Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo

[Recenzo]

VAN VECHTEN: NEGRA ĈIELO. [1] Mezkvalita artprodukto, tre mezkvalita. Sed estas eble, ke por tiu leganto, kiu prenas libron en la manon nur por forpeli la enuon—ĝi estas distra, kiel iu ajn detektivromano. La templekto estas tute same elekstere konstruita, la stilo same grize flua, kiel tiuj de la detektivromanoj, sed ĝia medio en sia ekzotika realeco ĝin indigas, ke oni proksime konatiĝu kun ĝi. La «Negra Ĉielo», Harlem, kvartalo de New-York, kie la koloraj parioj ĝuas specialajn rajtojn kaj eĉ se en ĉi tiu izoliĝo estas io simila al getto, ĝia avantaĝo estas, ke la negroj povas vivi en ĝi laŭ siaj strangaj, arbitraj leĝoj. En la okuloj de la negroj ne vivantaj en ĝi kaj en la okuloj de la riĉaj negroj, Haarlem [2] estas efektiva terenplantita ĉielo. En New-York eĉ hodiaŭ ne malofte okazas, ke se negrofamilio ekloĝas en domo, la blankaj najbaroj foriĝas de ilia proksimo kaj la tutan straton alproprigas la negroj tiamaniere. Tiel same, domon post domo, straton post strato, alproprigis la negroj la tutan Harlemon. Serioza venko ĝi estis kaj la instruitaj negroj, kiuj ankaŭ hodiaŭ, kun diplomo en la poŝo, devas inter la blankuloj servi kiel sakportistoj, ŝupurigistoj, liftistoj, multe parolas pri la de la pluaj ebloj de tiu bonsukcesa konkero, Ili aranĝas sciencajn diskutojn pri la rasaj problemoj, ili ne sentas sin subvaloraj al la blankuloj kaj kredas kun ia etrerna optimismo, ke devas alveni la mesio de la negroj. Serioza valoro de la libro estas la malkovro de ĉi tiu socia problemo. Kaj pesante ĉi tiun vidpunkton, ni povas preterrigardi la malgrandan artan kvaliton.

La ama historio, kiu donas la temon kaj la agon, estas tute ŝablona romanskeleto kaj malkovras, ke Van Vechten, la nederlanda verkisto, staras ekster la mondo de la negroj. Li estas sufiĉe bona observanto, sed vane ja, se liaj diraĵoj estas ne travivitaj, sed nur trapensitaj. Akceptebla kaj preskaŭ kontentiga estas ĉi tiu metodo tie, kie la verkisto priskribas eksteraĵojn kaj tie, kie li konatigas la aranĝon, klasdividiĝon de tiu negra socio. Ĉar estus erare kredi, ke la negroj, malestimegataj de la blankuloj, vivas inter si en reciproka honorado kaj estimo en la konkerita kvartalo. Kiel en la granda homara komuno, ankaŭ en ĉi tiu «Negra Ĉielo» ekzistas klasdiferencoj, kiun oni konstatas laŭ la pli-malpli hela haŭtkoloro kaj la materiala stato. Ekzemple neniu volonte alparolas la karbonigran negron; la ŝatataj estas la orobrunaj, kiun kun granda estimo oni nomas blusangaj. Kaj elektitaj infanoj de la sorto estas la tute helhaŭtaj. El tiuj ĉi «heluloj» miloj kaj miloj malkonfesas sian rason kaj traglitas al la «farunvanguloj». [3] Estas iuj, kiujn poste la konscienco maltrankviligas pro tiu ĉi perfido kaj ili reglitas al siaj koloraj fratoj. Kaj Van Vechten almontras ne nur al la internaj negroproblemoj, rezultantaj el la diferenco de la haŭtkoloroj, sed ankaŭ al tiuj ekonomiaj diversecoj, kiuj fine igas la malamegatan karbonigrulon ŝatata de la eminentaj «aristokratoj» kaj samtempe repremas alian orebrunajn en la vicon de la parioj. Kiel en unu guto vi trovas la maron, en Harlen [4] vi trovas la senaniman malharmonion de la tuta homa socio. La verkisto lumigas honeste la faktojn, donante sian opinion nek por nek kontraŭ. Sed tamen li ne estas indiferenta pri ĉi tiuj sortoj, li estas humanisto kaj permesas al siaj figuroj, ke ili diru kelkfoje ion, kio taŭgas eĉ je agitado por sociaj ŝanĝoj.

La plej vivplena, plej plastika figuro de la romano estas la «ruĝa prostituito» (ĝigolo). Li estas vanta kaj malsaĝa negra junulo, sed kun perfekte rava staturo, per kiu li vivas el la mono de negraj knabinoj kvazaŭ eta reĝo. Li trapromenas la stratojn de Harlem kun konkera eleganteco, skandalas en kabaredoj kaj amuzejoj, li estas la idealo de la amemaj okuloj, fine li miksiĝas en murdaventuron, sed kiel el ĉiuj malbonoj, ankaŭ el tiu li eskapas. Li estas figuro, kiu longe restos vive en la memoro de la leganto. La verkisto publikigas en sia libro ankaŭ kelkajn belajn negrajn poemojn kaj «spiritualojn». Mi skribas ĉi tie el la enkondukaj versoj de Fenton Johnson [5] kelkajn liniojn:

Ni ripozu iom, edzineto Lissy Jane . . .
En la riveron enĵetu bubaĉojn; la civilizo ja donis da ili tro multe.
Pli bone morti, ol mature konscii,
ke negro oni naskiĝis.

Ofte ni aŭdas kaj aŭdis krom la «Negra Ĉielo» saman ekveon en la mondo de la kulturitaj blankuloj. Jes ja, ni povas senti dum la legado de la libro, ke ankaŭ nia propra sorto estas ofte identa kun la senhoma sorto de tiuj negraj ŝarĝportistoj kaj revuloj.

___

Ĉiuj piednotoj aldonitaj de R. Dumain.

[1] «Negra Ĉielo» signifas ‘Negro Heaven’, sed fakte la originala titolo estas fifama ‘Nigger Heaven’. Kvankam tio estas malo de la sinteno de Van Vechten mem, the ĝusta vorto, kiu signifas ‘negraĉo’n, estas la plej abomeninda rasa insulto en la angla lingvo. Kiam mi tradukos ĉi tiun recenzon anglalingven, mi plejparte tradukos per la tiam neŭtrala ‘Negro’.

[2] Preseraro: temas pri ‘Harlem’.

[3] ‘Helulo’ signifas “light-skinned’. Alia tiutempa usonnegra idiotismo estas ‘high yellow’ (‘alt-flava’ laŭlitere, t.e. tre hela).

[4] Preseraro: temas pri ‘Harlem’.

[5] El “Tired” de Fenton Johnson. Oni trovas ĉi tiun poemon en pluraj antologioj tra jardekoj, ekz. James Weldon Johnson, red.,  The Book of American Negro Poetry, 1922. Jen:

Tired

I AM tired of work; I am tired of building up somebody else’s civilization.

Let us take a rest, M’Lissy Jane.

I will go down to the Last Chance Saloon, drink a gallon or two of gin, shoot a game or two of dice and sleep the rest of the night on one of Mike’s barrels.

You will let the old shanty go to rot, the white people’s clothes turn to dust, and the Calvary Baptist Church sink to the bottomless pit.

You will spend your days forgetting you married me and your nights hunting the warm gin Mike serves the ladies in the rear of the Last Chance Saloon.

Throw the children into the river; civilization has given us too many. It is better to die than it is to grow up and find out that you are colored.

Pluck the stars out of the heavens. The stars mark our destiny. The stars marked my destiny.

I am tired of civilization.



FONTO:  “Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [recenzo], Literatura Mondo, novembro 1934 (#9), p. 175-6.


Observo: Negraj Poetoj en Ameriko
[Recenzo de “L.”]

Adiaŭ Kristo” [Goodbye Christ] de Langston Hughes, trad. R. Dumain

Kvar Poemoj de Langston Hughes, tradukis Carlos A. Castrillón

Nigraĵoj” de Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz)

The Book of American Negro Poetry, James Weldon Johnson, ed.: Contents: 1922 & 1931

Negro Poetry in America by Lena Beatrice Morton
[Excerpts & Summary]

Black Studies, Music, America vs Europe

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Literatura Mondo 1922-1949

Carl van Vechten - Vikipedio

Tired” by Fenton Johnson

“Tired” & other poems by Fenton Johnson

The Book of American Negro Poetry by James Weldon Johnson

Poetry Project (slide show) by Lukas Chandler

Fenton Johnson (poet) - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 December 2011

Site ©1999-2018 Ralph Dumain