ISSN 0121‑ 0513

Latinamerika Memuaro

Kvarmonata informilo de la
LATINAMERIKA PERESPERANTA KULTUR‑CENTRO (LAPEK)

Adreso:

LAPEK
Apartado Aireo 528
Armenia (Q), Kolombio

Redaktoro: Carlos A. Castrillón

Eldonanto: LAPEK · Manfaritaj Eldonaĵoj [#6: Grupo Kultural Sonorilo]

Kunlaboris:

Idalia Cardona
Jorge I. García
Angelina Herrera
John J. Nieto
Angel M. Patiño
Luis G. Zuluaga

Abontarifo: Ses sinsekvaj numeroj (du jaroj): 5 usonaj dolaroj aŭ egalvaloro; por Kolombio: $ 1.000 · Prezo po ekzemplero: 1 usona dolaro aŭ egalvaloro · Interŝanĝo proponata ·

Ĉiaspecan kunlaboron ni akceptas dankeme · E‑aĵoj kaj E‑eldonaĵoj estas ĉiam bonvenaj · Pri la signitaj artikoloj respondecas nur la aŭtoroj · Represoj kaj tradukoj permesataj kun indiko de la fonto (bv sendu du‑tri ekzemplerojn de la represaĵo) ·

LAPEK estas nemonavida organizo funkcianta per Esperanto. Ĝi celas pliigi la kulturan interŝanĝon inter Latinameriko kaj la mondo pere de la Internacia Lingvo. Samtempe la latinamerikanojn LAPEK konsciigas pri Esperanto kiel kultura afero. Por tio LAPEK akceptas E‑eldonaĵojn kaj manuskriptojn por sia hispanlingva literatura revuo Sonorilo, kaj ofertas diverstemajn originalaĵojn kaj tradukaĵojn el latinamerikaj aŭtoroj por E‑publikigaĵoj. Apartan atenton donas LAPEK al la literaturoj esperanta kaj latinamerika.

Sendu ĉiajn viajn proponojn al:

LAPEK, Apartado Aéreo 528
Armenia (Q), Kolombio         


ENHAVO

Januaro de 1988 · numero 2

 3/ Dokumento: Kio estas LAPEK?

 4/ 14‑Lingva Soneto de Pethion de Vilar

POEZIO:

  5/ Kroniko pri Indioj de J. E. Pacheco

  6/ Antaŭ la Mar’ de H. Jaramillo Angel

  7/ Memeco de F. H. Ortiz · Birdoj kaj Kugloj de A. Desiderato

  8/ Du Poemoj de J. J. Nieto · Ni Estas de F. J. Sánchez ‑ Mi Vidis de J. I. García

  9/ Se Vi de C. A. Castrillón

10/ LIBROJ: Pundarika de H. Senegal

12/ RAKONTO: Vortoj Disverŝantaj Sangon de G. Rubio Guerrero

13/ Leter‑eroj

14/ LAPEK Informas

15/ Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco

16/ COPI kaj la Latinamerika Memestimo

17/ Kooperativismaj Problemoj En Kolombio de A. M. Patiño

18/ Resume

19/ Balita, La Kuglo Perdita de León Octavio

Kovrilmapo 1aŭ desegno Eld. de M. ALBON · C. A. Castrillón elhispanigis la literaturaĵojn


Majo de 1988  · numero 3

  3/ LAPEK informas

  4/ Mi kaj la hispana de Gabriel García Márquez

  5/ Kvar planlingvoj kreitaj de virinoj de Bernard Golden

  7/ Sep Mazdaĵetoj de M. Zdankowski

  8/ Genezo de L. I. Marchesi

  9/ Proklamo el Magilando de León Octavio

10/ Kiel mortas indiĝenoj?

12/ Kiel mortas infanoj?

13/ Militarismo en Kolombio de Angel M. Patiño

17/ Dokumento · Statistikoj pri Kolombio

18/ LAPEK partoprenas · Anoncetoj · Renaskiĝo de Daniel

19/ Leter‑eroj

20/ IV‑a Reich de Palomo · Sur iu muro
      [fakte nur reklamoj troviĝas ĉe la renversa kovrilo]

Kovrilmapo: "Korombio" de Luis G Zuluaga
C. A. Castrillón elhispanigis la literaturaĵojn


Septembro - decembro 1988 · numero 4

 3/ La 17‑a regulo, de B. Golden

 5/ Transfiguriĝoj, de Jorge Ramos

 6/ Du Poemoj pri la morto, de Tomás Vargas Osorio

 8/ Enketilo, de C. A. Castrillón

 9/ Senfina lukto, de Idalia Cardona

10/ “Desislava ridetas,” rec. C.A.C.

14/ Mahler, de Leopoldo‑Berdella

15/ Hajkaro Libelluna, de Gloria I. Rodríguez

16/ El la ĉina nuntempa poezio, de He Jinling

19/ Ombro, J. I. García · Nasko, Juan A. García

20/ IV‑a Reich, de Polomo · Sur iu muro

Ĉiuj ilustraĵoj de Idalia Cardena
C. A. C. elhispanigis la literaturaĵojn ĉe pĝ 5‑ 7, 14, 15, 19


januaro‑aprilo 1989 · numero 5

  3/ Leter‑ero de G. Waringhien

  4/ La hispana kaj mi de B. Golden

  8/ Miaj hajkoj de F. L. Dupré

  9/ Fenestroj al Nirvano (recenzo) de C. A. C.

10/ El “Fenestroj al Nirvano” de H. Senegal

12/ Por Hilton Ruiz—Portorikana Pianisto, poemo de R. Dumain

13/ Kvar poemoj de Langston Hughes

15/ J. R. Saravia de C. A. C.

16/ Tri poemoj de J. R. Saravia

18/ Esperantalo de E. de Bonaero

20/ Informoj

Kovrilmapo: “Mayflower S. A.”, poemo de J. R. Saravia
C. A. Castrillón esperantigis la literaturaĵojn de pĝ. 10‑11, 13‑14,16‑17


Numero 6  · 1989

  3/ Ĝemo Subĉiela (Rakonto el Kubo)

  5/ La Nova Mapo de Sudameriko

  6/ Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona de Ralph Dumain (Usono)

  8/ Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges, la Majstro

14/ Mia kaj Mi de Carlos A. Castrillón

15/ Roberto Medina y Agredo (desegnaĵo)

16/ Tri Mazdaĵetoj de Marian Zdankowski (Pollando)

17/ LAPEK Informas

18/ IV-a Reich de Palomo

Idalia Cardona desegnis ĉion
C. A. Castrillón tradukis la poemojn de Borges


Notoj de R. Dumain

Latinamerika Memuaro estis modestaspekta sed serioza kultura revuo el Kolombio. N-ro 6 estis la lasta numero kaj eldoniĝis en 1989. Du miaj poemoj pri ĵazmuzikistoj aperis en ĉi tiu revuo. Laŭ mia scio, la kvar poemoj de Langston Hughes publikigitaj ĉi tie estas la unuaj tradukoj Esperanten el ĉi tiu ŝlosila negra usona poeto.

La redaktoro Carlos A. Castrillón priskribas sian aktivadon en bulteno de Bogota Esperanto-Klubo, la 15-an de julio 2001, No. 14:

Mi esperantiĝis antaŭ 20 jaroj, laŭ la gvido de mia amiko Jerley Sabogal. Mi sciiĝis pri Esperanto pere de la libro de sinjoro Tirso Castrillón (ne el mia familio) ĉar tiam mi estis ŝakludanto, kaj tiu libro kunmetis ŝakon kaj Esperanton en la sama presaĵo. Mi baldaŭ komencis verki en Esperanto poemojn kaj eseojn, kiuj aperis en la revuoj "Kontakto", "Tempo", "Literatura Foiro" kaj "Esperanto". Kelkaj famaj esperanto-verkistoj helpis min, nome Gaston Waringhien, Giorgio Silfer, Aldo de Giorgi kaj aliaj. En 1987 mi, kune kun kelkaj amikoj, eldonis la ne movadan bultenon "Latinamerika Memuaro" (ses numeroj). Tiu bulteno atingis iom da konateco en la Esperanto-rondoj, kaj estis bone akceptata de multaj kleraj esperantistoj tra la mondo. Ĝi temis ĉefe pri literaturo, originala kaj tradukita, kaj aperigis kontribuaĵojn de, inter aliaj, Bernard Golden, Waringhien, Ralph Dumain, Ergoto de Bonaero, Aleksandr Fjodorov, ktp.

Sed okazis, ke tiam naskiĝis mia unua filo, Antonio, kiu estas handikapulo. Mi do devis forgesi pri ĉio alia ol mia filo kaj komencis pezan laboron cele al plibonigo de lia vivo. La bulteno malaperis kaj mia por- kaj peresperanta laboro ĉesis. Tamen, mi restis ĉiam ligita al Esperanto pere de la literaturo (fakte, literaturo estas mia profesio, kiel verkisto kaj instruisto). Eĉ ne unu tago pasis por mi sen legado kaj verkado en Esperanto dum tiuj jaroj. Mi tre ofte esperantigis verkojn el la hispana kaj hispanigis verkojn el esperanto-verkistoj. Ekzemple, en 1992 la Internacia Kultura Servo de Zagreb eldonis belan libron titolitan "Ozamljenik" (La Izolulo), redaktitan de Spomenka Stimec; temis pri antologio de kroataj poetoj en pluraj nacilingvaj peresperantaj tradukoj; tie aperis miaj hispanlingvaj tradukoj de kvin kroataj poetoj. Verdire, el miaj ok publikigitaj libroj, tiu estas unu el la plej amataj. Antaŭ nelonge mi kunmetis miajn tradukaĵojn kaj trovis tiom da ili, ke mi povus fari tutan libron. Mi eĉ esperantigis tutan libron de kolombia poetino, eldonitan en 1990.

Notu ankaŭ projekton por eldonado de Kolombia Krestomatio kaj la retlokon de Rodrigo Alberto Ramirez ĉe Ipernity.


Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Alireteje / Offsite:

Bulteno de Bogota Esperanto-Klubo

KOLOMBIA KRESTOMATIO :: JUBILEA Projekto. (Administra Blogo)

Rodrigo Alberto Ramirez:
JUBILEA KOLOMBIA KRESTOMATIO (1909-2009), Neformala

(ĉe Ipernity)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 September 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain