William Auld

Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.

Fine de 1946 mi revenis, 22-jara, post kvarjara milita servado, al mia hejmlando. Dum preskaŭ dek jaroj mi konis — laŭ lernolibra nivelo — Esperanton, tamen mi estis analfabeta pri la literaturo de tiu lingvo, kaj absolute neniam havis eĉ plej malgrandan kontakton kun iu ajn esperantisto. Malstreĉiĝante pro la konstato, ke mi travivis la buĉadon, kaj ke bela paca estonteco — mi supozis — etendiĝas antaŭ mi, mi decidis esplori pli profunde la internacian lingvon. Mi do mendis, laŭ la titoloj en katalogo, grandan pakaĵon da libroj, kaj eklegegis.

La unua tralegita libro estis romano de Remarque, la dua estis Infero el la Dia Komedio de Dante, la tria estis La tragedio de l’ homo de, kompreneble, Madách. Jes, hodiaŭ mi povas skribi “kompreneble, Madách”; sed en 1946, kvankam kiel edukita anglalingvano mi tamen bone sciis pri la furorinta Remarque kaj la klasika Dante, kiel edukita anglingvano mi nepre ne sciis eĉ la nomon de la hungara poeto aŭ la titolon de lia granda verko. Kiel mi sciu? Aŭtoritata, 350-paĝa Historio pri okcidenta literaturo, kiun mi posedas, dediĉas al la hungara literaturo precize . . . tri liniojn (sola mencio de Petőfi). Kaj tio estas tri linioj pli, ol la plimultaj anglalingvaj literaturhistorioj dediĉas al la literaturo de Hungarujo.

Mi do mendis la esperantan tradukon plejparte hazarde, pro la interesa titolo kaj lakona kataloga indiko ke “temas pri epika poemo iom simila al la Paradizo perdita de Miltono”. Kaj mi raviĝis. Kaj mi miris, ke tiu ĉefverko estas nekonata en Britujo. (Post kelkaj jaroj mi efektive sukcesis trovi, polvokovritan en biblioteko, anglan tradukon, faritan de iu vortbuĉisto — verŝajne bonintenca — kies fuŝaĵo, se iu entute legis ĝin, sukcesus nur kompromiti la originalon.)

Nelonge poste mi renkontis mian unuan kleran esperantiston, kaj al li mi menciis mian raviĝon pri Madách. Mi bone memoras, kiel eklumiĝis entuziasme liaj okuloj, kaj li diris: “Ho, jes! Kaj Petőfi, ĉu ne, kaj Ady, kaj Arany . . .” Vidante laŭ mia esprimo, ke mi ne komprenas, li demandis, “Ĉu vi ne legis Hungaran antologion? Ne?” kaj senplue li deklamis:

Banas sin la luno en ĉiela maro,
Revas la rabisto meze de arbaro, ktp.

Tiu amiko, Reto Rossetti, havas fortan memorkapablon. Tiun posttagmezon mi aŭdis kun miro kaj profunda plezuro dekon da hungaraj poemoj; reveninte al sia hejmo, li enpoŝtigis al mi pruntedone la Hungaran antologion; kaj tiel malfermiĝis al mi tute nova tereno, kies ekziston mi antaŭe eĉ ne supozis.

Dum kelkaj jaroj, de tempo al tempo renkontiĝis amika triopo — mi, Rossetti, Francis — kaj tranoktadis kune, trinkante kafon, fumante senpaŭze, babilante kaj deklamante. Ĉiu laŭdezire leviĝis, iris al la bretaro, prenis libron, eklegis, dum aŭskultis la aliaj kaj faris poste komentojn aŭ simple silentis kontente. La leganto mem spertis tiajn noktojn, espereble? Neniu tranoktado estis kompleta por ni sen multaj hungaraj verkoj, tradukitaj plejofte de la mirinda Kalocsay. Efektive, tiel amataj fariĝis al ni diversaj hungaraj poetoj, ke ni baldaŭ aludis al ili per iliaj antaŭnomoj. Probable aliaj popoloj estas pli formalaj ol ni skotoj; sed ĉe ni, ekuzado de antaŭnomoj estas normala inter amikoj, kaj ŝajnis al ni normale diri ekzemple: “Laboru, homoj! kiel Sándor instigas:

Sed ho, ĝis tiam halt’ ne estu,
Sed estu lukto kaj fervor’!”

Kio nin aparte impresis ĉe la hungaraj verkistoj, tio estis profunda intelekta kvalito, kiun ni subsentis en preskaŭ ĉies verkoj; en ekzemple la angla literaturo ni ion similan ne trovis. Kiam iu neesperantista idioto foje diris, “La hungara? — cigana kulturo!”, mi ankoraŭ memoras, kiel Rossetti preskaŭ apopleksiis. Montriĝis, ke la dirinto eĉ unu vorton el la hungara literaturo neniam legis: li estis, ho ve, tipe angla (sed mi supozas, ke ĉiu popolo havas kelkajn idiotojn. Mi aŭdis simile sensciajn stultaĵojn pri la literaturo esperanta.)

Kompreneble, ni ĉiuj trovis proprajn plejŝatatojn. Francis, kies artformo antaŭ ĉio estas la novelo, projektis volumon: La dek plej bonaj noveloj en la mondo, kaj insistis, ke “Malriĉaj homoj” de Zsigmond Móricz estas unu el tiu granda deko. Rossetti neniam ĉesis surdigi nin per laŭdado de la novelkolekto Norda vento de Karinthy. Al mia speciala gusto aparte plaĉis, ĉu proze ĉu poezie, la luksa lingvaĵo de Babits. Krome, multaj unuopaj poemoj fariĝis intimaj posedaĵoj miaj. Moto kaj titoligo de unu el miaj propraj poemaroj, Unufingraj melodioj, fariĝis verso de Ernő Szép:

Per unu fingro klavojn trapromeni.

Al la poemo, el kiu mi ĉerpis tiun verson, mi faris la plej altan omaĝon, kiun mi kapablas: mi tradukis ĝin formfidele, laŭ la esperanta versio, en la skotan lingvon. Unu alian poemon mi traktis same: “La nokto de libertempa soldato” de Oszkár Gellért. Pro kopirajtaj kaŭzoj mi neniam eldonis tiujn tradukojn, tamen ili estis multe admirataj, interalie de du ĉefaj nuntempaj skotaj poetoj, al kiuj mi montris ilin.

Neniam forpasis mia amo al la hungara literaturo. Dank’ interalie al la brila revuo Hungara vivo, kiu aperadis de 1961 ĝis hodiaŭ, mi povis konatiĝi ne nur kun la klasikaĵoj kaj la antaŭmilitaj verkoj, sed ankaŭ kun la plej lastaj atingoj de la moderna epoko: Sándor Weőres, Mihály Gergely, László Nagy kaj lia edzino Margit Szécsi, Károly Jobbágy, Mihály Ladányi, kaj multaj, multaj aliaj. Dank’ al la eldonejo Corvina mi povis legi ĉiam novajn hungarajn verkojn, inter kiuj elstaran pozicion por mi havas la brila romano Dudek horoj de Ferenc Sánta — sed mi nepre devas mencii ankaŭ la longe atenditan kompletan poemaron de mia malnova amiko Sándor, kaj funde reviziitan eldonon de tiu mia unua, okulmalferma, hungaraĵo La tragedio de l’ homo.

En angla lingvo mi posedas du volumojn tradukitajn en la hungara. En Esperanto mi posedas 26 volumojn el la hungara, kaj tio ne enkalkulas la centojn kaj centojn da verkoj tradukitaj aperintaj en diversaj kolektoj kaj revuoj. Mi kelkfoje aŭdis, ke “Esperanto estas malamiko de la naciaj lingvoj”. Kia renverse, kia honta renverso, de la vero! Male, Esperanto estas plej forta amiko de la nacioj, kaj precipe de la nombre pli malgrandaj nacioj, precize, ĉar pere de Esperanto oni povas pli funde kaj pli intime ekkoni la valorojn de fremdaj popoloj.

Mi konfesu ion. Pro mia interesiĝo pri la hungara literaturo pere de Esperanto, mi iam ekstudis la belan hungaran lingvon. Mi baldaŭ konstatis, ke kvankam mi eble kapablus mendi manĝaĵon en restoracio, mi neniam kapablus alproprigi la hungaran sufiĉe profunde por ĝuste apreci la literaturon. Sed per la brilaj esperantaj tradukoj, faritaj de hungaroj en belegan Esperanton, mi almenaŭ povis ricevi fidindan superrigardon de la hungara literaturo. Kaj ekami ĝin. Mi estas pli kompleta homo, kaj — ĉar mia profesia fako estas ĝuste la literaturo — pli sperta fakulo, dank’ al la hungaraj esperantistoj.


FONTO: Auld, William. “Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.”, Hungara Vivo, 1974, n-ro 4, p. 11.


Soneto de Ernö Szep,
tradukis Kálmán Kalocsay

Norda Vento: Novelkolekto
de Frigyes Karinthy, tradukis Karlo Bodó

Hungara Antologio (1933)

Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron
de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Enhavlisto de Hungara Vivo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 September 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain