K. Kalocsay

La Esperanta novelo

Pri la E‑a novelo donas trarigardon la libro 33 Rakontoj, eldonita de STAFETO en 1964 kaj havanta la subtitolon: “La Esperanta novelarto”. Pri la elekto de la noveloj, kiun faris Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi, oni certe povas diskuti (kiam oni ja ne povus diskuti pri ia ajn tia elekto?), sed la E‑aj novel‑aŭtoroj, almenaŭ ĝis 1964, ĉeestas en la volumo senmanke, eĉ tro senmanke.

Mi komencis mian skizeton pri la E‑a novelo per tiu ĉi libro pro tio, ĉar post ĝia apero ekflamis granda diskuto en Esperantio, kaj ke esperantistoj flame diskutas pri literatura demando, tio jam mem estas tre rimarkinda. La diskuton ekirigis la recenzoj, kies du ekstremoj estis unuflanke la pli-malpli entuziasma laŭdo kaj aliflanke la skeptika preskaŭ indigna akcepto. Unu el ili enhavis la tre radikalan demandon: ĉu homoj lernintaj la lingvon ne forkuros el nia rondo tuj post la trarigardo de ĉi tiu volumo?

La plej detala kritikanto, Claude Piron (en Monda Kulturo) tiom perdis sian animekvilibron, ke li disskizoidis en kvar apartajn individuojn. Unu el tiuj, la cerbulo, rekonis la reprezentivecon de la kolekto kaj taksis ĝin dokumento de la E‑a prozo. La dua, la sensulo, trovis la pecojn plejparte stagnaj, malviglaj, agadmalriĉaj, finomankaj. La tria, la korulo, trovis la ĉi‑suprajn riproĉojn skandalaj, ĉar ĉion kompensas la vortmuziko kaj sentovibro. Fine, la kvara, tiu de profundpenetra psiko, trovis kelkajn juveletojn, sed li devis ilin elfosi el inter amaso da kaĉo, kaj al li trudiĝis la demando: kiom el tiuj pecoj nacilingva eldonisto kuraĝus prezenti al publiko, kiu konas la novelojn de Ĉeĥov, Maugham, Lu Sin aŭ Maupassant?

La malfavoraj recenzoj vekis reagojn. Auld konstatis, ke ĉiuj nacilingvaj eldonistoj aperigadas kolektojn de noveloj malsuperaj ne nur al tiuj de Ĉeĥov, Maugham ktp., sed ankaŭ al pluraj noveloj de la E‑a kolekto. Szilágyi atentigis, ke la E‑a novelo estas juna, multe pli juna ol la lingvo mem, se ne paroli pri tio, ke la normalan evoluon de nia literaturo obstaklis ankaŭ “historiaj diablaĵoj”. Sed ve, per ĉi tio unu el la redaktoroj jam kulpis ekskuzadon kaj per sia peto pri indulgemo instigis meti la demandon, ĉu entute povas ekzisti vera E‑a novelarto. Krome: ĉu ĝi estas bezonata? Ĉu E‑o ne restu ĉe la traduka interpreto de literaturaj valoraĵoj ?

Sed teorio estas griza de post Faust. La fakto estas, ke ekzistas legeblaj noveloj originalaj, kia ajn miraklo tio estas. Jes, ĝi fakte estas miraklo: sen perspektivo de honorario, eĉ sen certa espero de publikiĝo oni verkas tiajn. Kaj se iu kun instrumajstre levita minaca montrofingro kondamnus ilin vantaĵoj nenecesaj, ĥimeroj utopiaj, mi kuraĝus kontraŭdiri, ke ili estas bezonataj. Konsiderebla tavolo de esperantistoj legas ja ilin volonte, preta akcepti ankaŭ ilian ne “plejaltan” nivelon. Multaj eĉ pli amas leĝeran kaj ne tro krutan legaĵon, kiel montras leteroj ricevitaj de niaj legantoj. Kaj oni ne subtaksu tiun amon al la verdaj ŝosoj de nia literaturo: tiu naiva amo povas aŭ devus esti kuntena forto por tiu nia tiel maldense dissemita familio. Jes, forto pli kuntena ol diskuriga. Foje hungara eminentulo diris en la televido ion tian, ke E‑o ne havas aŭ ne povas havi literaturon. Je tio li ricevis tiom da protestaj leteroj, ke li nun—kiel li konfesis en intima rondo—nenion tiel timas kiel la esperantistojn. Jen do, ĉi tiuj, aŭ multaj el ĉi tiuj, amas legi originalaĵojn E‑ajn.

Alia ekzemplo pri tiu amo al la literaturo estas la efiko de Julio Baghy. Kunportinte post la unua mondmilito el la Siberia militkaptiteco, kie diversnaciaj kompatinduloj estis konsolataj de E‑o, la sopiron je “homeco”, la kunsenton kun la falintoj, ian larĝbrakuman nostalgian amon al la homaro, li sciis tiun atmosferon transdoni al siaj legantoj ankaŭ en siaj noveloj kaj per tio kroĉi ilin al E‑o. Li havis por tio siajn rimedojn: la romantikan (tro romantikan) agadon, la larmosolvitan stilon kaj—sialoke—ankaŭ la transkapiĝojn de burlesko. Li volis kvazaŭ krei medion, kies gvidanta stelo estas la zamenhofa “nova sento”: danĝera tereno, kun multaj kaptiloj kaj faligiloj. Kaj Baghy ankaŭ stumbladis, sed ne falis, estis kaj restis arda civitano de Esperantio. Kaj la esperantianoj, kiujn li varbis, restas fidelaj. Kiu lin subtaksus, tiu ricevus eĉ pli da protestaj leteroj ol la televida eminentulo.

Tute alia verkista karaktero estas tiu de L. N. M. Newell, kiu en sia novel‑kolekto Bakŝiŝ verkis pri la homoj de la proksima oriento, pri la neeviteblaj, sed plejofte silentaj kolizioj inter angloj kaj araboj kontaktiĝantaj kun angloj. Li ne enestas en sia literatura medio kiel Baghy, li rigardas siajn novel‑heroojn bonvole sed iel desupre, kun ia indulgema ironio. Tiu ironio trafas eble eĉ pli la anglojn kun ilia “kriketeca” moralkodekso, ol la arabojn; ankaŭ lia temoplekto estas interesa. “Maugham”—oni pensos. Nu, ne tute Maugham, sed ne multe malsupera.

Ferenc Szilágyi staras iel meze inter Baghy kaj Newell. Ankaŭ li rigardas siajn novelfigurojn kun milda ironio, sed samtempe brakumas ilin per sia simpatio kiel ia ora‑kora oĉjo. El tiu oĉjeco fontis liaj fabeloj en Trans la Fabeloceano, kie popolfabela tono miksiĝas agrabla‑kontraste kun modernaj malmirakloj. Sur kontrastoj estas konstruitaj ankaŭ pluraj el liaj noveloj, ekz‑e la storio de la juĝisto, kiun hazardo venigas en preskaŭ sovaĝan anarkion kvazaŭ kompense por la grizo de lia tro normala vivo. Li prezentas ankaŭ situaciojn ekvilibratajn sur tranĉilpinto kiel en “Flamsalamandro” aŭ en la novelo pri Dunant, fondinto de la Ruĝa Kruco.

Alia tono regas ĉe Stellan Engholm. Ankaŭ 1i estas humanisto, sed lia tro klarvida konsideremo lin devigas rigardi la mondon kun sobra realismo. Liaj ĉefaj kreaĵoj estas liaj romanoj, sed du liajn novelojn (“Venĝo”, “Maljunulo migras”) mi kuraĝas, post kelka hezito, nomi majstraj. En la dua, ekz‑e, li scias kun trankvila, senpasia rakontado akre konturi kaj plene vivigi maljunul‑figuron ignoratan de siaj idoj, sed kiu malgraŭ ĉio gardas sian dignan memkonscion.

Marjorie Boulton, krom liriko, drametoj, eseoj kreis ankaŭ novelojn. En unu el ili montriĝas la konsekvencoj de tio, se oldeta fraŭlino de severmora, puritana edukiteco, trinkas ekster sia hejma medio iom tro da alkoholaĵo. Malĝentilaĉe, mi prenis tiun akcident‑novelon por iela memportreto, kun la diferenco, ke M. Boulton trinkas ne alkoholaĵon sed Esperanton, kaj tiam ŝi devas eltrovi rakontojn faritajn kun strange bubina ĉarmo (Okuloj), aŭ ludeme filozofiajn okazaĵojn pri sia kato. Sed ankaŭ la profesorino prezentas sin en la humanisma varmo, kvazaŭpatrina zorgo pri la homaro, ellaborita strukturo kaj stilo de siaj noveloj.

J. I. Francis, laŭ sia novelkolekto Vitralo (1960) estas aŭtoro rande de senreviĝo kaj pesimismo kaj tial li preferas la satiran tonon, vipante pseŭdomoralon, tiranismon, idiotecon de potencavido, servilismon, kaj uzante por tio troigon kaj groteskigon en siaj historioj okazantaj precipe en la regno Juglando. Sed ankaŭ la koloroj de kompato kaj kortuŝigo ne mankas sur lia paletro.

Kaj jen estas la tiel bedaŭrata Raymond Schwartz, kiu bezonus apartan artikolon. La “terura infano” de la movado pripentras malgrand‑urbajn aŭ vilaĝajn malgrandulojn, pastrojn, ĝendarmojn kaj similajn, kies reago je ia nekutimaĵo al ili okazinta akre lumigas ilian individuecon bagateleman kaj tamen tiel simpatian. Jen J. B. Rosbach, kun intereskapta revivigo de memoroj en la infanaĝo kaj el la tempo de la nazia teroro. Jen K. R. C. Sturmer, en kies noveloj, laŭ Johnson: “Sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.” Vastan pritrakton postulus Sándor Szathmári, sed, unue, tio kondukus al apenaŭ finebla filozofia esoteraĵo, due, li estis jam vaste taksata en nia antaŭa numero.

En la noveloj de Reto Rossetti nin kaptas la multfacete brilanta, eternmova individueco de la aŭtoro kaj la majstreco, kun kiu li povas turni, fleksi, parade disvolvi la lingvajn eblojn. Ne hazarde, ke liaj plej brilaj skribaĵoj estas tiuj, ekz‑e la “Neologismologio”, kies novelfiguro estas la lingvo mem.

Inter la e‑istaj kritikistoj iel estiĝis tiu opinio, ke ne povas esti valora tiu E‑a originalo, en kiu la lingvo mem havas ian funkcion, aŭ kies agado okazas inter esperantistoj. Nu, Jan Forge kuraĝe rompis kun ĉi tiu principo en sia novelkolekto Verda Raketo. Kaj mi volus atentigi pri alia E‑a verkisto N. Mahé, kiu en sia novelo “Iluzioj” povis ne nur intereskapte, sed rekte ekscite rakonti la sekvojn de E‑a korespondado inter franca scienculo kaj japana virino. Per sia turnoriĉo la novelo rivalas kun krimia historio, sed sen krimo kompreneble, kaj post ĝia legado la majstre sentigata rezignacio de la fino neforviŝeble restas en la memoro.

Mia prezentado tute ne estas kompleta, plurajn meritajn novelistojn kaj novelistinojn mi ne povis mencii inter la kadroj disponeblaj. Sed eble mi povis montri, ke la novelistoj, kiujn mi menciis, havas sian bone konturitan, difinitan kaj karakterizeblan individuecon inter si ne konfuzeblan. Kaj tio montras, ke la Esperanta novelarto ne estas ĥimero, ke ĝia skeptike rigardata nivelo devenas nek el la lingvo, nek el la novelaŭtoroj, sed el la cirkonstancoj, inter kiuj devas pene‑klopode trabati al si la vojon la Esperanta literaturo.


FONTO: Kalocsay, Kálmán. “La Esperanta Novelo,” Hungara Vivo, 14-a jaro, n-ro 1, 1974, p. 5-6.


Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

Fresko-Sonetoj al Christian S. de Heinrich Heine, trad. K. Kalocsay

Odo al la Okcidenta Vento [Ode to the West Wind] de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay

Revivigo de Czeslaw Kozlowski de Kálmán Kalocsay

"Ludo" poemo de Kálmán Kalocsay

Jes Ja” de Kálmán Kalocsay

Night of Summer (Somernokto) By Kálmán Kalocsay, translated from Esperanto by William Auld

La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

La Voĉoj de Kálmán Kalocsay (disko)

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje/ Offsite:

La Tragedio de l’ Homo: Drama Poemo de Imre Madách
tradukis Kálmán Kalocsay (Budapest: Corvina, 1965)

Imre Madách - Vikipedio

La tragedio de l' homo - Vikipedio

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 August 2012

Site ©1999-2013 Ralph Dumain