8.1.1 La traduko al Esperanto

(I. Mátyás interparolis kun K. Kalocsay)

Sinjoro Profesoro, vi ĝis emeriĝo praktikis kiel medicinisto. Kio tiris vin al la tradukarto, kial vi elektis ĝuste Esperanton?

— En mia universitata jaro somere, dum la ferio, mi interkonatiĝis kun Esperanto. Irante sur la strato en montrofenestro, mi ekvidis kuriozan lingvolibron. Mi aĉetis ĝin. Ĝi estis maldika lingvolibro, sen ĉiaspeca literatura ekzemplo aŭ suplemento. Post longa esplorado en la tiama Kókaj-librovendejo mi trovis volumon titolitan KRESTOMATIO, en kiu estis anekdotoj, popularecaj sciencaj artikoloj, eĉ aldone proz- kaj poem-tradukaĵoj, ekzemple poemoj de Heine; la unua kanto de Iliado ktp.

Inter la ampleksaj verkaroj kiun vi tradukis kiel la unuan?

— La poemfabelon de Petőfi: JOHANO LA BRAVA. Ĝi aperis en 1923. Post unu jaro sekvis ĝin LA TRAGEDIO DE L’ HOMO de Imre Madách. Ĝi estis iom rapida traduko, mi ne estis sufiĉe pretiĝanta, kaj ankaŭ Esperanto ne estis tiel evoluinta, kiel nun. Pro tio mi ĝojas, ke la Eldonejo Corvina denove aperigis ĝin en 1965, kiam mi jam povis fari pli konvenan tradukon.

Ni scias, ke ne nur esperant-lingvaj libroj aperis en la dudekaj jaroj en Hungario, sed ankaŭ literatura revuo, kiu estis ligita al via nomo...

— Jes. Literatura Mondo estis la titolo de tiu revuo. Ĝi estis internacia, kiu varbis kunlaborantojn el la tuta mondo. Kompreneble, la hungara literaturo trovis en ĝi iom, pli la loko.

Vi uzas Esperanton ne nur por verki kaj traduki, sed vi verkis ankaŭ ĝian “SISTEMAN GRAMATIKON”. Post sesdek-jara uzo kiel vi vidas tiun ĉi lingvon?

— Oni diras, ke Esperanto estas eksterordinare simpla lingvo. Tio estas vera. Kiam Zamenhof kreis ĝin, li konsciis, ke la lingvo estas socia fenomeno kaj ne povas esti kreaĵo de unu homo. Pro tio li publikis nur 16 regulojn kaj ĉirkaű 2000 vortojn. La riĉigon kaj vivagadon de Esperanto li atendis de ĝiaj adeptoj kaj kultivantoj. Jam en la kvindekaj jaroj dum la Esperantaj kongresoj multaj rekonis kaj akcentis, ke la lingvo havas ankaŭ proprecan “spiriton”, kaj kiu ĝin ne alproprigas, ne eksentas, tiu povas uzi la lingvon por parolado, sed ne scias fari artan, literaturan verkon kaj tradukon. Ĉe la kunmeto de SISTEMA GRAMATIKO mi opiniis grava unuavice doni helpon al la laboro de verkistoj kaj tradukistoj. Esperanton oni devas prilabori same tiel, kiel iun ajn lingvon. Tamen unuaj—mi nomas ilin simplistoj—riproĉas, ke la lingvo fariĝos pli komplika, kaj kiam ili defendas la komencajn 16 regulojn, esence ili protestas kontraŭ la vivanta Esperanto.

Vi konas plurajn lingvojn, tamen vi tradukas en Esperanton. Vi devas scii, ke viaj tradukoj atingas multe malpli da homoj, ol se vi estus elektita la anglan, francan, aŭ la germanan lingvojn.

— La traduko al Esperanto havas ian unikan sorĉon. La tradukanto ne nur interpretas en fremda lingvo, sed dume evoluigas, riĉigas ĝin, pensante pri tiu tempo, kiam Esperanto por ĉiuj povas fariĝi dua lingvo, kaj povas esti interpretisto de la tutmonda literaturo.

Kia vi vidas la estonton de la Esperanta tradukarto?

— Tiu estonteco dependas de tio, ĉu estos bonaj tradukistoj aŭ ne. Mi fidas, ĉar ankaŭ en Hungario estas pluraj lertaj prepariĝantaj junaj tradukantoj. Nur estas bedaŭrinde, ke la eldonistoj ne tre dorlotas nin nuntempe.

Eltiraĵo el Élet és Irodalom (Vivo kaj Literaturo) 1975.12.13.
Elhungarigis Tibor BESSENYEI


FONTO: Omaĝe al Kálmán Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso: pri la vivo kaj plena verkaro de D-ro Kálmán Kalocsay; komp. Ada Csiszár. Budapest: A. Csiszár / KAL-ĈI-Dokumentaro. Volumo 3. Tradukinto de la Internacia Lingvo (2000), p. 3.


La Tragedio de l' Homo de Imre Madách tradukita de K. Kalocsay (Librokonigo)

La Tragedio de l’ Homo: Kovrilo
de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay, bildo de Mihály Zichy (1924)

La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” de István Sőtér

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

Esperanto kaj Literaturo” de Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 21 March 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain