Kiel Esperanto Influis Mian Karakteron kaj Mian Karieron

William Auld

Iam, se oni estus stariginta al mia parencaro la demandon, kiel Esperanto influis mian karieron, pli ol unu el ili estus respondinta, ke Esperanto detruis ĝin! Ĉar (mi volonte konfesas) la internacia lingvo estis tre oportuna bastono por draŝi mian haŭton okaze de fuŝoj kaj malsukcesoj, kiuj neniam malabundis en la ĥaosa progreso de mia vivo.

Tamen tiuj miaj parencoj eraris. Cetere, mi ne estas la unua adepto dum la ekzisto de Esperanto, kies parencoj prenis tian starpunkton. Komprenu bone: oni ne estis kontraŭ Esperanto—kontraŭe, oni tre aprobis la ideon—nur, oni opiniis, ke ekzistas pli gravaj aferoj en la mondo, kiel ekzemple la certigo de la ĉiutaga pano (kun, laŭeble, iom da konfitaĵo). Kaj, tre certe, ankaŭ tio estas grava.

La eraro de mia parencaro estis duobla; unue, la internacia lingvo estas unu el la vere gravaj aferoj en la mondo; due, miaj malfortaĵoj devenis de interne, de mia karaktero, kaj ne de ekstere, nome, de miaj okupoj. Ĉu tamen Esperanto influis mian karakteron? Ankaŭ tiun demandon mi volas nun respondi.

Mi iam diris al plendema parenco: Se mi fariĝus kristana misiisto kaj pasigus mian vivon inter la sovaĝaj(?) pacifikanoj, vi estus kontenta kaj nomus tion dediĉeco; sed ĉar mi volas porti interkompreniĝon al la civilizitaj popoloj, interalie al la kristanaj, vi nomas tion tempoperdo.

Konfesinde, tio okazis antaŭ pluraj jaroj; nun mia kariero havas firman bazon kaj oni ne plu timas pri mia pano, kvankam unuavide tion mi NE ŝuldas al Esperanto. Unuavide. Tamen la afero ne estas tiel simpla. Mi estas, nome, ĉefinstruisto kaj viclernejestro en mezlernejo, kie mi instruas literaturon, historion kaj geografion. [1] Ekde tre juna aĝo mi havis ambicion fariĝi instruisto, kaj (kiel, finfine, la plimultaj instruistoj) mi sintenas tre serioze al la pedagogia tasko. Mi deziras eduki kiel eble plej taŭge miajn lernantojn, kaj al tiu celo estis direktitaj la jaroj de mia studado kaj pretiĝado, kiel ankaŭ granda porcio de miaj nunaj horoj. En tiu senco Esperanto estis kaj estas al mi treege grava kaj utila.

Kiel specialisto de literaturo mi kompreneble studadis, en kaj ekster universitato, la literaturon. La usona poeto Ezra Pound iam skribis: [2] »Kiam temas pri la poezio, multaj personoj eĉ ne volas scii, ke ilia propra lando ne okupas la TUTAN loĝeblan tersurfacon. Tiu koncepto ŝajnas iel insulti ilin«. Tio ŝajnas al mi fundamente grava. Juna esperantisto skribis al mi, ke li deziras studi en brita universitato »komparan literaturon«; trovinte, ke neniu brita universitato rekonas tiun temon, li devis enskribiĝi en Sorbonne malgraŭ la fakto, ke li apenaŭ—ĝis tiam—konis la francan lingvon. Duonŝerce mi diris al li, ke la plimultaj britoj eĉ ne scias, ke ekzistas literaturo ekster la anglalingvaj teritorioj; kaj, tamen tiu ŝerco enhavas ankaŭ iom da vero: kiom da britoj eĉ aŭdis ekzemple, pri la grandioza »Tragedio de l’Homo« de Madách, pri »Sinjoro Tadeo«, »Japana kroniko<<, »La bapto de Caro Vladimir" eĉ »Eŭgeno Onegin« kaj »Gösta Berling«?—malgraŭ la fakto, ke tradukoj de tiuj verkoj ekzistas en angla lingvo. Oni povas diri, ke praktike nur la britaj esperantistoj. Kulpas almenaŭ parte la anglaj tradukoj, kiuj donas neniun impreson pri la valoro de la koncernaj verkoj kaj estas, en la plimultaj kazoj, plorinde malbonaj.

Sed evidente, literatura specialisto kiu konas la nomitajn verkojn, kaj scias taksi ilian lokon en la koncernaj literaturoj kaj en la mondliteraturo, estas pli taŭge ekipita por sia tasko, ol tiu, kiu ne scias eĉ ke ili ekzistas. Li almenaŭ kapablas eviti la eraron, supozi, ke tio, kion li konas, ampleksas la TUTAN gamon de la literaturaj eblecoj. Lia fundamento estas plifirmigita, liaj horizontoj estas plivastigitaj. Mi opinias, ke mi multe profitis el tiuj kontaktoj kun la malpli konataj kulturoj, kiujn ebligis al mi Esperanto kaj preskaŭ nur Esperanto.

Mi opinias, ke valoras iom pripensi ]a unikecon de la esperanta tradukarto, kompare kun la angla kaj franca tradukartoj (kiuj, ankaŭ, al mi estas konataj). En certa stadio de la angla lingvoevoluo—proksimume en la 16a ka 17a jarcentoj—la tradukado ludis konstateblan kaj ne malgravan rolon en la angla literaturo. Eĉ pli frue, jam en la 14a kaj 15a jarcentoj, tiu rolo komencis sentiĝi. Multaj el la grandaj verkistoj—Chaucer, Spenser, Milton, inter aliaj—kvazaŭ »lernis sian metion« per la tradukado; pluraj tradukoj, ekzemple la »Metamorfozoj« de Golding kaj ]a »Rabelezo« de Urquhart en la angla kaj la »Eneido« de Douglas en la skota, fariĝis grava kaj influa posedaĵo de la koncernaj literaturoj. Io simila okazis ankaŭ en la franca. Tamen poste ]a tradukarto komencis degeneri kaj fariĝis ĉiam malpli respektata, tiel ke hodiaŭ la respektivaj literaturaj majstroj nur en esceptaj okazoj entreprenas tradukojn, kaj la ĝenerala nivelo de belliteraturaj tradukoj en tiuj du naciaj lingvoj estas sub la mezo. Ne estas do mirinde, se oni emas subtaksi verkojn, kiujn oni ne konas en la originala lingvo!

La esperantistaj tradukantoj tamen trovas sin hodiaŭ en situacio tre simila al la angla kaj franca renesanco; la tradukarto estas, en Esperanto, respektata, kaj niaj majstraj verkistoj tute nature emas fari tradukojn, kiuj jam levis la ĝeneralan traduknivelon ĝis mirindaj altecoj. Hodiaŭ la esperantaj tradukistoj havas, kiel la anglaj kaj francaj tradukintoj de la 15a kaj 16a jarcentoj, la avantaĝon de lingva instrumento elasta, plastika, semantike pura kaj simpla, dum ili havas aldone ankaŭ alian avantaĝon, kiun la nacilingvaj tradukintoj preskaŭ neniam havis: nome, la lingvo el kiu ili tradukas estas ordinare ilia denaska lingvo, dum la lingvo en kiun ili tradukas estas tia specialaĵo, ke ili povas kin absolute proprigi al si kaj regi, kio estas preskaŭ neebla je studita nacia lingvo. La rezulto de tio estas, ke ili posedas ambaŭ lingvoin ĝis sama grado.

Alia faktoro estas, ke Esperanto adaptiĝas al la teĥnikaj specialaĵoj de—verŝajne—ĉiuj lingvoj. Oni kutime tradukas la francan aleksandron per la angla kvinjambo, kaj inverse; tamen la naturo de la du versoj kaj de la du lingvoj estas reciproke tiel malsama, ke vera traduko apenaŭ estas ebla, kaj eĉ la plej bona traduko devas doni malĝustan impreson. Esperanto same taŭgas por reprodukti ambaŭ versojn: oni povas traduki aleksandron per aleksandro kaj kvinjambon per kvinjambo. Rezulte, la bonaj tradukoj donas fidindan impreson pri la originaloj!

Pro tiuj kaj aliaj kaŭzoj, Esperanto ebligis al mi fariĝi pli kompetenta literatura fakulo, ol mi estus sen ĝi. Espereble mi sukcesas doni al miaj lernantoj pli taŭgan edukadon pro tio.

Kiam temas pri la instruado de geografio, estas apenaŭ necese pruvadi, ke Esperanto estas treege utila, kaj ke sekve mi kiel instruisto multe profitis el mia scio pri la internacia lingvo. Oni pensu nur pri tia simpla afero, kiel la ricevado de foto-poŝtkartoj el la tuta mondo! Pere de esperantistoj oni povas ĉiam ricevi unikan materialon, plej ofte nehaveblan por neesperantistaj instruistoj, kiuj ne scias, kien sin turni por havigi ĝin. Ĉefa pedagogia principo estas la vivigo kaj interesigo de la temo; personaj kontaktoj en la studataj regionoj—kiujn oni povas peri al siaj lernantoj—pli realigas, vivigas kaj, sekve, interesigas, ol io ajn alia. Mi multfoje povis respondi al demandoj de lernantoj pere de miaj esperantistaj kontaktoj; kaj ne lastrange grava estas la fakto, ke ĝuste miaj esperantistaj kontaktoj unue vekis mian propran intereson pri geografio, kiu ĝis tiam malmulte allogis min.

Pri la historio ĉu ne estas iom alie? Ĉu Esperanto rekte influis mian karieron ankau tiurilate? Nu, krom la tamen atentinda, »Jarmiloj pasas« de Haefker, en la internacia lingvo ne ekzistas vere gravaj verkoj. Oni ne povas diri, ke rekte Esperanto multe helpis en tiu fako. Aliflanke, mi nepre trovis, ke la efektiva (kontraŭe al teoria) mondkoncepto, kiun oni akiras per korespondado en Esperanto kaj personaj renkontiĝoj uzantaj tiun lingvon, multe modifis mian starpunkton rilate al la historio studita. Kiam oni havas personajn kontaktojn, kun ĉeĥoj, slovakoj, serboj, kroatoj, japanoj, rusoj, k.a., la historio kvazaŭ prenas trian dimension. Kiam oni ekscias, ke ankoraŭ hodiaŭ vivas homoj, kiuj nostalgie rememoras la aŭstro-hungaran imperion, ekzemple, kaj pretas defendi ĝin, oni havas ekvidon pri la kontraŭflanko de la medaliono prezentita sub la masko de gratulinda progreso. La internacia sento kaj sperto bone servas por kontraŭpezi la naciisman tendencon, kiun la naciaj historiistoj pli aŭ malpli konscie alprenas. Kiam oni renkontis esperantistojn el »malamika« nacio, oni havas pli realan koncepton pri la vera signifo de la vorto »malamika« en tiu kunteksto, kaj tio helpas ricevi la necesan konstantan atentigon, ke »nacioj« konsistas el individuoj, kaj ke individuoj en la tuta mondo rimarkinde similas unu alian. Historia lektoro en minimume unu universitato sentas neceson, kiam li ekpritraktas la Reformacion, difini sian starpunkton kaj rekomendi verkojn de, unuflanke, katolikaj historiistoj kaj, aliflanke, protestantaj historiistoj—ĉio en la nomo kaj kun la celo de objektiveco! Kiom pli necesa estas objektiva historio sur la internacia tereno! Kaj per Esperanto oni pliproksimiĝas al objektiva mensa stato. Tio estas precize unu el la motivoj de la persekutado de esperantistoj, kiun trovis necesa diversaj regantoj en diversaj mondpartoj!

Mi do opinias, ke Esperanto multe influis mian profesian karieron, parte rekte, parte oblikve. Ĉu ĝi ankau influis mian karakteron?

Mi estis tre juna, kiam mi eklernis Esperanton—mi havis dektri jarojn. La instigo estis simpla kuriozo pri lingvoj ĝenerale. Estas do malfacile por mi taksi la influon de Esperanto sur mian karakteron, ĉar kiel mi povas taksi, ĉu tiuj karakterizoj, kiuj logis min kaj tenis min al Esperanto, estis jam latentaj aŭ aktivaj en mi je tiu aĝo, aŭ ĉu ili kreskis poste, pro la efiko de Esperanto mem? Ŝajnas al mi, tamen, ke la cirkonstancoj de mia infanaĝa eduko devis ja naski en mi internacian sentemon kaj homaranismon, kiuj pretigis min por akcepti Esperanton kiel ion naturan kaj memkompreneblan (ĉar certe tia ĝi por mi ĉiam estis).

Ĉiuokaze, ĉu Esperanto estas kaŭzo au rezulto, ne tre gravas. La internacia lingvo estas tiel plektita en mian vivon, kaj tiel kreis aŭ firmigis mian fidon pri la esenca homeco de la homaro, ke oni ne plu povas ĝin malplekti, eĉ por analizi la rilatojn inter ĝi kaj mi. Oni prave asertas, ke la denaska nacia lingvo tiel profunde enradikiĝas, kun ĉiuj siaj nuancoj, en la menson, ke ĝi fariĝas integra parto de la personeco. Tute same estas pri mi kaj Esperanto. Mia vivo estas duoble riĉa pro la posedo de miaj du karaj lingvoj: la angla kaj la internacia.

1 Tio estis antaŭ pluraj jaroj. Hodiaŭ miaj taskoj estas preskaŭ ekskluzive administraj.

2 Ezra Pound: ABC OF READING. Faber, Londono, 1951, p. 42.


FONTO: Auld, William. “Kiel Esperanto influis mian karakteron kaj mian karieron,” en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), p. 207-212.

(Noto: mi renombris la duan piednoton konvertante la piednotojn al finnotoj.)


75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio
(enhavo kun retligoj al poemoj)

William Auld de Esperantiĝo al Militservo

William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service
(translated by R. Dumain)

Kiel mi amikiĝis kun Imre, Sándor, Mihály, k. a.” de William Auld

Survoje al adoleska raso
(El intervjuo de William Auld fare de Reinhard Haupenthal, 1977)

Interviews with William Auld: Broadcasts on Radio Scotland (1993)

Londono Tra Lupeo” de William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

William Auld @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 September 2014

Site ©1999-2015 Ralph Dumain