Mia avo inter esperantoj

de Ferenc Temesi
tradukis István Ertl

Pri mia senfina, sovaĝa scivolo je literaturo kaj lingvoj plej multe mi ŝu1das al mia patrina avo. En la tuta granda familio li estis la unua, kiu diplomiĝis, tamen li mortis pensiita kooperativano. Pri la literatura agado sufiĉu diri, ke li verkis ne nur propre eldonitajn poemarojn, sed ankaŭ taglibrojn kaj novelojn; krome folklorajn teatraĵojn, kiujn — kvazaŭ vilaĝa Ŝekspiro — li mem reĝisoris, foje eĉ ĉefrolis. Unu fojon li eĉ implikiĝis en gazetaran proceson, pri kio multaj plumistoj vane revadas.

Urba infano mi estis nur dum la jaro: somere, “por ke mi ne okupu lokon”, mi devis paŝti ĉe miaj geavoj, vilaĝe. Kontraŭe al aliaj domoj, kie estis “Trifolia grio vendata” aŭ “Blokŝtonoj aĉeteblaj”, (en Tengőd nur la fundamentoj estis el ŝtono; la resto konstruiĝis kutime el adoboj) en la fenestro de miaj geavoj videblis kartona folio kun tute malsama teksto — la gravecon de tio mi ankoraŭ ne komprenis. Nur pli malfrue, kiam en la strato Bocskai (Bocskay) la bonorde tretata, tera piedirejo elkreskigis asfalton, kaj mem kiel akaciojn la jaroj — altigis adolesko, nur tiam mi haltis foje apud la fendoza, rufe kalkita muro de la domo, kies fenestron iu ajn povus senpene enpaŝi. Inter ridallogaj, ĝisbrile viŝitaj pomoj de mia avino kaj la surskribo “VINO VENDATA”, viglis la secesiaj, krude kurbaj majuskloj, strekitaj per kolora inko, larĝa peniko/plumo, de la anonco:

Lernu lingvojn!
Se vi havas: Emon — Diligenton — VOLON
Tiam DUM SES MONATOJ vi povas ellerni kiel paroli
EN IU AJN EL LA SEKVAJ LINGVOJ:
RUSA                   ANGLA
GERMANA            FRANCA
ITALA          kaj     ESPERANTO

Mi instruas per bildigaj folioj kaj sondiske aŭdeblaj lecionoj, kaj ni KOMENCAS PAROLI jam dum la unua studhoro. Ne atendu plu! Altigu vian scion, Vian homan valoron! La instruado okazas je modera prezo, kaj la rezulto estas certigita. Help-materialon mi provizas. Mi atendas kore la gelernantojn!

La polan, serban, slovakan, rutenan, lipovanan ktp avo ne anoncis nur tial, ĉar mankis loko sur la papero. Junaĝe, kiel komizo, poste kiel komisiito de la kooperativo Formiko, li travagis la tutan Grand-Hungarion, kaj li komprenigis sin per ĉiuj minoritataj lingvoj — krom la rumana — ekkonante eĉ iliajn dialektojn. La latinan li ellernis dum la akirado de la ŝtata kaj jura doktorecoj. (Private, li fariĝis diletanta juristo.) Kiel en ĉiu scienco, ankaŭ ĉi-kaze li sekvis la penigan vojon de la memstaruloj, samkiel en agrikulturo: en Tengőd, li kiel la unua uzis mineralan sterkon. Li estis memfarita homo en ĉiuj aspektoj. La rusan li atakis post la batalo ĉe Stalingrado: kiam la Ruĝa Armeo atingis Tengőd, ne necesis longe serĉi interpretanton. La svedan li ellernis tial, ke li hontus ne koni ĝin. Virino(n) li(n) instruis, kiu vizitontis sian filon — en kvindek ses — elmigrintan. Avo antaŭis sian instruiston/instruaton je unu leciono. La paradigmojn mem preparitajn, la Linguaphone-diskojn, trivaŭskultitajn per malnova — sed ne plu “funela” —gramofono, la senĉesajn grumblojn de avino mi klare memoras; kaj nepre la tajpilon, de sur kiu — poste — forfuĝis la litero «s», sed per ĝi estis skribataj, krom kaŝadvokataj petskriboj pri disaj-misaj aferoj de agristaj kolegoj, la kurs-organizaj leteroj de mia avo. Malfruvespere, revenante el tuttaga laboro sur la dek-arpenta bieno, li lavis sin, vespermanĝis kaj prenis siajn librojn. Lingvoj allogis lin eĉ pli ol ia tero —li volis lerni la hispanan, la portugalan, eĉ la ĉinan. Sed tiam li renkontis esperanton (= tiu, kiu esperas).

Avo ne faris multajn ceremoniojn: travidinte la simplan, racian sistemon de la lingvo, li prenis la vortaron kaj ellernis ĝin laŭ sia propra metodo. Vorton post vorto. Li skribis la vortojn unu sub la alian, en formo de arko, ĉar li havis laŭbildan memoron. La malplenaj rubrikoj en la “ĉeflibraj registroj”, magazenaj tabeloj kaj inventaroj de la komercista pasinteco pleniĝis ĉiam pli per la floroj de la novlatine, ĝermane kaj slave bazita internacia lingvo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Avo juĝis ĉiun vorton lerninda. Tiu ĉi lingvo, kreita kvazaŭ retorta bebo, aĝis tri jarojn pli ol mia avo — sed amo ne zorgas pri etaĵoj. Krome, kiam realiĝis tiu ĉi granda, ĉionskua renkontiĝo, ankaŭ avo estis superinta la sepdekan, kaj en tia aĝo tri jaroj apenaŭ plu gravas.

Jam en la unua kurso li estis la «kursestro» — ne nur vana titolo, kion atestas (kopie) tiuj dekoj da leteroj, kiujn li skribis al eraremaj, pekemaj samideanoj. Li leteris al la Estraro de la Vapormuelejo en Tengőd (lia grandvilaĝo tridek kilometrojn for de Porlód), kaj li provis varbi la sensuspektajn laboristojn de la Tajlora Produkta Kooperativo, la ŝuistojn, kies konceptoj pri la lingvo kiel tia tute malsamis. La (grand)vilaĝa bibliotekisto kaj la enteriga entreprenisto, fronte loĝanta, estis por li facila afero, sed la fajrobrigadestro ne kapitulacis eĉ je mencio de la pacbatalo. Li ne lernos la eskiman, li diris. Aliajn avo tentis per letero, sed tiel, ke al unu celito li asertis pri la alia, ke tiu jam aniĝis. Jen kiel kaptiĝis en lia (esperanta) reto komunuma konsilia sekretario, staciestro, vicpastro, forstinĝeniero, apotekisto, pensiita veterinaro, poŝtoficisto, instruisto, kelkaj gimnazianoj kaj unu aŭ du junaj kamparanoj. Entute eble deksepo.

Kiel rememoris avo pri sia kurso-mastruma epoko?

De 1954 ĝis 1960 mi organizis kursojn pri la rusa kaj germana; la anglan, italan kaj francan mi instruis al tabla kompanio. Mi aparte ŝatis la lingvon Esperanto, ĉar ĝi estas la internacia lingvo de la mondo, kiu donas avantaĝon al neniu lingvo, ankaŭ ne al la grandaj kontraŭ la malgrandaj. Ĝi batalas apostole por la Mondpaco, kaj anstataŭ la nigra floro de la malamo, instiganta al milito, ĝi plantas la brile blankan floron de amo kaj reciproka kompreno en la homajn korojn. En Esperantujo la suno neniam malleviĝas, kontraŭe al tiranaj imperioj, kie ĝi neniam leviĝas. En nia granda familio la milito mortas poreterne. Tiu ĉi lingvo estas la kunliga ora ponto inter la diversaj nacioj, popoloj.

El la grupo de 1961 pluraj ekzameniĝis, avo mem akiris eĉ diplomon. En 1965 (ne malpli ol sepdek kvin li aĝis), li ricevis la INSTRUPERMESOn, validan por bazaj kaj mezaj lernejoj kaj kulturdomoj. Li vartis ambiciajn planojn, sed kun la sekva grupo (Anno Domini 1966) li ne bonŝancis: ilia kredo, ilia fervoro por la scienco estis malpli fortaj. Post unu jaro zorgaj enskriboj atestis laŭvice sub la nomoj: eksiĝis. Iuj pretekstis kolektadon de poŝtmarkoj, aliaj edziĝon, sed kelkaj tutsimple nenion. Li ankoraŭ enpagigis la ĝisdatajn kotizojn, la restopagojn de abonoj, sed tio estis ĉio. La finofara bato estis Porlóda intrigo: la reston de la grupo oni aligis al iu societo de la urbo Porlód (ĉar ankaŭ gi havis eĉ tri). Mia avo vane postskribis la literojn «s» en leterojn kiel la jena:

Al  amideanino Anna Joó. Tengőd.

Kara eta Johanna,

en vendredo de tiu ĉi  emajno nepre venu al la E peranta kunveno. La tfoje vi ne e ti , ĉu vi mal aniĝi ? Venu do en via propra intere o, kaj  e vi hava  la bro^uron el Debrecen,  tudu ĝin, ni ekzerco  tradukojn el tiu.

Mi  aluta  vin kaj viajn E timatajn Gepatrojn

Kun  amideana  aluto

Vane li skribadis al la Estimata Komandantaro / Estraro / Direkcio / Gvidantaro / Prezidio / Redakcio — eĉ por la semo de Dio neniu viva animo en Tengőd plu emis al lingvolernado. En la vi1aĝo, kie — samkiel en aliaj provincaj lokoj — eĉ fremduloj salutis sin, kaj la plej brutala incidento estis, se biciklistoj tintsignalis al piedirantoj sur la trotuaro, ne plu troviĝis esperantoj. Nur avo ne perdis la esperon. Trans sia sepdeka jaro, li organizis grupon en la kadukulejo de Aranyod. Kvankam li donis la lecionojn dum sentelevida tago (ankoraŭ ekzistis tiaj!), kvankam li mem kunmetis eĉ la temaron — matena espero, fiask’ en vespero. Oni ja diras, ke bona pastro lernas ĝismorte — sed postmorte eĉ li nur tre malofte. Senkompata grip-epidemio falĉis duonon de la publiko. Baldaŭ la Disinjoro alvokis al si ankaŭ mian obstineman avinon — avo restis sola kun la espero. Du malnovajn esperantistajn leteramikinojn li tamen gardis. Ĉar ambaŭ estis junaj, avo kredis utile konfesi nur tridek el sia okdeko. Sed kiam unu el tiuj estis vojaĝonta Hungarion kaj eĉ vizitonta lin, li decidis rezigni la esperadon kaj akcepti la inviton de sia filino (mia patrino) en1oĝiĝi en Porlód. Sian esperantan bibliotekon li vendis al inda kolektanto, kaj li vivis ankoraŭ preskaŭ jardekon, inter espero kaj malespero, en ĉi memmurda, maligna mondo. La mondpaco (VIVA LA MONDPACO!) estis, diablo scias kioman fojon, prokrastita. Post la morto, sur la apudlita breto mi trovis libreton sub liaj notoj eĉ lupee ne plu legeblaj. Ĝi estis eldonita de japanaj esperantoj, kun la titolo Infanoj de l’ atombombo. Por signali pagon, el la libro elstaris manskribita kartonslipo iama de li. Ĝi tekstis:

                  POR
Mi aĉetis libron por mia filo:
Könyvet vásároltam a fiamnak.
Mi iras por ludi:
Megyek játszani.

Tiun solan esperantan libron li ŝajne ne vendis pro iu kaŭzo. Eĉ hodiaŭ mi havas ĝin. Kaj la leteron, kiun skribis post la enterigo unu el la knabinoj. Mi ne respondis, ĉar mi ne scipovas la lingvon de la esperantoj. Avo ĉiam skoldetis min pro tio. Sed venos la tempo, kiam mi citos el ambaŭ. Ĉar jam, multe pli longe kaj senespere precize: mi ŝatus paroli pri ĉio ĉi.


NOTOJ DE LA TRADUKINTO

En la originalo, esperante legeblas la vorto “lerninda”, la frazo “VIVU LA MONDPACO!” (kun preseraro), la titolo de la japana libro kaj la teksto de la ava slipo (kun mankanta supersigno). La kompleta nomo de Zamenhof estas en hungarigita formo. La aŭtoro parenteze donas la signifon de “esperanto”, kaj poste nomas esperantistojn per la hungara vorto reménykedő (= tiu, kiu esperas).

Tengőd estas imagita loknomo derivita el teng (= vegeti). Tamen, verkista fantazio kaj realo aliancas: samnoma vilaĝo ekzistas en alia regiono de Hungario.

Akacio estas la plej ofta kaj karakteriza arbo de la Hungara Ebenaĵo.

Kooperativo: la avo pensiiĝis post laboro en «kooperativo», t.e. kolĥozo, kiu en Hungario nomiĝas “produkta kooperativo”. La duobla formo Bocskai-Bocskay aludas du same eblajn manierojn ortografii hungarajn nomojn finiĝantajn je -i. Se skribita -y, tiu sono signas nobelecon samkiel «de», «von», ktp.

Lipovanoj nomiĝas sekto, kies anoj migris al Krimeo, parte ĝis Bukovino (nordoriente de Transilvanio).

Grand-Hungario, ekzistinta kiel parto de la Aŭstra-Hungara monarkio, inkluzivis krom la nuna Hungario pli-malpli Slovakion, Transilvanion (nun Rumanio), Subkarpation (nun Sovetio) kaj Kroation (nun Jugoslavio), entute trioblan teritorion ol la nuna surfaco de Hungario.

Kvindek ses aludas, kompreneble, la insurekcion kaj eventojn en 1956.


FONTO: Temesi, Ferenc. “Mia avo inter esperantoj,” tradukis István Ertl, Literatura Foiro, n-ro ?, p. 16-20. Kun kelkaj postkorektoj de István Ertl. Bildo en la revuo ne aperas ĉi tie.


Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Literaturaj facetoj de la hungara kubo...
de István Nemere

Deksep hajkoj, de Jorge Luis Borges,
tradukis István Ertl

Ekonomia pensado en la sciencfikcia literaturo
de István Ertl [patro], el la hungara tradukis István Ertl [filo]

Esperanto & Interlinguistics Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Alireteje / Offsite:

Ferenc Temesi, hungara verkisto

Ferenc Temesi - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded: 9 November 2018

Site ©1999-2019 Ralph Dumain