Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco

Pauli, Evaldo. Pri Dubo kaj Certeco. Chapecó (Brazilo): Fonto, 1984. 162 p.

de Ralph Dumain


Antaŭ ol alvenis Evaldo Pauli, preskaŭ tute mankis originala serioza filozofio en Esperanto, kvankam partoprenis la Esperanto-movadon kelkaj filozofoj. (Eble la plej eminenta estis Rudolf Carnap). El tiuj, kelkaj verkis Esperante sed kutime ne originale pri filozofio. (Mi pensas pri nia valora Verloren van Themaat, kiu verkis originale diversteme kaj tradukis interalie filozofion, kaj ankau verkis pri filozofio nacilingve). Do ni multe ŝuldas al Prof-o Pauli, kies Pri Dubo kaj Certeco estas la plej bona filozofia verko originala en Esperanto ĝis sia aperdato. Ne temas pri leĝera verko: ĝi postulas multan atentemon, kaj kompreno malfacilas en partoj (pro la enhavo mem, ne stilmanko). Jen tre densa verko, kun multaj subdividoj. Do ne estas facila tasko resumi kaj recenzi ĉi tiun libron. Mi povas nur skize prezenti la temojn.

Enkonduko

Pauli uzadas la vorton kono, sed mi kredas ke la ĝusta vorto estas scio, do mi referencos scion aŭ sciadon. Estas tri facetoj de la sciado: psikologia, logika kaj gnoseologia. Gnozeologio temas pri la enhavo de scio, pri ĝia valoro. Pauli subdividas ĝin, unue al ĝenerala kaj speciala gnozeologio. En speciala gnozeologio troviĝas la gnozeologia studado de la sciencoj, kiun Pauli nomas epistemologio (p. 20-21).

Utile por ni, Pauli skizas la historion de diversaj terminoj kaj ties problemojn (p. 27-30). Mi bezonis tiun eksplikon, ĉar la difinoj de Pauli ne estas akcepteblaj por anglalingvanoj, kiuj ne uzas la terminon gnozeologion kaj ne limigas epistemologion al strikte priscienca amplekso.

Pauli donas pritraktojn de la metodo en gnozeologio kaj etan historion de gnozeologiemaj filozofoj. Poste li klasife traktas la specojn de dogmismo.

Estas la naiva dogmismo, kiu povas esti tute naiva (primitiva) aŭ parte naiva (la Eleanoj, Sokrato, Platono, Aristotelo). Diskutiĝas la fortoj kaj mankoj de Aristotelo kiel gnozeologo (p. 33-35). Laŭ Kantio, la tradicia metafiziko estas dogmisma kaj ne sufiĉe kritikisma. Racia dogmismo estas dogmismo kun pruvoj, ĝenerale nesufiĉaj. Kritika dogmismo havas sufiĉajn pruvojn. Kontraŭe al la supra pozitiva dogmismo, oni povus nomi la skeptikismon negativa dogmismo. Inter la filozofiaj dogmismoj, troviĝas la dogmismoj de eksteraj kriterioj kaj la dogmismo de internaj kriterioj (kritikismo).

Pri dogmismoj de eksteraj kriterioj, menciiĝas la stoikistoj, kies kriterioj estas psikologiismaj, kaj modernaj variantoj, ekz. Balmes, Tongiorgi, kaj Palmieri. Pauli klasifas ankaŭ empiriismon kaj pragmatismon eksterkriteriemaj filozofioj. Mi tute ne komprenas la argumenton pri la kritikismo. Pauli diskutas la platonistojn, Kartezion, Kantion, kaj ekzistencialismon. Evidente, la kritikismo estas la plej alta etapo de dogmismo, kaj por pruvi ĝin valida, necesas antaŭdiskuti la scion kiel donitaĵon kaj ĝiajn propraĵojn.

Ĉapitro I: Pri la unuaj konoj kiel donitaĵoj

Unue, diskutiĝas la konscio pri la mensa atenteco. Tuj aperas la kruca distingo inter rekta atento (atento al la objekto) kaj malrekta atento (atento al la sciado mem, reflektiĝo). Sekvas historio de la uzado de ĉi tiuj konceptoj kaj de la diversaj terminoj. Due, traktiĝas la konscio pri la konscio mem. Estas du malsamaj konceptoj kiuj esencas en la malkonsento inter la certemuloj kaj la skeptikuloj, konvene bildigitaj (p. 63). Laŭ skeptikuloj, la konscio estas "ĉenaro de konscioj pri la antaŭa konscio," kiu kondukas al problemo de senfina regresado. Laŭ neskeptikuloj, la dua konscio debranĉiĝas de la unua konscio.

(Mia nefinita resumo evidente finiĝas ĉi tie, kiu laŭ notoj korelaciiĝas kun p. 64.)


Komentoj

Maldecas ke recenzanto, kies devo estas recenzi la libron verkitan, recenzu la libron neverkitan. Tamen, mi aldonos proprajn koncernojn.

Ĉi tiu libro limiĝas al tre bazaj demandoj, al ĝenerala valideco de bazaj procezoj de perceptado kaj kognado. Tiuj ŝajne ne estas la plej premaj aktualaj epistemologiaj problemoj. (Pli aktuala demando estas, ĉu perceptado aŭ observado estas teori-implicata.) La libro utilas se interesas vin tiuj problemoj. Tamen, miaopinie, tiuj ne estas la plej intelekte, socie aŭ politike gravaj kaj interesaj problemoj. Mi bedaŭras, ke Pauli ekskludis la efektive socie krucajn demandojn de la kompreneblo de la mondo, de la eltroveblo de naturleĝoj, t.e., kion Pauli nomas epistemologio. Mi kutime ne malŝparas tempon disputante kun pajacoj, kiuj asertus ke la ekstera mondo eble estas halucino; se jes, mi ja utiligus ĉi tiun libron.

Prioritatas demandoj pri scieblo de la mondo preter la baza tereno de sensperceptoj kaj reflektiĝo baze de ili—ĝenerale, kompreno pri tia, kia estas la mondo kiel tuto. Ĉi-rilate gravas la dialektika rilato inter dubo kaj scio. Dubo estas mem metafizika, aprioria supozo—ankaŭ naiva, se oni ne pravigas ĝin. Travestie al Descartes—eblo dubi ĉion ankaŭ meritas skeptikon. Oni pensu ankaŭ pri ambiguo en Hume—konfuzo inter logika kaj natura eblo/neceso. Tra historio, okazas kaj progresemaj kaj reakciaj epistemologiaj kaj politikaj uzoj de skeptikismo. (Rig. ekz. verkon de Richard Popkin.)

Mi ankaŭ pensas pri formo kaj enhavo, kaj preter fundamentismo. Oni volas komenci el pure formalisma starpunkto. Nu, tiu kogna tensio necesas en la progreso de abstrakta pensado. Sed finfine oni komencas kun ia scia enhavo el la materia mondo, kaj oni povas esti sinrefleksiva, sed nur de specifa sidpunkto, ne formalisme. (Notu aforismon de Neurath.)

Verkita 1989.11.12, 1989.12.23, Red. 2004.11.23
©1989, 2004, 2011 Ralph Dumain. All rights reserved / Ĉiuj rajtoj rezervitaj.


Pri Dubo kaj Certeco: Enhavtabelo & Prefaco
de Evlogi Dankov

Review (Recenzo): Evaldo Pauli, Rekta Pensado
de R. Dumain

Dubo kaj Ateismo” de Evlogi Dankov

Postkomentaro al Dankov” de R. Dumain

"Doubt and Atheism" by Evlogi Dankov

Rekta Pensado (Enhavtabelo) de Evaldo Pauli

Mislogika penso kaj logika penso de Evaldo Pauli

Mil jaroj de kristana filozofio (Enhavo & Enkonduko)
de Evaldo Pauli

Review of Bruno Latour, Steve Woolgar, Laboratory Life
by Verloren van Themaat

“A critique of Loglan” & “The irregularity of Interlingua”
by W. A. Verloren van Themaat

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto-sekcio pri Dubo & Skeptikismo en:
Doubt & Skepticism: A Directed Minimal Bibliography & Web Guide

Descartes & Marxism: Selected Bibliography

Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2004
Links added 20 July 2011 & 25 Nov 2021

©2004-2021 Ralph Dumain