44. — La interrilato de pensoj devu esti logika, ĉu inter ideoj, kiuj konsistigas juĝojn, ĉu inter juĝoj, kiuj konsistigas rezonojn. Laŭ tiu ideala situacio de interrilato de pensoj, unuj nomiĝas logikaj, ĉar ili estas perfekte interligitaj, aliaj nomiĝas mislogikaj, ĉar ili ne estas tiaj.
Vi certe ne akceptas mislogikajn pensojn. Observante vian menson mem, vi povas konstati, ke ĝi spontanee forjetas ilin. Simila fenomeno okazas ĉe viaj sensoj. Okuloj preferas kelkajn lumojn kaj kolorojn. Oreloj, kelkajn harmoniojn de sonoj. Havigu, do, al vi logikecan pensadon, pro interna ĝojo kaj ĝuo de via spirito.
Logikemo ne estas facila afero. Al nia menso estas nur facila la logikeco de la plej simplaj pensoj. Kaŭze de ilia simpleco, kelkaj pensoj sukcesas aperi ĉiam laŭ la rekteco de ĝiaj logikaj interrilatoj. Ekzemple, ni komprenas, ke ĉiu kaj ĉio estas entoj; ke estas ordinare pli bone vivi, ol ne vivi; ke io ne povas samtempe esti kaj ne esti, rilate la saman aspekton.
Tute alie okazas en sciencaj kaj filozofiaj aferoj. Se iu ne atentas
78
ĉiujn detalojn de iu ampleksa rezonado, li povas alveni al difektita rezonado. Ĉe infanoj, tiuj difektoj okazas pro ankoraŭ ne kreskinta atento. Ĉe plenaĝuloj, ne nur pro ne spertigita atento, ankaŭ pro aliaj eraroj. Ekzemple, pro ne atenteco al la malgrandaj distingoj de similaj aferoj, mislogikulo pritraktas ilin kiel samajn.
Kion fari por eduki nin laŭ logikeco? Estas necese nur pli da atento al la diverseco de pensoj kaj al la diversaj formoj de interrilato inter il. Ekzemple, juĝo estas komparo de subjekto kun predikato; tie ĉi, oni devas atenti pri la diverseco inter la du eroj komparataj, por ke oni sciiĝu, ĉu devas aserti aŭ nei. Rezono komparas la diversformojn de interrilato inter juĝoj, por atingi konsekvencon produktitan; tie ĉi oni devas atenti pri la menciita interrilato inter juĝoj kaj pri la ligiteco inter ili kaj la konsekvenco.
Jen listo de kelkaj mislogikecoj, por tuj poste analizi ilin kun la celo eduki la atentigon de nia menso. Oni preferu antropologiajn situaciojn.
Komence, homo ne perceptas diferencon inter naturaj kaŭzoj (la fizikaj) kaj la internaj (de volo kaj instinkto). Tia estas la animisma penso.
Primitiva homo ne perceptas diferencon inter tio, kio sekvas ion nur kiel unu post alia, kaj tio, kio sekvas ion kiel efekto sekvas kaŭzon. El tiu miskompreno rezultas superstiĉa penso.
Ankaŭ ne perceptas primitiva homo, nek perceptas infano, ke la precipo en iu ento estas ĝi mem (ĝia enteco absoluta), ne la rilatoj de la tuta konjunkturo. Tamen, primitivulo kaj infano sentas sin kiel en la nura cirkonstanco de tiu konjunkturo, kie, la rilatoj, kvankam ne estas esenco, rolas kiel nura signifo. El tio rezultas konjunktura penso.
Rilate plenaĝulojn difektitajn per animisma penso, reeduko estas preskaŭ neebla. Ilia tuta vivsistemo baziĝas sur tiaj konceptoj. Ili firme defendas sin kontraŭ argumentoj de aliaj. De generacioj al generacioj, tra jarcentoj, antaŭeniras magiaj kaj animismaj eksplikoj. Tamen, oni ne malkuraĝiĝu. Unuj pli frue, aliaj pli malfrue, forlasos siajn mislogikajn ideojn.
79
Iu profesoro falis en grandan riveron, de rapida fluo. Li naĝis per energiaj brakumoj. Ne atendita radiko, eliranta de arbo ĉe la rando, permesis al li foriri, ĵus antaŭ granda akvofalo. Dank’al Dio! — kriegis la edzino, pensante, ke Dio estis veninta savi sian edzon. Dank’al la radiko! — kontraŭdiris la profesoro, rememorante la grandan fizikan klopodon de sia naĝo por fine kapti la neatenditan radikon. Kiu el ili pravis? Kiel logike rezoni pri la okazintaĵo?
46. — Parapsikologiaj fenomenoj kaj aliaj neoftaj fenomenoj, pro slaj strangaj aspektoj, favoras animismajn kaj supernaturajn interpretojn, se persono ne havas logikecon. Por primitiva homo, sugestioj, vizioj, inspiroj, revelacioj, nekonataj lingvoj nur povas havi supenaturan kaŭzon, laŭ animisma kaj magia formo. Li ne konsideras aliajn eblajn kaŭzojn, ekzemple la subkonscion. Se konsciaj fenomenoj restas kaŝitaj en subkonscio, ekde tiu subkonscio homo povas esti gvidata ankaŭ subkonscie en sia ago. Vi scias, ke nia ago fariĝas samtempe, kiam ni konas. Do, se ni subkonscie konas, eble ni ankaŭ subkonscie povas agi per tiaj subkonsciaj konoj. Tiaj subkonsciaj agoj povas esti eĉ parolo kaj verko de libroj. Kiel la diverseco dc sonĝoj, tiaj agoj kelkfoje estas mirindaj laŭ direkto kaj kohereco.
Antikvuloj ne konis tiun alian hipotezon de ekspliko. Nek la hodiaŭa primitivulo. Tial li daŭras en la akcepto de supernaturaj eksplikoj de fenomenoj, kiel vizio, revelacio, inspiro, nekonataj lingvoj, ktp. La mislogikeco ne estas ekzakte en la supernatura ekspliko, sed en la ne sufiĉa ekzameno de tiu ĉi hipotezo, kaj de la kontraŭa.
80
47. — Superstiĉa penso rezultas fundamente el du miskomprenoj. Ekzemple, se buso veturanta kontraŭbatas alian buson, ekzakte kie laŭlonge pasas tradicia monakino kun la kapo tute kovrita per nigra drapo kun jupo ĝis la tero, iu povas pensi, ke tiu bato estis kaŭzita de tiu nigre kaj strange vestita monakino. La unua miskompreno estas tio, ke unu okazo, kiu nur venas post la alia, povas ne esti kaŭzita de tiu alia. Tiu konfuzo devenas el la simileco, kiu havas sekvon de du okazoj, kun la sekvo de kaŭzo kaj efiko. La dua miskompreno baziĝas en animisma penso. Laŭ tiu animisma penso nur ekzistas kaŭzoj de vola decido; primitivuloj ne atentas fizikajn kaŭzojn de la naturo. Efektive, buso batis ne pro ia vola decido; do, ne kaŭze de la laŭlonge iranta monakino, eble eĉ preĝanta Dion por protekti vojaĝantojn.
Superstiĉe multaj bruligas incenson dome, por forskui malbonajn spiritojn. Tiuj konvinkoj, pri la bonaj efikoj de brulanta incenso devenas de aliaj okazintaĵoj ne sufiĉe analizitaj.
Kiaj estas viaj superstiĉoj? Ekzamenu viajn pensojn kaj malkovru, kie via kribligita logiko estas difektita.
48. — Konjunktura penso atentas nur rilatojn de cirkonstanco. En iu ajn cirkonstanco, la cirkonstancigitaj objektoj havas, tamen, sian propran entecon. Al tiu enteco la konjunktura penso ne atentas. Sekve, tiu penso estas difektita, ĉar ĝi ne povas koncepti kiel unikan tion, kio ne estas eĉ ĉefa.
Precipe infanoj pensas tiel, laŭ konjunktura penso. Por infanoj patro ne estas iu ento, sed nur iu rilato en la strukturo, en kiu li vivas. Alidire: patro ne ekzistas, nur ĉeestas.
Laŭ tiu infana mieco, patro kaj kelkaj aliaj personoj aŭ objektoj nur havas signifon, se ili rilatas al tiu mieca centro. Ankaŭ la infano mem ne scias, ke ĝi ekzistas kiel iu “mi” absoluta. Ĝi estas ĉeesto rilatanta eksteren. Dum la unuaj jaroj infano ne diras “mi”, ĉar ĝi ekzistas
81
nur rilate. Pro tio infano ĉiam ploras, kiam la rilatoj malaperas, aŭ tute aliiĝas. Ankaŭ pro tio, infano konservas kiel siajn la kutimajn objektojn, ludilojn, teleron ĉe tablo, eĉ la lokon kie li sidas.
Se vi ne konas tiajn pensmanierojn de via infano, certe vi faros ilin multfoje plori, sennecese. Tio ne estas egoisma sento de la infano. Ĝi bezonas ĉiam la samo, ĉar ĝi pensas laŭ rilatoj. Sen tia kutima mondo de rilatoj, via infano ne sukcesas situi. Se vi bezonas aliigi ion, vi devas fari tion iomete kaj prudente. Iometa aliigo estas eĉ bona, ĉar ĝi edukas infanon je atentigo al la aliigo mem de la rilatoj, ĝis li komprenos ion pri la enteco de la objektoj.
Mire tamen, ni povas aliigi rilatojn de iu konjunkturo por plibonigi ilin, eĉ por la plezuro de la infano. Ekzemple, se vi metas vian patran ĉapelon sur la kapon do via filo, kio okazas? Li pensas, ke li fariĝis la patro mem. Ĉar la infano vivas preskaŭ nur rilatojn. Tiu ĉapelo rilatas la patron. Do, se la infano uzas ĝin, ĝi fariĝas subjektive la patro mem. Sammaniere, se infano rajdas iun bastonon, tiu stango, pro iu simileco, rulas la rilatojn de ĉevalo. Ne interesas al la infano la enteco, sed la rilatoj. Sekve li rajdas gaje kun gestoj de vera rajdanto.
Ĉe plenaĝulo povas resti kelkaj trajtoj de konjunktura penso. Se la kvanto estas granda, ĝi signifas difekton. Tiuj restantaj trajtoj de konjunktura penso ĉe plenaĝuloj okazas precipe en religiaj kaj sociaj aferoj. Ĉu vi jam ekzamenis, kial oni konsideras sanktaj la lokojn, kie oni preĝas? Sankta, la restaĵojn de sanktuloj?
Certe, loko sankta estas unuafoje enteco, tute absoluta. Sed kiu supozas, ke ĝi sanktiĝis, pro la preĝado kaj pro religiaj ceremonioj, tiu konsideras precipe rilatojn. Se vi, tamen, rigardas tiun lokon precipe kiel lokon, certe vi ne respektos ĝin tiom sankte, kiel tiu, kiu nur konsideras rilatojn. Primitivulo estas kvazaŭ infano, kies mensa strukturo ne sendependiĝas inter si la “mion” kaj la “objektojn”. Efektive, primitivuloj timas pli ol saĝuloj, kontraŭstari ion sanktan. Tial preĝejoj, kvankam grandaj kaj utilaj por multaj sociaj profitoj, restas dum la plej granda parto de la semajno senokupa spaco. Kiuj havas la kapon nebone
82
faritan, tiuj perdas konsekvence profitojn.
Restaĵoj de sanktuloj unuavide estas rilatoj, laŭ la penso de tiuj, kiuj ne atentas la entecon mem de la objektoj. Elvolvita menso ne valorigas tiom, kiom primitivulo, la restaĵojn de sanktuloj. Eduko de penso, por atingi rektan pensadon, postulas atentigon pri tio, ke la precipa konsisto de la objektoj estas ĝia enteco. Certe la rilatoj ekzistas, sed ni valorigu ilin ne tiom, kiom erare la primitivulo faras.
En socia vivo homo plivalorigas rilatojn, ol entecon. Se li ne atentas entecon, li fariĝas nelogika, formalisme supraĵa. Tamen, tiaj rilatoj ekzistas kaj pravigas kelkajn ceremoniojn kaj kutimojn. Ekzemple, neniu metas piedojn sur la tablon. Neniu eniras misvestita en domon de aliaj familianoj. Aŭtoritatuloj devas esti en altranga loko kaj esti alparolataj ceromonie. Kiu inaŭguras iun konstruaĵon, ekzemple lernejon, tiu rompas rubandon, kvazaŭ li farus ion esence; sed tiu eniro en lernejon ne estas esenca, ĉar ni imagas la rilatojn ĝuste kiel instruiston, kiam li eniras por instrui. Inaŭguro imitas, do, la veran eniron de instruisto.
Se en teatra scenejo magiisto havas karakterizan turbanon, popolo rigardas lin kiel specifan faranton de magiaj artoj. Tamen, se magiisto ne uzas turbanan simbolon por rilatigi sin kun tiaj artoj, la akceptado ne fariĝas tiel facile. Sammaniere, policisto vestita laŭ ofico, pli facile estas respektata. Medicinisto, blanke vestita kaj en speciala ĉambro kun aparatoj, ricevas de gekonsultantoj facilan aŭtoritaton por tuŝi ĉiujn partojn de iliaj korpoj; sed ne en aliaj cirkonstancoj. Sankta papo, episkopoj, pastroj, rabenoj, bonzoj, ceremoniuloj de iu ajn religio, kiam strange vestitaj por reprezenti Dion, sukcesas roli antaŭ simpla popolo la oficon prenitan. Ĉio ĉi tio okazas pro la socia tendenco de la homo, kiu tre valorigas rilatojn. Kresko de logika penso pli kaj pli liberigas homon de tia sklaveca situacio.
83
49. — Scienca kono neniam atingas definitivan certecon. Oni konsideras ion certa, nur ĝis apero iutage de pruvo kontraŭa. Sed ni neniam povas definitive scii, ĉu ĝi venos aŭ ne. Multon jam kredis la homaro kiel certan, tamen iun tagon devis ĝin forlasi. Ekzemple, ke Suno ĉirkaŭiras Teron.
Rezonado de primitivulo ofte difektiĝas, ĉar li kredas kiel definitivajn la rezultojn. Li ne nur estas primitivulo pro siaj plej oftaj eraroj. Eĉ kiam li sukcesas pensi kiel sciencisto, li eraras pro la kredo pri definitivaj konkludoj.
Kie estas la motivo de la nedefinitiveco de sciencaj konoj? La problemo situas en la metodo mem, la konkludo pere de indukto. La donitaĵoj kolektitaj estas analizitaj, por apartigi tion, kio estas egala en ĉiuj donitaĵoj. Oni lasas la singularajn elementojn, por starigi nur la ĝeneralajn aspektojn. Oni induktas, ke tiuj ĝeneralaj elementoj estas la plej esenca, la naturo, la leĝo, la kaŭzo, la strukturo mem. Tiuj ĝeneralaj elementoj eksplikas la singularajn, la efikojn, la rezultojn. Ĉu vi kredas, ke tiu scienca ekspliko povas esti definitiva?
Scienco, ekzemple, ekzamenas rapidecon de lumo. Kiu mezuras unufoje la rapidecon, trovas tricent mil kilometrojn por sekundo. Se en la dua fojo, en la tria fojo, en la kvara fojo, ktp. la sama rezulto daŭras, scienculo induktas, ke ĉiam daŭros tiu rezulto. Sed tiu ĝeneraligo ne estas logike sekura. Ĝi estas nur hipotezo pli sekura, ol la unua singulara donitaĵo. Neniu scias, ĉu iutage lumo efektive povos moviĝi per alia rapideco.
Vi jam aŭdis pri mirakloj. Certe neniam vi mem konstatis iun solan. Kio estas, ekzakte kaj akurate miraklo? Ĝi supozas dualisman sistemon, tiun ĉi naturon kaj alian, la supernaturon aŭ Dion. Miraklo estus, do, fenomeno, kies ekspliko ne renkontus kaŭzon en tiu ĉi naturo, sed en la alia, la supernaturo aŭ Dio. Se ekzistus miraklo, oni pruvus la ekzistadon de tiu alia supernaturo.
Tamen, laŭ logika penso, ne estas ebla decidi, ke iu fenomeno ne havas eksplikon en naturaj kaŭzoj. Tial, mirakloj restas nur hipotezoj
84
neniam tiam provitaj; la religioj bazitaj en la ekzisto de io supernatureca, restas ankaŭ proponoj de nura hipoteza valideco.
Analizu tiun aserton jen fenomeno eksterordinara, kiu ne havas naturan eksplikon. Se ni ekzamenas naturon, tiu ekzameno neniam atingas konkludon. Do, se iu fenomeno eksterordinara ne renkontas eksplikon ĝin hodiaŭ, tio povas esti pro manko de ekzameno. Ĉiam estas eble iutage renkonti la nekonatan eksplikokaŭzon ĉe la naturaj kaŭzoj. Se vi edukas bone vim intelekton por logike pensi, vi kredos miraklojn nur kiel hipotezojn.
90. — Ĉu naturaj leĝoj ekzistas? Ĉu ni devas obei tiajn naturajn leĝojn? Ni agas morale, se obeas al iu leĝo. Jen problemo, kiu havas kelkajn rilatojn kun la rekta pensado.
Ni povus pruvi naturajn leĝojn nur per indukta rezono. Nu, indukto liveras nur kredeblajn hipotezojn, neniam absolutajn certecojn. Do, kiel altrudo de naturo, moralo ne ekzistas. Aliflanke, ni scias, ke naturo aliiĝas. La tiel diritaj naturaj leĝoj estas nur cirkonstancoj kun kelka daŭro. Dum tiaj altrudoj daŭras, ni devas agi kohere. Jen relativa moralo, kiu aliiĝas laŭ la cirkonstancoj.
Por ke ekzistu moralo tute absoluteca, ni ne povas apogi ĝin sur indukta rezono, nek sur la tiel diritaj naturaj leĝoj. Neniu pekas, se li ne obeas tiajn tiel diritajn naturajn leĝojn. Li devas nur akcepti la konsekvencojn. Ankaŭ li povas dediĉi sin al la aliigo de la cirkonstancoj.
Primitivulo perceptas, ke iuj agoj bone rezultas, ĉar ili plaĉas al li. Aliaj rezultas nebone, ĉar ili dolorigas kaj malĝuas. Kio plaĉas, tion li konsideras deva kaj morala. Kio ne plaĉas, maldeva, nemorala, malbona. Ankaŭ ĉi tie, la pensmaniero ne estas logika. Neniu devas morale agi, kiam io plaĉas. Kaj nedevas, kia.m io neplaĉas. Pruvoj por la ekzisto de absoluta devo, vi serĉu, do, alie, se vi volas pensi rekte.
85
FONTO: Pauli, Evaldo. Rekta Pensado. Chapecó: Fonto, 1983. Ĉapitro II, § 3, C: Mislogika penso kaj logika penso [#44-50], p. 78-85.
Rimarku mian anglalingvan tradukon Mislogical thought and logical thought. — RD
Review (Recenzo): Evaldo Pauli, Rekta Pensado
de R. Dumain
Recenzo Nefinverkita:
Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco
de R. Dumain
Pri Dubo kaj Certeco: Enhavtabelo & Prefaco
de Evlogi Dankov
Mil jaroj de kristana filozofio (Enhavo & Enkonduko)
de Evaldo Pauli
The Late Medieval Attack on Analogical Thought:
Undoing Substantial Connection
by Sheila Delany
Essence of dialectical method vs ideology: key links
Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)
Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio
Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide
Alireteje / Offsite:
Home Page |
Site
Map | What's New |
Coming
Attractions | Book News
Bibliography |
Mini-Bibliographies
| Study Guides |
Special
Sections
My Writings |
Other
Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 25 November 2021
Link to English translation 22 November 2023
Site ©1999-2023 Ralph Dumain