Julio Baghy

RIBELA DEMANDO.

Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.

»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

ĈIUTAGA ĜEMO.

Mateno, ho, maten’,
mensoga amantin’,
ĉielpromesa sojlo de l’ infero,
min tedas via ven’...
Vi kial vekas min?
Kun vi revenas tago kun sufero.

Vi, tago kun sufer’,
abisma larmomar’,
en vi kirliĝas, putras, kio estas . . .
Fajreron de l’ esper’
englutas la ondar’.
por la vespero nur mallumo restas.

Vespero, ho, vespero,
trompema ŝajna mort’,
kompatu min; mortigu la matenon,
la tagon kun sufer’
kaj via sorĉa fort’,
al mi donacu longan noktan svenon!

KROZADO.

Ĉe vojkomenco sur la mar’ de l’ Vivo
ni fidas al favora vent’;
ne pensas ni pri ondotomb’, pri rifo ...
La velojn ŝvelas revoj cent’,

Sed kiam la Vivmaro ekribelas, 
nin venĝe vipas sortkoler’;
La ŝip’ kun direktil’ rompita velas
pelata nur de l’ Malesper’.

Formortas revoj. Dronas kredo, fido.
Nur onda ludo regas nin.
Al ŝiporand’ nin spasme kroĉas spito
ĝis rod’ de ĉiu ŝipruin’.

Ĉar tie ŝipo de l’ imago sorĉa
al fabellando logas nin ...
Ni transŝipiĝas kun forgeso dolĉa
por veli ... veli, sed sen fin’.



FONTO: Baghy, Julio. ‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’, en Arĝenta Duopo, 2a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 208, 210-211.


Ho, Prospero” de Julio Baghy

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathmári)

K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

Julio Baghy” de Sándor Szathmári
(tuta eseo)

Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain