Spiralvojo

Jenö Heltai

El la hungara:
Ferenc Szilágyi


Sur kamelĝiba
montvoj’ malmola,
sur spiralvojo
mi amblas sola.
Ĝi nun ekkuras,
nun sekvas vojfalo
de val’ de monto
de l’ mont’ al valo.

Nuboj ĉe limo.
Senfin’. ĉielo.
Arbar’ ruĝrusta
kaj kluz’ - muelo -
kaj kie pinto
ĉielon tuŝas,
ruin’ malhela
nebule kuŝas.

Sun’ kvankam brilas,
jam palas rido
kaj pretas al la
aŭtun’ la lito.
Odor’ disforas.
Al kaparĝento
ŝvebigas brunajn
foliojn vento.

Ŝvebigas florojn
la vent’ aŭtuna,
vesper’ alvenas,
nubiĝo bruna.
Nubiĝo bruna,
silenta ploro
al rusta herbo,
al griza koro.

Kaj ree venas
la nubo migra,
ve, venis frue
la nokto nigra.
Mallonga vivo!
Ni adiaŭos.
Hier’ forkuris,
jen, jam morgaŭos.

En blinda migro
sur spiralvojo
al koro venas
junulmalĝojo.
Junulmalĝojo,
junaj sopiroj,
neplenumitaj
junaj deziroj.

Iamaj amoj,
iamaj tremoj,
senkisaj noktoj;
en kor’ poemoj.
Sonĝoj junstultaj,
espero pala
min nun revenkas
sur voj’ spirala.

Sopirojn, kiujn
forviŝis fino,
mortintoj karaj
el tomba sino.
Dum nokt’ vagantaj
ĉielanimoj
min nun brakumas
ĉe krutaj limoj.

Jen mil memoroj,
jen cent fantomoj
sur voj’ spirala
susuras sonoj.
Fornebuliĝis
post ni jam ĉio:
muel’ , mont’, arboj,
vivo, pasio.

Mi amblas sola
ĉe la spiraloj.
Kvazaŭ mi irus en
pasintaj jaroj.
Nun ĝi altkuras,
nun sekvas vojfalo
de l’ val’ al monto,
de l’ mont’ al valo.



“Civilizo” de János Arany, trad. Ferenc Szilágyi

"Oggi" de Mihály Babits, el la hungara trad. Ferenc Szilágyi

Leciono de Frigyes Karinthy, tradukis Ferenc Szilágyi

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
kun son-dosiero / Sound file: deklamo de R. Dumain

Fragmento el la Romano »Vivo de Homo«
de Lajos Kassák, tradukis Ferenc Szilágyi

Metiistoj de Lajos Kassák

Hungara Antologio (1933)

Arĝenta Duopo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Ferenc Szilágyi @ Ĝirafo

Ferenc Szilágyi - Vikipedio

Tra Mia Prismo: Tradukoj de Ferenc Szilágyi

Poemoj de Francisko SZILÁGYI en Dekdu Poetoj

Ferenc SZILÁGYI (Originala Literaturo - Don Harlow)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 December 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain