Diskurso pri la Metodo de Kartezio

Antaŭparolo

de Eugène de Zilah


Kial traduki, kaj kial Kartezio? Elmeti ĉi tiun demandon ĉiam gravas, sed ankoraŭ plie, kiam temas fakte pri esperantigo, kiu ĉiam aperis al mi kiel tre malsimila de tradukoj al etnolingvoj. La filozofio havas postulojn diferencajn de la beletro kaj ŝajne Esperanto povas pli bone respondi al tiuj. Filozofo interesiĝas pri la precizaj konceptaj interrilatoj en iu verko, multe pli ol pri la arta beleco de iu stilo aŭ pri elvokivaj frazoj. Kiel oni diras, la filozofia stilo estas multe pli ‘denotema’ ol ‘kunnotema’. La idealo de la tradukanto devas do esti la anstataŭigo de la originalaĵo, kiun laŭdifine la leganto ne povus perfekte elsencigi, por ellegado laŭkoncepta, t.e. filozofia. Sed la konceptoj esprimiĝas per vortoj kaj logika-gramatikaj strukturoj. Sekve, en esperantigo, laŭ filozofiaj postuloj, oni devas respekti la vortojn de la aŭtoro, samkiel ĝiajn gramatikajn strukturojn, nome ĝian interpunktadon, kaj la strukturan logikon, ĉefe kaŝitan en la konjunkcioj kaj la vortordigo. Mi bone scias, ke oni devas traduki ideojn kaj ne vortojn, sed se oni volas lasi ian utilon al la tradukaĵo de filozofia verko, oni ne povas adaptigi anstataŭ traduki. Kartezio, ekzemple, interpunktadas ne laŭ la aktuala franca gramatiko, sed kiel oni utiligas en matematiko la krampojn: komo validas kiel ronda krampo, punktokomo kiel rekta kaj dupunktoj kiel angula. Plivaloras scipovi la uzadon de la multoblaj krampoj sur elektronika kalkulilo por kompreni la kartezian frazostrukturon, ol esti ellerninta la francan gramatikon. Tamen Kartezio interpunktadas laŭinstinkte, ve, ne sisteme, uzante sian gepatran lingvon, kiu ankoraŭ ne estas filozofinivele fiksita. La unua tradukinto de Kartezio, Etienne de Courcelles, kiu aperigis la latinlingvan tradukon de la Diskurso, en 1644, tion ne komprenis. Laŭ ĝenerala opinio de fakuloj la tradukaĵo estas malbona. Sed Kartezio ankaŭ ne komprenis ke Courcelles perfidis lian verkon, ĉar li tralegis, plibonigis kaj tiel ratifikis la tradukaĵon. * Sekve la latina versio utilas por fiksi la sencon de dubasencaj vortoj, sed estas kondamninda la maniero de Courcelles dissplitadi la kartezian frazon en multajn mallongajn propoziciojn nedependajn, ĉar la leganto perdas la logikan rigidecon de la karteziaj konceptoj. Kion oni gajnas dank’al ĉi-tipa perfido de la originala verko plaĉos al supraĵa, hastema leganto. Sed kial tiu eklegas filozofion? Kiam oni legas filozofian tekston altnivelan, ekzemple tekston de Sartre, Heidegger, Hegel aŭ Platono, oni normale klopodas ĝin legi en la originala lingvo, franca, germana aŭ helena. Sed kianivele ni majstradas ĉi tiujn lingvojn? Sufiĉas provi iun, eĉ mallongan, tradukadon de teksto iom aĝa por ekkonsciiĝ ke oni eĉ ne majstras “perfekte” la lingvon de siaj studadoj, kaj se ĝi diferencas de la gepatra lingvo, ke tute ne sufiĉis naskiĝi ie por filozofie uzi la gepatran lingvon. Nur tre malmultaj homoj, eĉ inter la kleruloj, scipovas ellegi libron en fremda lingvo kun optimuma profito. Eble, alvenante al la fino de sia vivo, oni pasive masjtradas, pli malpli, kelkajn lingvojn, du aŭ tri. Kaj kiom oni elspezis tempon por ilin ellerni? Sekve, la postulo de la klera leganto, se li jam akceptis la ideon de Esperanto, estas ekhavi tekston, kiu donas al li la samajn informaĵojn, kiujn donintus la originala teksto se li majstrintus ties lingvon. Mi insistas: nur tiu, kiu loĝvivas en la medio de iu lingvo, povas kompreni la kunnotaĵojn de ĉi tiu etna lingvo. Nefranco, “perfekte” ellerninte la francan, hejme, malpli bone komprenas la “Diskurso pri la Metodo”-n france, ol en iu bona traduko. Ĉi tie kuŝas tamen la problemo. Kia estas iu bona traduko? Se ĝi estas denotiga, ĝi povas esti tre fidela al la originala teksto, laŭ vortoj, stilo, interpunktado, sed evidente ĝi ne povos doni la kunnotaĵojn. La leganto nur gajnos la foreston de la idiomaĵoj kaj la diferencon de laborhoroj, necesaj por la ellernado, inter Esperanto kaj iu etnolingvo. Se ĝi estas beletra, oni povos enigi en ĝin multe da kunnotaĵoj, sed, tial ke en filozofia preciza koncepta strukturo de la elmetado de la ideoj ege gravas, ĝi estos apenaŭi utila fake. Pro tio mi elektis tian solvon: mi klopodis denote traduki kaj paralele priklarigi: la denota traduko, kun la akompanaj klarigoj, kaj la originala teksto, devas permesi fakan uzadon de la tradukaĵo.

Mi ne volis malpezigi la tekston, ne nur por komuniki aktualan efekton, sed ankaŭ ĉar la pezeco estas konsekvenco de ĝia matematika rigoro, en kiu Kartezio substrekadas la logikajn ligojn per deflankiĝoj disde la komuna lingvouzo. Ĉiuj fakuloj pri Kartezio substrekas la gravecon de la ligilvortoj en la kartezia teksto: ili estas diversaj kaj celas redoni al la franca frazo la precizecon de la latina. Kartezio ne inventis ligilvortojn, sed tamen enkondukis inter ilin diferencojn, kiuj apenaŭ ekzistis en la tiutempa franca lingvo. Li do enstarigis novajn kategoriojn ne nur en la komprenpovon sed ankaŭ en la komprenadon. Tiuj kategorioj ne multe gravas por la ne tro atentema leganto, sed ili fondas la intereson pri Kartezio, kiun ankoraŭ nuntempe havas ĉiuj, kiuj jam faris paŝojn en filozofio. Tiu aspekto de la kartezia verko instigas al esperantigo.

Fakte, Kartezio verkis en la franca parton de sia verkaro. En la 17-a jarcento la franca jam ne plu estis tro primitiva lingvo, tamen ĝi apenaŭ havis filozofian uzadon. Certe Rabelais, Montaigne, Amyot, Estienne kaj kelkaj aliaj jam uzis ĝin por la bezonoj de la penso, sed la moderna eŭropa filozofio nur komenciĝas de Kartezio. Do Kartezio samtempe komencas novtipan filozofion kaj la uzadon filozofian de la franca lingvo. Kion li faras estas ekzemplodona por kreado de filozofia uzado de Esperanto. “Tiuj, kiuj havas la rezonadon pli fortan, kaj kiuj digestadas pli bone siajn pensojn por igi ilin pli klaraj kaj pli intelekteblaj, povas ĉiam pli bone persvadi pri kio ili proponadas, eĉ se ili parolus nur la basbretonan, kaj neniam ellernintus la retorikon”. Eĉ se ili parolus Esperanton, kompreneble, do ni nur malhavas iun, kiu havas la “rezonadon” fortan, kaj iun publikon por legi ties verkojn en Esperanto. La klopodo de Kartezio por trovi sian vojon en preskaŭ virga lingvo certe devigus min, tiel mi elopiniis, trovi la mian en Esperanto, se mi esperantigus verkon de li. Kiel la “Diskurso pri la Metodo” ekkreis la filozofian lingvon francan, tiel ĝia esperantigo povas kontribui al la kreado de faka lingvo filozofia en Esperanto. Tial endas traduki Kartezion kaj esperi ke la fama teksto trovos sian publikon ankaŭ en Esperanto.

Esperanto certe havas grandajn eblojn por utiligado filozofia. La plej fama filozofia vortaro franclingva, la “Vocabulaire technique et critique de la philosophie” fare de André Lalande, enhavas la internaciajn radikojn, pretigitajn de Couturat kaj Leau, eltiritajn de Ido. Oni nur havas tie la radikojn, sen afiksoj, sekve ne estas granda diferenco inter ĉi tiu radikaro kaj la Esperanta. Nur endus ke la filozofia uzado alportu kelkajn uniformigojn, kaj ni ne tro havus problemon konceme la tradiciajn konceptojn. Ĉi tiu uniformigo certe elvenos el la plenumado de la tradukprogramo de la Filozofia Asocio Tutmonda, kies ero estas la traduko de la “Diskurso pri la Metodo”.

Ne nur la riĉeco de la baza radikaro, sed ankaŭ la lingva esenco de Esperanto, promesas al nia lingvo florantan estontecon sur la kampoj de la filozofio. La logikeco de la esperanta gramatiko, la ebleco senfina de la kunmetaĵoj, la precizeco kaj la nuancopleno de la afiksitaj verboj, la respekto de la etimologio, inter aliaj ecoj, donas al Esperanto la perspektivon fariĝi elstara filozofia lingvo, krom se la timemaj tendencoj por mezaĉigi la lingvon, nome malplioftigante la uzon de la afiksoj, neante la senesceptecon de la gmmatikaj reguloj aŭ la memstarecon de ĉiuj aglutineblaj eroj, fakte la tendencoj al entropio, venkus.

Mi klopodus ne enfali la ĉi-antŭajn erarojn, kaj konfesante ke mi ne konas Esperanton pli bone ol Zamenhof, nek la kartezian filozofion pli precize ol Kartezio, uzante ĉiujn eblojn, konatajn de mi, de la lingvo, mi volus prezenti al vi tradukaĵon kiel eble plej proksiman al la originala teksto, en kiu mi ne rajtigis min forigi vortojn, simple ĉar mi juĝis ilin ne gravaj, aŭ ŝanĝi la stilon aŭ la interpunktadon, simple ĉar ili ŝajnis al mi tro komplikaj. Entute, mi volis ke la tradukaĵo taŭgu al la uzado, kiun miascie faras, de la tekstoj filozofiaj, la studentoj. La esperanta vorto devas permesi ke oni trovu la francan vorton, kiun ĝi anstataŭigas, kaj kies sencon oni povas ekzameni dank’al vortaroj de la 17-jarcenta franca lingvo.

Se filozofoj ne volas ke alvenu en iliajn manojn famaj tekstoj kripligitaj pro ĉiuspecaj konsideroj pri beletro, belsoneco, uzaleco, malofteco kaj tiel plu, ili mem devas esperantigi la tekstojn, kiujn ili fake konas. Ni ĉiuj scias ke eĉ klerulo eraras pri filozofia teksto se li ne konas la vortuzon, kaj ĉefe, la fundamentajn ideojn, aŭ se oni volas tiel diri la sistemon, de la aŭtoro. Ni ĉiuj, kaj ni solaj, scias ke ĉiu vorto, ĉiu signo gravas en filozofia prozo, ĉar la filozofio estas metapenso de sia propra idehistorio. Ni ne povas esperpeti ke nefilozofoj respektu la esencajn ecojn de la filozofiaj verkoj, ili ĉiam preferos elstarigi artajn ecojn kaj taksos pli alte la lingvajn uzojn ol la precizecon konceptan. Ununura solvo: ni devas traduki mem, se ni volas havi tekstojn utiligeblajn. Ĉiuj el ni, membroj de la Filozofia Asocio Tutmonda (FAT), devus traduki siajn preferatajn verkojn kaj donaci ilin al nia neformala komunumo, ĉi tio estas devo, ĝojo kaj pliriĉigo. Laŭ ĉi tiu spirito mi klopodis plenumi mian parton de nia tasko.

Eugène de Zilah

* Renati Descartes: Specimina Philosophiae sev Dissertatio de Methodo. Recte regendae rationis, et veritatis in scientiis investigandae: Dioptrice et Meteora. Ex Gallico translata, et ab Auctore perlecta, variisque in locis emendata. Amstelodami, apud Ludovicum Elzevirium, M D C XLIV. Cum privilegiis.


FONTO: de Zilah, Eugène. Antaŭparolo al Diskurso pri la Metodo de Kartezio, tradukita kun klarigoj de Eugène de Zilah (Chapecó: Fonto, 1985), p. 5-9. (2a eld., 2012.)


Letero de Kartezio pri Lingvo Internacia (20 nov 1629)
trad. Eugène de Zilah

Ĉu behinoj?” de Eugène de Zilah

Kio estas mondliteraturo?”de Antal, Szerb,
trad. kun notoj Eugène de Zilah

Cogito Ergo Sum de René Descartes,
tradukis Albert Goodheir

Descartes to Mersenne, 20 November 1629

Descartes to Mersenne, 25 December 1639

Leibniz, Couturat kaj la Teorio de Ido
de Tazio Carlevaro

Histoire de la Langue Universelle
par Louis Couturat & Léopold Leau (1903)

Logic and Language (The Principles of Logic)
by Louis Couturat

Rekta Pensado (Enhavtabelo) de Evaldo Pauli

Mislogika penso kaj logika penso de Evaldo Pauli

Pri Dubo kaj Certeco: Enhavtabelo & Prefaco
de Evlogi Dankov

 Mil jaroj de kristana filozofio (Enhavo & Enkonduko)
de Evaldo Pauli

Review (Recenzo): Evaldo Pauli, Rekta Pensado
de R. Dumain

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
de R. Dumain

Manuel Halvelik pri identokrizo, artefarita inteligento, & Sándor Szathmári

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes:
Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical Style: Selected Bibliography

Doubt & Skepticism: A Directed Minimal Bibliography & Web Guide

Descartes & Marxism: Selected Bibliography

Alireteje / Offsite:

Vocabulaire technique et critique de la philosophie
par André Lalande

Simpozio @ eventoj.hu


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 December 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain