La viro, kiu elŝipiĝis en Bonaero en 1871a, nomiĝis Johannes Dahlmann kaj estis pastoro de la Evangelia Eklezio. En 1939a unu el liaj nepoj, Johano Dahlmann estis sekretario de Komunuma Biblioteko, kaj sentis sin profunde argentina.
Lia patrinflanka avo estis Francisko Floroj, el la 2a Infanteria Regimento, kiu mortis ĉe la Bonaeria (1) landlimo, lancmortigita de la indianoj de Katrielo (2). En la malpaco de siaj du genealogioj, Johano Dahlmann, eble pro impulso de la ĝermana sangoelektis tiun de la antaŭulo romantika aŭ kun romantika morto.
Skatolo kun la foto de senesprima kaj barba viro, malnova spado, la feliĉo kaj kuraĝigo de iuj muzikaĵoj, la kutimeco al la strofoj de Marten‑Fero (3), la jaroj, la malvolo kaj la soleco, flegis tiun kreolismon iomete intencan, sed neniel vantan.
Pere de kelkaj oferoj, Dahlmann sukcesis en la Sudo forsavi la kernon de brutbieno, kiu estis de la familio Floroj. La bildo, kiu kutime fiksiĝis en lia memoro estis la balzamaj eŭkaliptoj kaj la longa rozkolora domo, kiu iam estis karmezina.
La taskoj aŭ eble la apatio, tenis lin en la urbo. Unu someron post la alia, li kontentiĝis per la abstrakta ideo pri posedo kaj pri la certeco, ke lia domo estas atendanta lin, en preciza loko de la ebenaĵo.
En la lastaj tagoj de februaro 1939a okazis io al li. Blinda je la kulpoj, la destino povas esti senkompata pro la plej etaj neglektoj. Dahlmann ekhavis tiun vesperon ekzempleron fuŝitan de “La Mil kaj Unu Noktoj” de Vajl. Deziregante esplori tiun eltrovaĵon, li ne atendis, ke la lifto malsuprenvenu kaj li supreniris haste la ŝtuparojn. Io en la mallumo ektuŝis lian frunton (ĉu vesperto, birdo?). Sur la vizaĝo de la virino, kiu malfermis al li la pordon, li ekvidis la teruron stampita, kaj la mano per kiu li frotis sian frunton, estis sangomakulita. La eĝo de pordokadro ĵus farbita, kiun iu forgesis fermi, faris al li tiun vundon. Dahlmann sukcesis endormiĝi, sed frumatene li viglis, kaj ekde tiu horo la gusto de ĉiuj aferoj estis terurega. La febro konsumadis lin, kaj la ilustraĵoj de "La Mil kaj Unu Noktoj" taŭgis por dekoracii inkubsonĝojn. Amikoj kaj parencoj vizitis lin kaj kun troigita rideto ripetadis al li, ke ili trovas lin tre bonfarta. Li aŭdis ilin kun malforta surprizo kaj miris, ke ili ne scias, ke li estas en la infero.
Pasis ok tagoj, kvazaŭ ok jarcentoj. Iun vesperon, la kutima kuracisto aperis kun nova kuracisto kaj ili kondukis lin al sanatorio ĉe strato Ekvadoro, ĉar nepre necesis fari al li radiografion.
Dahlmann, sur la fiakro, kiu portis ilin, ekpensis ke en ĉambro, kiu ne estas ja la lia, lin finfine vizitos dormo. Li sentis sin feliĉa kaj babilema. Tuj post la alveno oni senvestigis lin, razis lian kapon, ligis lin per metallamenoj al lito, lumigis lin ĝis la blindumo kaj la sveno, esploris lin, kaj maskita viro enigis injektil‑pinglon en lian brakon. Li vekiĝis naŭzita, bandaĝita, en ĉelo kiu iel similis al puto, kaj dum la tagoj kaj noktoj, kiuj sekvis la operacion, li povis ekkompreni, ke ĝis tiam li estis en antaŭurbo de la infero.
La glacio lasis en lia buŝo neniun postesignon de freŝo. Dum tiuj tagoj Dahlmann detalege malamis sin mem, sian identecon, siajn korpajn necesojn, sian humiliĝon, sian barbon, kiu hirtigas lian vizaĝon. Li stoike suferis la kuracadojn, kiuj treege doloris, sed kiam la kirurgo diris al li, ke li estis ĵus mortonta pro septemio, Dahlmann ekploris, kortuŝita pro sia destino.
La fizikaj mizeroj pro la senĉesa antaŭvido de la aĉaj noktoj ne permesis al li pensi pri io tiel abstrakta, kia la morto. Alian tagon, la kirurgo diris al li, ke li estas sur la resaniĝa vojo, kaj ke baldaŭ li povos iri al la kampobieno por finsaniĝi. Nekredeble, la promesita tago alvenis.
Al la realo plaĉas la simetrioj kaj la etaj anakronismoj: Dahlmann alvenis al la sanatorio per fiakro, kaj fiakro nun portas lin al la Suda Stacio. La unua aŭtuna freŝo, post la somera premo, estis kvazaŭ la natura simbolo de lia destino savita el la morto kaj la febro. La urbo, je la sepa matene, ne estis perdinta tiun aspekton de malnova domo, kiun la nokto donas al ĝi; la stratoj estis kvazaŭ longaj koridoroj, la placoj kvazaŭ kortoj. Dahlmann kun feliĉo kaj eksveno rekonis ĝin. Sekundojn antaŭ ol liaj okuloj registris ilin, li memoris la stratangulojn, la afiŝojn, la modestajn diferencigilojn de Bonaero. En la flava lumo de la nova tago, ĉiuj aferoj revenis al li.
Ke la Sudo komenciĝas trans la strato Rivadavja, ĉiu scias. Dahlmann kutime ripetadis, ke tio ne estas konvencio, kaj ke kiu transiras tiun straton eniras mondon pli antikvan kaj pli firman. Desur la fiakro li serĉis sur la novaj konstruoj la kraditan fenestron, la frapilon, la arkon ĉe la pordo, la koridoron, la intiman korton.
En la halego de la stacidomo li ekrimarkis, ke mankas tridek minutoj. Li abrupte ekmemoris, ke en kafejo ĉe Brazilo strato, je malmultaj metroj disde la domo de eksprezidento Irigojen, estas grandega kato, kiu lasas sin karesi de la personoj, kiel rikana dio. Tie kuŝas la kato, dormanta. Li mendis tason da kafo, dolĉigis ĝin malrapide, gustumis ĝin (tiun plezuron oni malpermesis al li en la kliniko) kaj pensis, dum li glatigis la nigran felon, ke tiu kontakto estas iluzia, kaj ke ili estas kvazaŭ apartigitaj de kristalo, ĉar la homo vivas en la tempo, en la sinsekvo, kaj la sorĉa animalo en la nuno, en la eterneco de la momento.
Laŭlonge de la antaŭlasta kajo la trajno atendis. Dahlmann preteriris la vagonojn kaj trafis unu preskaŭ malplenan. Sur la supran retan valizujon li metis la valizon; kiam ekveturis la vagonoj, li malfermis ĝin kaj eltiris, post ioma hezito, la unuan volumon de "La Mil kaj Unu Noktoj". Vojaĝi kun tiu libro, tiel ligita al la historio de lia malfeliĉo, estis aserto, ke tiu malfeliĉo estas nuligita, kaj ĝoja kaj sekreta spito al la fiaskintaj fortoj de la malbono.
Ambaŭflanke de la trajno, la urbo disŝiriĝis laŭ suburboj. Tiu vidaĵo kaj poste tiu de ĝardenoj kaj fruktarboj prokrastis la komencon de la legado. Vere estas, ke Dahlmann legis malmulte; la monto el magneto kaj la genio, kiu ĵuris mortigi sian bonfarinton estas miregindajkiu neas tion?sed ne multe pli, ol la mateno kaj la fakto ekzisti. La feliĉo distris lin for de Ŝerhazado kaj ŝiaj superfluaj mirakloj. Dahlmann fermis la libron kaj simple lasis sin vivadi. La tagmanĝo (kun la buljono prezentata en bovloj el brilega metalo, kiel dum tiuj ferioj antaŭlongaj de la infanaĝo) estis alia trankvila kaj dankinda ĝuo.
"Morgaŭ mi vekiĝos en la bieno", li pensis, kaj estis en li kvazaŭ samtempe vivus du homoj: unu progresanta tra la aŭtuna tago kaj la geografio de la patrio, kaj la alia, enfermita en sanatorio kaj submetita al metodaj sklavecoj. Li vidis: domojn kun brikoj neŝmiritaj, angulajn kaj longajn, senfine rigardantajn la pasadon de la trajno; rajdantojn sur la polvoplenaj vojoj; fosojn kaj lagunojn kaj brutarojn; longajn nubojn, lumajn, kiuj ŝajnis el marmoro; kaj tiuj aĵoj, ĉiuj estis hazardaj, kiel sonĝoj de la ebenaĵo. Li ankaŭ kredis rekoni arbojn kaj grenojn, kiujn li ne estus povinta nomi, ĉar lia rekta kono pri la kamparo estas treege malsupera al lia kono nostalgia kaj literatura.
Kelkfoje li dormis, kaj en liaj sonĝoj estis la impeto de la trajno. Jam la blanka suno neeltenebla de tagmezo estis la suno flava, kiu antaŭas krepuskon, kaj kiu baldaŭ estos ruĝa. Ankaŭ la kupeo estis malsama; tiu ne estis, kiu forlasis la kajon de la Suda Stacio; la ebenaĵo kaj la horoj estis trairintaj kaj transformintaj ĝin.
Ekstere la moviĝanta ombro de la vagono longiĝis en direkto al la horizonto. Nek loĝlokoj nek aliaj homaj signoj perturbis la elementan teron. Ĉio estis vasta, sed intima, kaj iel sekreta. Sur la kampo senmezura kelkfoje ne estis alio, ol taŭro. La soleco estis perfekta kaj eble malamikeca, kaj Dahlmann povis konjekti, ke li vojaĝas al la pasinteco kaj ne nur al la Sudo.
El tiu fantazia konjekto fordistris lin la konduktoro, kiu avertis al li ekvidante lian biletonke la trajno ne lasos lin ĉe la kutima stacio sed ĉe alia, iomete antaŭa kaj apenaŭ konata de Dahlmann. La viro aldonis klarigon, kiun Dahlmann ne klopodis kompreni, eĉ nek aŭdi, ĉar la meĥanismo de la faktoj ne interesis lin.
La trajno pene haltis, preskaŭ meze en la kamparo. Trans la reloj staris la stacio, kiu estis malmulte pli ol kajo kun ŝedo. Neniun veturilon ili disponis, sed la estro opiniis, ke li eble povos ekhavi iun ĉe magazeno (4) situanta je dek‑dekdu stratoj, laŭ lia indiko.
Dahlmann akceptis la piediradon kiel etan aventuron. Jam la suno estis sinkinta, sed fina glorbrilo ekzaltis la vivan kaj silentan ebenaĵon, antaŭ ol la nokto forviŝos ĝin. Malpli por ne laciĝi, ol por igi tiujn aferojn pli daŭri, Dahlmann paŝadis malrapide, flarante kun serioza feliĉo la odoron de la trifolio.
La magazeno estis iam punca, sed la jaroj por ĝia bono estis mildigintaj tiun akran koloron. Io en kia povra arkitekturaĵo memorigis lin pri iu ŝtalgravuro, eble el malnova eldono de "Paŭlo kaj Virginia". Estis kelkaj ĉevaloj ligitaj al la palisaro. Interne, Dahlmann kredis rekoni la mastron; li poste komprenis, ke trompis lin lia similo al unu el la oficistoj de la sanatorio. Kiam li sciiĝis pri la kazo, la viro diris, ke li ordonos jungi por li kaleŝon. Por aldoni alian okazon al tiu tago, kaj por plenigi tiun tempon, Dahlmann decidis vespermanĝi en la magazeno.
Ĉe iu tablo brue manĝis kaj trinkis junulegoj, kiujn Dahlmann komence no priatentis. Sur la planko, tre maljuna viro kaŭris sonmove, apogata kontraŭ la servotabulo. La amaso da jaroj estis ŝrumpiginta kaj polurinta lin kiel la akvo ŝtonon aŭ la generacioj de homoj sentencon. Malhelhaŭta, malalta kaj sulkoplena, li estis kvazaŭ ekster la tempo, en eterneco. Dahlmann plaĉe esplorrigardis la harzonon, la ponĉon el maldensa lano, la longan ĉiripaon (5) kaj la boton el ĉevalida felo, kaj diris al si mem, memorante senutilajn diskutojn kun personoj el la nordaj distriktoj aŭ kun entrerianoj (6), ke tiaj gauĉoj jam restas nur en la Sudo.
Dahlmann aranĝis sin apud la fenestro. La mallumo restis en la kamparo, sed ĝiaj odoroj kaj murmuroj ankoraŭ atingis lin tra la ferkradoj. La mastro alportis al li sardelojn. kaj poste rostitan viandon. Dahlmann ŝovis ilin internen per kelkaj glasoj da ruĝa vino. Li pigre frandis la akran guston kaj lasis sian rigardon, jam dormeman, erarvagi tra la ejo. La kerosenlampo pendis de unu el la traboj; la klientoj ĉe la apuda tablo estis tri: du ŝajnis laboristoj de iu farmbieno; alia, kun indianecaj kaj krudaj trajtoj, trinkis kun la ĉapelo surmetita. Subite Dahlmann eksentis mildan tuŝon ĉe la vizaĝo. Apud la aĉkvalita glaso el malklara vitro, sur unu el la strioj de la tablotuko, kuŝis panerbuleto. Tio estis ĉio, sed iu ja ĵetis ĝin al li.
La uloj ĉe la alia tablo ŝajnis indiferentaj je li. Surprizita, Dahlmann decidis agi, kvazaŭ nenio okazus, kaj malfermis la volumon de "La Mil kaj Unu Noktoj", celante kaŝi la realon. Alia panerbuleto trafis lin post kelkaj minutoj, kaj ĉi‑foje la laboristoj ekridis. Dahlmann diris al si mem, ke li ne timas, sed estus sensence ke li, resaniĝinta, lasus sin treni de nekonatoj al konfuza kverelo. Li decidis eliri; kiam li jam staris, la mastro alproksimiĝis al li kaj admonis lin per alarmoplena voĉo:
Sinjoro Dahlmann, ne zorgu pri tiuj junuloj, ili estas sufiĉe gajaj (7).
Dahlmann ne miris, ke la ulo nun rekonas lin, sed li sentis, ke tiuj admonaj paroloj fakte gravigis la situacion. Antaŭe la provoko de la laboristoj celis hazardan vizaĝon, preskaŭ neniun; nun ĝi celis lin mem kaj lian nomon, kaj la najbaroj scios ĝin. Dahlmann flankenpuŝis la mastron, alfrontis la laboristojn kaj demandis al ili pri ilia intenco. La huligano kun la indianeca vizaĝo ekstaris, ŝanceliĝante. Je unupaŝa distanco de Johano Dahlmann li insultis lin krie, kvazaŭ li starus tre malproksime. Li ludis la troigon de sia ebrieco, kaj tiu ludo estis kruela kaj moka. Meze de paroloj krudaj kai malĉastaj, li ĵetis aeren longan tranĉilegon, sekvis ĝin por la okuloj, ekkaptis ĝin, kaj invitis Dahlmann batali. La mastro tremvoĉe argumentis, ke Dahlmann estas senarmila. Kaj ĉe tio, io neaŭtaŭvidebla okazis.
Disde angulo, la maljuna senmova gaŭĉo, en kiu Dahlmann vidis simbolon de la Sudo (de tiu Sudo lia), ĵetis al li seningan ponardon, kiu falis ĉe liaj piedoj; kvazaŭ la Sudo decidus, ke Dahlmann devas akceepti la defion.
Dahlmann kliniĝis kapti la ponardon kaj eksentis du aferojn. Unue, ke tiu preskau instinkta ago kompromitas lin batali. Due, ke en lia mallerta mano la ponardo ne taŭgos por defendi lin, sed por pravigi, ke oni mortigu lin. Iam li skermis per ponardo kiel ĉiuj viroj, sed lia skermarto ne superis la nocion, ke "la frapoj oni ĵetu supren kaj la akraĵo estu ene".
Li pensis: "En la sanatorio oni ne estus devinta permesi, ke tiaj aferoj okazu al mi . . . "
Ni ekiru eksteren diris la alia.
Ili eliris, kaj se ĉe Dahlmann ne estis espero, ankaŭ ne estis timo. Transirante la sojlon, li eksentis, ke dum tiu unua nokto en la sanatorio, kiam oni enigis al li la injektilpinglon, morti en ponardbatalo sub la ĉielo kaj sturmante, estus por li liberiĝo, feliĉo kaj festo. Li eksentis, ke se tiam li estus povinta elekti aŭ prirevi sian morton, tiu estas la morto, kiun li estus elektinta aŭ prirevinta.
Dahlmann firme tenas la ponardon, kiun eble li ne kapablos manipuli, kaj li enpaŝas en la ebenaĵon.
(1) Bonaeria: el provinco Bonaero.
(2) Katrielo: unu el la plej bravaj tribestroj dum la milito kontraŭ la pampasaj indianoj.
(3) "Marten‑Fero": majstroverko de la argentina literaturo; pledo soci‑politika.
(4) magazeno: eĉ se ne luksaj, en la pampo ĉiuj butiIkoj kaj trinkejoj estas nomataj tiel.
(5) ĉiripao (el la araŭkana: ĉiri‑pac = por la malvarmo): tuko el drapo aŭ lano por kovri la korpon ekde la talio malsupren; ĝi pasas inter la kruroj kaj nodiĝas ĉe la talio.
(6) entrerianoj: el provinco Entrerio, arg. Oriento (hisp. = inter riveroj).
(7) gajaj: argentina eŭfemismo = ebrietaj.
De: BORGES (borĥes), Georgo Luizo Bonaerano, 1890- . Poeto kaj novelisto. Li elstaras en la scienca fikcia rakontarto. Lastatempe multe premiita en Eŭropo kaj Usono.
FONTO: Borges, Jorge Luis. “La Sudo,” en Argentina Novelaro. Vol. III, komp./trad. Enio Hugo Garrote (Laroque-Timbaut: Cercle espérantiste de l’Agenais, 1982), p. 23-29.
La Biblioteko de Babelo, de Jorge Luis Borges, tradukis Gulio Cappa
Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges, tradukis Carlos A. Castrillón
“Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman
"Spinoza" poem by Jorge Luis Borges
"Baruch Spinoza" poem by Jorge Luis Borges
"The Congress" by Jorge Luis Borges
On The Congress
by Jorge Luis Borges: Observations and Questions
by Ralph Dumain
The Cyclical Night: Irony in James Joyce and Jorge Luis Borges by L. A. Murrilo
A Taxonomy of Surreal Taxonomists by Prentiss Riddle
Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo
Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Borges Revisited (14) [new Blog entry]
Borges old blog entries (start)
Jorge
Luis Borges en Esperanto
(inkluzivas ĉiujn ĉi tie menciitajn ligojn)
Jorge Luis
Borges: Selected Study Materials on the Web
(inkluzivas ĉiujn ĉi tie menciitajn ligojn)
Offsite:
Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]
La Biblioteko de Babelo, trad. Manuel Giorgini
Jorge Luis Borges - Wikipedia, the free encyclopedia
Borges: Garden of Forking Paths
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 27 October 2009
Link added 31 July 2010,
17 Sept & 6 Dec 2013
Site ©1999-2013 Ralph Dumain