Hajkoj kaj Tankaoj

de Jorge Luis Borges

La genia argentina verkisto Jorge Luis Borges sentis apartan amon al la orientaj kulturoj en la lastaj jaroj de sia vivo. Li eĉ penis lerni la japanan kun la helpo de sia japandevena sekretari-edzino Maria Kodama. Li tamen trovis, ke “la japana estas la plej malfacila lingvo”, kaj ke la orientaj mondkonceptoj ne plene kongruas kun tiuj, kiujn li lernis el nekalkuleblaj libroj.

Laŭ Humberto Senegal, kiam Borges verkis hajkojn kaj tankaojn li ne sukcesis rompi la peze intelektan vualon, kiu blindigis parton el lia vidkapablo. Tiuj japaneskaj poemoj estas insulo en la verkaro de Borges. La erudicio kaj la konstanta metafizika priokupiĝo ne lokeblas en tiuj mallongaj versoj, sed ĉiamaniere postlasas siajn spurojn.

En siaj hajkoj kaj tankaoj Borges ne montras la mondon, sed la pason de sia vivo tra la mondo, foje kun amara rigardo. Tamen, ili ja estas majstraj, kiel espereblas de majstra verkisto.

Borges verkis entute 6 tankaojn kaj ĉ. 20 hajkojn. La hajkoj aperis en la libro “La Cifero”, kaj aliaj en la argentina ĵurnalo “Clarin”, de januaro 1980. La seso da tankaoj aperis en “La Oro de l'Tigroj”, kie Borges mem priskribis sian laboron rilate al japaneska poezio: “Mi volis adapti al nia prozodio la japanan strofon de unua 5‑silaba verso, dua 7‑silaba kaj tria 5‑silaba (tio estas, hajko), kaj du lastaj 7‑silabaj. Mi ne scias, kiel tiujn ekzercajn verkojn akceptos la japanoj”. Borges poste diris, ke liaj japaneskaj versoj plejeble estas nevaloraj, ĉar la tradicia japana kalkulado de silaboj ne estas adaptebla en la hispanan. La hajkojn kaj tankaojn de Borges konservas la tradician 5‑7‑5 kaj 5‑7‑5‑7‑7 silaban strukturon, kiun okcidentaj verkistoj kutime preterpasas.

En libera traduko ni esperas, ke la poemoj de Borges restos egale riĉenhavaj kaj esprimplenaj.



HAJKARO

De Jorge Luis Borges


   

La vasta nokto
jam ne estas pli
ol aromo.

     

En mallumo
libroj, bildoj, ŝlosiloj
iras mian sorton.

   
     
 

La maljuna mano
ankoraŭ faras versojn
forgesotajn.

 
     

Jam ne ĝojigas min
la ĝardenaj migdalarboj.
Mi memoras vin.

 

Ĵus mortis homo.
La vanghararo ne scias.
Ungoj daŭre kreskas.

     
 

Ĉu estas aŭ ne estas
la sonĝ’, kiun mi forgesis
antaŭ l’aŭroro?

 
     

Ekde tiam
mi ne movas la pecojn
sur la ŝaktabulo.

 

Malproksima birdkanto.
Najtingalo ne scias,
ke ĝi konsolas vin.

     
 

En kia hieraŭo,
en kiuj Kartagaj kortoj
falas tiu ĉi nuna pluvo?

 
     
 

Jen la mano
kiu iam tuŝis
vian hararon.

 
     

Sub la luno
la plilongiĝanta ombro
estas unika.

 

Ĉu imperio
ĉu lampiro
tiu lum’ estingiĝanta?

     
 

Sub l’alero
spegulo kopias
nur la lunon.

 
     

Ion rakontis al mi
vespero kaj monto.
Mi jam forgesis.

 

Sur ĉielo
tiu sentempa formo:
la novluno.

     
 

Okazas aŭroro
ankaŭ en dezerto.
Iu scias tion.

 
     

La glavo senlabora
revas pri bataloj.
Alion mi revas.

 

Kordaro silentas.
Muziko eksciis
kion mi sentas.

     
 

La novluno.
Ankaŭ ŝi rigardas ĝin
el alia pordo.

 
     


SES TANKAOJ

De Jorge Luis Borges


Kial mi ne falis
— Kiel miaj antaŭuloj —
en batalo.
En la vana nokto mi estas
kiu kalkulas silabojn.

 

Tristas la pluvo
falanta sur la marmoron,
tristas esti grundo.
Tristas ne esti la homaj
tagoj, la sonĝo, l’aŭroro.

     
     

Sub la luno
la tigro de oro kaj malhelaĵo
rigardas siajn piedegojn.
Ĝi ne scias, ke aŭrore
 ili dispecigis homon.

 

La birda voĉo
kaŝita en duonombro
eksilentis.
Vi trairas la ĝardenon.
Mi scias: io al vi mankas.

     
     

Alte sur la montopinto
la tuta ĝardeno lunas,
lunas ore.
Pli belas tuŝeto
el via buŝ’ en mallumo.

 

Alies pokalo,
glavo kiu estis glavo
en alies mano,
la strata luno;
diru: ĉu ne sufiĉas?

     



FONTO: Borges, Jorge Luis. "Hajkoj kaj Tankaoj," tradukis Carlos A. Castrillón, Latinamerika Memuaro, n-ro 6, 1989, p. 9-13.


Hajkaro, de Jorge Luis Borges,
reverkis Aldo de’Giorgi el tradukoj de Carlos A. Castrillon

Deksep hajkoj, de Jorge Luis Borges, tradukis István Ertl

La Biblioteko de Babelo, de Jorge Luis Borges, tradukis Gulio Cappa

"La Sudo" de Jorge Luis Borges, trad. Enio Hugo Garrote

Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman

"Spinoza" poem by Jorge Luis Borges

"Baruch Spinoza" poem by Jorge Luis Borges

"The Congress" by Jorge Luis Borges

On “The Congress” by Jorge Luis Borges: Observations and Questions
by Ralph Dumain

The Cyclical Night: Irony in James Joyce and Jorge Luis Borges by L. A. Murrilo

A Taxonomy of Surreal Taxonomists by Prentiss Riddle

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Borges Revisited (14) [new Blog entry]

Borges old blog entries (start)

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web
(inkluzivas ĉiujn supre menciitajn ligojn)

Jorge Luis Borges en Esperanto
(inkluzivas ĉiujn supre menciitajn ligojn)

Alireteje / Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio

Hajko - Vikipedio

Tankao - Vikipedio

Jorge Luis Borges - Wikipedia, the free encyclopedia

Borges: Garden of Forking Paths

Borges Center


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 28 September 2009
Links added 31 July 2010,
17 Sept & 6 Dec 2013, 20 June 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain