Amsterdamo, la 20an de novembro, 1629.
Mia Reverenda Patro,
ĉi-tiu propono de nova lingvo ŝajnas pli admirinda eke, ol mi trovas ĝin tia rigardante de proksime; ĉar estas nur du lernindaĵoj en ĉiuj lingvoj, nome la signifo de vortoj, kaj la gramatiko. Koncerne la signifon de vortoj, li promesas nenion elstaran ĉar li diras en la kvara propozicio: “linguam illam interpretari ex dictionario”, tio estas kion homo iom sperta pri lingvoj povas fari sen ĝi en ĉiuj ordinaraj lingvoj. Kaj mi certas, se vi donus al S-ro Hardy bonan vortaron en ĉina, aŭ en iu alia lingvo estanta, kaj libron verkitan en la sama lingvo, ke li entreprenus eltiri ĝian sencon. Kio malhelpas ke ĉiuj ne povus ĝin fari, tio estas la malfacilo de la gramatiko; kaj mi divenas ke tio estas la tuta sekreto de via homo. Sed tio ne estas io ne tre facila; ĉar farante lingvon, kie nur estu unu maniero por konjugacii, deklinacii, kaj konstrui vortojn, kaj tute ne estu defektivoj nek neregulaĵoj, kiuj ĉiuj estas aferoj venintaj el la koruptado de uzado, kaj eĉ ke fleksio de nomoj aŭ verboj kaj la konstruado fariĝu per afiksoj, aŭ antaŭ aŭ post la primitivaj vortoj, kiuj-ĉi afiksoj estu ĉiuj specifitaj en la vortaro, kaj tio ne estus mirindaĵo ke vulgaraj spiritoj eklernus en malpli ol ses horoj verki en ĉi-tiu lingvo kun helpo de vortaro, kio-ĉi estas la temo de la unua propozicio.
Koncerne la duan, nome: “cognita hac lingua caeteras omnes, ut eius dialectos, cognoscere”, ĝi nur estas por plivalorigi la medicinaĵon; ĉar li tute ne metas en kiom da tempo oni povus ilin ekkoni, sed nur ke oni ilin konsiderus kiel dialektojn de ĉi-tiu; tio estas ke tute ne havante en ĉi-tiu neregulaĵojn de gramatiko kiel en la aliaj, li ĝin prenas por ilia primitivaĵo. Kaj pluse notinda estas ke li povas en sia vortaro, por primitivaj vortoj, uzi tiujn, kiuj estas en uzo en ĉiuj lingvoj kiel sinonimoj. Kiel ekzemple, por signifi “amo” li prenos “aimer”, “amare”, “φɩƛεῖ𝜐”, ktp... Kaj franco aldonanta la afikson, kiu markas la substantivan nomon al “aimer” faros la “amour”, greko aldonos la saman al φɩƛεῖ𝜐 kaj tiel ceteruloj.
Sekve de tio la sesa propozicio estas ege facila por komprenado: “scriptum invenire, etc...”; ĉar metante en sian vortaron ununuran ciferon, kiu rilatas al “aimer, amare, φɩƛεῖ𝜐” kaj ĉiuj sinonimoj, la libro skribota per tiuj-ĉi literoj povos esti interpretata de ĉiuj , kiuj havos ĉi-vortaron.
La kvina propozicio ankaŭ estas, tio ŝajnas al mi, nur por laŭdi sian valoron, kaj ekkiam mi nur vidas la vonon “arcanum” en iu propozicio, mi tuj komencas havi malbonan opinion pri ĝi; sed mi opinias ke li ne volas diri alion, se ne ke ĉar li ege filozofadis pri gramatikoj de ĉiuj ĉi-tiuj lingvoj, kiujn li nomas, por mallongigi la sian, li povus plifacile ilin instrui ol ordinaraj majstroj.
Restas la tria propozicio, kiu estas al mi tute “arcanum”; ĉar diri ke li eksplikos la pensojn de la antikvuloj per la vortoj, kiujn ili uzis, prenante ĉiun vorton por la vera difino de la aĵo, tio estas ĝuste diri ke li eksplikos la pensojn de l’ antikvuloj prenante iliajn parolojn en alia senco ol neniam ili prenis, tio-ĉi mallogas; sed li komprenas eble alimaniere.
Nu ĉi-tiu penso por reformi la gramatikon, aŭ prefere elfari novan, kiu povus finlerniĝi en kvin aŭ ses horoj, kaj kiun oni kapablus igi komuna por ĉiuj lingvoj, ne preterlasus esti utila malkovro por la publiko, se ĉiuj homoj volus akordiĝi por meti ĝin en uzadon, sen du ĝenaĵoj, kiujn mi antaŭvidas.
La unua estas pro la malbona renkontiĝo de literoj, kiuj ofte farus sonojn malagrablajn kaj ne elporteblajn por la aŭdosento: ĉar tiu diferenco de vortofleksioj fariĝis de l’ uzado nur por eviti ĉi-tiun difekton, kaj neeblas ke via aŭtoro kapablis rebonigi ĉi-tiun netaŭgaĵon, farante sian universalan gramatikon por ĉiuj nacioj; ĉar kio estas facila kaj agrabla al nia lingvo, estas malglata kaj neelportebla por germanoj, kaj ankaŭ por ceteruloj. Tiel, ke ĉio ebla estis evitado de ĉi-tiu malbona renkontiĝo de silaboj en unu aŭ du lingvoj; kaj tiel lia universala lingvo estus nur por unu lando. Sed ni ĉu kion farus per lernado de nova lingvo, por paroli nur kun francoj? La dua ĝenaĵo estas pri la malfacila lernado de vortoj de ĉi-tiu lingvo. Ĉar se por la primitivaj vortoj ĉiu uzas sian propran lingvon, veras ke tiu-ĉi ne havos tiom da peno, sed ankaŭ li estos nur komprenita de tiuj de sia lando, se ne per skribo, kiam tiu-ĉi, kiu volas lin kompreni, akceptos la penon serĉi ĉiujn vortojn en la vortaro, tio-ĉi estas tro teda por esperi ke ĝi enpasos la uzadon. Kaj se li volas ke oni lernu la vortojn primitivajn, komunajn por ĉiuj lingvoj, tiam li neniam trovos iun, kiu volus akcepti ĉi-tiun penon; kaj estus pli facile fari ke ĉiuj homoj akordiĝu por ellerni la latinan aŭ iun alian el tiuj, kiuj jam estas en uzo, ol tiun vere, en kiu ankoraŭ tute ne ekzistas libroj verkitaj pere de kiuj oni kapablus ekzerciĝi, nek homoj, kiuj ĝin scipovas, kun kiuj oni povus ekhavi la uzadon de paroli. La tuta utilo do, kiun mi vidas, kiu povas sukcesi el ĉi-tiu inventaĵo, estas por la skribado: tio estas, ke ili presigis dikan vortaron en ĉiuj lingvoj, en kiuj li volus esti komprenita, kaj metis komunajn literojn por ĉiuj primitivaj vortoj, kiuj respondu al senco, kaj ne al silaboj, kiel unu sama litero por “aimer”, “amare”, kaj “φɩƛεῖ𝜐”; kaj kiuj havus ĉi vortaron, kaj scipovus lian gramatikon, kapablus, serĉante ĉiujn literojn, unu post alia, interpreti en sia lingvo kio estus skribita. Sed tio nur bonus por legi misteraĵojn kaj revelaciaĵojn; ĉar por aliaj aferoj, endus havi malmultajn farindaĵojn, por akcepti la penon serĉi ĉiujn vortojn en vortaro, kaj tiel mi ne vidas en ĉi-tio grandan utilon. Sed eble mi eraras; nur volis mi al vi skribi ĉion, kion mi povis konjekti pri nur ĉi-tiuj ses propozicioj, kiujn vi sendis al mi, cele ke kiam vi vidintos la inventaĵon, vi kapablu diri se ĝin mi bone deĉifris.
Cetere, mi opinias ke oni povus aldoni al ĉi-tio inventaĵon, kiel por kunmeti la primitivajn vortojn de ĉi-tiu lingvo, tiel ankaŭ por ĝiaj literoj; tiamaniere ke ĝi povus esti instruita en tre malmulta tempo, kaj ĉi-tio pere de ordo, tio estas, starigi ordon inter ĉiuj pensoj, kiuj kapablas enveni la homan spiriton, same kiel estas ordo nature starigita inter la nombroj; kaj samkiel oni povas ellemi en unu tago nomi ĉiujn nombrojn ĝis infinito, kaj skribi ilin en nekonata lingvo, tamen ili konsistas el infinito de diversaj vortoj, tiel oni povu same fari pri ĉiuj ceteraj vortoj necesaj por esprimi ĉiujn aferojn, kiuj enfalas la spiriton de homoj. Sed mi ne kredas ke via aŭtoro pensis pri tio, tial ke nenio estas en ĉiuj liaj propozicioj, kio ĝin atestus, tial ankaŭ ke la inventado de ĉi-tiu lingvo dependas de la vera filozofio; ĉar estas neeble slimaniere elkalkuli ĉiujn pensojn de la homoj, kaj ilin enordigi, nek nure ilin distingi tiel ke ili estu klaraj kaj simplaj, kio estas miaopinie la plej granda sekreto, kiun oni povas havi por akiri la bonan sciencon. Kaj se iu eksplikintus kiuj estas la simplaj ideoj, kiuj enestas la imagon de la homoj, el kiuj kunmetiĝas ĉio, kion ili pensas, kaj se tio estus akceptita de ĉiuj, mi kuraĝus esperi poste lingvon universalan facile lerneblan, prononceblan kaj skribeblan, kaj kio estas la plej grava, kiu helpus la prijuĝadon, prezentante al ĝi tiom distingitaj ĉiujn aferojn, ke estus preskaŭ neeble por gi erari; anstataŭ ke male, la vortoj, kiujn ni havas, kvazaŭ nur havas signifojn konfuzajn, kiujn la spirito de homoj jam delonge alkutimiĝis, ĉi-tio estas kaŭzo ke ĝi preskaŭ nenion komprenpovas perfekte. Nu mi tenas ke ĉi-tiu lingvo estas ebla, kaj ke oni povas trovi la sciencon de kiu ĝi dependas, pere de kiu kamparanoj kapablus pli bone prijuĝi la verecon de aferoj ol ne faras ĝin nun filozofoj. Sed ne esperu iam vidi ĝin en uzado; ĉi-tio antaŭsupozas grandajn ŝanĝojn en la ordo de la aferoj, kaj endus ke en la mondo tuta nur estus surtera paradizo, kiu ne estas bone por proponi krome la lando de romanoj.
FONTO: Descartes, René. Letero de Kartezio pri Lingvo Internacia, esperantigis, kun komentarioj: Eugéne de Zilah, n-ro 1, marto 1983 (jaro 1); traduko, p. 11-13; pri la letero de Kartezio, p. 14-17.
Noto: La komentaro de de Zilah (14-17) konsistas el kuntekstigo kaj takso de la teksto de Descartes, kun strangaj komentoj pri Esperanto.
Descartes to Mersenne, 20 November 1629
Descartes to Mersenne, 25 December 1639
Cogito
Ergo Sum de René Descartes,
tradukis Albert
Goodheir
Antaŭparolo de Eugène de Zilah
al Diskurso pri la Metodo
de Kartezio (René Descartes)
“Ĉu behinoj?” de Eugène de Zilah
“Kio
estas mondliteraturo?” de Antal Szerb
(trad. kun notoj de Eugène
de Zilah)
Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)
Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio
Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)
Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Interlingvistiko-Gvidilo
Philosophical Style: Selected Bibliography
Descartes & Marxism: Selected Bibliography
Alireteje / Offsite:
Claude Hardy - Wikipedia, the free encyclopedia
Home Page | Site
Map | What's New | Coming
Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies
| Study Guides | Special
Sections
My Writings | Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 2 December 2021
Site ©1999-2021 Ralph Dumain