kaj en la falanstera sceno de ŝi brulas radio tarda de l’Eden‑ĝardeno.

Kaj kiam Madách tuŝas sian propran vundon, ĉar tion li faras en la Kepler-sceno, li pentras Evan kiel facilaniman estaĵon, kiu mem dolore trompiĝas, ĉar estas tamen malpli frivola ol la kortega mondo. Kaj la edzo Madách ekskuzas ŝian pekon per la vortoj:

Mirinda mikso el malbon’ kaj noblo,
filtrita el mielo kaj veneno,
virino! Tamen, kial ŝi altiras?
Ĉar al ŝi mem la bono apartenas,
dum ŝia kulp’ al la epoko,
kiu ŝin naskis.

Eble ni finu per la vortoj de eminenta hungara verkisto Frigyes Karinthy, kiu estis granda ŝatanto kaj amanto de la Tragedio. Li skribas:

Madách estas nek pesimisto, nek optimisto, nek gaja, nek trista. Madách estas serena kaj pura, kiel la sennuba ĉielo. La Tragedio estas nek tragedio, nek komedio, sed ĝi estas—en la Leibniza senco de la vorto—humura verko, kies harmonion donas la antitezoj, kies fina efiko manifestiĝas en la momento de tiu sento de liberiĝo kaj plivastiĝo, en kiu ni rekonas, ke ĉia filozofiado sole lametas apud la galopado de la vivo, kaj kiun la homo esprimas per rideto. Ĉi tiun Tragedion, ĉi tiun draman poemon kun gaja streĉiĝanta forto kreis la plej pura Intelekto kaj Rekono, el sia spontanea Volo, en ]a sepa tago kiel ia Dio.”

Ĉi tiu citaĵo evidente kontraŭdiras iom al la pensoj, kiujn antaŭe mi diris. Sed estas propraĵo de la grandaj verkoj, de la plej grandaj, ke ili ne estas unukoloraj, unusencaj, unuprincipaj, ke ĝuste pro la dialektika riĉo de iliaj antitezoj kaj sintezoj oni povas konkludi el ili diverse laŭ diversa vidpunkto, tra diversaj okulvitroj.

Nu, ankaŭ LA TRAGEDIO DE L’ HOMO apartenas al tiuj grandaj verkoj, al la verkoj plej grandaj.


NOTOJ

8. LA TRAGEDIO DE L’ HOMO KAJ IMRE MADÁCH

Madách-memorfesto en la Budapeŝta Grupo Konkordo la 23-an de novembro 1964.

LA TRAGEDIO DE L’ HOMO estas tiu verko, kies esperantigo antaŭ duonjarcento (en 1924) portis al Kalocsay la unuan, vere grandan sukceson sur la tereno de tradukarto.

Kiel Kalocsay rakontis, dum la traduko ege premis lin skrupulemo, pro la konscio, ke la eventuala fiasko kompromitus ne nur lian renomon kaj la Internacian Lingvon, sed antaŭ ĉio la mondfaman klasikan verkon kaj ties kreinton Imre Madách.

La Tragedion jam ĉe la unua eldono favore akceptis la E-publiko. La fidelon de ĉi tiu tradukaĵo plej kompetente povas juĝi, kiu scias ankaŭ la lingvon de la originala verko. Do tia kompetentulo estis Julio Baghy, kiu recenzante la tradukon (LM 1924/189‑9.) skribis: “. . . La frapanta fideleco al la originalo, la simpla, sed trafa esprimmaniero, la poezian ĉarmon konservanta interna forto de la traduko, kiu eĉ nuancojn ne deturnas, tiom surprizis min dum la unuafoja legado, ke reteni la ekkriojn de l’ admiro mi ne povis. Mi ja bone konas la originalon, kies Luciferon jam kelkfoje mi estis ludanta sur scenejo, sed mian admiron, sinceran entuziasmon vekis la klareco de la traduko, kiu faras la verkon pli facile komprenebla kelkloke, pli ĝuebla arte ol la originalo mem. . .”

Post kvardek jaroj—ĉe la trastudo de la malnova traduko—Kalocsay konstatis, ke ĉi tiu mondfama drama poemo meritas tralaboron. Kaj li faris preskaŭ novan tradukon, ĉar dum tiu tempo riĉiĝis ne nur la Zamenhofa lingvo, sed disvolviĝis ankaŭ la talento de la tradukartisto Kalocsay. La tralaborita Tragedio aperis en 1965.

Okaze de la centjara naskiĝdatreveno de Imre Madách, la grupo Konkordo, kies prezidanto estis Kalocsay, la 23-an de novembro 1964 aranĝis Madách-memorvesperon. Paŭlo Balkányi laŭtlegis fragmentojn el la nova traduko de la drama poemo. Kalocsay parolis pri LA TRAGEDIO DE L’ HOMO kaj ties aŭtoro. Feliĉe la sube prezentitan prelegon de Kalocsay gardas paperfolietoj. Kvankam dum la pasintaj dudek jaroj la folioj flaviĝis, ĉifoniĝis, la literoj paliĝis, kelkloke forviŝiĝis, por ne paroli pri la malfacile legebla manskribo de Kalocsay, tamen oni sukcesis savi de la pereoj tiun valoron. Pro tio mi ŝuldas profundan dankon al s-ino Perla Martinelli, kiun en 1982—dum sia Budapeŝta restado—ne domaĝis la tempon, kaj anstataŭ ripozo, ŝi oferis duonnokton helpante min por deĉifri la skribon.


FONTO: Kalocsay, Kálmán. “La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” [prelego, 23 novembro 1964], en Dek Prelegoj, red. Vilmos Benczik (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1985), p. 107-110, kun notoj p. 124-125.


La Tragedio de l’ Homo: Kovrilo
de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay, bildo de Mihály Zichy (1924)

La Tragedio de l' Homo de Imre Madách tradukita de K. Kalocsay (Librokonigo)

La Tragedio de L’Homo (Kritiko) de Sándor Szathmári

Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” de István Sőtér

Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”
de SHI Chengtai

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

Adamo kun Madách de Oszkár Gellért

La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

The Tragedy of Man: Essays About the Ideas and the Directing of the Drama:
Full Text of the Drama

I. Mátyás interparolis kun K. Kalocsay

Esperanto kaj Literaturo” de Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

De Edeno al Kaino:
Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto:
Bibliografio

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations:
Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 June 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain