Kapilario

Tradukis: Andreo Szabó

Viro kaj virino kiel povus interkompreni? Ja ili ambaŭ volas ion alian — la viro la virinon, la virino la viron.

Frederiko Karinthy

Letero al H. G. Wells

al poeto de Short History of the World kaj scienculo de First Man in the Moon

Kara H. G. Wells,

mi volas Vin peti, tralegu atente tiun ĉi satiron, kiun mi verkis ĉe konfuzita animstato kaj ĉe amaraj vivcirkonstancoj, antaŭ kelkaj jaroj. Ĉe ni, en ia malgranda Hungarujo, la kritiko kaj la publiko akceptis ĝin kun miksitaj sentoj — Vi devus koni miajn verkistajn karieron kaj orientitecon, por ke Vi povu tion kompreni. Nun, ke ĝi aperos eble germane, kaj eble ankaŭ angle, mi tralegis ĝin denove; kaj tiam mi ekpensis, ke mi devas urĝe paroli kun Vi pri tiu ĉi verko. Tuj mi diros, kial nur nun kaj ne pli frue, jam kiam mi ĝin verkis, kaj kial ĝuste kun Vi.

Mi ne volis verki tiun ĉi libron. Mi ĝin verkis malinkline kaj kun antipatio. Tiutempe mi estus preferinta verki feliĉplenan romanon, ridegigantan teatraĵon aŭ belajn poemojn, por konsolo al mi mem kaj al aliaj. Pri la pensoj kaj ideoj, pri kiuj ĝi temas, mi ne estis fiera. Mi estus preferinta forpeli, forgesi ilin, elĵetadi el mi mem — mi ne ŝatas esti riĉenhava homo, mi preferas esti homo viva, kun enhavo renoviĝanta ĉiumomente. Sed tiuj ĉi pensoj kaj ideoj tamen ekzistis; kaj foje, dum vintra posttagmezo, ĉe intermanĝeto — kompreneble duope — por amuzi ĉarman kaj amindan kaj sufiĉe kleran damon, mi volis rakonti post nelonga tempo ĉion, kio estas en Kapilario; se tiam mi estus povinta ĝin rakonti, neniam mi ĝin priverkus. Sed estis ia malbono; la damo komence aŭskultis, poste ŝi iĝis distrita, kvankam temis ankaŭ pri amo. Poste ŝi eĉ saltleviĝis. Ŝi ekmemoris pri ia afero de iu el siaj amikinoj, al kiu ŝi devas telefoni. Kiam ŝi revenis, — kvankam ŝi petis min ĝentile, ke mi daŭrigu — mi jam eliĝis el la radosulko de miaj pensoj, mi sentis la tutan aferon sensignifa kaj neaktuala; mi ĉesis. Vere, ke ankaŭ ŝi devis foriri baldaŭ. Sed en mi restis, kaj poste al iu amiko tuŝe mi menciis tiujn ĉi pensojn kaj ideojn. Oni estas kun viroj alimaniere: li diskutis, argumentis; baldaŭ mi eksilentis, mi vidis, ke li parolas pri alia temo. Kaj — ĉar mi falis ĉiam en tiun eraron, ke plie min interesis la persono, kun kiu mi interparoladas, ol la temo de la diskuto — prefere ankaŭ tiam mi ĉesis. Kaj tiamaniere — nevolonte — mi inkliniĝis al tio, kion oni nomas literaturo: ke per unu fojo al ĉiu mi rakontu tion, kion aparte neniu volas aŭskulti. La libro aperis, mi atendis diskutojn, opozicion, alparolojn. Ĉio ĉi mankis — kelkaj vantaj kaj lacaj kritikistoj skribis kelkajn stultaĵojn, mi ricevis de entuziasmiĝintaj junuloj leterojn, en kiuj ili penadis pruvi, ke nur ili min komprenas, ĉar ili estas pli bonaj ol eĉ mi. La virinoj ŝerce minacis min per siaj fingretoj; poste fariĝis silento.

Nun — ĉe la aranĝo de la germana eldono sub preson — mi tralegis Kapilarion. Kaj — fekundiĝinte de mia memo, tri jarojn antaŭe — min kaptis strangaj ekscito kaj maltrankvilo, mi ricevis korbategon, sveno min ĉirkaŭis. Laŭvorte tiel estis, kredu min — mi ekmemoris, kaj ne hazarde, pri iu parto el Konfesoj de Rousseau. La ermito de Ĝenevo rakontas, ke dum soleca promenado — se Vi memoras, li ŝatis piediradi — li cerbumis pri la stranga antinomio ĉe la kunvivado de la homa socio. Subite — kvazaŭ lumo ekbrilus en li, en formo de rekono pri la simpla interrilato — li devis halti: proksime estis pirujo, li sin devis apogi al ĝi; kaj en duona ekstazo, kun preskaŭ haltantaj koro kaj cerbo, en blindiga klareco de la matematikaj leĝoj displektiĝis antaŭ li la unua skizo de lia malkovro. "Kiam mi rekonsciiĝis — skribas la morna puritano —, mi vidis nur, ke mia veŝto fariĝis tute malseka pro la fluetantaj larmoj kaj mi staras jam tri horojn en la sama loko." Tiel naskiĝis Contrat Social, la verko, sen kiu — bone Vi scias — eble nur pli malfrue estus eksplodinta la revolucio, sola sukcesa ĝis nun: la franca.

Mi eĉ ne pensas pri tio, ke mi komparu la gravecon de miaj ideoj kun tiuj de Rousseau, aŭ tiujn de Rousseau kun la miaj: ni koncernas vere malmulte unu la alian. Sed tiun ĉi eksciton mi konas: ĝi agitis min per fatala forto post la tralego de mia propra verko, de Kapilario. Kion mi tiam pensis kaj improvize en penso konceptis, ĝi estas pli simpla kaj pli modesta afero ol pri kio Kapilario parolas, — kaj tamen ĝi estas transe de Kapilario, ĝi estas transe eĉ de tio, pri kio nun mi parolas en ĉi tiu letero. Se mi verkus el ĝi libron, tiu libro havus la jenan modestan titolon: "La duseksa homo aŭ la Seksa Kontrakto". Mi rapidas konfesi, ke ankaŭ pri tiu ĉi libro, titolita "Duseksa homo", tiel mi estas, kiel siatempe mi estis pri Kapilario: pli volonte mi rakontus la tuton al unu mia kara, saĝa, aliseksa homfrato; sed nun mi jam scias, ke ŝi ne finaŭskultus min; do mi estas devigata aŭ priverki aŭ forgesi la tuton. Ĉar ja mi havas kaŭzon plie timi la lastan eblon ol la antaŭan; ĉar ja mi esperas, ke anstataŭ la verkado de la principa eseo, titolita "Duseksa homo", mi ekhavos ion pli bonan por fari; mi ne ambicias, ke mi apartenu al pioniroj de la granda revolucio de la geedzeco kaj de la amo; mi volas, ke almenaŭ tiom restu el la memoro de tiu ĉi horo, kiom sufiĉas tiun ĉi mian verkon, titolitan Kapilario senkulpigi kaj defendi kaj komentarii kaj alirebligi por tiu, kies opinion mi estimas.

Temas pri opinioj, pensoj, verserĉado, bazkonceptoj, ĝustaj konceptadoj: pri Vi mi devis pensi. Kion Vi mem kaj ankoraŭ kelkaj el vi tie ekstere, en Anglujo faras — certe mi ne diras per tio novaĵon al Vi —, laŭ ekstera formo tre similas al tio, kio ĉi tie en Eŭropo kelkfoje jam okazis — la unuan fojon eble ne en Eŭropo, nur por Eŭropo, en Aleksandrio —, la lastan fojon en la dua duono de la dekoka jarcento, en Parizo. La parizanoj sin nomis jam konscie enciklopediistoj; ili jam sciis, ke la bazo de la granda verko por la disvolviĝo estas la analizo — la konceptokompleksojn, implikiĝintajn jam terure, kies erarajn interligiĝojn la praktika rezulto, le teruraj ĝeneralaj situacioj montras, oni devas analizi, diserigi, disrompi; se alimaniere ne eblas: elserĉi la klarajn, simplajn konceptelementojn, por ke poste laŭ natura, sana maniero ebliĝu ilin denove kunmeti. Post ilia iome-duone plenumita laboro denove sarkindaĵoj kaj herbaĉoj plenkreskis la ĝardenon, venis la deknaŭa jarcento, venis Napoleono: la bazkonceptojn kunligis en pelmelon ne la kviete pripensadantaj menso kaj koro, sed la nervoj, tremĝenataj de la teruro. Rezulto: Hegel kaj Darwin, Marx kaj Metternich. Ĝenerala defend-devigiteco, mondmilito, mortnaskita revolucio: jarcento, pri kies geniuloj la psikologio laŭvice demonstris, ke ili ĉiuj estis frenezuloj — kaj ne troviĝis iu, kiu la demandon estus farinta jene: kia malhonora, infera jarcento povis esti tiu, kies geniuloj freneziĝis.

Nuntempe vi, kelkaj verkistoj en Londono — kvankam eble ne konscie — rekomencas la ĉesitan laboradon. La afektema germana estetiko nomas vin ĉiujn — kun iome malrespekta laŭdo — "intelektualistoj"; iel ĝi volus vin ĉiujn scii forigitaj el la sanktaj boskoj de la literaturo, kun tiu motivado, ke vi kelkfoje — se vi inkliniĝas fari tion — penadas ankaŭ pri malimplikado de konceptoj, kaj pro tio vi malindiĝis je la rango kaj digno de artistoj, kreantaj kun inspiro, kiuj nature kun evito de la centra nervsistemo, tra la periferiaj nervoj, maksimume tra sia ventro, estigas la Grandan Spegulon, en kiu la realo ekvidas sin mem. Ne estas grave — ĉiu ridas! Maksimume, evidentiĝas, ke la literaturo eĉ ne estas arto — ŝanĝas nenion. Se ĝi ne estas arto, ĝi estas certe pli, ĝi reprezentas la tutan homon, en tuto, kun koro kaj menso, kun okuloj kaj oreloj, kaj kun ĉio cetera. Malsimile al la vera artisto, kiu reprezentas ĉiam nur unu organon: pentrartisto la okulon, muzikisto la orelon, poeto la koron, filozofo la menson. Estu vi ĉiuj fieraj pri la anatemo: tiel estas, kiel mi diras. Se foje Dio — kiu ne estas trookupita, ĉar ĝi havas multe da tempo — fine tamen alvizitos la Teron kaj venigos al si delegiton por raportigi tiun pri la okazintaĵoj de la Homo: tiu ĉi delegito estos tamen nur la Verkisto — pentristo kaj muzikisto kaj poeto kaj filozofo nur akompanos lin dumvoje, por ke ili lin interpretu, per alegorioj ili ilustru la Universalan Penson, kiu detruas kaj kreas.

Detruas kaj kreas, kaj disigas kaj kunigas tra tempo kaj tra spaco. Nun, dum mi skribas al Vi, en eta kafejo de Buda, la gazetkolportisto ĵurnalekzempleron metis antaŭ min: sur la unua paĝo per grandaj literoj estas skribite: Ĉamberlain, post pritraktado kun Beneŝ, volas prezenti antaŭ la parlamento la leĝprojekton pri la konstitucio de Eŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj. Mi ne scias: kion tio ĉi signifas, kio estas la vero en ĝi, kio fariĝos el ĝi; mi ne scias, kian pozicion prenu kontraŭ tiu ĉi penso mi, piedpremita, trabatita, prirabita, torturita filo de piedpremita, trabatita, prirabita, torturita lando. Mi ne esperas kaj ne timas; mi ne kredas la bonfidecon, seriozecon de la propono. Sed io estas evidenta: se nenio alia fariĝos el ĝi, tiu ĉi propono efikis tiom da daŭraj utilo kaj rezulto, ke ĝi donis al mi taŭgan turniĝon por aliri mian temon. Ĉar en ĥaoso de multspecaj, grandaj kolektivoj kaj kienapartenecoj ĝi sorĉis antaŭ min la trankviligan vizion pri iu komunumo pli malgranda, do pli solidara kaj pli profunda ol ĉiuj kolektivoj, ol ĉia eŭropaneco, ol ĉiu lando, patrujo, nacieco, samrasaneco, eble eĉ ol familio; kolektivo jam delonge ekzistanta, posedanta unuecan leĝon kaj validan konstitucion eĉ sen ĉia Konstitucio de Unuiĝintaj Ŝtatoj: tio ĉi estas la komuneco de la pensantaj verkistoj, kredantaj je la kontinueco de la vivo, tuteŭrope kaj tutmonde. Komuna ĝojo kaj komuna ĉagreno diktas la leĝojn al tiu ĉi komunumo — ĝiaj civitanoj havas nur unusolan devon: voli kaj serĉi la bonon kaj ĝuston kaj belon, anstataŭ la malbonon kaj malĝuston kaj malbelon. En spaco kaj tempo, vivantoj kaj mortintoj estas anoj de tiu ĉi komunumo; ili faras, konstruas la Grandan Enciklopedion, kelkfoje blinde, senesperiĝinte, finkonstruante, denove detruante — se Vi jam estus leginta Kapilarion, melankolie mi aldonus: Halvargon, la bullok-turon, kiun detruas la Gonĉargo.

Bone mi memoras pri iu el Viaj planoj, pri la Nova Biblio — estis tempo, ŝajne, kiam tiel Vi imagis la Enciklopedion. Nu, do — konsideru tiun ĉi mian leteron averto, farita de interesiĝanto modesta, sed apartenanta al la menciita komunumo; kiu interesiĝanto se ne per io alia, sed per tiu ĉi averto volas partopreni la laboron: atentu, la tempo estas taŭga, por ke tiu ĉi Biblio fariĝu malperfekta, kun gravaj kaj nerefareblaj mankoj, se solaj vi angloj volas ĝin finfari! La anglaj enciklopediistoj, la anglaj verkistoj — avangarde nuntempe ĝuste kun Vi mem — fosis jam, ankaŭ ĝis nun, profundajn vojojn en la Babela ĥaoso de la implikiĝintaj konceptoj — per maldetalaj strekoj ili skizis la kadron de la verko; ili okupiĝis pri pasinteco kaj estonto, eĉ, pri la nuntempo, ili prisonĝis novan historion, elcerbumis novajn utopiojn, studadis la politikon kaj socifilozofion, naive, per interesiĝantaj okuloj, kun freŝa emo de Cartesius, preskaŭ tute libere. Ili verkis multegon da belaj, saĝaj; super ĉio: honestaj libroj pri la homo; ĉiu el tiuj libroj estas taŭga por klarigi po unu terminon en la Granda Enciklopedio, kiu parolas al ĉiu, al ĉiuj homoj sur la tersurfaco, ĉar trovigas en ĝi nur tio, kio estas konstante kaj ĉie homa, al homo parolanta, por homo komprenebla.

Sed, pro Dio, sinjoroj, ekzistas unu tereno, unu kategorio de la aperaĵoj, se tiel placas al Vi, kiun vi, anglaj verkistoj — pri angloj mi pensas, ne pri skotoj kaj irlandanoj — simple ne komprenas, kie vi ĉiuj moviĝas tiel, kiel foko sur la bordo; por kiu kategorio vi ne havas senson, nek okulojn kaj koron, eĉ, vi ne scias pri vi mem, ke tiujn vi ne havas — vi prenas la suferon kaj maltrankvilon, kaŭzitajn de tiuj ĉi fenomenoj ĥimero, frenezo, malsano, samkiel la loĝantoj en "lando de blinduloj" de Diderot la kaŭzon de la kolor- kaj lumimpresoj. Ĉu klimato, speciala temperamento, degenerinta interesiĝo, subpremita per la fieregaj ŝtataj kaj sociaj leĝoj, estas la kaŭzoj de tiu ĉi blindeco — aŭ eble fakte tiu proverbeca angla prudeco (hypocrisy), kiun irlandanoj kaj skotoj tiom primokas — mi ne scias. Kiel mi klarigu, kiel mi komprenigu al Vi, pri kio mi pensas? Mi provos prezenti bildon antaŭ Vin. Spegulbildon, tiun de viaj propraj animvizaĝoj, el kies blankaj makuloj, nevideblaj por vi, el la negativaĵoj, almenaŭ kvante Vi povos konkludi pri la graveco de tiu ĉi kampo, lasita de vi neplugita. Mi prenas anglajn librojn, hazardelekte — du aŭ tri, la plej bonajn, unuarangajn, reprezentivajn verkojn. En unu mi ĝuas kun plezuriĝanta animo la silentan, profundan saĝecon, senteman komprenon por ĉio, kio estas homa, — la alia ravas min per sia kuraĝo; kiel ĝi firme alrigardas la kruelan veron de la vivo — la tria entuziasmigas min, agitas mian imagon per vidvibrigante akra desegnaĵo pri miraklaj ebloj, pri eĉ pli miraklaj realaĵoj, per la ĉiam kompletan cirklon rondskribanta, luksan riĉecon havanta reflektoro de la ide-asociado. Mi legas kaj ĝuas — kaj tiam subite venas la blindeco. Ĉe ĉiuj tri same, kontraŭ la sama fenomeno, preskaŭ en la sama momento.

En la romano aperas virino.

Kaj en la sama momento la angla verkisto komencas kaprobleki, lia serioza, pripensadema, kara vizaĝo ŝanĝiĝas en groteskan deformitaĵon, li virkaprokokete balancmovas la talion, nek vidas nek aŭdas, li rakontas mucidiĝintajn spritaĵaĉojn, komencas ursodancon. Oni ne kredas la proprajn okulojn: unu paĝon oni foliumas kaj en la loko de la pejzaĝbildo, havinta malmildan belecon, — kiun eventuale la forkuranta ekrano de iu romano de Jack London prezentas: ilustrita poŝtkarto, aĉa kromolitografaĵo, ĉokoladreklamo rikanas. La aŭtoro sin senkulpigas: la sorĉa rideto de blondulino kaŭzis tion.

Kara H. G. Wells, ne miskomprenu min, la rideton de la blondulino scias sorĉa ankaŭ mi mem, kaj mi benas pro ĝi Dion kaj la radiantan Sunon, ĉar ili inter alie ankaŭ ĝin kreis. Sed kia sorĉo estas tiu, kiu faras el la violonploro kaj el la orgentremego aĉan, orelfendan, mucidiĝintan gurdomekadon? Devus efiki inverse tiu ĉi sorĉo.

Kio do okazis, kiel povis fariĝi, ke ne tiel ĝi efikis?

Ĉu tamen pravis la germanoj, ke vi racionalismuloj estas fortaj nur pri la dialektiko, sed vi tuj rigidiĝas, fariĝas komike senpovaj, kiam la vento de la Sekretaj Abismoj de la Vivo vin ekfrapas?

Ne, ne, tute certe, ke ili ne pravas. Ĉar la Blondulino aperas en adekvata loko ankaŭ ĉe ili, kaj same venas la sorĉo; kun tiu diferenco, ke en anstataŭ ilustrita poŝtkarto, baniĝanta en lunlumo, ĉifoje nin konsternas la vaksfiguro de la terurkamero de la urbĝardena panoptiko. La sama blondulino nun havas nigrajn harojn, ŝia rideto elspiras satanan sorĉon, de sur ŝiaj manoj sango fluetas, ŝiaj okuloj danĝerege flagras — ŝi similas okulfrape al profesia fiserĝento, surhavanta jupon, kiu venas el manbatalado, buĉinte kvindek kozakojn, kaj kiu plej volonte formordus mian nazon.

Ĉio ĉi estas tre bela, kaj la filozofo kapbalancas: Ho jes, ho jes! Tio signifas, ke la virino estas satano kaj anĝelo en unusama persono; kaj ke amara plus dolĉa estas la virina besto.

Sed kion faru, kion komencu kun la ĉokoladanĝelo kaj kun la profesia fiserĝento mi, kiu estas nek satano nek anĝelo, sed kiu estas viva homo, kaj mi dezirus unu vivan...

Aŭ, ni haltu nur por unu momento: verdire kion mi dezirus?

Antaŭ ol mi ekkonis la duoblan spegulon de la Vero, la Ĉokoladanĝelon kaj la Profesian Fiserĝenton, tio estas; la virinkoncepton de la deknaŭa jarcento, (mi hazarde tre bone memoras pri mia infanaĝo) ankoraŭ sufiĉe ekzakte mi sciis tion. La realaĵon mi ne vidis duobla, la realaĵo estis io tre komprenebla kaj kompakta: mi ĝin nomis "mia memo" kaj ion tre difinitan mi komprenis je ĝi, kvankam — sen kono pri la natursciencoj — tiam ankoraŭ mi ne sciis, ke la esto de tiu ĉi io kiel ebliĝis tra la protozoo kaj tra la "missing link". Versajne tial mi ne sciis ankaŭ pri tio, ke mi estas mambesto, mi naskas vivantojn, kaj tiujn mi nutras el miaj propraj mamoj. Mia unua malagrabla sperto estis, ke la parencoj alportis knabineton, kun kiu, se ni restus duope, tre bone ni kunestus en harmonio. Ni estus ludantaj kaj estus nin amuzantaj — se ĝisfine ni restus tiel, duope, (pardonu min pro la nedecaĵo) mi konsideras verŝajne, ke sen Darwin kaj Haeckel ni per ni mem estus divenintaj, ke ni estas mambestoj, naskas vivantojn kaj tiujn ni nutras el niaj propraj mamoj. Kaj el tio fariĝus nenio malbona, pri tio ni ambaŭ egale ĝojus; ni ĝojus egale, ke ni povas fari ĝojon unu al la alia, pro tio ni ne estus malpaciĝintaj, nek ni volus superpotenci unu la alian: el tio fariĝus nenia abomenindaĵo, kiel mi konas min kaj ŝin. El la knabineto fariĝus nek ĉokoladanĝelo, nek profesia fiserĝento, sed ni kune amus la anĝelojn kaj abomenus la diablon — fariĝus el ŝi mia karega, dolĉa kunulino en la Homo, simila al mi almenaŭ tiom, kiom diferenca de mi; kaj mi verkus neniam Kapilarion, sed mi verkus belajn poemojn por ŝi, kaj per mi mem mi estus eltrovinta por ŝi ankaŭ la flug-maŝinon kaj ankaŭ la radioaparaton, la kategorian imperativon; kaj ŝi per si mem estus eltrovinta por mi la papavan volo-vanon kaj !a kapkuseneton kaj Dion kaj la transan mondon.

Mi estas senkulpa pri tio, sed eĉ hodiaŭ mi estas konvinkiĝinta, ke ĉio estus okazinta tiel, se la parencoj ne ekzistus. Sed la parencoj ekzistis, kaj ili komencis per tio, ke mi ekstaru kaj transdonu mian sidlokon al la "eta fraŭlino" kaj mi surhelpu al si la surtuton, kiun ankaŭ ŝi mem scipovus al si surhavigi. Kaj ili diris: ĉu vi ne hontas, kia kavaliro vi fariĝos, ĉu vi ne scias, ke la virinojn oni devas trakti ĝentile? Kaj ili ridaĉis al tio. Kaj en tiu momento mi ekmalamis la knabineton kaj mi pravis ŝin ekmalamante, ĉar en tiu momento ankaŭ ŝi komencis afekti kaj disetendis sin sur la seĝo kaj pretendis, ke mi surhavigu al ŝi la surtuton, kiun ankaŭ ŝi mem scipovus al si surhavigi. Kaj ekde tiu momento mi ŝin malamis, ĉar oni diris, ke tial mi estu tenera al si, ĉar ŝi estas pli malforta — kaj mi pensis tuj, ke ŝi falus de sur la seĝo, se mi ŝin vangofrapus; sed do ŝi rajtpovas min vangofrapi kaj rajtpovas min humiligi sole tial, ĉar pro ĝentileco mi ne rajtas ŝin rebati?

Ja pli malfrue mi eksciis, ke ekzistas ankaŭ alia kaŭzo de la ĝentileco, krom ke la virinoj estas pli malfortaj. Sed tio malmulte sanĝis la aferon. Kaj ĉiam denove, se mi renkontiĝis kun ŝi; ĉu ŝi proksimiĝis al mi, ĉu mi proksimiĝis al ŝi, io troviĝis inter ni, ia vidvibro, kiun mi ne povis forigi. Mi multon lernis kaj ankaŭ instruis, kaj ŝi ne lernis kaj nenion instruis, kaj tamen mi ne povis ŝin superpotenci nek esti superita de ŝi: sed ĉiam denove mi fiaskis antaŭ ŝi kaj antaŭ mi mem, kiam mi ekbatalis kontraŭ ŝi. Mi venkis malfacilajn problemojn, surselis la fortojn de la naturo, venkis en mi mem la instinktojn. Mi incitis la volon, malfermis kaŝitajn tirkestojn: Vane, kontraŭ la virino helpis nenio, krom ke mi estas viro. Ja sed mi estas vere pli, ĉu ne? Kaj intertempe senĉese aperadis la parencoj kaj ili min instigis, kaj klarigis: kion mi faru kun ŝi. Unu parenco proponis la romantikecon — ĝi malplaĉis al mi, estis en ĝi tro multe da insida flato: ne povis eniri en mian kapon, kial ŝi estas pli mistera aŭ malpli mistera ol mi? La alia, germana parenco, donis skurĝon en mian manon — kun abomeno mi ĝin forĵetis; mi ne bezonis, kion per ĝi mi elneprigus. La tria, franca kuzo, proponis, ke mi rigardu en la okulojn al ŝi, sed ŝin mi ne tuŝu - mi observu ŝin de proksime, detale, ŝin analizu, baldaŭ mi seniluziiĝos pri ŝi. Sed mi ne volis seniluziiĝi, — mi ne havis emon malkomponi tion, kion mi ne povus kunmeti denove. Kaj dume ŝi staris tie, kontraŭ mi, ridetante, jen kiel Ĉokolad-anĝelo jen kiel Profesia Fiserĝento, sed en ambaŭ siaj personoj trankvile atendanta: kion mi decidos, kies konsilojn mi respektos? Perdinte la paciencon mi turnis min al la kvara parenco, al judo, kiu kun sentplena vizaĝo montris al la ĉielo: Mi forgesu — li diris — ĉion ĉi, tio ne estas afero inda al la homo, kreita laŭ la aspekto de Dio. Plej bone, se mi iros en la dezerton, por liberiĝi de ŝia tentado. Tio estis la plej malbona konsilo. Inter la mistikaj asketoj mi fartis terure; ĉiuj rifuĝis de antaŭ la virinoj, kaj post mallonga kunesto malkovriĝis, ke iliajn vivmanieron, vidmanieron, filozofion, tutan mondkoncepton multe pli influis tiu negativaĵo, ke ili ne bezonas la virinon, ol la miajn tio, ke mi ŝin bezonas. En la mankhavo tio okazis al mi, kio al Guatama Buddha: mia suferigita korpo elŝvitis mizeran saĝon. Kun ili aŭ sen ili: — ankaŭ en la dezerto pro ili estis malbone; ĝis mi ekkomprenis, ke mi estas multe pli fantomeca, kun mia haŭto, malgrasiĝinta je flava, ol ŝi, la tentfantomo, de antaŭ kiu mi fuĝis; — reveninte el la dezerto, baldaŭ mi rimarkis, ke estas mi la tentfantomo. La parencoj klarigadis senĉese, kia artiklo la virino estas, por kio ŝi estas, kiel oni ŝin devas trakti; kaj kiam konfuzite kaj malesperiĝinte mi interrompis la rilaton kun ili, kompreninte, ke ili ne povas rebonigi inter ni du la rilaton, kiun mi fuŝis tiam, en nia infanaĝo; mi turnis min rekte al la virino, etendante mian pacigan manon; ŝi ĝin jam ne akceptis, spitetante ŝi sin forturnis, aŭ moke min pririgardis — eble ŝi estis ofendita; ŝi ignore rigardis kaj malrespektis min pro mia stulteco, ke pri tio ne pli frue mi ekpensis, — aŭ eble dume ŝi eĉ forgesis pri mi, restinte sola, dum mi batalis por ŝi: ĉu en si mem ŝi trovis la feliĉon, kiun mi ne povas doni al ŝi?

Kaj nun mi ekkonjektis, ke la kaŭzoj de ĉia malbono estis la parencoj, parencanimoj, miaj virkunuloj, kiuj trude sin ŝovis inter nin, erarigis min kaj malbonigis ŝin. Mia rilato kun la virino estis afero apartenanta nur al ni du, ĝin neniu estus rajtinta interveni, pri ĝi neniu estus rajtinta scii. En la momento de la naskiĝo, antaŭ ol mi ekvidis la sunbrilon, jam ĉi tie sur Tero kaj ankoraŭ Transe, ia petolema anĝelo sufloris ion en miajn orelojn. Sekreton, kiun mi rajtpovos konfesi siatempe nur al iu unika, al la alia, al kiu ĝi same sufloris tion: sed bone mi atentu, krom ni du neniu alia scias pri tio! Kaj mi ekiris kun la sekreto, mi ne sciis ankoraŭ, kiu estos tiu alia, mi sciis nur, ke tiu estos simila al mi — ne konjektante pri la malbela ŝerco, pro kiu la domaĝfaranta anĝelo manplatkaŝe subridis —, ke ankaŭ al aliaj tiel same ĝi sufloris, ke ankaŭ aliajn ĝi tiel same erarigis — kaj aliaj, tiuj ĉi aliaj antaŭe parolŝtopis ŝian kapon kaj mian kapon pri amo, pri sekseco, pri seksa batalo, pri diferencoj teruraj kaj mistikaj kaj gravegaj inter ni du, pri polusoj, kiuj povas neniam renkontiĝi, pri dueco, disiganta la mondon, pri viratomo kaj virinatomo — kaj pri virinproblemo, sendependa de la amo. Kiu povas memori sincere pri la vekiĝo de la propra printempo, tiu trovas inter siaj memoroj la unuan seniluziiĝon, la unuan naŭzon, la ĝermon de la unua insulto kontraŭ la vivsopiro: putrantajn, fetorhaladzajn raŭpon kaj limakmukon en la unua rozkaliko, kiu malfermiĝis antaŭ li — tiuj ĉi raŭpo kaj limakmuko estis la malkaŝo, ke ankaŭ aliaj scias pri la sekreto, pri kiu li pensis, ke nur li scias ĝin.

Kaj tamen tio ĉi ne estis nura ĵaluzo. Ne kontraŭ tiu mi koleris, kiu pure kaj honeste deziris tion, kion ankaŭ mi deziris — mi koleris kontraŭ tiu, kiu inside kaj ĉirkaŭvoje, eble pro envio, detruis kaj difektis kaj malpurigis por mi la amon, antaŭ ol mi estus ĝin povinta atingi. Kontraŭ tiu, kiun mi havas kaŭzon akuzi, ke la donacon de Dio, la plej puran esencon li falsis, malpurmiksaĉis — ne kontraŭ la kavaliro, venanta en blanka mantelo, glavon elingiganta por sia amatino, sed kontraŭ la trememaj, barbhavaj, sekreciaĉokulaj Du Kadukuloj, kiuj el embuskejo kaŝobservis Suzanan la sin banantan, por ke ili ŝin interpalpebrumante, objektive "pridesegnu", kaj kaŝe ili kolportu la desegnaĵon, kiun ne estis eble kaŝi eĉ antaŭ Suzana. Tiuj ĉi du kadukuloj prijuĝis poste Suzanan, antaŭ ol ŝi estus povinta ricevi la parolrajton — ili faris "virinproblemon", ili difinis la "biontologion" de la virino en ĉiu jarcento alimaniere; sed ĉiam tiel, kiel la eminenta Brehm pridesegnas ian specialan dombeston. Kaj ĉe la vesperkrepusko de la sinsekvaj jarcentoj, kun pli kaj pli maltrankvilaj konjektoj, pli kaj pli certe elformiĝis en mi la harstariga suspekto, ke ĉi tie troviĝas ia vicorda eraro. Suzana pridesegnita bone-malbone ĉe la komenco de la jarcento, ĉirkaŭ la fino de la jarcento ĉiam pli similiĝis al la desegnaĵo, kiun la Du Kadukuloj kreis: tiu ĉi desegnaĵo ne povis esti tiel falsa, misdesegnita, oblikva kaj absurda kaj nerekonebla, ke — kiam poste mi renkontiĝis kun ŝi — mi ne estus retrovinta en Suzana de la jarcentfino, teruriĝinte kaj kun haltanta korbato, la ĝuste saman duulinon de ŝia originalo, de la desegnaĵo. Mi ne volas mencii laŭnome la Du Kadukulojn de la deknaŭa jarcento, kiuj iome malfruante sed neniam sufiĉe frue pripentris Suzanan-Noran kaj Suzanan-Satanellan kaj Dorian Gray, kaj Franciskan, tiujn ĉi neverŝajnajn figurojn, pri kiuj siatempe bone ridegis la vigla, gracia, eta Manon, postrestinta al ni kiel heredaĵo el la antaŭa jarcento — mi konstatas nur tiom, ke tiu pantalon- kaj bot-hava Ĵokeo, kun ŝminkita buŝo kaj razita vizaĝo, kun siaj moka rideto kaj fajreraj okuloj, kiu — kiel virina idealo — enkuris la unua ĉe la seksa konkuro en la lasta jardeko, ku timiga simileco pravigas la bildon inspiritan de la vizio pri la Diablo kaj Faŭno kaj Infantimiga Diablidaĉo, eksplicite virseksaj, kiun en la mezo de la pasinta jarcento pentris la apostoloj de la virinmalamo, teruriĝadantaj kontraŭ la virina demono.

Bildo kaj modelo similas ĝis lasta hareto; kaj la filo de nia jarcento palpebrumas hezite de la unu al la alia: kiu el ili estas la originalo, kiu estas la spegulo; kiun el ili li ĉirkaŭbraku, se li ne volas riski, ke li puŝiĝu al vitro. Kaj la tria kadukulo, kiu ne desegnas, nur saĝe kapbalancas, kun hezita rideto ek-eklevas la ŝultrojn: — tie ĉi, sur la alia flanko de la gazeto, sur kies titolpaĝo oni anoncas la Unuiĝintajn Ŝtatojn, sinjoro Pirandello al ĵurnalisto prezentis la resumon: la virino estas iluzio.

Via talenthava Oscar Wilde aludas kun facilmova gesto al la reciproka efiko de la vivo kaj arto, — la reciproka efiko estas envere iom pli komplika, sed multe pli profunda kaj efektiva, ol tion iu el ni kuraĝus imagi. Pli efektiva kaj pli sonĝeca: tio ĉi estas pli, ol reciproka efiko; en tiu ĉi mondo ŝajne temas pri ne pli malmulte, ol ke ĉio, kion oni imagas, ĝi ankaŭ vere ekzistas, samkiel en la sonĝo. Do sub efiko de tiu ĉi strangola suspekto — mi havis kaŭzon ribeladi kontraŭ la Du Kadukuloj, kiuj priimagis malican kaj malbelegan kaj neŭzeblan Suzanan.

Ĝis poste dum la legado de Kapilario ekbrilis lumo en mia cerbo. Kaj mi ekdivenis, ke la du kadukuloj ne estas kulpaj — eĉ, ili ne povas esti tiaj, ja, fulmotondre, vere do eĉ ili ne kun barbo alvenis en tiun ĉi mondon. Ankaŭ ili estis iam junaj, kaj — se bone mi pripensas — la juna trobadoro, kiu miaŭas serenadon antaŭ la fenestro, anstataŭ eniri, estas tiom maljunaĉa azeno, kiom ili duope.

Balbutante, grakante, post multaj devojiĝoj mi impetas suflori al Vi mian malkovron: mi scias bone, ke — ĉe vorta komunikado de ia spontanea sento — povas dependi de ia malgranda epiteto, de unu interpunkcio, de relativa situo de du vortoj, de unu konjunkcio, ke la inventita pulvo pruviĝas vojflanka banalaĵo aŭ la plej originala vero. Mi ne scias, ĉu la elaĉeto de la mondo, spirita nutraĵo de du mil jaroj, estas definitiva solvo de niaj moralaj leĝoj — la miaspeca Parolanta Homo ĝin konsideras pli ekzakta, pli klara, pli ĝenerala kaj pli perfekta formulo de la veraĵoj entenataj de la Malnova Testamento kaj de la budaismo, kaj per tio mi tute ne taksas ĝian gravecon pli malgranda, ol taksas la Roma papo. Sed neniam iu sciis, kion signifas mortoriske ami la veron, kiu atentis nur, ke, kion li diras aŭ skribas, ĝi estu vera: la vero estas nepriskribebla, kaj la sincero ankoraŭ ne estas vero — en vojperdejo de vortoj ni proksimiĝas al la centro de la labirinto, kie ĝi loĝas.

Mia invento nome konsistas el tio, ke la homo estas duseksa.

Kiel ajn strange tio sonas, tiun ĉi fakton oni ankoraŭ ne fiksis kun matematika precizo. Rapide mi aldonas, ke mi parolas ne pri la duseksa homo, pri tiu korp- kaj anim-analizo, kiu demonstris, ke en ni ĉiuj ekzistas viraj kaj virinaj ecoj. Kaj ne pri tio mi parolas, ke la pli supergrada besto estas duseksa. Ĉar tion mi sciis, ke la ĉevalo estas duseksa, ĝi naskas vivantajn idojn kaj tiujn ĝi nutras el siaj propraj mamoj. Ankaŭ pri la porko kaj pri la simio mi sciis tiun ĉi aferon. Sed, ke la homo estas tiel same duseksa, kiel la ĉevalo kaj la porko, tiun ĉi aŭdacan konkludon mi estas devigata energie rifuzi, ĉar mi nek naskis vivantajn idojn nek nutris ilin el miaj propraj mamoj. Por tio mi havas nenian emon, kaj — laŭ la signoj — mi ankaŭ ne faros tion ĝis mia morto: — spite tion, mi estas homo, eĉ, laŭ reĝo Salomono, nur mi estas homo.

Ĉi tie troviĝas antinomio: aŭ Darwin eraris aŭ reĝo Salomono, aŭ la homo estas iel alimaniere duseksa. Almenaŭ laŭ tio, kiel hodiaŭ statas la aferoj. La homo estas duseksa iel tiamaniere, ke ĝi ne kundegelas en unu, kiel la bestaj rasoj, sed en siaj du seksoj ĝi konservas sian individuan esencon.

Se sola mi estas en la ĉambro, mi estas homo. Se envenas virino, tiam mi fariĝis viro. Kaj tiagrade mi estas viro, kiagrade virino ŝi estas, kiu envenis la ĉambron.

Do, mia koncepto modifiĝas jene: la homo estas aŭ viro aŭ virino. Tiel konsiderante la aferon, ni devas konstati, ke la du vortoj, viro kaj virino, ne estas substantivoj, sed nur partikuloj. Ĉar, se virino estas sola en la ĉambro, tiam — vane ili kaŝobservaĉas, la du kadukuloj ne spertos ion alian — ankaŭ ŝi tiel kondutas, kiel mi: ŝi manĝas aŭ oscedadas aŭ meditas. Ŝi fariĝas virino, nur se viro envenas ĉe ŝin. Sed ja scii nur tiel ili povas reciproke unu pri la alia, se ili renkontiĝas — kaj se ili renkontiĝas, ili jam havas sekson. En la praktiko la vorto "homo" fariĝas relativa.

Do, jen la lasta formo de mia malkaŝo: homo ne ekzistas, ekzistas nur viro kaj virino.

La sperto pravigas mian abstraktan meditadon. Iradante la mondon, homon mi ankoraŭ neniam vidis, laŭ la idea senco de la vorto; kion mi vidis, tio estis aŭ viro aŭ virino.

Kaj, ju pli viro estas la viro; kaj ju pli virino estas la virino, des pli "homo" oni nomas lin aŭ ŝin.

Des pli homo, des pli perfekta, des pli elektita. Mi atentigas Vin pri speciala nuanco de la hungara lingvo (nia lingvo estas plena de tiaj ĉi profundaj vortoj, lumantaj simbole la esencon, kiel same ĝi estas pli riĉa ankaŭ je nuancaj distingoj ol la lingvoj okcidentaj — tiel ekzemple ankaŭ por la substantivo "love" ni havas du vortojn, laŭ tio, ke ĝi signifas la inklinon ĝenerale homan, aŭ tiun inter la seksoj. Ni esprimas la nocion pri la nobleco per la vorto "nemeŝ". tiun pri la malnobleco per la vorto "nemtelen": tiuj ĉi du vortoj signifas en laŭlitera interpreto "per sekso provizita" kaj "sekse indiferenta"; — do, la mezurilo de la homaj nobleco kaj eminenteco estas tio: kiom estas viro aŭ kiom estas virino la homo.

Kaj, se mi estas jam ĉe la etimologio, mi ne forgesu, ke en la lingvoj de ia okcidentaj popoloj, vivantaj sur la supro de la kulturo, oni uzas ofte la nomojn de la nocioj "homo" kaj "vir" por komuna signado — ke la vortoj "man" kaj "l'homme" en la angla kaj en la franca lingvoj, ĉe la ĝenerala uzo signifas ankaŭ "homo" kaj ankaŭ "vir" (ni indikas la "homo"-n kaj la "vir"-on ĉiukaze — escepte la geedzecon — per du apartaj vortoj).

Tiu ĉi lingva striktanimeco plugas pli profunde en la esencon de la seksa problemo, ol ni kredus — por mi ĝi almontras ĉimomente per lumanta fingro la fonton de la krimo, el kie ĉia puniĝo originis.

De antaŭ ses mil jaroj, kun stranga obstineco, esplorado de ties kaŭzo estas tasko de la evoluhistorio de psikologio, sub "homo" ĉiam viron komprenis la filozofio, literaturo kaj arto, eĉ la sociologio. La leĝojn de la pensado, la ekzemplojn pri la homa honesto; la rajtojn, devojn de la homa digno oni konceptis tiamaniere, kvazaŭ en praktika aplikado ĉiuj ĉi idealoj devus validiĝi, legitimiĝi nur en la vivo de la virhomo. La homajn idealojn de la honesto, rajto kaj devo, kiam oni serĉis modelojn por ili, kiam oni starigis ilin antaŭ nin kiel sekvendajn principojn: la homon, kiun tiuj koncernis, tiel same en vira esenco oni imagis, kiel Dion, laŭ tute natura maniero, la unua kreinto de ĝia koncepto, imagis viro; simple tial, ĉar li, la koncerna persono, estis hazarde viro; kaj pro sia distreco — ĝuste sola estinte tiumomente — li forgesis, ke ankaŭ virinoj ekzistas en la mondo.

La unuan tian ĉi distreman viron poste sekvis la aliaj — unu frenezulo faras cent — kaj la distremo estas tiel same infekta, kiel la oscedado. Tiuj ĉi viroj kunvenis, dum diskutado ili ankoraŭ plie forgesis pri la virinoj, ili ekfabrikis la produktaĵojn de la vidmaniero kaj de la volo, unun post la alia, sen satiĝo, konstataĵojn de la Prikono kaj leĝojn de la Moralo. Kaj ĉiuj konstataĵoj ekhavis virodoron kaj ĉiuj leĝoj ekhavis viran formon, en kiun eĉ ne estis eble enpremadi la virinojn. La virinoj okupiĝis pri aliaj aferoj, kaj la leĝfabrikado daŭris gaje plu. Nature, baldaŭ malkovriĝis, ke la tuta konstitucio valoras neniom: la unuaj primitivaj leĝoj kaj konstataĵoj ne estis aplikeblaj. La homo devas esti kuraĝa, diris la leĝo — sed malkovriĝis, ke la virino ekzemple ne devas, multfoje eĉ ne rajtas esti kuraĝa. La homo devas esti forta kaj muskolhava, diris la leĝo — kaj malkovriĝis, ke la virinoj ekzemple devas esti malfortaj. La homo perlaboras sian panon ŝvite — diris la leĝo —, kaj malkovriĝis, ke la virinoj ekzemple ne perlaboras sian panon ŝvite. La homo estas sangsoifa besto, diris la Leĝo, kaj malkovriĝis, ke la virinoj ekzemple ne estas sangsoifaj. La homo esploras la sekretojn de la naturo, diris la Leĝo, kaj malkovriĝis, ke la virinoj ekzemple ne esploras la sekretojn de la naturo. Oni estus devinta findetrui la tutan eraran leksikonon; anstataŭ tio, por savi la malnovan eraron, oni konstruis novan eraron. Tial, ĉar pri la virino ne estis eble apliki la konstataĵojn de la viro pri si mem, kiel pri homo, anstataŭ tio, oni elpuŝis la virinon el la interna mondo de la intelekto, prikonanta sin mem tra si mem; kaj oni fermis ŝin eksteren, en la ĉirkaŭan mondon, kiun oni konas per la sperto de siaj sensoj, el observado. Oni ŝin transformis en biontologian nocion, oni ŝin envicigis en la eksteran naturon, kiel ian fenomenon aŭ aperaĵon, kies sekreton (la virino estas mistero! terure! ĉu do tiukaze la viro kia miraklo de Dio estas?) la homa (tio estas: vira) menso estas destinita klarigi. Kaj iom post iom fariĝis natura ĉefprincipo en la filozofio tiu harstariga supozo, tiu "fera ringo, farita el ligno", ke ankaŭ la esencon de la dueca homo la viro estas destinita prikompreni tra si mem, el interne — kiel ankaŭ la esencon de la virino nur li, la viro, tra sia naturobservado, el ekstere. La fina rezultato estas legebla en la intervjuo de sinjoro Pirandello: la virino estas nur iluzio. Do ja, la ekstera mondo, se mi volas, estas nigra, se mi volas, ĝi estas blanka — ja troviĝis alia filozofio, laŭ kiu nur homo ekzistas, sed mondo, tio ne estas. Strange, ke pri tiu ebleco de la permutado de la konceptoj, ke nur mondo ekzistas, sed homo ne estas, ankoraŭ eĉ unu metafizikisto ne ekpensis! Foje iu diris pri mi: en vi ekzistas io virineca. Mi respondis en mia ektimiĝinteco: eblas, ke mi ĝin heredis de mia patrino; nome mia patrino estis virino. Sed sinjoro Pirandello, ido de ia iluzio, de ia ombro, imagas sin homo, prisonĝanta virinon.

Nun mi povas jam diri: la inkubprema sonĝo pri Kapilario naskiĝis el la maltrankviliga sento de tiu prikono, kiel la virino respondis pri la ekskomuniko el sia raso, per tirana arbitro en la socio: kiel ŝi venĝis per pli justa kaj pli sana kaj pli rezultodona egoismo la ekstravagancan, sensencan, malsanecan viregoismon, per kiu la viro ŝin senigis de la sekura, feliĉiga sento pri la memo rekonanta sin mem en la virkunulo, en tiu alia memo. Mi povas fari nenion pri tio, kvankam oni min konsideru malkuraĝa kaj malnobla: mi estas nekapabla vidi en tiu fakto, ke la viroj interbatadas, reciproke sin mortigadas, ruinigas, en spiregaj korpa kaj intelekta bataloj pereigas el si mem la animon, destinitan akcepti la ĝojojn de la vivo; anstataŭ tio, ke ili vartus la vivapetiton; kaj dume la virinoj okupiĝas pri si mem, pri siaj korpa kaj anima bonfartoj — mi estas nekapabla vidi en tio la ekzemplodonan simbolon de la homaj nobleco, boneco, braveco, sinofero, intelektaj supereco kaj forto. Ne, tiu ĉi tuta afero ne plaĉas al mi, mi sentas fetori malantaŭ la afero malpuran kaj malkuraĝan humiligitecon, kiun mi ne povas priskribi. La modernaj, laŭmodaj dramoj estas plenaj per la glora figuro de la grandanima kaj bonkora edzo, kiu — post longa interna aflikto — pardonas la malfidelan edzinon, post tio, ke ŝi faris al li nepriskribeblan suferon: ii pardonas, ĉar li komprenkompatas ŝian malfortecon kaj amas ŝin. Tiuj ĉi dramoj ne plaĉas al mi, suspektinda estas antaŭ mi tiu boneco, kiu pardonas ekskluzive nur al beletaj virinoj, eĉ hazarde ne al malpli belaj, eĉ ankoraŭ malplie al viroj. Suspektinda estas antaŭ mi la tuta kavalireca epoko, kiu senĉese defendas la virinan honoron de la homo, dume neniu defendaŝ la viran honoron de la homo. Suspektinda estas antaŭ mi la ekzaltiĝo, predikanta por la viroj la amon al la virinoj, neniam predikanta por la virinoj la amon al la viroj; kaŝanta sin malantaŭ la majesta masko de la ideo de la patrineco. Mi sentas malantaŭ ĝi ian mizeron, kiu naŭzas, kiel ĉia mizero.

La Eŭropa viro suferas sub seksa mizero, sub seksa subpremo: jen la sola bazo de la falsa kulto al la virino. Vane grakas en niajn orelojn la korvobirdo de la naturscienca romantiko, de la naturscienca bigoteco, ke tio ĉi ne estas socia fenomeno, nek epoksimptomo, sed eterna naturleĝo — ke la viro estas laŭnecese subordonita ilo de la virino, en servo de la raso; ke la virino estas la centro, ĉirkaŭ kiu la mondo svarmas; ke la virino estas la akso, la viro la rado; ke la virino estas la floro kaj kaliko kaj frukto, la viro estas nur griza antero; ke la virino estas alloganto, la viro la allogato; ke la virino estas por si mem, sed la viro estas por la virino; ke la viro interbataladas por la virino, sed la virino ne bataladas por la viro; ke virino estas la korpo, la viro estas la animo; ke la virino estas la belo, la viro la forto. Vane ĝi parolas alegorie pri la abelreĝino kaj pri la termita ino kaj pri la nokta papilio, por ĉion ĉi pruvi, anstataŭ paroli kiel pri ekzemplo almenaŭ pri la koko. Ĉar la homo ne estas abelo, nek formiko nek nokta papilio; kion ajn ili faras, ne estas eble klarigi tion per la biontologia esenco de la homo. Ĉar al ĉiu komparo, prenita el la faŭno kaj flaŭro, kontraŭstaras la fakto, ke la homo estas — tiel, kiel ĝi ekzistas, kun siaj vivaj sociaj rilatoj — difinita, viva, formiĝanta realaĵo. Kaj en tiu formiĝado tiel same decida faktoro estas ĉio, kio depost la estiĝo de la homo okazis kun la homo: la socia vivo, la homaj konscio kaj volo, sendependa de la besta volo en la homo, la homaj animo, sopiro, planado, ĝojo kaj ĉagreno: kiel la dispozicioj, kiujn kun sia besta deveno la homo heredis. Favorata bildo de la biontologio estas tiu ovĉelo, en kiu ĉio estas donita, la tuta vivo de la speco, en miniaturo, ĝis la morto. Nu, en tiu ovĉelo, el kiu nia raso devenas, tamen ne estis donita ĉio — poste ankaŭ ni mem akiris ion al ĝi. Kaj se tio ne estas inda al la majesteco de nia besta esenco, do tiam ni rezignas pri tiu majesteco, kaj ni ne estas bestoj.

Ni ne estas bestoj, ni ne estas maskloj kaj femaloj, sed ni estas viroj kaj virinoj. Kaj nia amo ne estas devigo kaj fato, sed ĝojplena rekono de tiu feliĉo, kiun ni povas doni reciproke unu al la alia. Kaj la virino estas ne nur korpo, kaj la viro estas ne nur animo; kaj la virino ne estas alloganto kaj la viro ne estas allogato; kaj ili ne estas akso kaj rado, nek suno kaj luno; sed ĝemelastroj ili estas, ĉirkulantaj ĉirkaŭ unu la alia, alloganto kaj allogato estas ili ambaŭ. Ne estas bela sekso kaj malbela sekso, same belaj ili estas unu por la alia, se ili amas unu la alian kaj sin mem; kaj egale ili batalas unu por la alia, se ili devas; kaj ili ne batalas, se ili ne devas. Kaj se ne tiel estas, sed estas malbone, kaj malbeno kaj malfeliĉo kaj humiligo kaj humiligiteco estas: ties kaŭzo estas ne la naturo kaj la fato, sed la malkuraĝeco kaj stulteco de unu koncernato, la egoismo kaj la trouzo de sia potenco fare de la alia koncernato. La kaŭzo de la terura seksa mizero, seksa malfeliĉo en Eŭropo estas ne la degenero de la virinaj moraloj, sed la sinmortiga dekadenco de la vira memrespekto. Mi diras tion al mia virsamsortano, ĝi estas nekutima kaj nevireca afero, ĉu ne? — ja la viroj kutimas interparoladi pri politiko kaj pri scienco — tiel bagatela kaj stulta afero, kiel la feliĉo, estas konsiderata paroltemo malgrava. Jes ja, entuziasme mi adoras la virinan belecon — kaj tamen, kredu min, se mi returniĝas sur la strato post freŝan kaj ridantan virinan vizaĝon; ne la eterna Eva, ne la loga forto de mia kontrasto kaj kontraŭo min haltigis, sed la miro kaj estimo, eble ankaŭ envio, ke ano de mia hom-raso, mia memduulo, la homo, kreita laŭ la vizaĝo de Dio, jen volas efektive simili al Dio: ŝi ridetas kaj ĝojas pro la vivado. Ĉar iradante sur la strato, viroj venas kontraŭ min, sur kies vizaĝoj nek ĝojon nek dion mi legas: iliaj nebulaj rigardoj, nubiĝintaj en disputado kaj rabado, en febro de humiliga laboro, plenumata nevolonte, en nesatigita voluptodeziro, suspektante strabas al mi — ilia vizaĝo estas tripmola [??] kaj laca kaj nervpenigita kaj foruzita de mondmilito, de revolucio, de ekonomia krizo. Ho ja, respondas iu sinjoro Kovacs, la viro ne bezonas esti bela; sufiĉas, se li estas muskolhava kaj forta — ĉu eble vi estas patologie inklinita, ke vi pretendas belecon ĉe la viroj? Mi ne, sinjoro Kovacs, sed la virinoj, imagu, la virinoj estas tiel patologie inklinitaj. Kaj, se kvankam belecon mi ne pretendas, tion mi pretendas, ke homa digno speguliĝu sur ilia vizaĝo, kaj ja vere, mi ĵuras al vi, ke tiu ĉi homa digno similas al ridetanta vivĝojo: kaj en tiu ĉi epoko plie nur sur infanvizaĝo kaj sur virina vizaĝo mi ĝin trovis, vere nur tie ĝi estas videbla, bedaŭrinde, certe kutime nur tie — la vizaĝo de la freŝa kaj sana virino, kiun vizaĝon la acida naturscienculo scipovas konsideri nur seksa magneto, ŝildo de la sekseco: ĝi vekas en mi la suspekton, ke ĝi plie similas al la homa vizaĝo, kreita laŭ la aspekto de Dio, ol ekzemple via vizaĝo, spegulanta profundajn pensojn kaj grandiozajn sukcesojn, sinjoro Kovacs — eble eĉ ne la seksa inklino min tiras al ĝi, sed tiu inklino, per kiu al la saneco kaj ĝojo tiriĝas la malsaneco kaj malfeliĉeco, sendepende de la sekso. Mian suspekton firmigas la fakto, sinjoro Kovacs, ke la belaj kaj sanaj virinoj ankaŭ al si reciproke pli plaĉas, ol vi plaĉas al ili — tiun tuteŭrope rimarkindan fenomenon de nia burĝa socio, la supermezuran interamikiĝon de la virinoj, ilian interesiĝemon de unu pri la alia, la reciprokan simiadon inter si en modo kaj kutimo, la amikin-kulton, oni ne rajtus preterpasi kun malgraviga mangesto de la superema, supervalora viro, aŭ kun insida, voluptula palpebrumaĉo de la flaraĉanta kadukulo — ni devus honti, sinjoro Kovacs, ke la virinoj amikiĝas ne kun ni, sed inter si.

Sed kiel eblas, ke la virinhomo de la jarcento estas pli feliĉa, ol la virhomo de la jarcento?

Simple tiel, ke ŝia racia egoismo venkis la stultan egoismon de la viro. Ekskomunikite el la raso, pro la negacio de ŝia emo, simila al la nia, majestigite en "ĝuartiklon" kaj fiigite en "amcentron", ŝi prenas la konsekvencon ne la malavantaĝan por si, sed la profitdonan. Se mi estas ĝuartiklo, do mi estu ĝuartiklo — diris al si la virino, kaj ŝi estis singarda por malkaŝi la simplan veron, kiun Opula, reĝino de la oihaoj [??] almontras en formo de la jena demando: kiel povas esti ĝuartiklo, kiu ankaŭ mem ĝuas? Sed tiukaze vi pripagos tiun ĉi ĝuon. Sia fiziologia konstruo donis al la virino por tiu ĉi kontrakto favorajn avantaĝojn. Kaj la viro, pro sia senfina egoismo, ne rimarkis la esencan diferencon inter la du ĉefgravaj ĝuartikloj, inter la virino kaj la kradrostaĵo; ke la kradrostaĵo ne remordas min, se mi ĝin ekmordas; sed la virino remordas. Kaj blindigite de la natursciencaj bildoj, de virbovbatalo, de abelreĝino, de rozfloro, li estis ema tiel same pagi por la amo, kiel por la ĉiutaga manĝaĵpeco, nome, laŭ eterna leĝo de debito kaj oferto; ĉiam ĝuste tiom, kiamezure li ĝin bezonis. Se ne tre li ĝin bezonis, per malmulto, se por kia ajn prezo li ĝin bezonis, per sia vivo li pagis. Li emis akcepti tiun absurdaĵon kaj stultaĵon, ke por la amo de la virino povas ekzisti ankaŭ aliaj prezo kaj rekompenco ol la vira amo — ke la viro ricevas de la virino ian kroman pluson, ol kion la virino ricevas de la viro: — kaj sur la scenejo de la vivo aperis la Memrespekta Virino, tiu ĉi seksa ĉarlatanino, kiun oni solenis kaj admiris; samtempe, kiam la viron, ĉarlatanantan per sia sekso, oni ignoris kaj malestimis kaj ekskomunikis. Kaj la malfalsa virino, kiu tiel same bezonas la viron, kiel la viro la virinon; por sia propra intereso saĝe silentis: ŝi finprezentis la rolojn, kiujn la du kadukuloj donis al ŝi, la ĉokoladanĝelon kaj la profesian fiserĝenton, la ĵokeon — la anĝelon, ankaŭ la diablon, la Spiriton de la Tero, la Originan Malbonon. La lastan ne volonte — fine ja ne estas agrable, esti senĉese mallaŭdata, dume sopirata; je ŝia feliĉo, por tiu ĉi rolo donis forton al la virino tiu kompenso, ke, dum ŝia edzo sin honornomis satano kaj sangsuĉa vampiro, ŝia fileto, kun kiu eĉ sen kontrakto ili interkomprenis, ŝin nomis panjo. Kaj primeditante, mirante ŝi rigardis, kiel la viro frenezumas, kiel li detruas siajn proprajn ŝancojn, kiel li forĵetadas de sur si ĉiujn porlogajn ilojn, kiel li dotas per tiuj la virinon; — por posedi certan virinon, kiel la viro malpaciĝas kun la tuta mondo, dum por konkeri certan viron, kiel la virino konspiras kun ĉiu en la mondo. Kaj interŝanĝe por la paco kaj por la trankvilo, kiujn ŝi atingis, kaj en kiuj la animo, ĝojanta pri sia propra korpo, kaj beliganta kaj feliĉiganta sian propran korpon, havas tempon por evolui; volonte ŝi eltenis la malestimon de la viro, la virakuzon, ke ŝi estas memama kaj bagatelema, kaj ŝi okupiĝas nur pri la etaj ĝojoj de la vivo — nur pri tiaj aferoj, pri kiuj ankaŭ la viro volus okupiĝi, se li havus tempon.

Kara H. G. Wells, jam ne longe mi streĉprovos Vian paciencon. La scienca bazpenso de Via History of the World, ke la homa raso vivas ankoraŭ siajn infanjarojn — la strangaj, jam superfluaj, rekliniĝantaj movoj de nia suĉinfana, eĉ, embrioforma epoko estas ankoraŭ klare rekoneblaj en ĝiaj kutimoj, instinktoj — tiu ĉi penso, tiu ĉi konjekto multfoje jam konsolis ankaŭ min, montrante pasema malagrablaĵo la malbonon, kiun la pesimismo nomas eterna fato, senmorta sorto. Ke la sangofero, la kutimoj de la Totemo kaj de la Tabuo eĉ hodiaŭ floras ankoraŭ en centspecaj formoj, tio ne signifas nepre, ke tiuj estas porĉiamaj kaj neŝangeblaj aferoj, apartenantaj al la strukturo de la homo — ĝi povas signifi ankaŭ tion, ke ni estas ankoraŭ tre proksime al la fonto, kredita tre fora, el kiu miksiĝinte kun multspecaj skorio kaj malpuraĵo kaj embriakvo displektiĝas la Formo, kiu estos pli poste efektive daŭra kaj konstanta kaj al la homo karakteriza. Glitante en la tempo, ĉiam senĉese plie klariĝas ankaŭ la pasinteco — tiu, kiu vidas malproksimen en la estonton, vidas pli malproksimen ankaŭ en la pasintecon: — la lumo de la konscio, kiam ĝi fortiĝas, ĝi projekcias sian lumon antaŭen kaj posten — tial pli bone memoras pri sia ŝtonepoka praŭlo la homo de la hodiaŭo, ol la Romia civitano, kvankam tiu laŭ tempo estis pli proksime al ĝi. La pliiĝanta malkovro de la pasinteco estas decida pruvo pri tio, ke ni iras antaŭen, al la estonteco, ke ni evoluas, ke io okazas, ke ni proksimiĝas al ia fora montspino, el kie per unu fojo ni ekvidos niajn lulilon kaj ĉerkon: — el kie per okuloj kaj per koro kaj per menso ni povos orientiĝi. Ĝis tiam la kompaso de obskura sento nin gvidas, ia speciala ekvilibriga instinkto, kiu ĉiam antaŭdiras: tio ĉi estas bona, pro tio ĉi mi fartos bone, pro tio malbone, tio ĉi montras alsupre, al la vivo kaj vekiĝo, tio malsupren, al la fordormo kaj morto.

Tiu ĉi instinkto reagas per energia, akresona jeso al la ideo de la amo kaj per energia, akresona neo al la moda devizo de la seksa batalo. Eblas, ke, kiu volas pacon, tiu devas militi — sed, ke amo kaj seksa batalo ne estas identaj nocioj, tion vane neadas la falspastraĉo de la "praa kaj eterna seksa leĝo". Eble tiu ĉi leĝo eĉ ne estas tiel eterna, kiel praa. Nek la eternecon nek la praecon ni vidas klare; sed estas verŝajne, ke la formojn de viro kaj virino ekhavis la homo tial, por ke ĝi povu akiri vivĝojon, amon; kaj ne tial, ĉar alia rimedo ne troviĝis por la plimultiĝo.

Tiom ĉi estas, kiom pri la virinproblemo koncernas nin du, virojn: la cetero parolas jam al la virinoj, ĉar tio jam estas virproblemo.

Tiu koncepto, ke la homo estas aŭ viro aŭ virino, havas ankaŭ por la viro unu grandan avantaĝon kaj unu grandan malutilon. Ĝia malutilo estas, ke la viro devas cedi el sia homa fiereco — ĝia avantaĝo estas, ke ĝi donas al li eblon elkoni sin el ekstere, tra la virinproblemo. Pri la homo ne multe zorgas la virino — pri la viro, pri ni mem, tian informon ŝi povas doni al ni, tian bildon povas doni la virina genio, sin okupanta pri la viro kiel pri objekto, kian neniam ni povos krei pri ni mem; same, kiel pri la virino neniam donis ĝustan bildon virino, nur viro. Sed nur tiukaze, se ni estas egalrajtaj duonoj en la amo, se unu duono ne anoncas batalon kontraŭ la alia, sub la flago de la "sacro egoismo". En nia dekadenca jarcento tiun batalon kun ŝajna sukceso skermas la virino, ne apoganta, sed ekspluatanta la viron — sed ŝi devas ĝin malvenki tuj, kiam la viro akceptos la batalon kontraŭ la virino, ne en spiritaĵoj kaj ekonomiaĵoj, kie la virino ne batalas, sed sur la propra kampo de la virino, en artoj de la logo kaj mensogo, kun armiloj similaj al tiuj de la virinoj.

Nur la revolucio, demaskanta senkaŝe la seksan mizeron, evitebligus tiun ĉi malbelegan batalon. En tiu ĉi revolucio la virino devas apogi la viron: la virinoj devas proklami la devizojn de la masklismo, de ia viremancipado, de la virliberigo. Post la revolucio por la ĉiutaga pano, devas alveni la revolucio por la ĉiutaga feliĉo, por la ĉiutaga kiso. La amo estas sklaveco, se unu koncernato superregas la alian — kaj bone rimarku ĉiu virino: tial ni viroj apoteozas la amon kaj tial ni entuziasmas por ĝi, ĉar ni vidas en ĝi la vojon, kondukantan al la libero — bone rimarku ĉiu virino la senmortajn vortojn de nia Petofi:

La amo kaj liber'
plej karaj sur la ter'!
Mi por mia am' oferas
vivoflamon,
mi por liber' oferas
mian amon.

(Trad.: K. Kalocsay)

Jen, du virfigurojn antaŭ la virinojn, kiel antaŭ nin, virojn, prezentis la du kadukuloj en la figuroj de la Ĉokoladanĝelo kaj la Profesia Fiserĝento; tiujn de Manon kaj Nora: — Petruĉion kaj Lohengrinon. Kiun el ili vi, virinoj volas? La ruzan kaj prudentan vireton, batalantan por vi, kontraŭ vi; kiu, se estas bezonate, scipovas esti pli insidema kaj pli freneza kaj pli neelkalkulebla kaj pli mensogema, ol vi; kaj ekposedas vin, juste, ĉar li ne tiel trouzos sian potencon, kiel vi — aŭ la blanktalaran, mistikan kavaliron, kiu batalis por sia propra honoro kontraŭ la alia viro; li ne pretendas alian rekompencon, ol ke vi, virinoj lin konsideru rekompenco — sed li ofendiĝas kaj sen adiaŭo vin forlasas, se vi tuŝos lian delikatan virfieron.

Kion do vi, virinoj volas — amon aŭ potencon?

Pri tio mi demandas la virinon de la jarcento — kaj Vin varme kaj kun granda estimo mi salutas; kaj mi petas, transdonu mian saluton al Viaj amikoj.

Budapeŝto, en Julio de 1925.

Via sincere: Frederiko Karinthy


FONTO: Karinthy, Frigyes (Frederiko).“Letero al H. G. Wells” de Frigyes Karinthy, julio 1925, antaŭparolo al Kapilario, tradukis Andreo Szabó, kun Vojaĝo al Faremido, tradukis Lajos Tárkony, kun antaŭparolo de Frederiko Karinthy; postparolo de Vilmos Benczik. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. (Jen Vojaĝo al Faremido ĉi-reteje.) Ĉi tiu letero ne troveblas en la anglalingva traduko de la romano. Rimarku ankaŭ:

Voyage to Faremido. Capillaria; introduced and translated by Paul Tabori. Budapest: Corvina Press, 1965; New York: Living Books, 1966. This edition omits the “Letter to H. G. Wells” (July 1925) that prefaces Capillaria.


Vojaĝo al Faremido de Frigyes (Frederiko) Karinthy

Introduction” (1964) by Paul Tabori

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Sαndor Szathmαri (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Robert Zend en Esperanto

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation in the Work of
Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers: Select Bibliography

Midwifing the "World Brain":
SIG/AH & SIG/BSS Program, 50th ASIS Annual Meeting, Boston, 1987

Journalism and Prophecy, 1893-1946: An Anthology,
by H. G. Wells, compiled & edited by W. Warren Wagar

H. G. Wells’ The Time Machine: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Lettre à H. G. Wells (Juillet 1925) par Frigyes Karinthy

Ma justification sur Capillaria par Frigyes Karinthy

H. G. Wells par Frigyes Karinthy
(Nyugat, 1921, n°12)

Capillaria / Crossover Universe Chronology (Wiki)

Capillaria - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 March 2020

Site ©1999-2020 Ralph Dumain