Hilda Dresen

JULIO BAGHY

Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.

Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.

Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.

AL K. KALOCSAY

Ĉiam vin, poet-giganto,
Ni admiris kaj admiros;
Dum ekzistos Esperanto,
Via nom’ lumture brilos!

Majstre streĉis koro-kordojn
Vi kun fajro kaj gracio,
Kaj apertis vaste pordojn
Por kultiv’ de l’ poezio.

Enpenetris ĉian sferon
Via muzo temerare,
Kaj rezulte eĉ Inferon
Vi konkeris senbatale.

Dolĉ-aromas viaj floroj,
Loge pompos kaj eternos.
... Antaŭ vin en niaj koroj
Ni adoron nian sternos.



FONTO: Dresen, Hilda. “Julio Baghy” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 135, 120.


�Ribela Demando�, �Ĉiutaga Ĝemo�, �Krozado� de Julio Baghy

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathm�ri)

K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

Julio Baghy” de Sándor Szathmári
(tuta eseo)

Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Hilda Dresen - Vikipedio

Hilda Dresen (Originala Literaturo Esperanta - OLE)

Hilda Dresen @ Don Harlow

Anemonoj - Anemonojn ne deŝiri! - Pri arboj - Tagoj senkoloraj
de Hilda Dresen

Aŭgusta nokto de Hilda Dresen

Verdaj Plendoj de Hilda DRESEN

L.L. Zamenhof de Hilda Dresen

Ne cedu de Hilda Dresen

Estus sensence... �de Hilda Dresen

Mi pensis Ellen Niit, tradukis Hilda Dresen

Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain