Por Hilton Ruiz,
Portorikana Pianisto

de Ralph Dumain


De ‘straight-ahead’ ĝis ‘salsa’
     via portrikana spirito
          estas tro.
Pro ekstazo mi eksplodas
     dum vi saltas de ‘straight-ahead’
          al ‘salsa’.
Post la ĵazaj, la latinaj ritmoj
     estas tro.
Mi orgasmas en animo.

Vi poste resaltas al ‘straight-ahead’:
     estas tro.
Mi ne povas sidi plu;
     mi resaltas en la seĝo.
‘Daven’-as mia kapo jude,
afrikas manfrapad’,
kaj eklarmas mi dankeme.



GLOSOJ:

straight-ahead (strejt-ahed’): ‘rekte antaŭen’, signifas specon de ĵazritmo vigle kaj rapide pulsanta kutime je 4/4 metro

salsa: speco de ritmoza portorikana furora muziko

daven: ritma klinado de la kapo kaj torso kian faras ortodoksaj judoj dum fervora preĝado


Verkita 1988.09.16
©1988, 2006 Ralph Dumain


Memore al Hilton Ruiz

Hilton Ruiz naskiĝis en Novjorkurbo je la 29-a de majo 1952. Li mortis sub dubindaj cirkonstancoj la 6-an de junio 2006 en Novorleano, kie li laboris helpe al viktimoj de uragano Katrina. Mi verkis la jenan poemon post koncerto en Vaŝingtono, celante (malsukcese) kapti la efikon de la muziko kaj la variecon de kulturaj elementoj. (2006.06.09)


FONTO: Dumain, Ralph. “Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto,” Latinamerika Memuaro, n-ro 5, januaro-aprilo 1989, p. 12.

Noto: La redaktoro aldonis la grafikaĵon al la publikigita poemo.


Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona
(Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto)

de Ralph Dumain

Improvizado” de Radosław Nowakowski

La Socia Enhavo de l’ Ĵazmuziko” de Roland Levreaud

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 June 2006
Graphic added 27 September 2009

©2006-2020 Ralph Dumain