Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco

Enkondukis & tradukis Carlos A. Castrillón

En Latinameriko la negreca literaturo (precipe tiu verkita de la negroj mem) estas tre riĉa en la karibaj landoj kaj en la apudmaraj regionoj de la tropiklandoj. La hispanlingva negra poezio estas eble la plej sonora kaj ritma. Grandaj negraj poetoj (kiel Nicolàs Guillèn, Aimé Césaire, Candelario Obeso, Ka) verkis literaturaĵojn pri la negra popolo el la negra vidpunkto. La plimulto el tiuj poemoj estas tute netradukeblaj.

Dum sia vojaĝo al Chocó nia amiko Francisco J. Sànchez renkontis la negran poeton Miguel A. Caycedo, kiu loĝas en Quibdó. Caycedo jam vivas sian sesan jardekon, sed estas ankoraŭ tiel aktiva kiel antaŭe. Dum sia longa vivo li estis politikisto, instruisto, folkloristo kaj batalanta poeto. Li dediĉis sian vivon al la defendo de la Afrik‑Amerika Kulturo de sia provinco per la kolektado de praaj kantoj, legendoj, dancoj, ktp.

Caycedo estas afabla, komunikema homo, tamen iomete malĝoja pro la malriĉeco kaj delonga forgeso de sia regiono. Li verkis kelkajn librojn; sed li poste trovis, ke sia mesaĝo estus pli efika pere de kasedoj. En medio de larĝaj kaj nepenetreblaj praarbaroj kaj vasta analfabeteco la surbendigita voĉo de Caycedo aŭdeblas ĉie. Li surbendigis multajn poemojn kaj kantojn en 10 kasedoj. Kvar el ili enhavas kompletan epopeon pri Chocó, la aliaj kolektas kantojn kaj belajn poemojn. Mi tradukis fragmente unu el tiuj surbendigitaj poemoj el la kasedoj, kiujn Francisco J. Sànchez alportis al LAPEK.

Mi Amas Vin, Negro

Miguel A. Caycedo

Mi amas vin, negro, ja mi amas
Sed jam ne vundas min tiu kateno,
kiu vian kolon fere ĉirkaupremis.
Ne vundas min tiu kateno,
kiu ĉe via pied’ malpermesis
per sia pez’ vian flugemon.
Libere leviĝas mia piedo:
mia praavo forigis de si plorĝememon,
malĝojon, kaj kun plena saĝo
li disforigis tion per la lum’ de liberam’.

Jes, min malĝojigas la nejustaĵoj
per kiuj vian animon oni trafis
kaj vian haŭton dolore ruĝigis.
Mi memoras: vi en la fosaĵoj de profunda mallumo,
vi fleksita sur la sulkoj
de l’komparo punita de l'suno;
jen viaj manoj enigantoj sin en la nigran grundon!

Mi amas vin, negro, ja mi amas
vin pro tiuj galgustaj momentoj,
Pro l’dolor’ gluita kiel broĉo
al viaj sentagiĝaj tagoj, senstelaj,
pro via simpla vivo kaj pro tiu
silento noktoplena, pro via korprema,
dorna melankolio kaj pro via
trista rigardo malproksimen
kun brilantaj larnmoj ĉe l’okuloj,
kun l’espero daŭre en via koro.

Mi amas vin, negro, ja mi amas
en vi vian martiran tragedion,
vian silentan ekziliĝon, vian malliberecon,
ĉar vi estas ĉiam pli forta ol la feraĵo,
kiu vundis vian talion;
mi amas en vi vian remadon sur malsekaj
galeroj kaj viajn ĉiutagajn amaraĵojn.

Mi amas vin, negro, ja mi amas vin negra!
Mi amas vian suferplenan vivovojon
de plorado koj ĝemado.
Jen tio, kion la homa historio
ankoraŭ ŝuldas al vi.



FONTO: Caicedo, Miguel A. [Miguel Ángel Caicedo Mena]; Castrillón, Carlos A. "Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco," Latinamerika Memuaro, n-ro 2, januaro 1988, p. 15.

Noto: Mi trovis la ĝustan nomon de la poeto kaj aldonis fotografon de li. — RD


Kvar Poemoj de Langston Hughes tradukis Carlos A. Castrillón

"Misisipi" de Lejb Malaĥ (1894-1936)
(Antaŭparolo & Biografio)

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Alireteje / Offsite:

Miguel Ángel Caicedo Mena
Por: Marco Antonio Cubillos Gamboa

Miguel Ángel Caicedo Mena (AFROCHOCOANO)

Ĉokoo - Vikipedio

Chocó Department - Wikipedia, the free encyclopedia

Aimé Césaire - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 September 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain