Gvidilo tra la Angla Poezio

William Auld



Figur’ kolosa
estas Chaucer.

La Fereĝin’ de Spenser
estas poemo densa,
kiun malmultaj legas.
Ĝi tamen valoregas.

El ĉiu brusto, post legad’ de Shakespeare,
eĉ kontraŭvole venas de mireg’ spir’.

Pri paradizo Milton
pentris ĥaosan bildon,
kaj virton havas Satan
preskaŭ anakoretan.

L’ elitan mondon per la mikroskop’
de sia akra mens’ rigardas Pope.

Samuel Johnson
agnoskis responson
pri kleraj portretoj
de l’ anglaj poetoj.

Atingis senmortecon Gray
per elegio en tombej’.

Jen la vizio
de William Blake:
seks’, religio
(virto kaj pek’).

Tuton el sia poemaro,
ĝis 1816a jaro,
sen perdo povus ĵeti Byron
en la fajron.

Filozofion Shelley
komprenis neniele,
sed garnis ĝin tre bele.

Ĉefpastro, pastro kaj novic’
de l’ Belo­kulto estas Keats.

Tra l’ tuta mond’ konata pro
gotika sombro estas Poe.

Socireformojn Hood
postulis—per vortlud’.


FONTO: Auld, William. “Gvidilo tra la Angla Poezio” (el Unufingraj Melodioj), en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 349-350.


Blovadu, vintra vento (el Kiel plaĉas al vi)
de William Shakespeare, trad. William Auld

Kanto por la angloj
[Song to the Men of England]
de Percy Bysshe Shelley, trad. William Auld

Al—
[To—, 1821]
de Percy Bysshe Shelley, trad. William Auld

Odo al la Okcidenta Vento
[Ode to the West Wind]
de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay

Omaĝoj
Poemtradukoj plejparte el la angla
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

William Blake en Esperanto

Percy Bysshe Shelley Study Guide

William Blake Study Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje / Offsite:

Anglalingva literaturo - Vikipedio

Romantikismo - Vikipedio

Percy Bysshe Shelley - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 March 2011

Site ©1999-2021 Ralph Dumain