L. Malaĥ

Misisipi

Teatraĵo en tri aktoj

El la juda lingvo tradukis

I. Jurysta

Eldonis
Juda Esperantista Grupo
En Parizo

1939



ANTAŬPAROLO

« Misisipi » estas la nomo de ŝtato kaj riverego en la sudo de la Unuigitaj Ŝtatoj de Nordameriko kaj ĝi signifas en la idiomo de la rughaŭtaj Indianoj, la praloĝantoj de la lando, « la granda patro de la riveroj ». Sur la fekunda terspaco, ĉirkaŭ la bordoj de la Misisipi riverego, loĝas kompaktaj amasoj da negroj, kies prapatroj estis alvenigitaj ĉi tien el la suna Afriko ankoraŭ en la tempoj kiam floradis la sklavkomerco, por esti vendataj al la riĉaj plantaj‑posedantoj. Kaj kvankam la milito inter « Nordo kaj Sudo » finiĝis per venko de Abraham Linkoln, kiu vivis kaj mortis por la idealo de liberigo de la negroj, kaj laŭleĝe estis abolita la sklaveco, ĝi fakte tamen daŭradas ĝis la nunaj tagoj.

La negroj estas senhavaj terkulturistoj, vivantaj en nepriskribebla mizero. La plimulto farmas koton‑kampojn por triono de la rikolto kaj estas ekonomie dependa de la parazitaj bienmastroj. La ceteraj estas salajro-sklavoj en uzinoj kaj minejoj. Kaj malgraŭ tio, ke laŭjure estas ĉiuj Amerikanoj egalrajtaj, la negroj en la reala vivo estas senigitaj de ĉiaj sociaj kaj politikaj privilegioj. Ili vivas apartigitaj kaj izolitaj de la « nobla »blankhaŭta socio, precipe en la Sudo estas la « kolorhaŭta » popolo tenata en daŭra terorstato. Ili estas devigataj loĝadi en apartaj getoj kaj veturadi en izolitaj kupeoj. La plejsensignifa krimeto fare de nigrulo estas severe kondamnata, ne parolante eĉ pri amindumado al blankulino por kiu « peko » jam ne unu negro estis mortlinĉita, kaj ne malofte okazas, ke tutaj negro‑kvartaloj estas ekbruligataj de la malbonfamaj Ku‑Kluks‑Klan bandoj.

La kruela senhoma rilato de la blankuloj koncerne la negrojn, tiu ĉi stulta kaj honta malvirto de la kapitalista mondo, impresis jam multajn noblajn kaj humanajn verkistojn. Sekve estas tute ne mirige, ke depost « La kabano de Onklo Tom » ĝis la « Nigraj getoj » de O'Neil la negroproblemoj estas ĉiam interesa temo por ĉiuspecaj literaturaj verkaĵoj. Tamen malabundas  tiuj, kiuj enrigardis pliprofunden en la abismon de la negra martireco kaj maloftaj estas la verkistoi, kiuj malkaŝis la sangantan vundon de la nigra raso tiel, kiel tion faris L. Malaĥ, la aŭtoro de « Misisipi ».

L. Malaĥ ektuŝis la negroproblemon ĉe giaj radikoj. La aŭtoro de Misisipi ne plendas, ne apelacias al la noblaj blankulaj sentoj, ne rezonas, ne kondamnas kaj ne apologias, sed per simplaj bildoj, per prezentado de peco da efektiva vivo de la negroj, efikas sur nin per sia malfalsa patoso kaj pasia revolucia kredo.

La enhavo de la dramo (1) baziĝas sur efektiva fakto okazadanta mil kaj unu fojojn en la sudaj ŝtatoj de Nordameriko kaj temas pri la famekonata Skotsbora proceso en kiu naŭ senkulpaj negroj estis akuzitaj pri seksatenco al du blankhaŭtaj junulinoj. Kaj kvankam la juĝesploro pruvis, ke la laŭdire perfortitaj blankulinoj estis profesiaj prostituitinoj, la usona linĉo‑juĝado tamen postulis la vivon de la negro‑junuloj.

Tiu ĉi proceso, samkiel tiu pri Sacco‑Vanzetti plifrue, faris grandan bruon kaj elvokis torenton da protestoj en la tuta civilizita mondo. La klaskonscia laboristaro akre elpaŝis kontraŭ la kapitalista juĝsistemo, defendante la senkulpajn viktimojn de la incitita rasmalamo.

Tio estas koncize la fono de la teatraĵo en kiu la aŭtoro vidigas al ni per la herooj surpaŝantaj la scenejon kaj elmontras en la bildoj kaj per la faktoj agantaj en la dramo, ke la negroproblemo, la tragedio de la nigruloj en Ameriko havas profundan socian bazon. Antaŭ niaj okuloj implikiĝas la konflikto inter negroj kaj blankuloj en tiun grandan kaj potencan socian barakton, kiu ampleksas la tutan homaron sur ambaŭ duongloboj kaj kiu nomiĝas klasbatalo inter proletaro kaj kapitalo.

Tiu ĉi giganta socia lukto estas la fonto del la « blankula » malamo kaj « nigrula » martireco. La Usona financ‑ kaj industri-kapitalismo ne volas kaj ne povas toleri, ke nigrulo amikiĝu kun blankulo, ke la nigraj kaj blankhaŭtaj salajrosklavoj formu solidarligon kontraŭ la kapitalista ekspluatado. La negro devas esti malklera, senvola, per la linĉ‑juĝado timigita sklavo sur la plantaĵ‑kampoj, en la minejoj kaj laborejoj. Kaj la blankulo, la kvazaŭ « privilegiita » proleto devas ekti misinformita incite kaj per ras‑superstiĉoj tenata for de sia nigrhaŭta klasfrato kaj jungita en la ĉaron de la kapitalo. Jen kial naskiĝas la klaĉrakontoj pri seksatenco al blankhaŭtaj prostituitinoj fare de negroj, jen kial la blankhaŭtaj laborantaj amasoj kaj intelektularo estas incitataj al linĉmortigadoj kontraŭ kolorhaŭtaj « fantomoj ». Jen kial advokatoj estas koruptataj por perfidi siajn « nigrajn » klientojn. Jen kial la blanka « justeco » devas venĝi la nigran « kruelecon ». Ĉar en tiu ĉi atmosfero de sovaĝa rasfrenezo kaj reciproka popolmalamo povas la kapitalo plifacile rikolti siajn fruktojn.

Tradukinte tiun ĉi verketon el la juda lingvo Esperanten, mi celas per ĝi montri la fratecan kunsenton kaj simpation de subpremata kaj persekutata popolo al samsorte malamata raso. Miaopinie, ĝuste en la nuna epoko, kiam la ĉiondetruanta faŝismo kaj naciismo penas disigi la homaron per incitado de plej malnoblaj instinktoj de popol‑ kaj rasmalamo, necesas pli ol ĉiam vekadi la klaskonscian solidarsenton inter ĉiuj laboruloj de ĉiuj rasoj sur la tuta terglobo por detrui per komunaj fortoj kaj bari la vojon al la freneziĝanta rasismo.

Kaj se la legontoj inspiriĝos per la ideoj de klasunueco kaj interrasa homamo, reliefiĝantaj en « Misisipi », ĉerpante el ĝi forton kaj kuraĝon por la finlukto « Kontraŭ jug', maljust', sufero kaj por libero » estos efektivigita la revo de la verkinto kaj multoble rekompencita la peno de la

TRADUKINTO


(1) La kazo de Skotsboro estis origine la titolo de la dramo, kiun la aŭtoro pliposte alinomis « Misisipi » sub kiu titolo ĝi estis prezentita sur la scenejo kun eksterordinara sukceso. En la hebrean lingvon ĝi estas tradukita sub titolo « Aŭskultu Mondo ».






LEJB MALAĤ
naskiĝis en la jaro 1894 en Zvolin, Pollando.

Filo de malriĉaj gepatroj, (lia patro estis « melamod » t. e. instruisto de lernejo de malnova sistemo kie oni instruas sanktajn librojn), li jam de sia plej frua aĝo estis devigita perlabori sian vivon. Kiel dekjarulo, post la morto de sia patrino, li forlasas la gepatran hejmon vagante de urbo al urbo, praktikante plejdiversajn metiojn ĝis li atingis Varsovion, la ĉefurbon de Polio. Tie, sub la influo de l'organizita proleta medio, li komencas energie memeduki sin, multon legante kaj studante.

Puŝite de interna impulso, li ekverkas kaj debutas en la jaro 1915 per balado titolita « Tri » en literatura revuo, sub redakto de la fama juda verkisto kaj ĵurnalisto Nomberg. Iom post iom plipoluriĝas kaj plimaturiĝas la rudimenta talento de la juna poeto kaj la publikigitaj poemoj, noveloj, dramoj, altiras la atenton de la kritiko kaj de la legantaro. Aperas sinsekve: « En Polio », poemaro ; « Defalo », drameca poemo; « Iam, iam ... », novel‑kolekto, « Kantoj kaj rakontetoj por infanoj », kaj aliaj. De tiu ĉi epoko datiĝas ankaŭ lia « Gejunulara ĵurkanto » fariĝinta la himno de la junlaboristaro (aperis Esperantigite en la « Proleta Kantaro » de SAT).

En la jaro 1922 Lejb Malah forlasas Eŭropon kaj elmigras Argentinion, kie li dum dekjara vagado tra la preskaŭ tuta Sudameriko, Argentinio, Brazilio, Urugvajo kaj de tie tra Usono kaj precipe tra la sudaj ŝtatoj de Nordameriko, pliriĉigas la judan literaturon per konsiderinda nombro da verkoj, kiuj okupas gravan lokon en la nuntempa juda popolliteraturo. En 1926 aperas la dramo « Transformiĝo », en kiu li kuraĝe kontraŭbatalas la honton de la homaro el la dudeka jarcento—la virinkomercadon. Tiu ĉi verko trovis vastan eĥon en la tuta argentina societo kaj iniciatis lukton kontraŭ tuta socitavolo vivanta per ekspluatado al prostituitinoj. Grandan valoron por la kultur‑historia dokumentaro pri la elmigrado de judoj el orienta Eŭropo Sudamerikon, prezentas lia ampleksa romano « La vojkruciĝo de Don Domingo », en kiu Malaĥ pentras al ni sur vasta kanvaso novan nekonitan pecon da vivo en Brazilio. Tiu ĉi majstroverko efikas ĉefe pro la ŝtormanta socia protesto « krianta » el ĉiu pagô de la libro. Multan sukceson atingis ankaŭ lia aŭtobiografia romano « La junaĝo de Alter ». (Fragmento s. t. « La incendio » aperis en Sennacieca Revuo, aŭg.-sept. n‑o 1937).

En 1932 L. Malaĥ revenas Eŭropon, vizitas preskaŭ ĉiujn landojn, kie troviĝas judlingve parolanta loĝantaro, vekante per siaj verkoj kaj lekcioj intereson kaj entuziasmon al 1a socia vivo kaj batalo. Majstro de la raportaĵo laŭ la ekzemplo de E. E. Kiŝ, Ernburg k. aliaj li publikigas en gazetoj kaj revuoj spritajn kaj artplenajn verkaĵojn pri ĉio vidita kaj observita dum sia vojaĝo tra la tuta terglobo. Ĉirkaŭ 1934 li finverkas « Misisipi », baldaŭ ĝi estas tradukita al hebrea lingvo kaj en Polio ĝi estas prezentita kun grandioza sukceso pli ol tricent fojojn sur la scenejoj de ĉiuj pligravaj urboj. En 1935 li vizitas Palestinon, el, kie li alportas volumon de « Palestinaj Raportaĵoj », kiuj okupas apartan lokon en lia literatura verkado.

El Palestino li revenas Polion, intencas reveturi Usonon, vizitonte antaŭe Sovetion, kie devis esti prezentata lia « Misisipi »; ekhaltas dume en okcidenta Eŭropo, iras Londonon, traveturas Italion, Portugalion kaj Hispanion, kie ĵus estis venkinta la popolfronto, atingas Parizon kien li rapidas « por vidi kiel strikadas kaj batalas la nepoj de la komunanoj », tie malsaniĝas kaj post malsukcesa operacio al apendicito mortas en junio 1936, meze de sia kreoriĉa kaj floranta vivepoko.

La morto de L. Malaĥ signifas gravan perdon por la juda literaturo. Sed dank' al la energio kaj fervoro de lia sindona kaj fidela vivkunulino Lotty Fidler la postlasitaj manuskriptoj konsistantaj el teatraĵoj por infanoj, rakontoj, poemoj, raportaĵoj estas prilaborataj kaj eldonataj. Dum la lasta jaro aperies en du volumoj plena kolekto de liaj «Okcident‑Eŭropaj kaj Orient‑Eŭropaj raportaĵoj ».

La kovril‑desegnon faris la artisto Sinjoro Ludovico Rodo, Parizo.



FONTO: Link Malaĥ, Lejb. Misisipi: Teatraĵo en tri aktoj; el la juda lingvo tradukis I. Jurysta; kovril‑desegno de Ludovico Rodo. Parizo: Juda Esperantista Grupo, 1939. [64 p.] Antaŭparolo, p. 3-5; biografieto, p. 63-64.


Note: None of Malach's work was ever translated into English, whereas the Esperanto translation of this 1935 play was published in 1939. Finally it is getting attention in the English-speaking world. The Esperanto translation was mentioned in this webinar of 4 February 2021 hosted by The Workers Circle:

In the Midst: Injustice and Interpretation: Leyb Malach’s Mississippi, Part 1 of 3 of  "In the Midst: Exploring Systemic Racism through the Lens of Yiddish Culture." Moderated by Anthony Mordechai Tzvi Russell, with guests Alyssa Quint and Eli Rosenblatt. See also:

"Mississippi in Yiddish" by Alyssa Quint, Tablet Magazine, July 23, 2020.

7 May 2023: As it turns out, there is more by and about Leib Malach in English, and also further information on Lotty Malach and Icek Jurysta. See these references, and links at the bottom of the page:

An Excerpt from Mississippi by Leyb Malakh, translation by Ellen Perecman, edited by Alyssa Quint, In Geveb: A Journal of Yiddish Studies, June 25, 2021.

‘Mississippi in Warsaw’ by Alyssa Quint, “The Yiddish Theatre Time Machine,” Digital Yiddish Theatre Project, September 4, 2019.

Malach, Leib. Don Domingo’s Crossroads [excerpts], translated into English by Nora Glickman and Rosalía Rosembuj, Modern Jewish Studies [Queens College Publications, annual, ISSN 0270-9406], 1989, pp. 17-32.

Malach, Leib. “Letters from Abroad: Two Generations in the Argentine,” The Menorah Journal vol. 13, no. 4, August 1927, pp. 408-416.

Ravitch, Melech. “Jewish Criticism on Leib Malach: Don Domingo’s Crossroads: A Novel of Great Reach,” in Leib Malach: Work and Life, edited by Lotty F. Malach (Los Angeles, 1949). [Reference from Glickman; unable to verify it; could be translation of a reference to Lotty Malach’s book in Yiddish.]

Baker, Zachary M. Leib Malach’s Montreal Travelogue, 1930,” Canadian Jewish Studies / Études juives canadiennes, vol. 33, Spring 2022, pp. 79-98.

Deutsch, Nathaniel. “Writing the Maiden” [excerpt], foreword by Janusz Bardach, in The Maiden of Ludmir: A Jewish Holy Woman and Her World (Berkeley: University of California Press, 2003), pp. 34-35, 245.


Anonco pri Misisipi

Letters from Abroad: Two Generations in the Argentine,”
by Leon [Leib] Malach

Writing the Maiden
by Nathaniel Deutsch

Kvar Poemoj de Langston Hughes
tradukis Carlos A. Castrillón

"Adiaŭ Kristo"
de Langston Hughes, trad. R. Dumain

"Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco"
(Miguel Ángel Caicedo Mena)

Ludovic Rodo Pissarro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Alireteje / Offsite:

Misisipi [kompleta teksto]
de Lejb Malaĥ

Gejunulara ĵurkanto de Leib Malach,
trad. I. Jurysta; en Proletaria Kantaro, 1924

Leib Malach @ Ĝirafo

Icek Jurysta - Vikipedio

Icek Jurysta by Lotty Malach

Mississippi, 1935 · YIVO Online Exhibitions

Malach, Leib in the Jewish Virtual Library

Leib Malach (1894-1896) : Jidlingvaj Libroj / Books in Yiddish

The Jewish White Slave Trade and the Untold Story of Raquel Liberman
by Nora Glickman

Caftens, Kurvehs, and Stille Chuppahs: Jewish Sex Workers and their Opponents in Buenos Aires, 1890-1930
by Mir Yarfitz

Seeking Mameloshn Down South
by Ilan Stavans

The King of Lampedusa and Remolding
by Joel Berkowitz

Farmitlung and Shtadlones in Latin American Yiddish Literature
Alan Astro

Yiddish South of the Border
ed. by Alan Astro

Director's Prologue to Leib Malach's play "Remolding"
by Jacob Botoshanski (pp. 89-91)

Remolding (excerpts of a play, pp. 92-8)
by Leib Malach


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 October 2009
Links added 24 Dec 2010, 6-7 & 22 May 2023
English section added 5 February 2021

Site ©1999-2023 Ralph Dumain