4 Poemoj

de Langston Hughes

tradukis Carlos A. Castrillón

Ankaŭ Mi Prikantas Amerikon

Ankaŭ mi prikantas Amerikon.
Mi estas la negra frato.
Kiam vizitantoj venas
oni kaŝas min en la kuirejon;
mi tamen ridas,
abunde manĝas
kaj kreskas fortike.

Morgaŭ
Mi sidos ĉe la manĝotablo.
Kaj kiam vizitantoj venos
neniu kuraĝu ordoni:
“Iru en la kuirejon”.

Cetere,
Ili ekscios, kiel bela mi estas.
Kaj ili pentos.
Ankaŭ mi estas Ameriko.

Negraj Laboristoj

L’abeloj laboradas,
oni senigas ilin
je ilia laboro.
Ni estas kiel abeloj
— sed estos tiel
ne por ĉiam.

La Minejoj de Johannesburg

En la minejoj de Johannesburg
laboras
240.000 negroj.
Kian poemon
vi povus fari el tio?
240.000 negroj
laborantaj
en la minejoj
de Johannesburg.

Mi Estas Negro

Mi estas negro.
Obskura kiel obskura estas la nokto.
Obskura kiel la kor’ de Afriko mia.

Mi estas sklavo:
Cezaro ordonis, ke mi purigu ŝtuparon;
La botojn de Washington mi briligis.

Mi estas laboristo:
Sub miaj manoj kreskis la Piramidoj;
Mi faris morteron por la Woolworth-ĉielskrapanto.

Mi estas kanzonisto:
de Afriko al Georgia
mi kunportis miajn tristajn kantojn,
mi inventis “ragtime”.

Mi estas viktimo:
La belgoj forhakis al mi la manojn en Kongolando.
Nuntempe oni linĉas min en Texas.

Mi estas negro.
Obskura kiel obskura estas la nokto.
Obskura kiel la kor’ de Afriko mia.



 

Langston Hughes (Joplin, Misuro, 1902) estis la plej valora negra poeto en Usono. Li estis vere revolucia verkisto, kiu dediĉis siajn vivon kaj verkon al la studado kaj denoncado de la problemoj de la negroj en Usono. Hughes loĝis kaj aktivis ankaŭ en Meksiko, Afriko kaj Eŭropo. Lia unua poemo estis “La negro parolas pri riveroj”. En libera traduko ni prezentas kvar poemojn de Hughes, inter ili la faman “I too” (“Ankaŭ mi prikantas Amerikon”).



FONTO: Hughes, Langston. "Kvar Poemoj" [Ankaŭ Mi Prikantas Amerikon, Negraj Laboristoj, La Minejoj de Johannesburg, Mi Estas Negro], tradukis Carlos A. Castrillón, Latinamerika Memuaro, n-ro 5, januaro-aprilo 1989, p. 13-14.


"Adiaŭ Kristo" de Langston Hughes, trad. R. Dumain

Observo: Negraj Poetoj en Ameriko
[Recenzo de “L.”]

 “Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [recenzo]

"Goodbye Christ" by Langston Hughes

"The Negro Mother" by Langston Hughes

"Misisipi" de Lejb Malaĥ (1894-1936)
(Antaŭparolo & Biografio)

"Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco" (Miguel Ángel Caicedo Mena)

Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto de Ralph Dumain

Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona
(Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto)

de Ralph Dumain

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Alireteje / Offsite:

I, Too, Sing America (text)

I, Too, Sing America (audio file)

Black Workers

Johannesburg Mines

Negro (I am a Negro)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 September 2009
Link added 14 December 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain