Revivigo de Czeslaw Kozlowski

de Kálmán Kalocsay

Inter 1911 kaj 1912 montriĝis multpromesa moviĝado en la Esperanta poezio. En 1911 aperis "Sableroj" de Marie Hankel, "Per Espero al Despero" kaj "Kion la Vivo Alportis" de Stanislav Schulhof, en 1912 "Unuaj Agordoj" de Stanislaw Braun kaj Stanislaw Karolezik, "Petaloj” de Czeslaw Kozlowski, “Tra l’Silento” de Edmond Privat, “Aŭtunaj Floroj" de Stanislav Schulhof, en 1913 "Parnaso de Popoloj" de Antoni Grabowski, en 1914 “Melodioj de l’Nokto” de Juliusz Kriss. Oni povas diri, ke preskaŭ ĉio valora en la Esperanta poezio de la unua periodo, t. e. antaŭ la unua mondmilito, se ne kalkuli la poemojn de Zamenhof, devenas el tiuj kelkaj jaroj.

En la N. P. (1958.4.) mi prezentis al la afablaj legantoj de la revuo iom el tiu poezia rikolto: ses poemojn de Marie Hankel. Mi konfesas, ke ne tute sen timo mi entreprenis ilian “tradukon”—io tia ja estas tute senekzempla. Mi mem. miris, ke de tiam nenia insulto min trafis pro tiu atenco.

Tamen, ĵus trarigardinte al Antologion de Auld, mi konstatas, ke tiu min plene pravigas. Efektive, la Antologio nenion enhavas de Hankel, kaj tio min plifirmigas en mia opinio, ke, se oni estas malpli aǔdaca ol mi, oni devas ellasi tiun honorindan poetinon el la trezorejo de nia poezio. Male, mi kredas, ke aǔdaco kiel la mia ebligas gardi ŝian nomon inter tiuj de niaj fruaj poetoj kaj dokumenti tion ankaŭ per poemoj.

La studado de tiu Antologio montris al mi ankaŭ jenon: tre malgrasa, vere neproporcie malgrasa estas tie la prezento de la unuaperioda poezio, kaj tamen, la leganto multfoje domaĝas la lokon eĉ al la presitaj poemoj. Ĉu riproĉi la redaktoron pro la elekto? Ne, tute ne! Ankaŭ alia elekto ne povas esti pli feliĉa, se oni tenas sin severe al la originaj tekstoj. Sed kelka ŝanĝo kelka ellaso, iom da koncizigo, rimrefresiĝo, unuvorte kelka “kosmetiko” povas fari preskaǔajn miraklojn: oni ricevas per ĝi plurajn poemojn tiel bonefektajn, ke ili ne nur inde trovas lokon en reprezenta poemkolekto, sed per ili eĉ desegniĝas antaŭ ni sufiĉe bone karakterizitaj poet‑profiloj.

Por pruvi tion, jen, preninte al mi sufiĉe da kuraĝo, mi kondukas antaǔ vin ree viktimon de mia refreŝigmanio, la poeton Czeslaw Kozlowski.

La juna Czeslaw en siaj lernojaroj trafas al Esperanto, kaj, talenta knabo, rapidege li ellernas la lingvon, eĉ tiagrade, ke baldaŭ li povas ĝin eksonorigi kiel instrumenton de poezio. En 1911 kaj 1912, dum ok monatoj, li verkas 17 poemojn; kiam ĉi tiuj, en 1912, aperas en la 32‑paĝa poemlibreto “Petaloj” li estas ĝuste 18-jara. Liaj poemoj plaĉas siatempe, la recenzantoj ja trovas en ili iom tro da melankolio, sed ili tamen aktivas por si eĉ du tradukantojn (Levenzon kaj Traĉevski), kiuj ilin interpretas en la rusa lingvo. Ankaŭ Kozlowski mem okupiĝas per la elesperantigo de versoj: li tradukas en la polan la poemon “Sovaĝa Kanto” de Stanislav Schulhof. El ĉio ĉi oni povas konkludi, ke li plene sin ĵetas en la trenon de la lingvo, la esperantisteco estas por li fonto de multaj ĝojoj. Sed sekvas la maturekzameno, ŝajne venas aliaj interesaĵoj, poste la granda milito. Li definitive forlasas la Esperantan movadon, ĉesas verki en la lingvo, tamen, li restas fidela al la literaturo. En sia patrujo li estas konata tradukisto. Li mortas en 1956.

Verŝajne oni povus ankoraŭ kolekti pri li pluajn detalojn de biografio, sed tiuj—ne rilantantaj al lia esperantista tempo—ne tre koncernas nin. Estus interese siatempe lin intervjui: kiel li rememoras pri sia knabaĝo, kiam Esperanton li nomis ankoraŭ sia “korlingvo”. Sed nun jam malfrue revi pri tio.

Temas do pri junulo kaj pri plenmano da poemoj. Eble ni esploru, kion la poemoj diras pri la junulo.

Certe li estas serioza knabo, iom nervoza kaj verŝajne ankaŭ izoliĝema. La “Petaloj" estas dediĉitaj al certa Sro Tadeusz Ficowski “por rememoro pri multaj agrablaj momentoj pasigitaj en lia kompanio”. Neniu scias jam, certe, kia rilato estis inter la dediĉanto kaj Ficowski, ĉu ili estis kunlernantoj, aŭ Ficowski estis la profesoro de Czeslaw en la gimnazio, aŭ la pli maljuna, onkleska amiko? En la poemoj mem nenie ni legas pri amikeco, plie oni konjektas enfermiĝemon. Czeslaw volonte legas kaj lernas, diversaj filozofiaj demandoj ekscitas lian animon, kiel tiun de multaj adoleskuloj. Oni povas supozi, ke li ne estis de fortika korpo: la vintro, kiu regalas la knabojn per tiel multaj amuzaĵoj, lin frostetigas kaj mishumorigas, li asocias kun senkonsolan grizon, sufokan animpremon, morton. La printempon kaj la someron li amas, tiam li certe kutimas vagadi sola, postiri ian ritmon, laŭ kiu naskiĝas poemo, mediti longe kaj profunde, ĝis fine la profundo jam fariĝas abismo lin teruranta. Pro tiu enprofundiĝemo, kiun memfide li konscias, li sentas sin iel supera al siaj kunlernantoj—tiuj ja vivas la senprobleman, primitivan vivon de knaboj, dum li ŝanceliĝadas inter la ĉielo de pensoflugoj kaj infero de mondodoloro.

El tia humoro naskiĝas lia poemo “Soleco”:

                     Soleco

Sfinkso!—sekvas jarmilo super vi
           
jarmilon, vi estas sola,
kaj kredeble grandegan havas
          
malhumilon la kor' malmola.
Soleco fierigas! Tian fiersenton eĉ
          
glor' ne donas.
Tiun akran, kaŝatan, fieran kontenton
          
iom mi konas.

Ĉe tiaj solecaj saĝumadoj okazas al li io konsterna: ial ekŝanceliĝas lia kredo. Tio estas por li vera animkrizo; li rakontas sian animstaton en poemo iom longa, legebla ankaŭ en la Auld‑a Antologio. Ne tre legebla, tamen, car ĝi estas troverkita, tro eltirita, kun superfluaj ripetadoj, kitijri la aǔoro, opiniis efektfortigaj, sed per kiuj la efekto pli perdiĝas ol gajniĝas. Sed la temo, la bildoj, la sentimento elvidiĝas eĉ el post la vortabundo. Kaj preskaŭ nenion aldonante, multon ellasante, oni povas la temon strikte forĝi en frapantan soneton. Per la sonetformo ni ne enkondukas fremdan elementon en la poezion de Kozlowski, ĉar li estis inter la unuaj, kiuj uzis tian en Esperanto: en la “Petaloj” troviĝas soneto sur la pĝ 7. (Estas tiaj momentoj . . .). Sed ĝi estas nesavebla, do estas juste, ke la poeton, kiel pioniron de la Esperanta soneto, reprezentu alia peco en tiu formo.

                   La unua ...

Nokto fantoma, frosta kaj funebra
premis la teron. Lunon kaŝis nubo.
Ĉiuj jam dormis, kaj mi tremis, febra:
 al mi alvenis la unua dubo.

Pro emocio tremis mi, malforta,
kaj la spirito pro teruro svenis:
kun netranĉebIaj kapoj la tentvorta
cinika hidro, la Nekredo venis.

Nokto premega, plena de inkuboj!
kiel de bela vaz' la romporuboj,
tiel disfalis mia kred' je Dio.

Min ĉirkaŭvolvis malplenaĵ’ senlima,
la vivoĝojo velkis. Sen radio
mallumis al mi la dezert' anima.

Duboj kaj nekredo kaj ankaŭ duboj pri nekredo. Nenio estas certa! Kaj la juna intelekto sopiras je la certeco, li sopiras tiom, ke por ĝin akiri li estas preta oferi ĉion, almenaŭ en la sekvanta poemo:

               Morto

Se doloro min premas al tero,
persekutas ridaĉe la sorto,
ne kapablas min fleksi sufero
petegante sopiri je morto.
Ne permesas anim' malhumila,
ke mi cedu al sort‑inferido,
mi doloron toleras, trankvila,
kaj per rido respondas al rido.
Sed sentante la grandan misteron
potencegan, teruran kaj belan,
kiu kaŝas de scio la veron
kaj ĝin kaŝas sub nigron ĉielan,
ĉar postmorte nur devas radii
lumo tra la mistero de l’sorto,
nur por scii, por fine ekscii,
mi sopire atendas je l’morto.

Sendube, multe da bubeco troviĝas en ĉi tiuj tri poemoj, sed ĝuste tio estas ilia spico. Jes, nia Czeslaw estas adoleske buba, iom eble eĉ pli buba kaj naiva kun siaj egaj problemoj kaj ega fiero, ol tio konvenus al lia aĝo. Ankaŭ lia temaro estas iom malvasta—eĉ mencii oni ne povas lian poezion apud tiu de la giganta bubo, granda poeto, kantanta genio, Rimbaud kun ties milfaceta liriko—tamen la tuto ne estas seninteresa, montras veran bubon kiu strebas kaj sin streĉas, sed ne superkreskas sian aĝon kaj kadron, kaj ĝuste per tio estas aŭtentika.

Nun oni trovas en la libreto kelkajn sinsekvajn petalojn iom velkajn, nehelpeblajn. Ili ne malhavas idean kernon, ekz‑e "Penso" volas sentigi la sensignifecon de la vivo antaŭ la vizaĝo de la stelomondo, tamen ili nenion postlasas en la animo de la leginto; ili estas versfaraĵoj, ne poemoj. Sed mi devas ellevi du poemojn epigrame mallongajn, kiuj, laŭ mia opinio, estas valoraj pecoj, sufiĉe valoraj por esti gardataj. Mi esperas, ke la leganton ili kaptos kiel min.

Por helpi tion, mi fari; iom da riparado pri ilia formo, el la teruraj akcentaj senrimaj heksametroj mi transskribas ilin en rimajn oktrokeojn.

                     Pinglopiketoj

Tiom da doloroj etaj mian koron emocias,
doloretoj bagatelaj, eĉ ne indaj por parol’,
tamen ilin min lacigas, kaj pro ili mi ne scias
senti plenon de pli granda kaj pli nobla homdolor'.

                            Papilio

Inter floroj papilio per koloroj ĉarmaj ravas,
per mirinda kolorpompo: flavo, bluo kaj karmin',
kaj ĝi flirtas kaj ĝi brilas, tamen, penson ĝi ne havas,
sed, se Dio al li donus, ĉu do ĝi akceptus ĝin?

Ĝis nun la poeto ludas antaŭ nin per grandaj pensoj, kiel per halteroj ge granda pezo. Kelkfoje oni havas la senton, ke la halteroj estas el kartono, tio, tamen, ne perdigas la intereson. Temas ja pri bubismo: knabo trudas al si grandajn problemojn en ia memadmiro. Sed jen, sekvas poemo tute alia: la poeto forgesas pri si kaj sia grando kaj karesas per sia kompato iun alian. Kaj nun ni ne havas plu la impreson, ke knabo ludas plenkreskulon, sed ke plenkreskulo faras versojn en la nomo de knabo. Jes, ĉar la peco, kvankam en ĝi temas pri maljunulo, efikas per simplo kaj freŝo kiel poemo por infano. Nur iom de fajlado estis necesa: densigo de la unuaj du strofoj en unun, kompletigo de rimado.

       Jen falas . . .

Jen falas, falas neĝo,
kaj ĉie sur la kampo
la teron ĝi mantelas
kun brilo de arĝent',
sed sub la frostsieĝo
kun malrapida rampo
en koron sin enŝtelas
malgajo kaj silent'.

Kaj diras la aveto
havanta okdek jarojn
kun ekrideto tia,
de kiu krevas kor’:
“Ne por mi post kvieto
ekpepos la birdaroj!
Se por mi kreskos ia,
do nur surtomba flor’.”

Ho vintro, baldaŭ ĉesu!
kaj venu tempo suna
kun dolĉa birdoĥoro,
printempo, jar‑aŭror’!

Kaj la destin' permesu
al la avet' maljuna
ke kresku por li floro,
sed ne surtomba flor’!

Nun, ĉe la kulmino de sia inspiro, la poeto kaptas temon iom nekutiman ĉe poetoj: li plendas pri poezia senpovo, almenaǔ li taksas malgrandaj siajn kapablojn elkanti ĉion kun tia potenco, ke tion la mondon ravu kiel la lasta kanto de la fabela cigno. Li diskrias sian grandan sopiron je magie ĉiodira, ĉioplora inspiro. Tiu poemo pri senpovo, tamen, montras senduban poezion kapablon, precipe post la elimino de kelkaj mallertaĵoj kaj ellaso de unu superflua strofo. Eble ĝuste tiu ĉi peco estas la plej sukcesa poemo de la kolekto.

              Cigna kanto

Ekkantas en la lasta vivminuto
la blanka cigno, dum la viv’ unue.
Kaj kiel voĉ' arĝenta de liuto
aŭ vibra trilo de lamenta fluto,
la kanto perlas kaj portiĝas plue.

Ne zumas herbo, mutas muĝ' arbara,
sur verda branĉ’ ne kantas najtingalo,
silente fluas la rivero klara,
kaj ĉesas brui la ondaro mara,
silentas ĝia akvo el opalo.

Aŭskultas kun ekstazo kaj admiro
la tuta mondo tiun cign‑arion,
sur la flugilojn prenas ĝin zefiro
kaj portas milde al ĉiel‑safiro.
kie la aglo havas imperion.

Feliĉa cigno! sort' al ĝi permesis
eldiri ĉion, kion lastminute
pri l'vivoĝojo, kiu ĝin impresis,
pri vivdoloro, kiu sur ĝi pezis,
sorĉkanti kaj gloriĝi mortsalute.

Se povus mi, almenaǔ antaǔ morto,
per cigna kant' esprimi la animon
kun ĉiodira, ĉioplora forto,
kaj trovi en poem' de mia sorto
por lasta verso la magian rimon!

Ke ritma lulo dolĉa kaj facila
balancu tiun grandan elegion,
ke fluu vers' melankolie trila,
ke ĝi tra l’mondo iru, sensimila,
kaj kantu, kantu mian nostalgion!

Se povus mi, per sorĉo de feino,
pri l’tuta viv’ sorĉkanti harmonie,
pri la sopir' grandega de l’animo,
pri la sopir' je Vero, je Senlimo,
se povus mi! almenaŭ agonie . . .

Bedaŭrinde, ĉi du poemo estas kvazaŭ aŭguro de Kassandra. Rigardante la sekvantajn poemojn (Verda ĝardeno. Malĝoja estas rozo . . . Komparo) oni trovas grandan regreson: la ideoj ripetiĝas, la ellaboro estas pli kaj pli maldensa: vortabundo kaj malmultediro. Nu, al ĉiu poeto okazas, ke sukcesan periodon sekvas stagno. Sed nia Czeslaw verŝajne ne havis tempon ĝisatendi la revenon de la inspiro: urĝis produkti poemojn sufiĉajn por eldonebla libreto.

La vortinundo eble pleje karakterizas lian grandan poemon “Teo kaj Solomea”, en kiu, unuafoje en la volumeto, temas pri amo inter viro kaj virino. Mallonge mi skizos la enhavon. Leo plendas (en 6 strofoj po 6 versoj), ke estas vintro kaj forestas ĉiuj naturbelaĵoj. Solomea samamplekse konsolas lin, ke ĉio serĉata estas trovebla en ŝi mem: rozo (buŝo), violoj (okuloj), rivereta plaŭdo (facila parolo), papilio (silkrubando en la haroj), najtingala trilo (voĉo trema de pasio), spikoj (ora hararo), ondoj (malkvieta brusto). Je tio Leo respondas en 12 strofoj, el kiuj oni povas ekstrakti la jenajn tri:

            Leo al Solomea

Ne voku min, ne voku min. Sopiras
animo mia al la steloj puraj.
Liuton mian vi ja ne deziras,
nek miajn pensojn, kiuj al lazuraj
altaĵoj flugas. Kion do mi donus?
Nur senaniman korpon vi bezonus!

Malriĉa, vi krom korp' nenion havas,
krom korpo, kiu, arda de deziro,
deloge, sangoribelige ravas,
kaj min narkotus per pasia spiro,
kaj mian penson, kiu en eteron
sin levas, ĝi retirus sur la teron.

Ho, se la saman havus vi malĝojon,
kaj vin la sama arda korsopiro
ekzaltus flugi stelnebulan vojon!
Tiam mi dotus vin per mia liro,
kaj ni akordus en la harmonio
de sankta pura malĝoj‑simfonio.

Ĉu Solomea estis efektiva knabino (ŝi ne povis esti virino matura, al kia ne malofte enamiĝas adoleskuloj, ĉar nur knabino portas silkrubandan maŝon en la hararo), aŭ nur la kreaĵo de la fantazio de 1'poeto? La nomo Solomea konjektigas ian demonan estaĵon, kaj ankaŭ ŝia parolo estas sentata de la poeto kiel diablina provo de tento. Sed ŝiaj vortoj, ŝia ampropona pledo, kun la naiva listigo de la korpaj amindaĵoj, estas tiel artefabrikitaj, ke eĉ se la knabino estas vera, ŝia parolo nepre estas fiktive imagita ĝis la plej eta detalo. Nian Czeslawon verŝajne ne tentis ame virin‑estaĵo ĝis tiam, nek anĝelo, nek demono. Maksimume de malproksime li okulumis al iu knabino.

Tiun knabinon, tiun tentan korpon li vokas antaŭ sian propran tribunalon, kaj—Mene Tekel—juĝis ŝin malpeza, ne inda, ĉar ne ema flugi kun li al la steloj plorante.

Kun ĉi tiu maksimumo de bubismo adiaǔas nin la poeto, kaj ŝajne li adiaŭas ankaŭ tiun staton, kiam

li falis al vojkavoj gapante al lazuro.

Li verŝajne "serioziĝas": kiel poeto li ne maturiĝas, sed velkas. Per tio li ankaŭ perdas nian interesiĝon.

Nur por kelkaj monatoj li vojeraris en Esperantujo, sed dum tiu tempo li faris la lingvon tute la sia kaj heredigis al ni fasketon da poemoj en libreto. Mi prenis tiun libreton de sur la breto, senpolvigis ĝin—konkrete kaj metafore—kaj retenis el ĝi ok poemojn kiel kaptaĵon ne forĵetindan. Eble per tio revivis antaŭ vi por kelkaj momentoj la bubo Czeslaw Kozlowski, kaj eble mi sukcesis lin konservi en tia buba stato por nia literaturhistorio, dum la maljunaj ostoj de la iama bubo jam de jaroj dispolviĝadas subtere.


FONTO: Kalocsay Kálmán. "Revivigo de Czeslaw Kozlowski," Norda Prismo, 1959, n-ro 3, p. 120-125.

Rim.: Kalocsay aŭ Norda Prismo ellasis la ĝustajn polajn literojn en la nomo Czesław (Jastrzębiec) Kozłowski.


Czesław Jastrzębiec Kozłowski: Verkoj, Recenzoj, Informoj

Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski

Mi Estas” (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur

Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

Fresko-Sonetoj al Christian S. de Heinrich Heine, trad. K. Kalocsay

Odo al la Okcidenta Vento [Ode to the West Wind] de Percy Bysshe Shelley, trad. K. Kalocsay

"Ludo" poemo de Kálmán Kalocsay

Jes Ja” de Kálmán Kalocsay

La Tragedio de L’Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

La Voĉoj de Kálmán Kalocsay (disko)

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo: Eŭgeno Miĥalski

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Alireteje/ Offsite:

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 November 2007
Links added 25 May & 15, 20, 29 June 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain