István Sőtér

Imre Madách
kaj La Tragedio de l’Homo

1

Filoj de kriza epoko inklinas konfesi iel erpe pri siaj duboj kaj zorgoj personaj aŭ mondkonceptaj. La figura, pseŭdovesta esprimmaniero faciligas por ili la konfeson, kaj la preteksto, kiun ili por si elektas, helpas ilin transpasi la demandojn, pri kiuj ili restis malcertaj. La aŭtoro kelkfoje ludas kaŝludon: li kovras for de ni sian veran penson, — ni devas bone atenti por lin ne miskompreni.

Kovra, kaŝe enigma verko de la hungara literaturo estas La Tragedio le l’Homo. Ĝin naskis kriza epoko: la jardeko post la subfalo de la revolucioj en 1848 (la aŭtoro laboris super ĉi sia verko ekde la Februaro de 1859 ĝis la Marto de 1860). Politikaj krizoj traplugis ĉi tiun tempon tiel same profunde, kiel mondkonceptaj. Preskaŭ dek jaroj jam pasis de post la subfalo de la libermilito, kiam Madách komencas verki la Tragedion,  — sed la nacio ankoraŭ ne reprenis sian vivoforton, eĉ, sub la premo de la aŭstra absolutismo* komencas jam forkonsumi siajn moralajn rezervojn. La generacio de la revolucio elkreskis en tiu ekzalta kredo je la ideoj, en tiu nepra fido je la progreso, en tiu kulto de la virtoj kaj de la komunutila aktiveco, kiujn kreis la klerismo, kaj kiujn la romantiko kaj liberalismo de la unua centjar-duono ankoraŭ plu maris, eĉ plenigis per iluzioj.

La subfalo de la movadoj de 1848 jam en si mem pli ol iom malpravigis la fidojn kaj iluziojn de tiu generacio. La ideoj grandaj kaj entuziasmigaj ne efektiviĝas per unu fojo; en la realo ili sin transturnas en sian antitezon, kaj la homo, kiun la romantiko rigardis duondio, en la historio kvalifiĝas malperfekta, falema heroo. La volo kaj elano de la amasoj gvidas ja la historion, la revoluciojn, — sed ankaŭ ilia movo estas kiel du de la maro: la fluson sekvas ebo. La Tragedio de l’Homo naskiĝas tempe de tia ebo. Ĝia poeto staras sur malplena bordo kaj sentas sin senespere sollasita. La amaran sperton historian kompletigas ankaŭ alia, ne malpli amara. La generacio edukiĝinta en idealismo renkontas novan filozofian tendencon, la meĥanikan materialismon triumfantan en Germanio. Büchner, Moleschott kaj iliaj kunuloj instruas infane ekstreman materialismon (ankaŭ estas kondamnitaj pro tio de Marx kaj Engels), kaj ĉi tiu materialismo, ebrie de la akiraĵoj de la revolucio de l’natursciencoj, havas en stoko respondojn resumajn, ŝajne neapelacieblajn eĉ pri la plej komplikitaj demandoj de la filozofio. La animo estas miraĝo, — la ideoj: vaporo kuireja, — la moralo: fikcio,  — kaj, kio plej grave pezas, la homo estas sklavo de la cirkonstancoj, lian sorton determinas blindaj fortoj materiaj, nombroj, statistikoj, natur-cirkonstancoj, kaj ĉi tiun sorton la homo neniom povas ŝanĝi. La generacio edukiĝinta baze de romantiko kaj idealismo ne nur perdas la bazon el sub la piedoj, sed al ĝi neniiĝas eĉ la moralaj apogiloj. Maleble al ĝi estas ne preni en la konscion la triumfajn akiraĵojn de la naturscienca revolucio,  — sed tiuj akiraĵoj pravigas unuavide la doktrinulojn de la meĥanika materialismo.

Jen la historia kaj filozofia krizo kaŝiĝanta post La Tragedio de l’Homo. Kaj ankoraŭ aldoniĝas persona krizo: la malfeliĉa edzeco de Imre Madách, la disfalo de la geedza vivo, la neniiĝo de amo feliĉopromesa,  — kaj kiom da mortintoj, da viktimoj, frato, fratino kaj ĉi ties familio kun edzo kaj infanoj, perdintaj sian vivon en la teruraj provoj de la libermilito! La Tragedio prezentas la historion de la homaro, en dramaj scenoj, ekde la Edena ĝardeno kaj la bildoj el la historio de Egiptio, Atheno kaj Romo ĝis la futuro imagita kiel Falanstero kaj ĝis la fridiĝo de la tero,  — sed sub tiu bildo-vico ni devas senti la streĉon estiĝintan sekve de la mondkonceptaj kaj personaj krizoj. La historia bildo-vico de la Tragedio paliĝus je spektaklo lerneja sen tiu streĉo post ĝi fonanta. Ĉar tiu streĉo liberigas en la poeto profundajn fortojn de penso kaj moralo: la sopiron solvi la krizon. Kaj tiu sopiro saturas ankaŭ per dolora, sekretata liriko la verkon, kiu tiamaniere sonoras nevole ankaŭ la nostalgion je la perdita Edeno.

La scenoj de la Tragedio prezentas nurajn subfalojn, fiaskojn, la verko ŝajne apartenas al la plej profunde pesimismaj. Tamen, ĝian veran sencon ni devas vidi en tio, ke la poeto ne povas rezignacii je tiu pesimismo, kaj ju pli kruelaj estas la faktoj de la historio, des pli malesperajn refutojn li serĉas kontraŭ ili. La refuto estas preskaŭ arbitra, eĉ transintelekta, — sed sekve de tio la aspiro je refuto estas eĉ pli turmenta kaj urĝa. La generacio edukiĝinta baze de la idealismo kaj romantiko ellernas la amarajn lecionojn de la historio, konsciiĝas pri la neniiĝo de la iluzioj, pri la duboj koncerne al kredoj kaj ideoj. Sekve de tiuj spertoj, la iamaj ekzaltitoj kvazaŭ transturnas sin en sian propran antitezon: ili skeptikiĝas, senkrediĝas. Tamen, kiel en la iama ekzaltiĝo, tiel ankaŭ en la nova senkredeco ili ne povas sin senti hejme. Ĉu ili do revenu al la malnova feliĉa kredo, al la sensuspektaj revoj, al la iamaj esperoj metitaj sur la aktivecon? Ŝanĝiĝis la mondo ĉirkaŭ ili , kaj ŝanĝiĝis ankaŭ ili mem. Trans ekzaltiĝo kaj skeptikismo, ili serĉas ion novan, ian klarigon trankviligan, ian observeblan kuraĝigon kaj atingeblan harmonion. Jen la dialektiko de penso kaj sento, agiĝanta en la konscio de la iamaj romantikuloj kaj idealistoj travivintaj la revolucion. Ĉi sama dialektiko agiĝgas kaj kreas dramon ankaŭ en La Tragedio de l’Homo. Unu heroo de la Tragedio estas Adamo, kiu ĉiam kaj nepre fidas kaj ĝuste tial ĉiam malvenkas tiel same, kiel Madách kaj lia generacio. La alia ĉefheroo estas Lucifero, kiu kredas je nenio, dubas pri ĉio, kaj kiu ĝuste tial restas sterila kaj fremda al la vivo. Lucifero diferencas de Adamo nur en tio, ke ĉi ties fiaskojn, subfalojn li stabiligis je ĝenerala stato kaj vivprincipo. Post falintaj revolucioj, en tia sama dispolariziĝo prezentas sin la du ekstremaj principoj: la principo de la nepra kredo kaj de la absoluta senkredeco kaj senreviĝo. En la ferma sceno de la Tragedio, la Sinjoro eldiras kiel moralaĵon, ke la homaro egale bezonas ambaŭ vidpunktojn: la abstrakta kredo pigrigas, ĉar ĝi ne estas movkapabla kaj estas nura hipotezo, t. e. teorio praktike neniam elprovita. La dubo kaj la neado, siavice, povas esti movilo, fermento de la nova kredo, nova aktiveco. Kaj ĉion ĉi, kompreneble, oni povas diri ankaŭ inverse. Obstaklo de la homaj virtoj estas la malperfekteco, — sed kelkfoje la malperfekteco gardas nin kontraŭ la blindaj kaj detruaj troigoj de la virto. Disde la abstraktaj kaj spekulativaj, do vivkontraŭaj kaj malutilaj ekstremoj de liaj propraj ideoj la homon ofte savas lia naturo, tio estas, la Naturo. Ĉi tiun saviĝon, nome la ŝirmon donatan de la falemo, la gardon prezentatan de la malperfekteco, la realon spitantan kontraŭ la abstrakto enkorpigas la tria figuro de la Tragedio, Eva. El la senelirejo de la ekstrema kredo kaj ekstrema neado ni povas eskapi sur tiu pado, kiun por ni malfermas la rezervoj de nia homa naturo, kelkfoje tiom subtaksataj. La senreviĝinta kaj malespera Adamo volas sin mortigi, sed la patrineco de Eva kvalifikas tiun memmortigon superflua kaj malebla. Tiamaniere la personeco de Eva intervenas en la senfrukta diskuto inter kredo kaj neado,  — kaj faras tiun produktiva. Pro la falemo de Eva perdiĝis la Edeno, — sed sole Eva kapablas rekrei ion el la perdo. Jen estas la senkompara supereco de Eva kontraŭ Adamo kaj Lucifero, — kaj jen estas la finfina fortostreĉo de Madách, refuti la historion per io eksterhistoria.

