Ŝajnas ke sciencfikciaĵoj, ĉu verkaj, filmaj aŭ radiaj, fakte sekvas—malgraŭ la neordinareco de siaj mondoj, medioj kaj intrigoj, eĉ inter si plej malsimilaj—kelkajn, ne tro multajn, ŝablonojn. (Honoron al esceptoj!) Pri natur-sciencaj kaj teknikaj ŝablonoj ni povas almenaŭ supozi ke ili relative multnombras, sed el ekonomia vidpunkto la oferto de ŝablonoj estas tiel magra ke ni eĉ povas komplete elnombri ilin. Tial ke ekonomio estas sociscienco, ni eble eĉ povus ĝeneralige diri ke la prisocia bildo de SF-aĵoj estas maltrafa, sed ni restu ĉe la temo ekonomio. Jen la gamo de ŝablonoj:
1. La portretita socio, Tera aŭ kosma, disponas ĝeneraliĝintan super-teknikon kaj senlimajn ekonomiajn eblojn. Tiu socio, ĉiam simplige prezentata kiel—eksplicite aŭ implicite— komunismeca, ĉion kapabla, ĉion eltenas. Por krei verkon, sufiĉas ke el tiu eleganta vivmedio, kiu sendube reprezentas la dezirojn de la homaro, la herooj estu pelataj al siaj aventuroj. Ekonomiko, estante la scienco pri racia disdivido kaj utiligo de limigite disponeblaj havaĵoj kaj ekonomiaj riĉfontoj, eĉ ne povas fari obĵeton: manke de ekonomiaj baroj, mankas ekonomiaj problemoj. Tamen, ŝablono restas ŝablono.
2. Ankaŭ robinsonaĵoj malhavas ekonomiajn problemojn. Ĉar ekonomio povas koncerni tutan socion aŭ ties klasojn, tavolojn, opojn, la Robinsonoj de SF-aĵoj ne havas, ne povas havi ekonomiajn zorgojn.
3. Simila al 2. Post-kataklisman socion minacas pereo. La ekonomia zorgo de la postvivinta soci-stumpo estas forkonsumi la disponeblajn magrajn stokojn.
4. La homaro, regata de ekonomiaj konsideroj, servigas al si altkapablajn robotojn. Ĉi tiuj tamen, provante iĝi homoj, ekmilitas kontraŭ la homaro—kaj de tiu momento la ekonomia fono, jam dekomence nebula, tute malaperas.
5. La centra problemo de ĉi tiu ŝablono kiu malkovriĝas ofte nur en la lasta triono de la verko, estas ĝuste ekonomia laŭ sia naturo. Anoj de fremda civilizo, aŭ eventuale kaptitaj teranoj, estas sklavige ekspluatataj. Foje tiu plej kruda ekspluat-formo ligiĝas al super-tekniko. La scienca duono de sciencfikcio devus ne koncedi tion, sed fikcio pli fortas. Kiel ajn, la simplega solvo estas kontentiga ankaŭ el ekonomia vidpunkto: necesas liberigi la subprematojn, kaj jen la fino.
6. La plej konkreta produkto de ekonomia pensado estas mono, ĉirkaŭ kiu turniĝas la intrigo en multaj klasikaĵoj kaj eĉ en pli da krimromanoj. Ankaŭ SF ne povis tute superi la fetiĉon de mono, sed ĝi bezonis alianciĝi kun la prikrima ĝenro por igi monon risorto de la intrigo—intrigo malpli skemeca ol ĉe la ĵusaj ŝablonoj.
Jen do la ŝablonaro! Eventuale, oni povas kruci la ŝablonojn. Denove: honoron al esceptuloj!
Oni komprenas kial malabundas la ŝablonoj. Laŭ sia karaktero, SF imagriĉe fikcias pri tiaj objektoj, pri tiaj sciencaj rezultoj ekzistantaj, konjekteblaj aŭ inventeblaj, kiuj povas esti spektaklaj, mikroskopaj, timigaj, krozantaj en la spaco, ekzistantaj en multaj varioj el kiuj kelkaj ekstremaj, aŭ tiaj ke, kontrastante al si mem, ili inversigas ion por ĉiuj konatan. Al la arsenalo de SF apartenas kosmoŝipoj, komputiloj, gravito kaj malgravito, biologia mutacio, renversebla tempopaso ktp. Sed kion povus fari SF pri la grizaj nocioj de ekonomiko, kiel rentabilitato, produktiveco, neproduktiva laboro, daŭremaj produktiloj, terenrento, debeto kaj kredito, gajno kaj perdo ktp.
Estus troige atendi ke ekonomiko ekhavu pli gravan rolon en SF, aŭ ke eĉ aperu la ĝenro ekono-SF. Tamen, ekonomiko povas larĝigi la spektron de SF, kontribui al pli realisma prezento de imagitaj socioj.
Ekonomiko bildigas kaj reflektas, per siaj rimedoj, la naturajn procezojn produktajn, distribuajn kaj konsumajn de la socio. Krom ĉi tiu pasiva rolo—kaj sin bazante sur tiu—ĝi pli kaj pli ofte entreprenas bildigi estontecajn procezojn. Daŭre serĉante—dum sia navigado inter la Scilaj kaj Karibdaj de la ĉiam malsufiĉaj riĉfontoj—la ĝustan direkton, ekonomiko, per la ellaboro de evoluinstigaj metodoj, per sia kontribuo al elekto de la optimumaj kaj plej efikaj teknikaj solvoj, nepre aktive formas, malgraŭ siaj problemoj, la estontecon. Jen tiu aktiva flanko de ekonomiko kiu meritas la atenton de sciencfikciaj aŭtoroj.
FONTO: Ertl, István [patro]. “Ekonomia pensado en la sciencfikcia literaturo,” el la hungara tradukis István Ertl [filo], La Kancerkliniko, n-ro 72, oktobro-decembro 1994, p. 7. Aperas kun permeso de István Ertl [filo].
“Du
plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl
Mia
avo inter esperantoj
de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl
"Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko" de Ladislav Podmele
Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 31 July 2014
Site ©1999-2018 Ralph Dumain