Mi ŝatas vagadi sola en la nokto.
Ho fino de mizeraj amoj, mono kaj senfruktaj luktoj
tiam mi sentas, ke la mondo estas kun mi
kune kun siaj akvoj kaj plantoj, montoj kaj bestoj
tiel, kiel la Sinjoro siatempe
per sola brovomovo kreis ĉion.
Mi paŝadas tra la brilaj bulvardoj
kie ĉio estas tiel fie maskita, mi devus plori, vidante tion
sed tiam, kvazaŭ oni indulgus ilin, ili estas mildaj kaj puraj
la laboremaj homoj jam dormas, la nenifarantoj
eliris el la teatroj
kaj eniris en la kafejojn.
Malplenas la nokto, kaj kiam mi trairas la placojn
silento sidas en la anguloj de la fermitaj pordejoj kiel ankaŭ
inter la arbedoj de arboj kaj en la baseno de l’ dormanta fontano.
Ŝajnas ke mi aŭdas la frapadon de miaj blankaj ostoj sur la
pavimo
ke mi etendas miajn flugilojn por traflugi la bluan aeron
al la steloj
direkte al la serpoforma luno
kiu fride lumas kaj bojas kaj tremas en la foro.
Ne estas maniaĵo, mi asertas, iam mi
transiros ĉiujn limojn
mi forlasos ĉi teron, miajn gefratojn kaj malamikojn.
Neniu ploros pro tiu, kiu al neniu envere apartenas
eble nur al tiu ĉi malpura fabrika kvartalo, sur la norda rando de
Peŝt
kaj se iam mi mortos, ankaŭ mia animo revenados nur al vi
Anĝeltero, kiu ricevis vian nomon pro tio, ke akuŝistinoj kaj
sorĉistinoj
eltiris la bebojn mortaj el la sino de viaj virinoj
estingis multajn milojn da meĉoj, antaŭ ol ties flamo ekflagrus
kaj tiel oni nomis vin tero de anĝeloj, anstataŭ
nomi sanga viktimo de Satano.
Nun ankaŭ vi dormas, ho viva vundo de
ĉi urbo
mallaŭte vi ĝemetas kaj foje ekronkas, kiel monstro
kiel senforma nigrahaŭta besto malantaŭ la vualoj de l’ nokto
kaj foje klakas seruro, kaj tra la pordo elpaŝas aŭrora kaldronhejtisto
sodomordita lavistino, aŭ en striita uniformo rubkolektisto
kun stelo sur ambaŭ kolumoj kaj granda latuna
sonorilo en la mano, kiel akolito, ekiranta al entombigo
kaj poste vi povas vidi la knarantajn ferĉarojn kaj la larĝgluteajn,
longvilajn ĉevalojn
kiam kun vaporantaj nazotruoj ili peze paŝadas laŭ la stratoj,
krutlinie
al la fendiĝanta ĉielo kaj iliaj longaj kolharoj ekbrilas en
la lumo.
Kun siaj kadukaj ĉaroj jam venas la fruktovendistoj
juna ĉevalido stumblas sur la pavimo, en fermitaj kaĝoj
kokerikas la ruĝkrestaj vilaĝaj kokoj kaj eksonas sonorilo
en la turo de templo nomita pri beata Sankta Margarita
kaj dum ĉi tero jene balanciĝas kaj vojrande floras arboj
mi forpelas la pensojn, kiuj povus konfuzi la ordon
de tiu ĉi reala mondo, povus lanĉi demandojn, ne zorgante pri
tio
ke ili estas mortkondamnitaj jam antaŭ la naskiĝo.
Ili paŝadas plu, jam ekster la kadroj de l’ nokto
la ponto postrestis min kaj la lampoj estingiĝis.
Sekrete tamen mi volus scii, kie mi nun estas
mia vivo rotacias, kiel bobeno, sed mi ne scias ĉirkaŭ kiu
mi aŭdas, ke iu vokas min kaj mi ĉiam pli distanciĝas eĉ
disde mi
kvazaŭ eĉ vin mi ne povus trovi sur tiu loko, kie
lastfoje mi disiĝis de vi. Ĉiam pli rapide proksimiĝas
la arbaro
por kaŝi vin disde mi, la rufaj haroj de l’ arboj falas sur viajn
rufajn harojn
kaj se mi krias vi jam nenie troveblas. Nenie.
|