La dialektiko agiĝanta en la konscio de la generacioj travivantaj la revolucion tiel projekciiĝas en la draman dialektikon de la tri ĉefroluloj de la Tragedio.

2

Ĉi tiun verkon povis krei nur tia poeto, kiun lia propra sufero kaj soleco edukis por observado.

En pitoreska loko de la malnova Hungario, inter la montoj de la norda parto de l’departemento Nógrád, sude kubutanta sur Danubon, Imre Madách travivis sian vivon (1823 -  1864) en la kastelo de Stregova, sur bela bieno heredita post la gepatroj, pli precize post la hav-akiraj geavoj. La familio Madách apartenas al la plej elitaj bienul-familioj de la departemento, ekde generacioj en la familio herediĝas la aspiro je kulturiteco. Madách estas edukata fidele al la spirito de la nobelaro de l’epoko antaŭ 1848: sen lukso, sen prodigo, sed en tia socia medio, kies anoj sin sentas apartenaj al unu granda familio. La juna Madách partoprenas en la politika vivo de la kvardekaj jaroj, estas adepto de la t. n. centralisma partio, kiu konsekvence strebas formi la burĝan Hungarion, adapti la francajn, anglajn instituciojn kaj leĝojn al la patrolandaj cirkonstancoj. Lia nomo, tamen, fariĝas konata provizore nur en la rondoj de la departemento. Jam tiutempe li faras provojn pri poezio, sed la literatura vivo de la lando ne sciiĝas pri tio. La dramo-provoj de Madách gardas la rekvizitojn de la romantikaj skoloj: ilia plimulto estas historiaj dramoj. Sed inter liaj lirikaj poemoj troviĝas kelkaj, en kiuj jam prepariĝas la vidmaniero, la lirika materialo de la Tragedio.

En 1845, en sia dudek-dua jaro, li edzinigas Elizabetan Fráter, kun kiu li konatiĝis en tradicia karnavala balo de la departemento. Lia patrino kontraŭis la geedziĝon, kaj eble ankaŭ tial ĝi fariĝis malfeliĉa. La unuaj jaroj de la geedzeco ankoraŭ pasis en senembarasa feliĉo. La lirikaj poemoj, kiujn tiutempe verkas la juna edzo, mencias kiel ripetiĝantan motivon la Edenon; la memoro kaj nostalgio de ia orepoka, neĝenata feliĉo konceptiĝas en la malglataj-mallertaj poemoj de la juna Madách. Sed tiu sama nostalgio eksonos en la Tragedio kun granda drama kaj samtempe lirika forto.

1848 alportas pezan provon por la tuta Madách-familio. Imre, pro sia malsano, ne partoprenas ja en la bataloj, sed ĝis sia vivofino li restas fidelulo de Kossuth.* Baldaŭ post la subfalo de la libermilito li estis ĵetita en Aŭstrian militprizonon pro la kaŝado de iu sekretario de Kossuth. Laŭdire oni eĉ bastonis lin, kaj post lia liberiĝo la aŭstraj instancoj lin internigis por kelka tempo en Peŝto. Dum tiu tempo ankaŭ lia edzeco disfalis: reveninte el la mallibero, li surkaleŝigis kaj forsendis de la domo sian edzinon; li restis sola en la malpleniĝinta Edeno, kaj tiel li komencis, post jaroj, verki la Tragedion.

La Tragedio vekis tutlandan surprizon: la plej granda poeto de la nacio, János Arany ĝin prezentis en la unua literatura societo de la lando, kaj Madách per unu fojo ekkonis la gloron. Li verkis ankoraŭ unu dramon pri Moseo, en kies figuro li volis formi la figuron de Kossuth, kaj en la historio de la popolo juda la historion de la popolo hungara. Tiam li estis jam grave malsana; la tiutempaj kuracistoj ne povis superforti lian malsanon nomitan “tuberkuloza kardiopatio”. Li ankoraŭ partoprenis la landkunvenon de 1860-1861, kiu provis pledi procese por la perditaj akiraĵoj de 1848, li ĝisvivis ankoraŭ la aperon de la Tragedio en 1862, kaj mortis, en sia 42-a jaro, en la kastelo en Stregova. Lian tombon gardas la familia kripto en Stregova.

3

Madách verŝajne ne destinis la Tragedion por la scenejo; oni ĝin tamen surscenigis kaj pli ol milfoje prezentis en la Nacia Teatro de Budapeŝto kaj en diversaj teatroj de la lando, sur liberaeraj scenejoj (ĉe la Liberaeraj Ludoj en Szeged estas tradicia tasko la prezentado de la Tragedio), krome eksterlande (en Prago, en la Burgtheater de Vieno, en Hamburg, Berlin, München).

El la dek kvin scenoj de la Tragedio, la tri unuaj kaj la lasta estas kadroscenoi; ili montras la tri ĉefrolulojn (Adamo, Eva, Lucifero) sur Biblia scenejo. La unua bildo, “en la ĉieloj” kun la diskuto de la Sinjoro kaj Lucifero, sendube memorigas pri unu prologo de la Faust, kaj pro tio la supraĵaj legantoj inklinis rigardi la tutan Tragedion Goethe-imitaĵo. Efektive tamen, La Tragedio de l’Homo, kaj en sia koncepto, kaj en la formado de la karakteroj, radike diferencas de la granda verko de Goethe. Laŭ artospeco, siavice, ĝi apartenas sendube al tiu vasta familio de dramaj poemoj, kiuj disfloris, ne lastvice sub la efiko de Faust, en la romantiko de la 1830-aj jaroj, sed jam ĉe Byron, krome ĉe Lamartine, Vigny, Andersen, Mickiewicz* ktp.,  — kaj ĉi tiun serion ankoraŭ daŭrigas la Ibsen-a Peer Gynt, kreita nelonge post la Tragedio (1867).

En la historiaj bildoj enkorpiĝas ĉiuj ideoj, pri kiuj la juna liberala Madách kaj lia generacio iam entuziasmis, kaj kiuj unu post la alia fiaskis, kiel en la antaŭaj jarcentoj, tiel ankaŭ en ilia vivo. Kredo, senreviĝo, naŭzo, rifuĝo,  — poste nova kredo: jen estas la serio de la dramaj situacioj, kies centro fariĝas Adamo, re- kaj renaskiĝante en la sinsekvaj epokoj historiaj. En Egiptio ni vidas lin kiel faraonon, kiu, simile al la hungaraj liberaluloj, entuziasmas pri la libero kaj tiel same liberigas siajn sklavojn, kiel ĉi tiuj siajn servutulojn. En la Athena bildo li aperas kiel Miltiades, kiu tiel same fortimiĝas de la malkonstanteco de l’ amasoj kaj de la demagogio, kiel ankaŭ Madách supozeble fortimiĝis de la impeto kaj ekscesoj de la revolucio en 1848. La senreviĝintan Adamon ni revidas kiel Sergiolon en la imperiestrepoka Romo: lia seniluziiĝo tie ĉi rifuĝas tiel same en la hedonismon, kiel ĉe la generacio de la mal du sičcle*, kies ano estis iam ankaŭ Madách.

La idealismo ne eltenas longe la seniluziecon: Adamo metas siajn novajn esperojn sur la kristanan kredon,  — por senreviĝi, estiel Tankredo en Bizanco, ankaŭ pri ĉi tiu. Eva, de kiu lin forfermas la religia rigoro de la epoko, tie vekas en li plej intense la memoron de la Edeno: la interparolo de ili du apartenas al la plej lirikaj lokoj de la Tragedio, kvazau resumo konciza de la antaŭaj poemoj de Madách (“Ne timas vi rigardi en nokton softan, de am’ batantan kiel granda koro, kaj kie ami nur al ni ne licas?”). Sur la aman tragedion, pariĝintan kun la historia tragedio, la herezul-bruligaj ŝtiparoj ĵetas sian lumon,  — kaj tiuj ŝtiparoj flagras ankaŭ en la sekvanta, Praga sceno, kie la senreviĝintan Adamon ni revidas kiel Johanon Kepler en la kortego de imperiestro Rudolfo: la senreviĝo kondukis Adamon en Romo al la voluptoj, kaj nun en la asketismon de la scienco. Sed ĉi tiun sciencon ne bezonas la epoko, ĝi deziras anstataŭe superstiĉon, — kaj antaŭ la amare incitita Kepler ree aperas la futuro—sonĝo en la sonĝo—kun la promeso de la franca revolucio, kie ni revidas Adamon en la figuro de Danton. Ankaŭ de tie li devas rifuĝi, retro en la Pragan sonĝoscenon,  — sed ĉi tiu estas la sola historia bildo, kiun Madách ne malkonfesigas per sia heroo: “Eĉ se kot’ kaj sango ĝin kovras. Granda kulp’ kaj granda virtoj!” — suspiras Kepler vekiĝinte el sia sonĝo. Ĉi tiuj estas la vortoj de Madách, kaj tiel same povas rilati al la franca revolucio, kiel al la hungara revolucio de 1848.

El la historio nun transpaŝas la Tragedio en la nuntempon de Madách: ni vidas la Londonan foiron piede de la Tower, kun ties svarmado simila al la nuna, kiel simbolon de la efektiviĝinta kapitalismo. La koro inokulita per la memoro de Edeno ankaŭ ĉi tie ne povas sin senti hejme, kaj la mortodanca epizodo fermanta la foiron eĥas ankoraŭ unufoje la plej personan lirikon de Madách,  — Eva estas la sola, kiu sendifekte transpaŝas la tombokavon, ĉar super la forto de la “poezio, amo, juno” ankaŭ la morto ne povas triumfi.

Nun ni jam pasas en la futuron‑ en la Falanstero de Fourier Michelanĝelo ĉizas seĝpiedon, kaj la gvidanta scienculo de la Falanstero konfesas tiajn samajn. principojn, kiel sinjoro Gradgring en la Dickens-a Hard Times,* aperinta iom pli frue (1854). Poste Adamo flugas en la kosma spaco por forŝiriĝi de la Tero, scenejo de liaj turmentoj kaj senreviĝoj, sed de tie lin revokas la voĉo de la Terspirito por nova turmento kaj senreviĝo: en la antaŭlasta bildo li vidas la fridiĝintan terglobon kun ties lastaj restintaj loĝantoj, vivantaj la magran vivon de la eskimoj. Post ĉi tio sekvas la memmortiga provo de la lasta bildo kun la sciiĝo pri la patrineco de Eva kaj kun la enigme kuraĝiga oratorado de la Sinjoro, kiu la depriman serion de fiaskoj kaj trompiĝoj fermas per la alvoko: “Luktu, hom’, kaj firme fidu!”

Tia kuraĝigo post tiel egalmaniera serio de fiaskoj efikas preskaŭ moke. Troviĝis tiaj, laŭ kiuj la lastan frazon de la Tragedio Madách metis nur “suplemente”, senorganize al la vortoj de la Sinjoro. Efektive, tamen, ĉi tiu frazo sekvas strikte el la fundamenta ideo de la Tragedio, eĉ, la serio de la fiaskoj kvazaŭ servas por ĝin prepari. Madách ne povas akcepti la naturan kaj historian determinismon. En la Tragedio la tri roluloj reprezentas tri sferojn. La kredo, la neado kaj la malperfekteco aparte povas funkcii tiel same utile kiel malutile—ja ĉio, kio Adamon fortiras el la abstrakteco de liaj ideoj, lin samtempe ankaŭ ŝirmas kaj savas. Kaj la kredo, kiu donas al li forton, samtempe estas lia plej granda feblo. Sed en la “kreita”  realo, kiun la Sinjoro reprezentas, la tri sferoj kongruas, kompletigante, ekvilibrante, helpante unu la alian. En la komenco de la Tragedio regis la monotona harmonio de la ĉieloj; tiun monotonecon rompis Lucifero kaj la homaro, sed la harmonio restariĝas en la lasta sceno: la kredo estas tiel same bezonata, kiel la dubo, kaj ankoraŭ pli la speciala, sendependa, propracele aganta “aparta opinio” de la Naturo (Eva). En tiu reciproka dependo troviĝas ankaŭ hontema kuraĝigo, singarde sugestita konfido, kiun, ĝuste pro ties krepuska latenteco, nur la lasta vorto de la Sinjoro povas eldiri; — kvazaŭ li mem ne eldiras ĝin facile, sed fine tamen li ne povas ne resumi en vortojn, kion ĝis tiam li lasis nur konjekti.

4

La hungara literaturo, kiam la Tragedio aperas, jam povas rerigardi al kontinua kaj riĉa evoluo. Ekde la fino de la 18-a jarcento—de la epoko de l’klerismo—ĝi disvolviĝas en pluraj ondoj, kaj la Tragedion ni povas rigardi kulmino de ĝia unua periodo. Kiel la literaturo de tiom da malgrandaj popoloj, tiel same ankaŭ la hungara literaturo fiksis antaŭ si la celon formi nacian civilizacion. Esti moderna, kiel la literaturo de la kulturitaj popoloj de Eŭropo, esprimi ĉiun ideon, kiu penetris la kulturitan mondon, kaj diri pri la homo ĉion, kion nur la Eŭropo de la konscia kaj fajn-gusta kulturo povis diri: jen estis ankaŭ la strebo de la hungara literaturo. Ĝi povus eldiri, esprimi ĉion ĉi ankaŭ helpe de nura imitado, transpreno, alprunto; la civilizacio estis ja internacia fenomeno, kies fajrejoj donis vivigan varmon en pli ol unu grandurbo de Eŭropo. Tiuj fajrejoj, tamen, estiĝis per la koncentrigitaj fortostreĉoj, el la konservitaj tradicioj, konsciigitaj aspiroj de unu aŭ alia nacio. Kaj ion similan volis ankaŭ la hungara popolo. Ĝi volis evoluigi sian literaturon kiel nacian, — kaj tio ankaŭ signifis, ke ĝi volis ĉerpi el si mem, ĝi volis koncentrigi sian atenton sur sian propran karakteron kaj sur siajn proprajn tradiciojn. Per tio ĝi elektis la pli malfacilan vojon. Ĝi transprenis el la evoluintaj literaturoj pli ol unu akiraĵon, formon, metodon kaj percepton, sed asimilis ĉion ĉi laŭ sia propra karaktero, laŭ siaj propraj tradicioj. Tiun asimilon ebligis la malnova hungara poezio, la poezia tradicio ekde la 16-a jarcento, kaj eble eĉ pli la poezio folklora.

La hungara liriko en la duono de la 19-a jarcento, prezentas tiel same la grandajn literaturajn tendencojn de Eŭropo, la klasikon kaj romantikon, kiel ankaŭ spurojn el la inspiro de la malnova hungara poezio kaj de la popolpoezio. El la speciala, esceptmaniera alojo de ĉi tiuj elementoj estiĝis la liriko de la grandaj lirikistoj de l’ komenca 19-a jarcento: Csokonai, Berzsenyi, Vörösmarty. Sed ĉi tiu alojo estigis ankaŭ la aŭsterajn belaĵojn de la unua hungara tragedio—Bajano Bánk de József Katona.

Meze de la 19-a jarcento, antaŭ la revolucio de 1848, la aspiro je nacia karaktero, kaj civilizita moderna direndo fariĝis ankoraŭ pli urĝa. Tiu literatura epoko deziris fariĝi pli profunde nacia kaj popola ol la antaŭaj,  — tamen aspirante paroli ankaŭ al la homaro. Interligo de nacio kaj homaro, kuna sonigo de l’ aspiro je ambaŭ principoj: jen estas la ĉefa ambicio kaj fortostreĉo de la tiuepoka poezio. Ĉi ambicion kaj fortostreĉon enkorpigas la poezio de la du plej grandaj poetoj de la jarcento-mezo: Petőfi kaj Arany. Madách estas ilia samtempulo, kaj lernis tiel same de ili, kiel de iliaj antaŭuloj, la romantikuloj, precipe de Vörösmarty. Ankaŭ li deziris esti nacia tiel, ke li parolu samtempe al la homaro. La ekirpunkto de la Tragedio estas la nacia krizo, sed la horizonto, kiun ĝi ĉirkaŭbrakas, estas ankaŭ la horizonto de la tuthomara sorto.

Granda sintezo estas la verko de Madách, sintezo de duboj, pensbaraktoj, esperoj de unu epoko, resumante ĉiun konsideron kaj konfeson, kiu prezentiĝis en la konscio de la tempo de l’ aŭtoro. Kaj ĝi resumas ankaŭ la rezultojn de pli ol duonjarcento da hungara literatura evoluo. La aspiro je nacia karaktero, la turniĝo al la popolpoezio kelkfoje sekvigis ankaŭ enfermiĝon. Esti nacia kelkfoje ankaŭ signifis turni la dorson al la granda mondo,  — kaj estis tempoj, kiam la hungara poezio, la hungara kulturo estis inklina kuntiriĝi sub sia buntbrodita kampulpalto. Tia enfermiĝo kunportas mortajn danĝerojn: sufokas la fortojn, dronigas en pigrecon, naskas memkontentan provincismon. Madách tratranĉis la izolantan tavolon, kiun la unuflanka popolismo, folklorismo povus volvi ĉirkaŭ la hungaran poezion. En li eksonas la persista kaj altruisma aspiro de la plejbonuloj de la hungara literaturo: aspiro je mesaĝo al la homaro. En La Tragedio de l’ Homo unu nacio parolas al la homaro, tia nacio, kiu en la tempo, dum la verko pretiĝis, estis pli malfeliĉa, sortoplagata kaj malriĉa ol la grandaj, evoluintaj, kulturitaj kaj pli riĉaj nacioj de la mondo. La grandecon de la poeto kaj ankaŭ la grandecon de lia nacio oni povas mezuri per tio, ke eĉ en sia sortoplagateco kaj deprimiteco ili kapablis preni la aferon de la tuta homaro, la sorton de la tuta homa kulturo por sia propra afero kaj zorgo.


[el] Komentaro

Ĉi tie oni trovas klarigon pri ĉiu loko, kiu en la teksto estas signita per steleto.

Enkonduko

Aŭstra absolutismo. 1848 alportis en Hungario burĝan revolucion kun la liberigo de la servutuloj, burĝan konstitucion anstataŭ la feŭdala kaj pli grandan sendependon disde Aŭstrio. La Habsburgoj provizore cedis, poste atakis armee, sed, post grandaj malvenkoj, povis triumfi nur kun la armea helpo de la caro. Sekvis teror-reĝimo kun la tendenco germanigi kaj asimili la landon. La absolutismo daŭris ĝis 1867: la dinastio devis cedi al la persista nacia rezisto pro la ekŝanceliĝo de sia ekstera politico de granda potenco.

Kossuth.  Lajos Kossuth estis la ĉefa gvidanto de la revolucia kaj libermilita Hungario de 1848-49 kaj post la detronigo de la Habsburga dinastio en 1849 gubernatoro de la lando.

Byron: Manfred (1817), Cain (1821, Lamartine: La chute d’un ange (Falo de anĝelo, 1838). Vigny: Eloa (1824). Mickiewicz: Dziady (La praŭloj, 1833). Andersen: Ahasverus (ĉ. 1850).

Mal du sičcle (malsano de la jarcento): spleno, doloro pro la stato de la mondo.

Hard times (Krudaj tempoj, romano de Dickens, atakas la manchesterismon, t. e. la doktrinon de la absolute libera konkuro. Gradring pledas por faktoj, faktoj, faktoj, sen sento kaj revo.


FONTO: Sőtér, István. “Imre Madách kaj La Tragedio de l’ Homo” en La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo, de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965), p. 5-14, 253.


Imre Madách’s “The Tragedy of Man” by István Sőtér

La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

La Tragedio de L’Homo (Kritiko) de Sándor Szathmári

Al horizonto de la historio de la homaro — pri “La Tragedio de L’ Homo”
de SHI Chengtai

La Tragedio de l’ Homo: Kovrilo
de Imre Madách, tradukis Kálmán Kalocsay, bildo de Mihály Zichy (1924)

Kompara analizo de tri tradukoj el La Tragedio de l’ Homo de Márton Fejes

Adamo kun Madách de Oszkár Gellért

La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

The Tragedy of Man by Imre Madách, translated by George Szirtes
Scene 13

The Tragedy of Man: Essays About the Ideas and the Directing of the Drama:
Full Text of the Drama

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913):
Literature in English & Esperanto

De Edeno al Kaino:
Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto:
Bibliografio

From Eden to Cain: Unorthodox Interpretations & Literary Transformations:
Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

István Sőtér - Vikipedio

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 October 2015

Site ©1999-2020 Ralph Dumain