NIA KULTURO

el la hungara

Kio estas mondliteraturo?

Vi trovos ĉi sube la 6 unuajn alineojn de la pli ol 1000-paĝa libro de Antal SZERB, Historio de la mondliteraturo (A világirodalom története).


Tuj antaŭ apero de ĉi tiu libro, mi ne kapablas forpeli senton, ke, kiel faris malnovaj aŭtoroj, ankaŭ mi devas pardonpeti pro mia aŭdaco, kiu pelis min, homon solan, entrepreni verkadon de la historio de la tuta mondliteraturo. Mi konfesas, tia entrepreno inspiris dubemon ankaŭ al mi; precipe en la komenco. Sed poste, ju pli mi progresis, des pli mi kvietiĝis. Dum verkado mi malkovris ion strangan: la mondliteraturo ja ne estas tiel giganta kiel oni kredas. Se ni konsideras nurnure tiujn kreintojn kaj kreitaĵojn, kiuj vere havas valoron mondliteraturan, la ŝajne senlima studenda materialo surprizige ŝrumpiĝas. Oni rajtas aserti, ke la vera mondliteraturo ne ampleksas pli ol bone kunelektita privata biblioteko. Ĝiaj volumoj surbretiĝus kontraŭ la muroj de granda laborĉambro. Se iu, de sia junaĝo, regule kaj profesie legadas, nell' mezzo 1, mezvoje de la vivovojo, li jam ellegis gravan parton de la mondliteraturo, eĉę se li ne rimarkis tion.

Kompreneble, ĉio dependas de tio, kion ni komprenas per ‘mondliteraturo’. Mondliteraturon multaj konceptas, kiel sumon de naciaj literaturoj, tial hungaraj scienculoj prefere uzas anstataŭ la vorto ‘mondliteraturo’ la esprimon ‘universala literaturo’. Mi ne entreprenis verkadon de la historio de la ‘universala literaturo’. Mi uzas la vorton ‘mondliteraturo’ en ĝia originala senco. La vorton enkondukis en la publikan konscion Goethe, Li diris al Eckermann: “Nacia literaturo fariĝas sensignifa, jam temp’ estas por la mondliteraturo kaj ni ĉiuj devas klopodi, ke ĝia erao plej baldaŭ establiĝu”. La citaĵo montras, ke per mondliteraturo Goethe komprenis literaturon kiu signifas ion ne nur por ia nacio, sed por la tuta mondo. Do MONDliteraturon oni komprenu ne en aktiva senco, kiel ‘literaturon, kiun verkas la tuta mondo’, sed en pasiva senco, kiel ‘literaturon verkatan por la tuta mondo’. La mondliteraturo estas sumo de tiuj valoraj kaj efikaj verkoj, kiuj signifas ion, almenaŭ virtuale, por ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj kiuj reale atingis ĉiujn civilizitajn naciojn. La historio de la mondliteraturo estas procezo, en kiu supernacie gravaj pensoj kaj verkoj, trans limoj kaj jarcentoj, reciproke fekundiĝas kaj influiĝas. La historio de mondliteraturo estas vivanta interdependo.

Sekvas el ĉi tiu difino, ke historio de mondliteraturo ne prizorgos mezajn verkistojn, eĉ se ili gravas en naciaj literaturoj. “Oni ne rajtas postuli de la homaro—diras elstara usona literaturhistoriisto—, ke ĝi kuntrenu la dum jarcentoj akumulitan ŝarĝon de mezaj verkoj, pro la stranga motivo, ke vivis homoj, kiuj malpli bone verkis”. La mondliteraturon konsistigas nur vere grandaj verkistoj kaj tiuj, kiujn oni ĝenerale opinias grandaj.

El ĉi tiu difino fontas maljusteco neforigebla. La mondliteraturo konsistas el literaturoj de grandaj nacioj, —aŭ, ĉar temas pri literaturo—de ‘grandaj lingvoj’. Ne pro tio, ke tiuj estas necese pli valoraj, ol literaturoj de malgrandaj nacioj, sed pro praktika kialo: parolantoj de grandaj lingvoj foje lernas alian grandan lingvon, kaj parolantoj de malgrandaj lingvoj scipovas, krom la propran, nur grandajn lingvojn. Tiel, en la komunan literaturan konscion, en la ‘mondliteraturan’ konscion, eniras nur literaturoj de grandaj lingvoj, kaj elstaraj verkoj el literaturoj de malgrandaj lingvoj, kiujn oni tradukis en grandajn lingvojn. Klera hungaro povas atenti literaturon en la hungara, germana, franca, angla, itala, eble la hispana, sed, el la sveda aŭ el la finna literaturoj, li konas nur tion, kio estis tradukita en la superajn lingvojn. Do se ni rezonas tiel, la mondliteraturo konsistas el literaturoj de la klasikaj lingvoj greka kaj latina, plue el la Sankta Skribo—komunaj bazoj de nia kulturo. Poste el literaturoj de tri grandaj latinidaj lingvoj, la franca, itala kaj hispana, kaj de du grandaj ĝermanaj lingvoj, la germana kaj angla. Aldoniĝos, pro kunefiko de ekfulmoj de elstaraj spiritoj kaj historiaj cirkonstancoj, la literaturoj pola, rusa kaj skandinava. Nur ĉi tiuj literaturoj influas la universalan literaturon, nur ĉi tiuj estas elementoj de la ĵus aludita vivanta interdependo. En la estonto eble eniros la mondliteraturon pliaj literaturoj; sed en tiu ĉi historia momento 2, tiaj estas la limoj de la mondliteraturo.

Estas maljuste, kaj ĉi tion, ni, filoj de malgranda nacio, fortege sentas; sed tian maljustecon kontraŭbatali estus infaneske, donkiĥoteske.

Ne necesas aldona klarigo por foresto, en tiu ĉi libro, de literaturoj malnovaj kaj novaj de orientaj nacioj. Kiajn ajn mirindajn trezorojn ili rezervas al kelkaj, kiuj kapablas ekkoni ilin, ili ne influis la literaturon de la okcidenta kultursfero, ne eniris la mondliteraturon, kaj iliaj grandaj verkoj ne estas komuna trezoro de la homaro. Oni devas escepti la literaturojn araban kaj persan, kies elstaraj verkoj, alireblaj per fidindaj tradukaĵoj, efike kontribuis al la formiĝo de okcidentaj literaturoj.

Antal SZERB
tradukis EdZ

1. itale en la teksto: ‘ĉe la mezo’ 2. 1940.

Noto de la tradukinto: Kvindek jaroj pasis. Kion dirus hodiaŭ Antal Szerb? Li certe ne ŝanĝus sian metodon, nek siajn konkludojn, sed li same certe aldonus kelkajn ĉapitrojn al ĉi tiu Historio de la mondliteraturo. Li supozeble aldonus novajn ĉęapitrojn pri la literaturoj ĉina, japana kaj sanskrita, kies kelkaj verkaĵoj jam eniris la ‘vivantan interdependon’ pri kiu li parolis, kaj aliaj estas ĝin enirantaj.

Kompreneble, se ni povus fari Esperanton ‘granda lingvo’, tio komplete ŝanĝus la naturon de la mondliteraturo. Ĉu estas vere malfacile al klerulo aldoni al lingvoj, kiujn li jam konas, la nian? Li farus tion, se ni donus al li motivojn, ekzemple, se li povus aliri nur en nia lingvo ideojn kaj verkojn, kiujn li volas ekkoni, aŭ se nia lingvo reale ebligus al li ŝparadon de la tempoelspezo necesa por lernado de unu aŭ pluraj ‘grandaj’ lingvoj.


FONTO: Szerb, Antal. “Kio estas mondliteraturo?”, el la hungara tradukis Eugène de Zilah, kun notoj, La Gazeto , n‑ro 64, 30 aprilo 1996, p. 25-26.


History of World Literature (Excerpt, 1941: Aldous Huxley)” by Antal Szerb

Ĉu behinoj?” de Eugène de Zilah

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Kie estas via frato, Habel?” de Vinko Oŝlak

La radikoj de nia literaturo” de William Auld

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Antal Szerb - Vikipedio

Eugène de Zilah - Vikipedio

Neo- frivolous
[Review of Journey by Moonlight by Antal Szerb, translated by Len Rix]
by Mieke Chew (Sydney Review of Books, 24 February, 2015)

The Reception of Blake in Hungary
by Agnes Peter


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 August 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain