El la poemoj de J. Baghy

HO, PROSPERO

Mortinta haveno ... Sur ĝia kajo
fabrikoj mutas armistice.
Maŝinojn mordas longavice
la rusta furiebro en malgajo.
Post putraj pordoj,
sur kavaj kortoj
formortis bruoj.
Longkolaj gruoj
kriple riproĉas al ĉielo.
Sub ruba polvo,
en ŝima volvo
ripozas dratoj.
Grasventraj ratoj
nestas kaj festas en la keloj.
Ho ve, la haveno en svenoĉena teno,
atendas senplende en deliro.
Ho ve, la haveno en ondotondro dronas.
Ĝin tombo ombrumas: ftiza spiro.

Mortinta haveno ... En ĝiaj domoj
parioj spiras, palas, putras,
per arboŝeloj nun sin nutras
kaj naskas ... Ho, naskas ĉi fantomoj!
Skeletaj miloj,
platbrustaj filoj
kaj inoj stultaj,
pedikoj multaj;
jen la armeo de l’ Laboro.
La sklavoj klinas,
en ruboj minas
kaj trovas — vanon.
»Ho, panon! Panon!!«
ĝemas sangspute la stertoroj.
Ve! Ve! En haveno de veo, ho, humilaj 
milmiloj funebre febre preĝas.
Ve! Vanas la dorna ornamo, triste Krista,
Nun, orfoj, amorfa Monstro reĝas!

Hej, uf! Do vekiĝu! ... Ek al laboro!
Vin la fabrikoj jam atendas.
Al la diablo, se vi plendas!
Do uf ! ... Vin kompatis la Sinjoro.
Skeletoj svarmas
kaj sin alarmas.
Jen luktaj tuŝoj,
jen pugnopuŝoj,
sakroj; ne estas plu amikoj.
La sklavaj rotoj
kun plandofrotoj
trotante tretas
kaj tretas ... tretas
al la pordegoj de l’ fabrikoj.
Jen en la haveno envenas panpeceto!
El miloj lojale al Etero
de Tero ekpsalmas la himnoj ne dankomanke
»Ho, glor’ al Sinjoro pro prospero!«

La kortojn plenigas armeo pala
Ne ŝparu forton! Klinu spinojn!
Jen fajfo vipas la maŝinojn
kaj tondre remuĝas vekrio ŝtala,
Terskua bruo!!
Elektra fluo,
vaporo saltas,
neniam haltas;
rompas la Vivo rokotombon.
Maŝinoj ruktas,
uf! uf! produktas
kun sputo voma
por gloro homa:
tankon, grenadon, gason, bombon.
Tra stratoj tretataj per tridek tri trumpetoj
jubilas fanfare are miloj
kaj kantas »Ho, sankta ja estas la Laboro
por festa estonto de la filoj.«



FONTO: Baghy, Julio. “Ho, Prospero,” en Arĝenta Duopo, 2a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 202-204.


‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Danuba Voĉo” de Julio Baghy (kun citaĵoj el Baghy & Szathmári)

K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

Julio Baghy” de Sándor Szathmári
(tuta eseo)

Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
(Excerpt from original with English translation by Ralph Dumain)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 30 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain