Hajkaro

de Jorge Luis Borges

  Sube de luno
plilongiĝanta ombro
estas unika.
 

Iras en sombro
libroj, ŝlosiloj, bildoj.
La samon mi.

Min ne ĝojigas
en la Ĝarden’ migdalo
Pensas pri vi.

De tiam mi
movas ne plu la pecojn
sur ŝaktabulo.

La vasta nokto
jam ne plu estas nun
pli ol aromo.

La man’ maljuna
ankoraŭ faras versojn
jam forgesotajn.

Ĵus mortis homo.
La vangharar’ ne scias
ke ungoj kreskas.

Ĉu vere veras
la sonĝo forgesita
antaŭ l’aŭroro?

Fora birdkanto.
Ne scias najtingalo
ke ĝi konsolas.

Ĉu en hieraŭo,
ĉu en Kartagaj kortoj
falas ĉi pluvo?

Jen mia mano,
tuŝinta iam vian
suplan hararon.

Ĉu imperio
aŭ ĉu lampir’ ĉi lumo
estingiĝanta?

Sub la alero
spegulo rekopias
sole la lunon.

Al mi rakontis
ion vesper’ kaj monto
Mi jam forgesis.

Sur la ĉielo
tiu sentempa formo:
jen nova luno.

Aŭror’ okazas
en la dezerto ankaŭ.
Ĉu iu scias?

Revas la glavo
en paco pri bataloj.
Mi ne la samon.

Kordar’ silentas.
Eksciis la muziko
kion mi sentas.

Jen nova luno.
Eĉ ŝi rigardas ĝin
el sia pordo.

reverkitaj de Aldo de’Giorgi
surbaze de tradukoj de
Carlos A. Castrillon



FONTO: Borges, Jorge Luis. Hajkaro, reverkis Aldo de’Giorgi surbaze de tradukoj de Carlos A. Castrillon, La Kancerkliniko, n-ro 67, julio-septembro 1993, p. 19.


Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges,
tradukis Carlos A. Castrillón

Deksep hajkoj, de Jorge Luis Borges,
tradukis István Ertl

La Ventoj de Lados” de Nazim Hikmet
(el la turka) trad. Aldo de’Giorgi

Kara  Ledon, vi malpravas!” de Aldo de’Giorgi

El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] de William Blake,
tradukoj de William Auld, Tom Fraser, Aldo de’Giorgi, Meva Maron

Jorge Luis Borges en Esperanto

Verkoj de & pri Ralph Dumain en La Kancerkliniko
(& aliaj verkoj ĉi-reteje)

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio

Hajko - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 June 2014

Site ©1999-2016 Ralph Dumain