Jes Ja

Kálmán Kalocsay

Marxist’ mi estas, jes ja, kaj fiera
Pri tio! eĉ se moki vi arogas,
Ke tia “katekismo” min allogas.
Ja kion fari, se ĝi estas vera!

Mistero, rev’, ekzalto, bel’ etera
La paradizon super nubojn lokas,
Kaj la piedoj, dum l’anim’ mensogas,
Jen vadas en la sanga marĉo tera.

Se trafis nin tertremo kaj inundo,
Kaj novaj nin minacas, ĉu sur grundo
Ŝancela serĉi floron esoteran?

Ni luktu kontraŭ krimoj kaj malsaĝoj,
Kaj se ni faris jam la ordon teran,
Nu, venu beloj, revoj kaj miraĝoj!



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Jes Ja” (1947), Internacia Kulturo, 37: 13-14, p. 19; Dissemitaj floroj: originalaj poemoj kaj tradukoj ekstervolumaj de Kálmán Kalocsay, enbukedigis Ada Csiszár (Budapest, 2005), p. 38. (Post poemciklo “Tra la Ŝtormo”?)

“Marxist’ mi estas, jes ja ...”  — skribis Kalocsay en 1947, sed li kaj la klare vidantaj homoj baldaŭ seniluziiĝis spertante la misfunkciadon de la marxismo, la stalinan subpremon, malhumanecon. Pli kaj pli influis la personkulto, akriĝis la malvarma milito, fortiĝis la diktaturo.

— Ada Csiszár, Dissemitaj floroj, p. 10


Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay
 (enhavtablelo kun retligoj)

La Kremo de Kalocsay
(enhavtabelo kun retligoj)

Hungara Antologio (1933), redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje/ Offsite:

Kálmán Kalocsay @ Ĝirafo

Nyelvi egyenlöség (poemoj de Kálmán Kalocsay)

Kálmán Kalocsay (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

Poems Found in Translation
A. Z. Foreman

Kálmán Kalocsay: “In A Bitter Hour" translated by Nick Nicholas;
& traduko en / translation in Lojban

Recenzo: Rubenaj refrenoj / Review: Ruby Refrains
de Don Harlow

Kalman Kalocsay (in English; Literatura Galerio de Esperanto)

Kelkaj pensoj pri Kalocsay
de Humphrey TONKIN

Kálmán Kalocsay - Vikipedio

La Amika Societo de Kálmán Kalocsay sin prezentas

Kalocsay Kálmán Baráti Társaság - Amika societo de Kalocsay Kálmán

K. Kalocsay kaj G. Waringhien Korespondaĵoj


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 June 2012
Updated 13 April 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain