Recenzo
de Rekta Pensado de Evaldo Pauli
(Chapecó: Fonto, 1983)
RACIISMA RESPONDECO KONTRAŬ RELIGIA DOGMECO
Rekta Pensado estas klasika argumento por klasika raciismo. Ĝi
respegulas la primitivecon de la Brazila medio kaj la reago al tiu primitivismo.
T.e. ĝi donas la impreson de antaŭmodernisma intelekta medio: oni
faras distingojn, difinojn, kaj interrilatojn de diversaj kvalitoj, kaj argumentas
por racio kiel la unuiga faktoro. Oni eduku la sensojn, la imagopovon, rezonkapablon.
Ne temas pri pritrakto de modernaj ontologiaj kaj epistemologiaj problemoj,
sed oni trovas kuraĝan defendon de racia kaj senmistifika pensmaniero.
Mi diras kuraĝa, ĉar mi suspektas, ke en la medio de Pauli, oni devas
kontraŭbatali la hegemonion de la fetiĉisma pensmaniero de kristanismo.
Mi suspektas ankaŭ, ke la iloj kiujn provizas la Brazila eduksistemo estas
la klasika okcidenta filozofia tradicio.
Kelkfoje, Pauli esprimas la problemon klare: "La fido je diaj revelacioj
povas kontraŭstari la pensevoluadon, sekve difekti mensedukon" (p.
24).
Pauli ankaŭ tre saĝe asertas ke homoj devas esti respondecaj en penso
kaj ago. "Se vi opinias, ke Dio estas perfekta, ankaŭ devas kohere
koncepti Dion kiel modelon por esti imitata, studu kaj lernu. Ne nur admiru
la saĝecon de Dio; serĉu tiun saĝecon. Ne nur admiru saĝajn
homojn, sed estu unu el ili" (p. 30).
Pauli rekomendas kritikan pensadon kontraŭ dogmeca pensado (p. 91, 97-8).
Li kritikas aparte orientiĝon laŭ religiaj revelacioj, aparte kiam
oni ne ekzamenas la logikan pravigon kaj fundamenton de revelacioj kaj aŭtoritatuloj.
Kritikiĝas ankaŭ la koncepto de mirakloj (p. 84-5), kiu kulpas pro
dualismo. La hipotezo de miraklo estas obstaklo kontraŭ pli profunda esplorado
de naturo, kia eble malkaŝus nekonitan naturleĝon.
ARTO KAJ KULTURO
Arto kaj kulturo esence estas objektivaj kaj havas entecon, jen en la materiala
objekto, jen en la menso de subjekto. Enestas ne nur materieco, sed kvalito
de simileco. (p. 135) Pauli diskutas ankaŭ kulturtipojn. Interese, li
kulpigas la religian koncepton de revelacio (per sanktaj libroj) pri fetiĉismo
pri la libro kiel fonto de ĉia scio kaj valoro. Sekvas tion diskuto (p.
140-3) pri kulturtipoj de klasikismo ĝis modernismo. Klasika pensmaniero
baziĝas de koncepto de universalaj leĝoj kaj modeloj, kiuj laŭmodas
post antikva Grekio en Eŭropo diversepoke. Kontraŭklasikaj artfilozofioj,
aparte modernismaj, estas subjektivismaj, individuismaj, kaj pozitivismaj.
Do, kia estas la statuso kaj valoro de neklasikaj kulturskoloj? Ĉu mankas
enteco, valoro; ĉu temas nur pri kaprico? Pauli maladekvate pritraktas
la temon. Kaj li montras propran provincecon malgraŭ jama denunco de librokultado.
Li traktas nur la Eŭropan arthistorion, kiel tipa elitisma blankula intelektulo.
Ĉu la estetikaj konceptoj de la Eŭropa elita tradicio estas universalaj?
Ne! Mirigas min ke Brazilano ne pensus provi kulturkonceptojn per ekzameno
de propra kulturo. Brazilo, simile al Usono, estas aparte riĉa kulturo
pro la kunfluo de diversaj kulturoj (negra-Afrika, indiana, iberia). Mi scias
pro propra familiareco pri negra-usonaj artoj ke la burĝaj eŭropaj
kriterioj estas senvaloraj. Plue, mi pensas, ke ĉia valida kaj profunda
artskolo estas iasence universala kaj objektiva malgraŭ "manko"
de klasikaj idealoj kaj konceptoj pri objektivaj reguloj kaj trajtoj. Sed por
kompreni tion, oni devas pensi dialektike. En kulturedukado, oni devas transcendi
la striktan vojojn de la tradicio de Eŭropo (la "okcidenta civilizacio")
kaj ekzameni la kulturojn de aliaj popoloj, aparte de neblankuloj.
VOLO, PENSO, SCIO, KAJ EDUKADO
Pauli argumentas ke la motoro de volo (morale pelita) ne povas funkcii sen la
intelekto, sen scio (p. 30-31). "Kvankam necesa, la moralo ne antaŭenirigas
la racion. Volo kaj instinktoj similas al tre viglaj blinduloj. Nur la rekta
pensado povas gvidi ĉiujn al iliaj celoj. Rezulte ni devas preferi la
intelektisman edukon super moralisma eduko" (p. 40). "Ni ne nur legu
moralecajn librojn, kiel la bibliajn historiojn de judoj, aŭ tiujn de Konfuceo,
sed ankaŭ teoriecajn verkojn de sciencistoj kaj filozofoj." (p. 40).
ANIMISMA, SUPERSTIĈA, KAJ KONJUKTURA PENSADO
Por plena difinado kaj diskuto, vidu p. 79-83 [nu, entute
p. 78-85: #44-50]. Eble plej pripensinda estas
la konjunktura pensado, laŭ kiu oni komprenas nur laŭ rilatoj inter
objektoj en kuntekstoj, sen kompreno de la enteco de objektoj. Pauli asertas
ke tiel pensas la infanoj, kaj la plenkreskuloj tiel pensas precipe pri religiaj
aferoj (p. 82-3), pro kiuj ili mispense kaj sklave sanktigas lokojn, objektojn,
kaj personojn.
MONISMO KAJ DUALISMO
Pauli konsideras la rilaton inter materio kaj spirito kaj la alternativajn starpunktojn
de monismo kaj dualismo. Li diferencigas inter spiritualisma materiismo kaj
mekanika materiismo. La demando estas ĉu oni povas kompreni kognan funkciadon
kiel operaciadon de materio. Tiuj kiuj neas tiun eblecon, estas tro dogmaj,
ĉar oni ne konas sufiĉe la karakteron de la materio. Penso estas
interna, nemekanika movo. Eĉ sensado estas interna afero kaj ne havas
spacan movon. Sensado estas funkciado de substanco se ne substanco mem. Kontraŭe,
por dualisma spiritualismo, kognado estas funkcio de aparta ento, la animo.
Ĝi mem ne estas produktiva hipotezo: oni ne rajtas forĵeti monismon
sen profunda esplorado de materio, se oni nenion scias pri materio. (p. 70-73)
FILOZOFIO KAJ SCIENCO
Estas instrue ekkoni la ideojn de Pauli pri la karaktero de filozofio kaj de
scienco. "Filozofio konsideras ion, kion ni nur pensas kaj ne povas eksperimenti.
. . la decidoj dependas nur de interna kohereco. Scienco konsideras nur faktojn
percepteblajn eksperimente, ne nur en la komenco de rezonado, sed ĝis la
fino." (p. 125) La ekzemplo donita rilatas du fizikajn kvantojn unu al
la alia. Pauli diras esence same je p. 96-7, kie li ankaŭ mencias internajn
kaj eksterajn rilatojn, kiujn mi diskutos sube.
Tiu vidpunkto implicas ekstreman empiriisman koncepton de scienco. Scienco
povas nur laŭmezure interrilatigi empiriajn donitaĵojn. Filozofio
komentas pri nur la plej abstraktaj trajtoj. Kio do estas la rolo de sciencaj
teorioj? Kaj ĉu filozofio pritraktas teoriojn aŭ ĉu ĝi
sole kaj rekte interpretas (laŭ kiaj kriterioj) la empiriajn faktojn?
Se sciencistoj ne estas ankaŭ profesiaj filozofoj, do ĉu ili malkapablas
kompreni la esencan enhavon de propraj esploroj kaj rezultoj?
Pauli eĉ ne agnoskas alternativajn filozofiojn pri scienco ol ĉi tiun
pozitivisman (lia diskuteto pri pozitivismo kaj racionalismo je p. 101 estas
tre nebula). Plue, li malprave atribuas la ekstreman pozitivismon al la praktiko
de sciencistoj mem. Sed la historio de sciencaj teorioj pruvas, ke scientistojn
koncernas ne nur mezuroj sed ankaŭ bazaj konceptoj, kaj, kaze de fundamentaj
teoriaj demandoj, filozofiaj demandoj. La neglekto flanke de Pauli de la rolo
de teorioj kaj de la karaktero de sciencaj eksplikoj kaj modeloj estas kondamninda.
Lia pritrakto de la karaktero de matematiko montras ĉi tiun kaj aliajn
problemojn (p. 128-9). "Matematiko, kvankam ĝi pritraktas kvanton,
faras ĝin laŭ pozitivaj sciencoj, tio estas, laŭ eksperimentaj
pruvoj. Tiu procedo alproksimigas matematikon al la aliaj pozitivaj sciencoj.
Pro tio ĝi servas al ili pli, ol al la filozofiaj sciencoj." (p.
128)
Kiel matematiko estas eksperimenta scienco? Ĉar oni deduktas teoremojn?
Ĉu Pauli pensas, ke matematiko konsistas nur el mekanikaj procedoj? Kio
pri logiko? Oni deduktas ankaŭ en logiko, do ĉu logiko estas eksperimenta
scienco? Ĉu logikistoj apartas de filozofio kaj filozofoj? Kio pri la
rolo de metamatematiko kaj matematika logiko?
"Kio estas kvanto mem? Jen ekzemplo de filozofia demando, kiu jam ne apartenas
al matematiko. Pritraktante laŭ la nura intelektebleco, filozofio demandas
pri la internaj rilatoj de iu afero, do pri ĝia esenca konsisto, ekzemple
kia estas la konsisto mem de materio, kia la esenco de kvanto, ktp." (p.
128)
La aserto ke la demando pri esenco de kvanto ne apartenas al matematiko estas
falsa. Tio estas esenca demando en la historio de matematiko. Ĉu Pauli
scias ion pri la diversaj skoloj de matematiko: Platonismo, formalismo, logikismo,
intuiciismo? Se filozofoj scias nenion pri matematiko, kion ili kapablas kontribui
al la kompreno de qvanto?
"Aliflanke, matematiko, kiel pozitiva scienco, demandas nur pri eksteraj
rilatoj de kvanto. Ankaŭ ĉiuj aliaj pozitivaj sciencoj pritraktas
nur eksterajn rilatojn de siaj temoj. La kialo de tio estas la atingebleco
de la sentoj, kies atingo limiĝas al la eksteraj rilatoj. Ili ne sentas
la esencon de tiu, ekzemple, ili ne konas tion, kio la kvanto mem estas entece,
sed perceptas, ke iu kvanto estas pli granda ol alia." (p. 129)
Aha! Jen konfirmiĝas mia analizo. Pauli, kiu komprenas nenion pri matematiko,
degnas aserti ke matematikistoj ne komprenas la esencon de kvanto kaj de propra
fako. Kia impertinenco! Same pri aliaj sciencoj. Kial oni rajtas aserti ke
sciencoj pritraktas nur eksterajn rilatojn, kaj nur filozofio pritraktas internajn
rilatojn? Laŭ kies koncepto de scienco? La ideoj pri internaj kaj eksteraj
rilatoj ne estas taŭge elpensitaj. Plue, tiu skemo implicas absolutan
dupartigon kaj dividon de laboro inter sciencistoj kaj filozofoj. Tio ŝajne
implicas, ke filozofoj, kies pura regno estas interpreti la ontologian signifon
de ĉio, povas fari tion laŭ propra deziro kaj kaprico kaj ne devas
konsulti la sciencojn mem. Sed la evoluo de la sciencoj dum la pasintaj kvarcent
jaroj ŝanĝas kaj determinas ontologiajn demandojn kaj la konceptadon
kaj interrilatojn de filozofiaj kategorioj. Jen la ŝlosila difekto de
la Pauli-a pensmaniero.
LA METODOLOGIO DE PAULI, KAJ KONKLUDO
Pauli volas difini, katalogi, kaj klasifiki ĉion kiel bona Aristotelano.
Lia pensmaniero ŝajnas al mi esence taksonomia (vidu p. 99). Li ne substance
pritraktas modernajn problemojn, aparte ne modernan sciencon (malgraŭ multaj
nebulaj mencioj de eksperimentado), kiu delonge transcendas la taksonomian pensmanieron.
Pauli pensas statike, esence mezepoke. Tial mankas originaleco kaj kreivo en
ĉi tiu verko. Tamen, enestas multaj interesaj kaj valoraj diraĵoj
pri homa kognado en rialto al edukado, eĉ multaj, kiujn mi ne ĉi tie
pritraktis. Kiel dirite komence de ĉi tiu recenzo, la ĉefa valoro
de Rekta Pensado estas la defendo de raciismo, kaj aparte de la prioritateco
de intelektisma edukado, t.e. de objektiva kompreno de la mondo kiel antaŭnecesaĵo
por moralo kaj agado en la mondo.
(Verkita je 1988.07.26, 1988.11.01, 1988.11.03; redaktita
por ĉiu tiu paĝo 2003.11.24)
©1989, 2003 Ralph Dumain. All rights reserved / Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
SOURCE / FONTO: Recenzo de Rekta Pensado de Evaldo Pauli, La Kancerkliniko, #50, aprilo‑junio 1989, p. 18‑20. Review of Right Thinking by Evaldo Pauli (in Esperanto).
Noto: Se mi verkus miajn tiutempajn recenzojn & aliajn verkojn nuntempe, mi verkus malsame. Tiuj aferoj respegulas la malpaciencon kaj mensostaton de tiu tempo. Miaj analizkapablo kaj esprimmaniero pliboniĝis post 1991. Mi nun pli estimus la verkojn kaj la filozofian entreprenon de Pauli. Tiutempe la plej pripensinda ero de la argumento de Pauli estis lia pritrakto de konjunktura pensado. RD, 25 novembro 2021
Rekta Pensado (Enhavtabelo) de Evaldo Pauli
Mislogika penso kaj logika penso de Evaldo Pauli
Pri Dubo kaj Certeco: Enhavtabelo & Prefaco
de Evlogi Dankov
Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
Mil jaroj de kristana filozofio (Enhavo & Enkonduko)
de Evaldo Pauli
The Late Medieval Attack on Analogical Thought:
Undoing Substantial Connection
by Sheila Delany
Verkoj de
& pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)
Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide
Home
Page | Site Map | What's
New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 24 November 2003
Update 25 November 2023
Links added 28 May 2023
©2003-2023 Ralph Dumain