Evaldo Pauli

Mil jaroj de kristana filozofio


ENHAVTABELO

Bonvolu legi  9

Enkonduko  11

ĈAPITRO I: EN LA KOMENCO DE ĈIO 15

§ I — La fondo mem de la kristanismo 15

Paŭlo el Tarso — 26; Johano la Evangeliisto — 28; Filono el Aleksandrio — 32.

ĈAPITRO II: FILOZOFIO DUM LA I ROMANA FAZO DE LA KRISTANISMO 35

§ I — Greke verkintaj kristanaj filozofoj de la II jarcento 35

Aristido, la Apologiisto — 36; Sankta Justeno — 37; Taciano — 40; Atenagoro — 42; Irineo — 47.

§ II — Greke verkintaj kristanaj filozofoj de la III jarcento 49

Metodio el Olimpo — 52; Klemento el Aleksandrio — 56; Origeno — 62; Hermiaso — 62; Hipolito, greka verkisto en Romo — 69.

§ III — La unuaj latine verkintaj kristanaj filozofoj (III jarcento) 71

Minucio Felikso —— 72; Tertuliano — 73; Novaciano — 81 ; Amobio el Sicca — 82.

ĈAPITRO III: LA GRANDA JARCENTO DE LA PATRISTIKO (313-476) 97

§ I — La granda patristiko en Oriento 89

Ario kaj la arianismo — 89; Santa Atanazio — 92; Gregorio el Nazianzo — 94; Bazilio la Granda — 97; Gregorio el Nissa — 100; Nemezio el Emezo— 104; Sinesio el Kireno — 106; Kirilo el Aleksandrio — 106; Teodoreto el Kiro — 108.

§ II — La granda patristiko en Okcidento 109

Laktancio — 109; Sankta Hilario el Poitiers — 111; Sankta Ambrozio — 112; Aŭgusteno el Hipono — 115; Marius Mercator — 163; Klaŭdio Mamert — 164; Julio Pomère — 165; Sankta Prospero — 165; Sankta Hilario el Arlezo — 166; Faŭsto el Riez — 167.

ĈAPITRO IV: MEZEPOKA FILOZOFIO —- LA UNUA FAZO ĈE LA NOVAJ POPOLOJ DE OKCIDENTO 169

Boecio — l72; Kasiodoro — 183; Gregorio la Granda — 185; Izidoro Sevilo — 186; Sankta Bedo — 186.

ĈAPITRO V: BIZANTIA FILOZOFIO — UNUA FAZO 189

La pseŭdo Areopaga Dionizio — 190; Johano Filipono — 193; Johano el Damasko — 194.

ĈAPITRO VI: RENESANCO DE KARLO LA GRANDA KAI FONDO DE LA SKOLASTIKO 199

Alkuino — 202; Gramatikistoj - 203; Rabano Maŭro — 204; Hinkmaro el Remso — 204; Johano Skoto Eriugeno — 204; Erich el Auxerre — 211; Remie el Auxerre — 211.

ĈAPITRO VII: BIZANTIA RENESANCO KAI ARABA INFLUO 213

Focio — 214; En Bizantio post jarmilo - 216; Mikaelo Pselos — 216; Johano Italo — 216; Mikaelo el Efezo — 217; Teodoro el Smimo — 217; Lastaj filozofoj de Bizantio — 218; La araba influo — 218.

ĈAPITRO VIII: TRANSIRO AL LA ORA SKOLASTIKO 229

Gerberto el Aurillac — 224; Abdono el Fleury — 225; Fulberto el Chartres — 225; Berengario el Tours — 225; Petro Damiano — 226; Lanfranko — 226.

ĈAPITRO IX: KOMENCIĜAS LA ORA SKOLASTIKO (1070) 229

Anselmo el Aosta — 234; Roscelino, nominalisto — 244; Petro Abelardo—246; Petro Lombardo — 250; Gulielmo el Champeaux — 251; Hugo de Sankta Viktoro — 251; Rikardo de Sankta Viktoro — 254; Fratoj Bernardo kaj Teodoriko el Chartres — 255; Gilberto el la Porrée — 257; Bernardo Silvestro — 258; Gulielmo el Conches — 258; Johano el Salisbury — 258.


BONVOLU LEGI

Se vi apartenas al la granda okcidenta kultura grupo nomata kristanismo, kaj kiu ankoraŭ propagandiĝas en la tuta mondo, ekzamenu kritike tiun vian situon.

Por kritike kompreni la kristanismon, oni devas ekzameni multajn aspektojn. Inter aliaj, estas ekzamenendaj la filozofiaj antaŭsupozoj de la kristana teologio.

Tiuj filozofiaj antaŭsupozoj havas ankaŭ longan historian, pri kiu ĉefe okupiĝas tiu ĉi eseo pri la unuaj MIL JAROJ DE LA KRISTANA FILOZOFIO.

Se vi ne estas kristana, aŭ ĉar vi jam ne plu estas, aŭ ĉar vi neniam estis, ne forgesu ke kristanismo jam estis signifa forto, kaj ankoraŭ restas tia. Multaj aferoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj rilatas kun ĝi, kaj ne kompreniĝis sufiĉe kaj objektive, sen pliprafunda studo de la filozofiaj fundamentoj de la kristana ideologio. Jen, do ankaŭ por vi estas utila nia eseo pri la histori evoluo de la antaŭsupozoj de la kristana penso.

Mi persone apartenas al tiuj, kiuj admiras la kristanismon, kvankam mi ne aprobas ĉion. Sed vi, bonvolu legi kaj pensi per via kapo. Ne rigardu mian opinion kiel altrudon, sed kiel proponon validan, dum ne aperas alia plibona.

Evaldo Pauli
1985

ENKONDUKO

1. La unuaj mil jaroj de la kristana filozofio okazas duone dum la fino de la antikva epoko, kiu finiĝas kun la falo de Romo en 476, kaj duone dum Mezepoko ĝis ĉirkaŭ la jaro 1070, kiam estis elektita la Papo Gregorio la VlI. Sed nur post la jaro 1200 bonaj kondiĉoj okazas por la disvolviĝo de la kristanismo kaj de la kristana filozofio.

Koncerne la elirpunkton, tiu filozofio ankaŭ ne komenciĝis kun la kristanismo mem. Nur proksime de la jaro 200 la kristanoj komencis filozofie pensi.

Do, la “mil jaroj de kristana filozofio” enmetiĝas inter 200 kaj 1200. Nur post tiuj mil jaroj atingiĝas la “Ora skolastiko” de la dek tria jarcento. Unue la homoj havis la kristanan religion; poste ili malkovris, ke la religio havas filozofiajn antaŭsupozojn, kiujn ili studis dum tiuj mil unuaj jaroj de kristanismo; fine, ili malkovris, ke la filozofio ankaŭ povas organiziĝi kiel aŭtonoma scienco, ankaŭ kun la karaktero de kristana filozofio.

Alia karaktero de la unuaj mil jaroj de la kristana filozofio estas la ideologia unuformeco, ĉar ĉiam inspirata en Platono. Nur post 1200 elstariĝos la influo de Aristotelo.

Sed la esenca karaktero de tiu filozofio estas ĝia funkcio kiel antaŭsupozo de la kristanismo. Tiu filozofio nur estas kristana se ĝi povas servi kiel antaŭsupozon de la kristanismo (vd. nron 2).

Foje la kristanaj filozofoj okupiĝas nur pri la kristana filozofio mem, kaj elvolvas multajn aliajn temojn, tiamaniere ke la filozofio kreskas per internaj fortoj, kaj nur eventuale ĝi servas kiel antaŭsupozo de la kristanismo. Sed tiu ne estis la sinteno de la unuaj mil jaroj de kristana filozofio; tiuj unuaj kristanaj filozofoj ordinare estis unuaintence teologoj, kaj pro tio ili nur ekzamenis la teologiajn antaŭsupozojn prenatajn el la filozofio. Do la unuaj mil jaroj de kristana filozofio ne celis la plenan scion rilate la filozofion. Aliflanke, ties historio estas tre interesa, ĉar per gia disvolvo konstruiĝis la posta kristana filozofio en senco de plena filozofia scio.

2. La koncepto de la kristana filozofio postulas, ke ekzistu inter la filozofio kaj la kristanismo iu pozitiva rilato. Ne sufiĉas la negativa rilato, laŭ kiu iu filozofio ne estu kontraŭ la kristanismo. Se tiu negativa rilato sufiĉus, eĉ la filozofio de iu nekristana pensulo povus esti kristana, se hazarde ĝi estus konforma al la filozofiaj supozoj de la kristanismo. Platonismo, ekzemple, povus esti kristana filozofio, almenaŭ en siaj grandaj metafizikaj linioj; tamen, neniu diras tion. La kristana filozofio kreiĝas samtempe kun la kristana religio, inter si koheraj.

La influo de la kristana religio sur la kristanan filozofion nur povas esti ekstera. Se ne estus tiel, la kristana filozofio ne havus filozofian legitimecon. La kristana filozofo, kvankam influata de la normoj de sia religio, devas tamen filozofii racie, pere de logikaj pruvoj. Ĉiam, kiam iu kristano decidus en filozofiaj aferoj pere de teologiaj decidoj, li nur farus teologion. Efektive, se ni observas la kristanajn filozofojn, ili povas pruvi per raciaj prikonsideroj, kvankam multfoje ili tuj post almetas ankaŭ la teologian aserton. Kiu ne atingas akcepti la kristanan filozofion, tiu kohere ne povas akcepti la kristanismon, ĉar la filozofio estas antaŭsupozo de ĉiu kono.

La granda fido de kelkaj kristanoj en sia teologio povas rezultigi negativajn sekvojn. Pro tiu fido, ili kredas facile pri paralelaj filozofiaj rezultoj, kiuj tamen ne estas tiel facile akcepteblaj. La naiveco okazas ofte en la filozofio de de religiuloj. Tiuj paralelaj rezultoj devas esti ekzamenataj laŭ la vidpunkto de la filozofio mem; ili ne povas esti prezentitaj per supraĵaj rezonoj. Ekzemple, la kristana filozofo devas povi klarigi filozofie ĉu la kreo estas ebla; do, ne sufiĉas, ke li akceptu la kreon supraĵe, per la revelacio (en kiu li kredas). Li ankaŭ devas pruvi, ke la certeco estas ebla, ke la mondo estas objektive reala, ktp.

Cetere, por la kristano la filozofio havas gravajn funkciojn ankaŭ por la kompreno de la teologiaj konceptoj, ekzemple tiujn de kreo, natura leĝo, moralo, unueco de Dio, infinito, triunuo ktp.

Oni jam komprenas ke ne povas ekzisti kritike konscia bona kristano sen kritike bona filozofio.

3. La divido de la kristana filozofio en antikvan, mezepokan kaj modernan—do, laŭ la epokoj de la ĝenerala historio—estas adekvata. En ĉiuj ĉi tri epokoj la eksteraj cirkonstancoj variis kaj ankaŭ la kristana filozofio mem tre ŝanĝiĝis kiel ni jam diris, la unuaj mil jaroj de kristana filozofio duone situas en la antikva epoko, kiu finiĝas en 476, kaj duone en mezepoko. Kvankam tiuj mil jaroj havas la komunajn karakterojn de rudimenteco kaj de platonisma unuformeco, la du periodoj koncerne aliajn aspektojn tre distingiĝas.

La unua periodo, ĝis 476, estas strikte heleno-romana filozofio. Ĝi ankaŭ nomiĝas patristiko, tio estas, de la pastroj de la eklezio (latine, patres ecclesiae). Sed tiu ĉi nomo koncernas samtempe la filozofion kaj teologion de tiuj aŭtoroj. Plie, prefere se ili estas sanktuloj. Pli adekvate, estas paroli pri heleno-romana kristana filozofio. Aŭ kristana filozofio de la antikva epoko. La alian ni nomu kristana filozofio de la unua periodo de mezepoko.

La subdivido, koncerne Ia heleno-romanan kristanan filozofion okazas laŭ ĉi tiuj periodoj kaj fazoj, kiujn ni studos en apartaj ĉapitroj, laŭ la jena ordo:

1 — Je la komenco de ĉio — pri la fondo de la kristanismo mem kaj pri la bibliaj verkistoj (I jarcento).

2 — Aŭtoroj de la II kaj III jarcento (dum la pagana romana imperio, ĝis 313).

3 — Jarcento de la granda patristiko (313-496), dum la Kristana Romana Imperio, entute jarcento kaj duono.

(La Mezepoko subdividiĝas en du periodojn kaj koncernajn fazojn, kiuj estos studataj laŭ jenaj titoloj.)

4 — La unua fazo de Ia novaj popoloj.

5 — Karolida Renesanco en Okcidento.

6 — En Oriento Bizantia Renesanco kaj araba influo.

7 — Transiro al la Ora Skolastiko (X kaj XI jarcento).

8 — Komenciĝas la Ora Skolastiko (1070 kaj XII jarcento).


FONTO: Pauli, Evaldo. Mil jaroj de kristana filozofio. Florianópolis, Brazilo: Eldonejo Simpozio, 1985. 260 p.  Enhavtabelo, p. 7-8; Bonvolu legi, p. 9; Enkonduko, p. 11-13.


Rekta Pensado (Enhavtabelo) de Evaldo Pauli

Mislogika penso kaj logika penso de Evaldo Pauli

Review (Recenzo): Evaldo Pauli, Rekta Pensado
de R. Dumain

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
de R. Dumain

Pri Dubo kaj Certeco: Enhavtabelo & Prefaco
de Evlogi Dankov

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 November 2021