Adiaŭ Kristo

de Langston Hughes

Tradukis el la angla Ralph Dumain



Aŭskultu, Kristo,
Vi faris sufiĉe bone viatempe, mi supozas—
Forpasis tamen tiu tempo.
El vi oni imagis agrablan fantazion,
Jen Biblio—
Sed ĝi formortis,
La papoj kaj la pastroj tro multe
Da mono el ĝi suĉis.
Ili vin forvendis al tro multaj

Reĝoj, generaloj, rabistoj kaj murdistoj—
Eĉ al Caro kaj Kozakoj,
Eĉ al ekezi’ de Rokefel’er,
Eĉ al Revu’ Sabat-Vespera.
Vi estas elĉerpita.
Ili lombardadis vin,
Finfine vin eluzis.

Adiaŭ,
Krist’ Jesu’ Sinjor’ Jehovo,
Fortrotu, nun portu vin for.
Vin movu el la voj’ de ulo nova,
Senreligia hom’ reala—
Markso Komunisto Lenin Kamparano Stalin Laboristo mi
Mi diris, mi!

Vin forŝovu, nun, ek,
Aferojn vi obstaklas—vi, Sinjoro.
Bonvolu forvojaĝi kun la Sankta Gandhi
Kaj kun Sankta Papo Pio,
Kaj Sankta Ejmij Makfirson,
Kaj nigra Sankta Bekton
De Konsekrita la Dekcendo.
Pedalu forte, Kristo!
Moviĝu!

Ne plu malhastu movon!
La mondo estas mia jam de nun—
Neniu min forvendos
Al reĝo, generalo,
Milionul’.



Notoj:

Langston Hughes [Langston Hjuz] (1902.02.01 – 1967.05.22): ŝlosila usona negra poeto, romanisto, dramisto, rakontisto kaj ĵurnalrubrikisto, unue famiĝinta dum la Renesanco de Harlem (1920aj jaroj).

Bekton = George Wilson Becton (1890.04.15 – 1933.05.25): furora negra evangeliisto, estro de la Monda Evangelia Fest-Partio. La Konsekrita Dekcendo estis ĉefa ero de lia doktrino.

Gandhi = Mohandas Karamchand Gandhi (1869.10.02 – 1948.01.30).

Ejmij Makfirson = Aimee Semple McPherson (1890.10.09  – 1944.09.27): fama evangeliistino kiu varbis siajn adeptojn per amaskomunikiloj.

Papo Pio = Pio la 11-a (1857.05.31 – 1939.02.10), naskita Achille Ratti [aKIle RAti]: la Romkatolika papo de 1922.02.06 ĝis sia morto.

Revu’ Sabat-Vespera = Saturday Evening Post: iama fama usona revuo.

Rokefel’er = Rockefeller: elita riĉega usona familio.


Pluaj notoj de la tradukinto:

Ĉi tiu poemo—"Goodbye Christ"—verkita dum revolucia periodo (1932, t.e. dum la “ruĝa jardeko”), kostis al la aŭtoro multe da ĝenado, ekzemple dum la subprema kontraŭkomunista erao de Makartiismo (t.e. nomita laŭ Senatano Joseph McCarthy: la 1950aj jaroj).

Mi ne kapablas fidele reprodukti la konversacian idioman esprimmanieron de la usonanglalingva originalo, ekz. “ghosted you up”, “swell”, “ain’t no good”, “done wore out”, “beat it”, “on away from here now”, “guy”, “step on the gas”. Tamen, mi povis traduki la enhavon.

Ĉi tiu poemo originale publikiĝis en Negro Worker [Negra Laboristo], novembro-decembro 1932. Oni ĝin ellasis el antologioj da verkoj de Langston Hughes, sed oni trovos ĝin jene:

Hughes, Langston. Good Morning Revolution: Uncollected Writing of Langston Hughes [Bonan Matenon Revolucio: Nekolektitaj Verkoj de Langston Hughes]. Edited and with an introd. by [redaktis kaj enkondukis] Faith Berry; foreword by [antaŭparolo de] Saunders Redding. New York: L. [Lawrence] Hill, 1973.


Kvar Poemoj de Langston Hughes tradukis Carlos A. Castrillón

Observo: Negraj Poetoj en Ameriko
[Recenzo de “L.”]

“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [recenzo]

"Goodbye Christ" by Langston Hughes

"The Negro Mother" by Langston Hughes

"Konsideroj pri Gandhi"
de George Orwell, tradukis William Simcock

"Misisipi" de Lejb Malaĥ (1894-1936)
(Antaŭparolo & Biografio)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism /
Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Offsite:

Reason & Society: Langston Hughes


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 September 2009
Links added 14-15 December 2011

 ©2009-2022 Ralph Dumain