DUA ĈAPITRO
La maŝino, kiu alportis la aŭtoron, montras
mirindan konscion. — Kurioza konversacio. — Homsimilaj arboj.
— La kastelo.
Rekonsciiĝinte el mia sveno, mi malfermis la okulojn
kaj ĉirkaŭrigardis. Pejzaĝo naĝanta en brila sunlumo
sternis sin antaŭ mi: unuflanke milde leviĝanta montodorso,
maldekstre brile zigzaganta rivero, sur ĝiaj bordoj bluverdaj arbustoj.
Trans la riveron kondukis simpla, senbarila ferponto, — al fora arbaro
kuris blanka vojo, ambaŭflanke kun strangformaj arboj. La vojo
ŝajnis tre longa, ĝi perdiĝis en blua nebulo kaj ŝajnis,
ke tie, kie ĝi atingas la arbaron, inter la arboj estas ia pordego
aŭ volbo. La tuta pejzaĝo, super kiu la telero de la suno
kreskis nekutime, preskaŭ duoble pli granda ol ordinare, estis
iel nereala, fabela kaj fremda, tamen nekompreneble konata, kvazaŭ
ne la unuan fojon mi irus ĉi tiun regionon. Poste, dum mia surprizita
gapado, mi pripensadis tion kaj rekonis, de kie mi konas ĉi tiun
regionon: en miaj sonĝoj mi iradis ĉi tie, eĉ ne unufoje,
precipe en mia infanaĝo; estis sonĝo, kiu neatendite revenadis
en grandaj intervaloj, komence, en mia infanaĝo, mi staradis sur
la ĉi-flanka bordo de la rivero kaj rigardis sopire al la arbaro,
el kie sonis nekonata, dolĉa muziko, poste mi sonĝis ankaŭ,
ke mi transiras la ponton kaj ekiras sur la sablo de l' blanka vojo.
Ankaŭ kiel soldatrekruto mi sonĝis pri ĝi: mi marŝis
al la arbaro kun tornistro sur la dorso; mi sciis ankaŭ, ke tie
atendas min io bona, freŝiga ripozo kaj trankvilo, sed ŝajnis,
ke neniam mi alvenos tie.
Sed nun ĉio ĉi estis konkreta realo, mi estis
maldorma, sentis soifon kaj provis ekmoviĝi. Subite mi sentis fortan
premon sur la kokso, samtempe ia forto levis min el mia sidloko kaj
por minuto svingis min en la aero. Ektiminte mi rigardis tien: al mia
kokso gluiĝis mallarĝa metalringo, kiel ia ĉarniro; ĉi
tiu metalringo finiĝis en alsupre dikiĝanta metalbrako. En
la sekvinta momento ĉi tiu brako levis min ankoraŭ pli alten,
poste ĝi malrapide min mallevis kaj metis sur la teron, proksimume
tri-kvar metrojn for de la maŝino, en kiu mi sidis, poste ĝi
delasis min kaj retiriĝis. Mi suprenrigardis kaj ekvidis antaŭ
mi strangan, neniam viditan mekanismon aŭ maŝinon: mi povas
ĝin priskribi nur en konfuza skizo, ĉar eble eĉ desegne
mi ne povus doni pri ĝi klaran bildon, kvankam de tiam mi ofte
vidis similan. Mia unua penso estis, kompreneble, ke mi staras antaŭ
tute novsistema, senfine komplika flugmaŝino, kies skeleto, nesimile
al la ĝisnunaj, staras vertikale sur la tero, kun arĝentaj
flugiloj ambaŭflanke. Sed ĉi tiu skeleto havis formon neeldireble
strangan: supre ovoforma orglobo, platigita ĉe la supro, simila
al tre regulforma, stilizita homkapo, al kiu similajn uzas la skulptistoj
por ornami konstruaĵojn, sur la loko de la okuloj estis du brilaj,
rondaj vitrolensoj, post kiuj ruĝeta lumo fosforeskis. Sub ĉi
tiuj lensoj du tuboformaj aĵoj elstaris el la kapo kaj sub ili
estis ovala, bellinia aperturo, kovrita per orplato, kiu regule leviĝis
kaj fermiĝis. La trunko de l' skeleto estis ŝildforma, same
el oro, sur ĝi tre beldesegnaj, artaj inkrustaĵoj el gemoj;
sube, ĉirkaŭ la kokso, metalringo. La mekanismo staris sur
du belformaj apogaĵoj, kiuj mallarĝiĝis almalsupre: ĉi
tiuj apogaĵoj finiĝis en komplika radsistemo; la radoj moviĝis
libere, la maŝino povis leviĝi kaj ankaŭ paŝi per
ili, sur plata tero ili turniĝis rapide.
La du brakoj de l' skeleto estis la flugiloj, sed krom
tiuj ankoraŭ pli multaj mallarĝaj, fleksiĝemaj metalbrakoj
etendiĝis el la kokso, kun diversaj finaĵoj, el kiuj unu estis,
kiu min levis el la mekanismo.
La tuta maŝino, malgraŭ sia komplikeco, iel
faris la impreson de simplo kaj de memkomprenebla neceseco; oni sentis,
ke ĉio troviĝas ĝustaloke kaj kunlaboras en mirinda harmonio,
sed, super ĉio ĉi, ĝi vekis jam en la unua momento ankaŭ
ian neesprimeble agrablan senton, kiu interrilatis ne nur kun la impreso,
ke la maŝino certe estas ĉefverko de l' ekonomia kaj perfekta
tekniko, sed krom tio, ĝi efikis aparte: mi ne povas alimaniere
min esprimi, nur proksimuman vorton mi uzos, dirante, ke ĉi tiu
maŝino estis bela, per bela mi volas komprenigi ne tiom, sed multe
pli, ol uzante ĉi tiun vorton ekzemple por pentraĵo aŭ
eĉ por virino. Mi estas simpla kirurgo, malsperta en la arto de
l' vortoj, sed mi memoras, ke tiam venis en mian kapon ravinspiritaj
epitetoj, kiujn enamiĝintaj junuloj eltrovas en la momentoj de
l' ebrio. Eble mi tute ne estis en normala animstato, parte ankoraŭ
sonoris en miajn orelojn la antaŭaj akordoj kaj parte el la maŝino
inundis ia stranga forto tenante ĉiujn miajn nervojn en streĉita
torporo, io inter la varmo kaj la fluanta elektro, ia nevidebla elektra
varmfasko. El la interno de l' maŝino aŭdiĝis konstanta,
agrabla sonoro, la flugiloj malleviĝis sur la teron. Sur la vizaĝo
mi sentis tikladon kaj suprenrigardinte mi vidis, ke la du vitrolensoj
min okulfiksas. Kaj leviĝis unu brako kaj tuŝis min, poste
ĝi denove retiriĝis. Dum mi pricerbumis, kiu povas esti la
homo, kiu elinterne movas la maŝinon, sur la kapo de la skeleto
ekmoviĝis klapo kaj ree eksonis kun nedireble dolĉa voĉo
tiu muziko, kiun mi ĵus aŭdis, sed nun ne la muziknotoj fa-re-mi-do,
sed takto alia, profunda kaj ĉefine suprenkurbiĝanta, bedaŭrinde
per la muziknotoj de la kromatika skalo mi ne povas ĝin precize
esprimi, sed proksimume en la jena vico: g, a, a, g-is, g, g-is. Plurfoje
sinsekve mi aŭdis ĉi tiun takton, dume la okuloj fiksiĝis
sur mi. Strangan senton vekis en mi ĉi tiuj sonoj: ili kvazaŭ
alparolis min en nekonata lingvo, kiu ne havas tekston. Mirante mi staris
tie, poste mi malfermis la buŝon kaj kelkfoje provadis mallerte,
fine mi sukcesis proksimume ĝuste ripeti la sonojn. En tiu ĉi
momento la muziko ĉesis, la maŝino haltis, streĉinte
sin kaj kvazaŭ min observante. Pli laŭte mi ripetis la sonojn.
La maŝino nun muzikis tri aliajn muziknotojn, ankaŭ ilin mi
postkantis. Nun alia brako etendiĝis al mi kaj palpadis min. Poste
ĉi tiu ludo ankoraŭ kelkfoje ripetiĝis kun aliaj muziknotoj.
Subite mi aŭdis susuron, la flugiloj ekmuĝis, aerfluo ekbatis
mian vangon kaj en la sekvinta momento leviĝis la maŝino,
kelkfoje ĝi rondflugis super mia kapo, poste ĝi direktis sin
al la rivero, leviĝis, malkreskis, fine malaperis super la arbaro.
Duonsvene mi staris tie dum kelkaj minutoj, poste mi ĉirkaŭrigardis.
Delikata herbo kovris la lokon, kie mi staris, sub ĝi
ia tre mola, ŝlima grundo. Nun subite akre traboris mian cerbon
mia malesperiga situacio; mi estas en nekonata loko, mi diris al mi,
kie mi perdiĝos senkonsile kaj senpove, ĉar mi ne scias, ĉu
ĝi estas malamika teritorio aŭ kamarada. Krome ankaŭ
la sorto de miaj kamaradoj maltrankviligis min, mi ne povis esti certa,
ĉu iu ne rifuĝis de sur la Bulwark kaj ne donos sciigon pri
tio, ke mi kaj la ŝipestro forlasis per aeroplano la dronantan
ŝipon; ĉi-okaze oni verŝajne eldonos arest-cirkuleron
kontraŭ mi kaj se mi ne anoncos min, oni deklaros min dizertulo
kaj starigos min antaŭ milittribunalon.
Poste mi ree rezonadis: kie estas tiel perfektaj maŝinoj,
tie la homoj estas certe eksterordinare maturmensaj kaj ili komprenos
mian mizeran situacion. Mi nur ne sciis, kie mi trovos urbon aŭ
tendaron, de kie ĉi tiu aeroplano devenas: mi vidis klare, ke mi
ne venis en Germanlandon, ĉar niaj bonegaj spionoj certe estus
raportintaj, se la malamika armeo posedus ĉispecajn maŝinojn.
Do mi konfidis min al mia sorto, miajn armilojn mi metis sur la herbon
kaj mi pretigis mian poŝtukon, por povi kapitulaci se okaze mi
estas sur malamika teritorio, en la senco de la Haga konvencio, al tiu,
kiun unuafoje mi renkontos.
Poste mi ekiris singarde al la rivero, ofte ĉirkaŭrigardante,
sed ne ekvidante eĉ solan vivantan animon. Senmalhelpe mi transiris
la ponton kaj mi decidis iri sur la blanka vojo al la direkto de l'
arbaro, mi proksimiĝis al la plej proksima arbogrupo, kiu staris
sur la rando de l' aleo. Subite mi repuŝiĝis ektiminte kaj
nevole mi kaptis al mia poŝtuko. Por momento ŝajnis, ke la
arbo, kiu staris plej proksime al mi, eĉ ne estas arbo, sed vivanta
estaĵo. Tiel, el dudekpaŝa malproksimo, mi klare povis vidi
ĝian tutan figuron, sendube ĝi estis homforma, kvamkam ĝi
aspektis eksterordinare nekutima. Anstataŭ haŭto, ĝian
korpon kovris bruna krusto, ĝiaj du piedoj radikiĝis en la
teron, kaj inter ĝiaj etenditaj brakoj strangaj folioj formis folitendon
super ĝia kapo. La kapo estis dika kaj malalta, la bruna krustvizaĝo
estis turnita al mi. Rekonsciiĝinte el mia surprizo, mi kredis
kompreni, ke mi staras antaŭ stranga statuo, aŭ ia ŝerca
kreaĵo de l' ĝardenistarto: certe ĝi estas arbo kreskigita
laŭ homformo, stranga specialaĵo de ĉi tiu regiono. Kun
plifacila animo mi proksimiĝis al la stranga kreskaĵo kaj
palpadis ĝin. Jes, ĝi estis ja krusto, sed pli mola ol tiu
de ordinaraj arboj, rozkolora suko fluetis el ĝi post mia ektuŝo.
Refoje mi ektremis iom, kiam la arbo ekbaraktis, eĉ mi retiris
min, sed poste mi trankviliĝis. Mi vidis, ke la du piedformaj radikoj
preme kroĉiĝis al la tero kaj ne povas moviĝi. Tamen
la tuto estis homforma, mi ripetas, eĉ la vizaĝtrajtoj estis
diveneblaj: la okuloj estis tre kavaj kaj humidaj, sed la nazo preskaŭ
regula kaj la surkreskita buŝo malsuprenkurbiĝis duflanke
en ia deprima, amara trajto. Cetere estis en ĉi tiu arbovizaĝo
ankaŭ io senfine trista, malespera, nevole mi rememoris pri ia
ensorĉita vagulo de l' fabeloj. Kiam mi kliniĝis pli proksimen,
mi vidis mire, ke la buŝo konvulsias, kvazaŭ ĝi volus
diri ion, nekomprenebla kompato premis mian koron kaj pro mia doloro
mi ekkriis laŭte. Responde en la interno de l' arbo estiĝis
orelinsulta, surda krako, la etenditaj brakoj sinstreĉe konvulsiis,
poste la arbo ree trankviliĝis. Mi ne sciis al mi klarigi mian
subitan nekompreneblan deprimon, sed mi sentis, ke mi ne povus aŭskulti
ankoraŭ unufoje tiun malplenan, kavresonan krakon. Rapide mi turnis
min kaj foriris de tie, tiam mi rimarkis mire, ke ankaŭ la ceteraj
arboj similas al tiu ĉi: pli kaj malpli grandaj homarboj, kun etenditaj
brakoj kaj kun amara, maljuna vizaĝo. Mi fartis tre malbone kaj
rapidigis miajn paŝojn, mi ne ĉirkaŭrigardis, sed ŝajnis
al mi, ke la tutan aleon, kiun mi trairis, formas tiaj arboj.
Poste la arboj postrestis kaj vojo surŝutita per
delikata, blanka polvo zigzagis antaŭ mi; refoje min kaptis la
stranga memoro, ke foje, en sonĝo, mi jam iris ĉi tie.
Ĉe la renkontiĝo de la arbaro kaj la vojo,
kiel mi tion rekonis jam el malproksimo, vere staris triumfarko, kiu
volbis alte super mia kapo. Rekuraĝiĝinte mi ekspiris, vidante,
ke ĉi tiuj arboj ne plu estas homformaj; estas vere, ke mi ankoraŭ
ne vidis eĉ tiajn arbojn: abundkreska branĉaro de karnaj,
preskaŭ rondformaj folioj mallumigis la vojon, kvazaŭ ĉiu
folio estus opa frukto. Nun jam vere mi estis en embaraso kaj mi komencis
timi, ke tamen mi nur sonĝas; la vojo tra l' arbaro estis malluma,
mi timis, ke mi devojiĝos. Maltrankvile mi ĉirkaŭrigardadis,
tiam tra mallarĝa fendo refoje mi ekvidis la sunlumon kaj rapide
mi iris en tiu direkto. Post kelkaj minutoj mi elvenis el la arbaro
kaj duonblindiĝinte mi kaptis al miaj okuloj.
Aperis giganta, regulforma altano. Pompa ŝtuparo,
konstruita el ruĝaj ŝtonoj, kondukis al la fono, kie monumenta
konstruaĵo fermis la horizonton. La ŝtuparo kondukis al la
frontpordego de ĉi tiu konstruaĵo, ĝi estis grandega,
malfermita pordego, apenaŭ pli malalta ol kvardek metroj. La tuta
fronto estis ununura, duoncirkloforma muro, duflanke monumentaj kolonoj:
neniam mi vidis pli grandiozan, pli imponan ĉefverkon de la konstruarto.
Sed en la unua momento mian atenton eĉ plie altiris, ke du figuroj
estis antaŭ la pordego, forme kaj grande perfekte similaj al tiu
maŝino, kiu min portis ĉi tien.