Bunta prismo

Literaturaj facetoj de la hungara kubo...

de István Nemere


Kiel ĉiujare, ankaŭ en 1987 aperis en Hungario ĉirkaŭ ok mil libroj, el kiuj pli ol du mil oni povas nomi beletro. El tiu maro da verkoj eĉ la plej bonvola kritikisto povas elekti nur kelkajn, se li volas rakonti pri interesaj eventoj en la hungara literatura vivo. Ofte okazas, kompreneble, ke tiaspeca elekto estas subjektivema. . . Eble ŝajne estos ankaŭ ĉi-okaze.

En tiu rivero de libroj mi renkontis nur tri menciindajn por eksterlanda publiko. Samtempe mi konscias, ke malfacile estas paroli aŭ skribi pri libroj al homoj, kiuj plej verŝajne tiujn librojn neniam tralegos. Jen ankoraŭ unu aspekto de la lingvaj malfacilaĵoj: la recenzisto povas ja diri kion ajn, neniu (?) scipovas lin kontroli . . .

Post tiu ĉi eta devojiĝo—al la temo! La unua libro havas du partojn, la unua aperis jam en 1976, la dua en 1987 kaj tiam el la du duonoj fariĝis tuto. Temas pri la libro de Ferenc Temesi: Por (La Polvo), volumoj I kaj II.

Per tiu ĉi romano (?) la aŭtoro konstruis, eĉ ni diru: kreis literaturan ĝenron novan, almenaŭ en Hungario. La libro estas kvazaŭ-leksikono: en alfabeta ordo listiĝas vortoj, konceptoj, nomoj ktp., kaj ĉiu havas longan aŭ mallongan klarigon. El centoj da tiaj klarigoj elformiĝis fine la “romano”—aŭ ni nomu ĝin kiel ajn. La urbo, kie ĉio ĉi okazas, Polvurbo, ekzistas vere, sed nomiĝas Szeged kaj situas proksime de la jugoslavia landlimo, Ĝi estas unu el la plej grandaj hungaraj urboj. De tie devenas la aŭtoro, kaj la leganto de la duvoluma verko ofte rekonas lokojn ulojn kaj eventojn.

Temesi koleras pri sia jama urbo, do tiusence kaj ĝis ioma grado la verko estas pamfleto kontraŭ Szeged, pli larĝe: kontraŭ la provincurba vivo, eĉ mi diru: vivaĉo.

Post la apero de la “leksikonromano” multaj artikoloj okupiĝis pri ĝi kaj la aŭtoron oni ofte intervjuis. Siatempe do (en la unua duono de la jaro 1987) La Polvo estis librosukceso en Hungario. Ke temas pri Szeged, estas sekreto por neniu (malgraŭ, ke tiu urbonomo tute ne aperas sur la paĝoj de la verko), ja en “Polvurbo” ĉiu institucio, placo, strato, eĉ la najbaraj urbetoj kaj vilaĝoj havas siajn verajn (szeged-ajn) nomojn. La verkon oni povas disigi do je romano beletra, romano biografia (de la aŭtoro) kaj romano familihistoria, ja la aŭtoro ofte enplektadas la historion de siaj antaŭuloj. Rimarkinde, ke Temesi revivigis iun malnovan, jam de sesdek-sepdek jaroj formortintan teknikon: lia verko enhavas partojn kun malnovmoda, larĝa priparolmaniero, kiu alvokas en memoron la similajn anekdothavajn, abunde verŝantajn vortinundojn de la pasintjarcentaj granduloj, ekz. Jókai kaj Mikszáth.

La tempodaŭro en la du volumoj enhavas ĉirkaŭ 140 jarojn, la verkisto mem (alinome) ofte aperas, foje li mem rakontas ion en iu-tiu vortklarigo, foje ankaŭ pri si li skribas kiel eksterulo.

La kritikistoj laŭdis la verkon, tamen estas du aferoj malplaĉantaj al ili. Unu el la kontraŭopinioj diras, ke la nivelo estas ondema, diferenca en la diversaj partoj de la verko. Tio iomete estas natura kaj komprenebla, ja temas pri tre longa verko. Sed jam pli gravas la dua akuzo: la romano ne havas finon. La aŭtoro tutsimple neniel finis ĝin, kaj tio kompreneble kolerigas multajn legantojn.

La dua menciinda libro, ŝajne kiel la unua, estas romano. Verkis ĝin aŭtorino konata jam de du jardekoj: Anna Jókai (ŝi ne estas parenco de la iama fama epikisto, Mór Jókai). Ŝia nova romano: Az együttlét (La kunesto), malgraŭ la titolo verdire temas pri soleco. Pri la soleco de tridekjara nuntempa hungaro, kiu ne povis studi universitate, ĉar iusence li ne volis akcepti la socion tia, kia ĝi estas. Li estas danĝerulo, ĉar ne nur posedas sian privatan opinion pri tiu ĉi mondo sed ja li ĝin eĉ eldiras! Ofte li eldiras. . . Li ne kontraŭas, nur ne akceptas la socion. La vivvojon de la romanheroo ni ekkonas el liaj pensoj longegaj: la verko donas al la leganto interesan bildon pri la nuna Hungario kaj post la fino de legado ĝi ankoraŭ longe resonas en la animo.

La tria, tiujare plej interesa libro estis satiro. György Schwaida: Csoda (Miraklo). Komence ĝi estis bonega teatraĵo, ofte ludita en certaj budapeŝtaj kaj provincaj teatroj, poste la aŭtoro faris el ĝi romanon. La temo: juna homo pro akcidento blindiĝas. Iom poste burokratisma komisiono kontrolas lian sanon kaj ĝi prijuĝas, ke li vidas. Kaj komenciĝas la farso: la blindulon ĉiu komencas trakti kvazaŭ vidanton, li devas serĉi okupon, laboron, la edzino, la eksaj kaj nunaj kunlaborantoj faras tiel, kvazaŭ ili ne vidus, ke li daŭre blindas. Li devas vidi, se tiel decidis aro da estimataj kuracistoj kaj aliaj gravuloj!

La verkisto havas multajn bonajn ekpensojn por funde eluzi la memkreitajn situaciojn. Lia heroo enamiĝas al maljunulinaĉon, ekhavas eĉ aŭton (nu, verdire, nur Trabanton, do ne aŭton . . .) kaj eĉ permesilon por konduki ĝin! Kaj jam la sekva miraklo: li kondukas ne pli malbone, ol centmilo da vidantaj hungaroj.

Nuntempe kaj ekde nun eĉ plie, la satiro certe estos tre dezirata ĝenro en la hungara vivo (literatura . . .). Ja proksimiĝas jaroj ekonomie malfacilaj.

En Hungario lastjare kompreneble aperis ankoraŭ kelkaj menciindaj verkoj, sed pri tiuj ĉi tri oni parolis plej multe kaj ili posedas verajn valorojn. Nun, kiam oni malpli legas, sed pli laboras kaj televidas, ni devas ĝoji, ke ankoraŭ kelkaj libroj kapablas furori en tiu ĉi lando.


FONTO: Nemere, István. “Literaturaj facetoj de la hungara kubo...,” Literatura Foiro, n-ro 110, decembro 1987, p. 20-22.


Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Mia avo inter esperantoj
de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

‘World Literature’: A Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Ferenc Temesi, hungara verkisto

Ferenc Temesi - Vikipedio

György Schwajda - Vikipedio

Anna Jókai - Vikipedio

Anna Jókai - Wikipedia, the free encyclopedia

Anna JÓKAI (1932) [Publishing Hungary]

Jókai Anna: Be Not Afraid (Ne féljetek in English)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 October 2019

Site ©1999-2019 Ralph Dumain