LAJOS KASSÁK

       LABORIST ‑ PORTRETO

Tiun ĉi kapon ne formis Dio laŭ sia propra bildo
tiun ĉi kapon turmentas memoro de l’paseo kaj
   duboj de l’nuno
en tiu ĉi kapo ĝermas semoj de revolucioj
tiun ĉi kapon delonge gvatas ekzekutisto
tiujn ĉi manojn direktas la ideo de l’kreo
tiuj ĉi manoj estas benataj de live kaj damnataj
   de dekstre
tiuj ĉi manoj bategas kaj levas per unu fojo
tiuj ĉi manoj portas spurojn de katenoj
tiuj ĉi manoj ne plektiĝas por preĝo
tiuj ĉi manoj ne naŭziĝas de sango
tiuj ĉi piedoj ne misglitas sur oranĝoŝelo
tiuj ĉi manoj interligas okcidenton kun oriento
tiuj ĉi piedoj trete dispremas la sep kapojn de
    l’drako
tiuj ĉi piedoj atingos la pejzaĝon pri kiu la kapo
    revas
tiu ĉi koro per sia propra ardaĵo renaskas sin
    mem
tiu ĉi koro estas la ĝemelfrato de mia koro
tiu ĉi homo estas tia kia estas mi
sub tiu sama ĉielo
tiun saman kanton
ni kantas
pri semado
pri rikolto

Tr. K. KALOCSAY



FONTO: Kassák, Lajos. “Laborist-portreto,” tradukis Kálmán Kalocsay, Hungara Vivo, n-ro 4 / 1975 (15a jaro), p. 16.


Metiistoj de Lajos Kassák

Fragmento el la Romano »Vivo de Homo«
de
Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi

“Sola en la nokto” de Lajos Kassák, trad. Vilmos Benczik

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Anglalingve / In English:

The Horse Dies the Birds Fly Away
(A ló meghal a madarak kirepülnek)
by Lajos Kassák, translated by Edwin Morgan

Kassák Sketches” by Ágnes Nemes Nagy,
translated by Tim Wilkinson

Interview with Lajos Kassák
(Edit Erki)

Night of Summer (Somernokto) By Kálmán Kalocsay,
translated from Esperanto by William Auld

Alireteje/ Offsite:

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

Lajos Kassák - Vikipedio

Lajos Kassák - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 May 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain