Enkonduko

Resuma skizo pri la angla literaturo post 1800

Marjorie Boulton


La solaj ĝeneralajoj, kiujn mi povas kun plena memfido proponi. pri la literaturo de preskaŭ du jarcentoj, specimene reprezentita en ĉi tiu volumo. estas, ke nenia ĝeneralajo estus fidinda, kaj ke nenia specimenaro limigita al unuvoluma antologio povus doni sufiĉe kompleksan bildon de literaturo tiel vasta, tiel varia kaj tiel plena de potencaj kreaj energioj. Mi rajtas esperi nur, iom ekorientigi leganton por studado de ĉi tiu volumo kaj pri kelkaj direktoj por eventualaj estontaj studoj.

Angla Antologio I (1000-1800) aperis en 1957 kaj estis grava monumento en la esperanta literaturo traduka. Mi spertis, ke ĝiaj ofte kvazaŭ miraklece trafaj tradukoj, precipe de tre konataj poemoj, estas inter miaj plej efikaj konvinkiloj pri la kulturaj eblecoj de Esperanto inter literaturamantoj kaj kvalifikitaj fakuloj. Gi estis unu el la elstaraj eldonajoj de UEA: bedaŭrinde, malgraŭ modesta prezo, ĝi tre malrapide disvendiĝis. “Ni juris labori. ni juris batali.” sed ofte ni hezitas aĉeti potencajn laborilojn. batalilojn. ...

La komerca malsukceso de tiu arte sukcesega volumo estis grava faktoro en la longa prokrasto de la aperigo de Angla Antologio II; jam antaŭ 1957 pluraj brilaj tradukantoj vigle laboradis super tradukoj por la dua volumo. Spite seniluziiĝojn. spite malkuraĝigon, nia grandskale pensanta, longperspektive rigardanta kaj elstare talenta William Auld daŭre tradukadis mem, kuraĝigis sian centran skipon de talentuloj, kaj kolektadis taŭgajn tradukojn. kiujn faris aliaj. Post liaj multaj jaroj de pacienca laborado tra densa mallumo, aperas nun Angla Antologio II, unu el al multaj novaj lumturoj. kiuj eksignalas al la mondo dum la Jubilea Jaro de Esperanto.

Jen mirinda, monumenta atingo por nia kulturo. Tamen, kredeble ĉiu fakulo pri la angla literaturo iom kritikus kelkajn ellasojn, eĉ eble kelkajn enlasojn. Pli da konsultiĝoj ne estus forigintaj tiun riskon; ĉar kredeble ĉiu fakulo proponus malsaman modifon. Mi, ekzemple, bedaŭras, ĉar tute mankas specimeno el romano de “George Eliot” (t.e. Marian Evans, virino) aŭ de Elizabeth Gaskell. dum reprezentiĝas la minoraj H. H. Munro kaj R. Garnett. kvankam ĉi-lastaj ne estas senmeritaj. Alia eble protestus pli forte pri Henry James, alia pri poetoj Francis Thompson kaj W. W. Gibson: oni povus kajtielpluadi tra kelkaj paĝoj. Tion mi ne faros: sed devas insisti, ke ĉi tiu brila Antologio povas esti nur brila specimenaro, kies elektoj ne necesse almetas sigelon de la plej nedubinda supereco al verkisto aŭ verko. La redaktoro devis, finfine, elekti el materialo, kiun li sukcesis kolekti. kiu dependis parte de individuaj gustoj kaj talentoj de tradukintoj: ankaŭ memori, ke li redaktas unu volumon, kiu estu portebla, aĉetebla, allasebla en la plimulton da landoj, kaj modere facile legebla por ne-specialistoj.

7


Eble plej bedaŭrinda estas la rezulto de aparta problemo, kiam redaktoro kaj eldonisto konsideris verkojn de vivantoj, aŭ eĉ mortintoj. kiuj mortis antaŭ malpli ol kvindek jaroj: ili alfrontis la leĝojn pri kopirajto, do la bezonon. havi permeson de aŭtoroj aŭ heredantoj, kaj postulojn pri pagoj al tiuj personoj. Ja ne temas pri ia avara malnobleco: verkisto rajtas ricevi decajn honorariojn; sed la financaj kondiĉoj de esperanta tradukado, redaktado. eldonado ankoraŭ restas tiaj, ke normalaj honorarioj, ja eĉ la vasta necesa korespondado pri permesoj, estas pli-malpli ne-eblaj. La leganto klare komprenu, ke la manko ĉi tie de pli malfruaj verkoj nepre ne signifas. ke la angla literaturo degeneras aŭ ŝrumpas. Hodiaŭ vivas multaj poetoj. romantistoj, dramistoj, kun elstaraj meritoj; plue, jam ekzistas el multaj iliaj verkoj, multaj bonegaj tradukoj, espereble iam aperontaj. Sed estis necese, rezigni pri multaj belaj pecoj por la nuna volumo, pro tiuj ne-estetikaj motivoj.

Por internacia legantaro, estas eble konsilinde, ankaŭ mencii, ke difinoj pri “angla literaturo” povas varii. Kutime (rilate, ekzemple, al lernejaj aŭ universitataj ekzamenoj), temas pri la literaturo de Britio kaj Ejro verkita en la angla lingvo: do inkluzivas, ekzemple, dramistojn George Bernard Shaw kaj Samuel Beckett, kiuj estis irlandanoj; poeton Dylan Thomas, kiu estis kimro: aŭ historiiston Thomas Carlyle, kiu estis skoto; kun marĝenaj problemoj pri kelkaj, kiuj dum parto de siaj vivoj estis usonaj aŭ alinaciaj, dum parto, britaj. Fakuloj kutime apartigas la literaturon de Usono, kvankam ankaŭ tio estas en―iom varianta—angla lingvo; kaj multaj verkas en la “angla” ankaŭ en Afriko, Aŭstralio, Kanado, partoj de la Kariba regiono, Hindio, Nov-Zelando, k.t.p. Aliflanke, ni ne forgesu ke la literaturo de Britio ne estas nur en la angla: ekzistas granda kimra literaturo, iom da propra literaturo en la skota gaela kaj irlanda gaela, eĉ en la kornvala kaj manksa.

La nuna Antologio akceptas la kutiman koncepton pri la “amgla literaturo”, nur kun kelkaj ellasoj de aŭtoroj jam bone reprezentitaj en Skota Antologio [1]. Sed ĝi devas ellasi unu grandan fakon, la dramon. Estas malfacile, elekti el valora dramo fragmenton sufiĉe longan por vere iom doni la etoson kaj interagadon sufiĉe mallongan por antologio ĝenerala. Sed kelkaj vortoj pri tiu fako estos eble utilaj. Fakte, dum granda parto de la deknaŭa jarcento la dramarto mem estis relative malforta, dum samtempe okazis grandaj evoluoj pri teatra kon-struado kaj teknikaj rimedoj. Malfrue en tiu jarcento aperis la epigram-riĉaj dramoj de Oscar Wilde (1854-1900) kaj la unuaj dramoj de George Bernard Shaw (1856-1950), plenaj de ideoj kaj argumentoj, sed ankaŭ lertaj kiel teatrajoj. Shaw iom impertinente emis rangigi sin mem flanke de Ŝekspiro; malgraŭ tiu impertinenteco, li verŝajne vere estas la sola angla dramisto, kiu pro vasta verkaro, pensa riĉeco, originaleco kaj esprim-varieco, rajtus sidi


1 Kardo, 1978.

8


almenaŭ ie pli malalte ĉe la sama tablo. Inter valoraj anglaj dramistoj de la dudeka jarcento estas T. S. Eliot (1888-1965), poeto kies poeziaj dramoj sufiĉe sukcesas teatre; Christopher Fry (1907- ) verkinto de lingve piroteknikaj kaj teatre tre efikaj poeziaj dramoj; lia Fenikso tro Ofta aperis en bonege esperanta traduko de Auld [2]; John Galsworthy (1867-1933); Noel Coward (1899-1973); J. B. Priestley (1894-1984) kaj Terence Rattigan (1911-1977), kiuj uzis pli-malpli kutimajn teatrajn konvencionjn, sed arte, individue kaj efike. Pli malfrue aperis John Osborne (1929- ), kies unua dramo, Retrorigardu Kolere, 1956, kun “heroo” konsterne malaminda, komencis modon por dramoj de amara, indigna socia kritiko aŭ satiro kun dialogoj krude realismaj; kaj dramistoj kies rimedoj estis pli avangardaj kaj postulas pli de la spektantoj, ekzemple John Arden (1930- ), Samuel Beckett (1906- ), Robert Bolt (1924- ), Edward Bond (1935- ), Joe Orton (1933-67), Harold Pinter (1930- ), Peter Shaffer (1926- ) kaj Tom Stoppard (1937-).

Aparta problemo pri reprezentado aŭ studado de la dramarto de la dudeka jarcento estas, ke multaj homoj kun drama talento direktis ĝin al la arto de filmoj, radiofoniaj dramoj kaj televiziaj dramoj; la vortoj de tiuj verkoj estas malofte presitaj kaj la plimulto de beletristoj ankoraŭ apenaŭ pripensis la problemojn de taksado de tiuj verkoj kiel literaturaĵoj.

En la nuna Antologio ni havas vere valoran kaj proporcian specimenaron el la poezio de du jarcentoj, kvankam kopirajtaj baroj malebligis representadon de pluraj el la plej bonaj poetoj ne mortintaj antaŭ 1937. Alia nesolvebla problemo estas, ke multaj poetoj, inter ili Wordsworth, Byron, Shelley, Keats, Tennyson, Browning, esprimis sin plej vaste kaj komplekse per poemoj multe tro longaj por antologioj.

La literatura etoso de proksimume la unua duono de la deknaŭa jarcento, en Britio kiel en pluraj aliaj landoj, estis ĉefe, “romantikismo”. Certe, okazis tiutempe granda eksplodo de kreaj fortoj, fantazio, liberiĝoj, ĝenerala liberigemo, mitokreado kaj uzado de la enhavo de tio, kion ni nun nomas la subkonscia menso; nova simpatio al drastaj pasioj, kreskanta intereso pri la pli pitoreskaj aspektoj de historio kaj religio, la ekzotika, la okulta, la ekstrema; emfazo pri la valoro de la individuo kaj ties sentoj. Kvankam mi rekomendas al la leganto la utilan difinon de romantikismo en Plena Illustrita Vortaro, la termino ne povas esti preciza; temas pri riĉecoj tro vastaj kaj diversaj. En Anglio neniam ekzistis ia unueca “romantika movado” aŭ “romantika skolo”; Wordsworth kaj Coleridge amikis kaj kunlaboris; Byron kaj Shelley amikis kaj almenaŭ stimulis unu la alian al verkado; sed apenaŭ ekzistis ia simpatio aŭ arta simileco inter, ekzemple, Wordsworth kaj Byron aŭ Shelley.

2 Fonto, 1984.

9


William Wordsworth (1770-1850), Samuel Taylor Coleridge (1772-1834) kaj Robert Southey (1774-1843) loĝis plejparte for de urboj, en la belega nordangla regiono, “la Laga Regiono”, kaj oni ofte nomas ilin “la Lagaj Poetoj.” Southey, ne reprezentita ĉi tie, verkis abunde sed per minora talento; meritas mencion parte pro altruisma vivo: inter aliaj bonfaroj, li dum jaroj prizorgos la familion, kiun Coleridge, intelekte kaj arte supera, forlasis. Ankaŭ menciinda estas alia grandanima persono, kiu dolore amis Coleridge: Dorothy Wordsworth (1771-1855), fratino de William, fama taglibristino, kiu tre sindediĉe helpadis sian fraton.

En 1778 Wordsworth kaj Coleridge eldonis Lyrical Ballads (“Lirikaj Baladoj”): klarajn, kortuŝajn eposojn, kun epokfara enkonduko. La poetoj, laŭ sia manifesto, volis, post la stilaj afektajoj — kiel almenaŭ ili konsideris ilin, eble trosimplige — de la epoko de Pope, reveni al ĉiutagaj vortoj, lingvaĵo kaj intereso pri ordinaraj homoj, kaj al grandaj, bazaj homaj emocioj. Tio estas unu, sed nur unu, aspekto de angla romantikismo. La beleco, sereneco kaj ankaŭ timigaj aspektoj de la naturo ankaŭ gravis por la du poetoj: sed oni ne pensu pri ili kiel observaj-priskribantaj “natur-poetoj”: pli grave koncernis ilin psikologio, filozofio, la misteroj de la homa koro. De Wordsworth, serioze dediĉita verkisto, kiu, precipe dum siaj lastaj jaroj ne sufiĉe memkritike sarkis sian verkaron, restas ĉiam valoraj almenaŭ lia epopeeca spirita aŭtobiografio, La Preludo; multaj eposoj; multaj sonetoj, kelkaj belaj odoj, multaj lirikoj, kaj multaj partoj el aliaj poemoj. Li certe estas unu el la plej grandaj anglaj poetoj.

Coleridge restas konata parte pro pensigaj kaj profundaj kontribuoj al beletristikaj teorioj, ĉefe pro poemoj: la fragmento Kubla Khan, la longa balado La Maljuna Maristo, kaj eposo Christabel, neniam finverkita. Lia poezia verkaro estas granda kaj meritas plian esploradon.

Iasence kontraŭromantikisma poeto valora estis George Crabbe (1754-1832), kies poemoj, precipe en ion Pope-ecaj rimparoj, priskribas la tragikajn kaj aĉajn aspektojn de la kampara vivo. Li reagis kontraŭ Goldsmith: ne kontraŭ Wordsworth. Unu el liaj kamparaj eposoj inspiris Benjamin Britten por lia fama opera Peter Grimes.

George Gordon, sesa Lordo Byron [4] (1788-1824), tute ne similis al la Lagaj Poetoj kaj plejparte malsimpatiis. Aristokrato, lama, kun psiko eble iom tordita, post 1816 devige sinekzila post katastrofe skandala geedza fiasko, kompleksa personeco multtalenta, Byron admiris ĉefe Pope, verkis brilegajn satirojn laŭ ties tradicio, kaj multajn tre romantikismajn dramojn kaj eposojn, en kiuj rolis tenebraj pasioj, tragikaj viktimoj, izoluloj, ekzotikaĵoj. Finfine li kunigis satiron kaj romantikon en sia plej matura. plej

3 Vidu Angla Antologio 1, pp. 18, 298-305. Lia poemo La Forlasita Vilaĝo bildigis idilian kamparan vivostilon.

4 Verŝajne preskaŭ ĉiuj, liatempe kaj poste, eĉ intime, nomis lin simple “Byron”.

10


kompleksa, neniam finverkita komika epopea, Don Juan. [5] Varia kaj virtuoza, iom cinika sed ne sen homecaj kaj humanaj sentoj, ĝi estas, kiel La Preludo, elstara longa poemo. Oni eble rajtus sugesti, kvankam ion tro ĝeneralige, ke Wordsworth, naivŝajne profunda, estis la granda poeto de la kamparo, fundamentaj emocioj kaj situacioj, kaj de la spirita evoluado; dum Byron, pli sinkonscie malnaivema, estis la granda poeto de la urboj, societo, civilizacio kaj ĝiaj hipokritaĵoj. Byron estis unu el la plej eŭropaj, kosmopolitaj anglaj poetoj, kaj restis unu el la plej renomaj ekster Anglio.

Percy Bysshe Shelley (1792-1822), amiko de Byron, ankaŭ pasigis siajn lastajn jarojn sinekzila en ltalio. Lia persona vivo estis serio de tragikaj eraroj, fontantaj pli el ne prudentaj idealoj ol el kruda egoismo; lia frua morto malebligis finevoluadon de potenca intelekto kaj luma poezia genio. Pionira liberpensulo, vegetarano, liberigemulo plurrilata, li havis riĉan fantazion kaj belege esprimis misterojn kaj ekstazojn de amo, naturamo, libereco. La nuna Antologio donas specimenojn de lia delikata lirika talento; sed pli gravas liaj longaj. poemoj mitofaraj, tri poeziaj dramoj—por la scenejo de la menso pli ol la teatro—kaj kelkaj majestaj odoj.

Eĉ pli juna mortis John Keats (1795-1821), postlasante ne plene maturan sed trezorplenan eposon Endimiono, diversajn junaĝajn verkojn kaj unu perlan volumon, kiu enhavis tri belajn eposojn, liajn ĉefajn odojn, kelkajn minorajn poemojn kaj komencan parton de nefinita epopeo Hyperion. Li estas bone reprezentita ĉi tie.

Aldone al la kvin nepre plej gravaj poetoj de tiu unua duono de la jarcento, ekzistis multaj minoraj poetoj, kiuj postlasis ion ankoraŭ legindan. Inter ili menciindas John Clare (1793-1864), misfortuna kamparano kiu dum tridek jaroj estis mense malsana, sed estis observema kaj kortuŝa poeto de la kampara naturo kaj vivo; kaj Thomas Hood (1799-1845), kiu povis montri kompatan seriozecon, kiel prezentitan ĉi tie, sed ankaŭ vortludis virtuoze kvazaŭ la Raymond Schwartz de la angla literaturo.

La ĉefaj poetoj de la dua granda ondo de la angla romantikismo estis sendube Alfred Tennyson (1809-1892) [6] kaj Robert Browning (1812-1889), eksterordinare produktivaj poetoj de fortaj intelektoj kaj larĝaj kulturoj; Tennyson estis elstara majstro de vortmuziko ofte kompleksa, kaj verkis pri tre diversaj temoj en diversaj stiloj, eĉ foje dialekte; Browning, iom malpli melodiema sed same virtuoza siamaniere, estis majstro eble ĉefe de intelekta esplorado kaj psikologio. Ĉi tie ili povas esti reprezentitaj nur per mallongaj poemoj; sed iliaj plej imponaj verkoj estas pli grandskalaj, kaj ambaŭ regis kompleksajn strukturojn poeziajn. Multaj tiutempaj filozofiaj, teologiaj kaj politikaj problemoj interesis ilin.

5 La tuta unua kanto, brile tradukita de Auld, aperis ĉe Esperantaj Kajeroj, Manĉestro, 1979.

6 Nobeligita, do eble kelkloke “Lordo Tennyson”.

11


Inter minoraj poetoj samepokaj, kiuj en multaj landoj aŭ epokoj kredeble estus konsiderataj pli-malpli majoraj, estis: Matthew Arnold (1822-1888), ankaŭ grava divers-tema eseisto; Elizabeth Barratt Browning (1806-1861), edzino de Robert, sed propralabore serioze artisma poetino; Arthur Hugh Clough (1819-1861); Coventry Patmore (1823-1896); Christina Rossetti (1830-1894). Emily Bronte (1818-1848) postlasis el mallonga suferoplena vivo kelkajn potencajn poemojn kaj unu elstaran romanon; ŝia fratino Charlotte Brontë (1816-1855), ne multe pli fortuna, verkis kvar valorajn romanojn, kaj Anne Brontë (1820-1849) du, malpli elstarajn sed ne senmeritajn.

Dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj la kontribuo de virinoj al literaturo vaste pligrandiĝis kaj pligraviĝis, kaj modernaj esploroj iom evoluigis taksojn tiurilate: ekzemple, Elizabeth Gaskell (1810-1865), iam konata ĉefe pro idilia, milda vilaĝa skizaro Cranford, estas nun retrovita kiel grava kaj kuraĝa pritraktanto de sociaj temoj; “George Eliot” (1819-1880) estis unu el la plej profundaj kaj maturaj el ĉiuj romanistoj de sia epoko; poste Virginia Woolf (1882-1941) kaj Ivy Compton-Burnett (1892-1969) estis inter la plej individuecaj, avangardaj romanistoj de sia epoko, uzante nekutimajn rimedojn.

Unu el la plej gravaj evoluoj de la angla literaturo dum la lastaj jarcentoj estis — kiel en multaj landoj — ke la romano iĝis nemezureble pli grava artformo ol antaŭe. Inter la kontribuantaj faktoroj estis: la disvastigo de elementa klerigado, kreanta pli grandan legantaron, sed ne edukitan al legado de poezio; la evoluado, pro kopirajtaj leĝoj kaj aŭtoraj honorarioj aŭ tantiemoj, de verkado kiel ebla profesio; ankaŭ de grandskalaj eldonejoj, pruntedonaj komercaj kaj publikaj bibliotekoj; pli bonaj hejmaj lumigiloj, do pli da horoj por postlaboraj plezuroj; kreskanta komplekseco kaj kontrastabundo de socio pli kaj pli industria, kapitalisma, imperiisma, poste eĉ pli kompleksa pro socialismaj aŭ humanismaj modifoj; socio ankaŭ pli kaj pli sinkonscia kaj memkritika; komplikigoj de niaj perceptoj pri homoj kaj socio pro novaj ideoj, ekzemple darvinismo, marksismo, psikoanalizo, kritikaj teologiaj esploroj. Ekzistis multe pli da eblecoj, okupoj, vivostiloj, moralaj supozoj, starpunktoj, kaj, do, multaj ambiguecoj, dilemoj, kaj konfliktoj de homoj, aŭ de motivoj en homoj. Sed sendube estis multaj aliaj faktoroj en la vasta evoluado de la romano; inter ili, plej gravas, kiel ĉiam plej gravas en la artoj, la talentoj de la individuoj! Preskaŭ paralele al la pligravigo de la romano, malpligraviĝis la epopeo kaj aliaj longaj poemoj.

Beletristoj (kaj, eble eĉ pli, instruistoj, gepatroj kaj puritanaj moralistoj!) iom emas dividi romanojn inter: realismaj, seriozaj romanoj, kiuj emfazas cĉfe karakteron, psikologion, ideojn, sociajn kritikojn, moralan evoluadon; kaj eskapismaj romanoj, kiuj emfazas intrigon, aventurojn, sensaciaĵojn; sed tia diferencigo ignoras multajn gradojn, nuancojn kaj interrilatojn. Ekzistas ja amaso da forgesitaj aŭ forgesotaj romanoj senmeritaj, nur supraĵaj, sensaciaj, rev-kontentigaj; ankaŭ amaso da same malsukcesaj

12


romanoj edifemaj, seriozintencaj, sed senartaj, tedaj. Romanoj esence realismaj, seriozaj, devas esti sufiĉe ekscitaj aŭ amuzaj por teni la atenton de leganto; kaj la plej bonaj sensaciaj romanoj enhavas sufiĉan realismon kaj psikologion por esti nek absurdaj, nek nure frivolaj. Mi mem memoras epokon, kiam iuj malaprobis kiel trivialajn kaj troigajn la romanojn de Dickens, kaj menciis lian nomon iom malestime, kvazaŭ de literatura plebano. Eĉ juna, mi komencis rimarki, ke la vivo kaj la homoj mem, laŭ niaj observoj plus la raportoj en ordinaraj ĵurnaloj, estas multe pli strangaj, troecaj, variaj, ol ia ajn fikcio. Ni nun vivas en epoko, en kiu la arta nivelo de la plej bonaj detektiv-romanoj, spion-romanoj, katastrofo-romanoj, horor-romanoj kaj aliaj sensaciaj romanoj ofte atingas estimindan altecon, pri stilo, karakteroj, psikologio, sociaj observoj, realismaj detaloj vere esploritaj, eĉ, foje, idea enhavo.

Nura listo de legindaj anglaj romanoj de la lastaj du jarcentoj okupus plurajn paĝojn. Estas necese elekti, kaj ĉiu farus malsaman elekton. Sed certe elstaras, ponte inter la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj, la malgrandskalaj, stile poluritaj kaj brile observemaj familiaj romanoj de Jane Austen (1775-1817) kaj la plejparte historiaj romanoj de Walter Scott (1771-1832), kiu verkis ankaŭ multajn eposojn. T. L. Peacock (1785-1866) verkis satirajn romanojn; Benjamin Disraeli [7] (1804-1881) verkis naŭ romanojn kaj kelkajn minorajn fikciojn, kaj estis brita ĉefministro dum sep jaroj de longa politika kariero. (Residiĝu, tiu, kiu diris, ke kreado de fikcioj estas bona trejnado por politikisto. . .) Vaste produktiva, vaste inventema, majstro de tre diversaj stiloj por diversaj celoj, kun trezoroj de humuro, satiro, pasio, sensacio, estis Charles Dickens (1812-1870), kun siaj dekkvar maĵoraj romanoj kaj multaj minoraj verkoj; li kredeble restas la plej amata, kaj certe la plej citita, ofte kvazaŭ proverbe, el ĉiuj anglaj romanistoj. [8] Lia verkaro prezentas mirindan panoramon de historio, socio, sociaj problemoj, tre diversaj fonoj, sed precipe de memorindaj karakteroj kaj brilaj dialogoj. Se foje li troigas, li tre malofte tedas; kaj li emfazas humanajn kaj sincerajn valorojn. Charles Reade (1814-1884) restas konata ĉefe per brila historia romano La klostro kaj la kameno, sed verkis multajn aliajn romanojn, ankaŭ dramojn, foje hun socikritikaj temoj; li meritas iom pli da renomo. Li tro ofte makulis siajn romanojn per neartisme trudaj komentoj; sed liaj virinaj karakteroj, kaj virina kaj ama psikologio, ofte tre superas tiujn de Dickens. Anthony Trollope (1815-1882) estis tiel produktiva, ke iam oni subtaksis lin, paradokse, ĝuste pro tio; sed lia reputacio plialtiĝis dum la lastaj jardekoj: tre lerte li prezentas mediojn, personojn, konversaciojn; inter aliaj aferoj,

7 Nobeligita kiel grafo de Beaconsfield, sed pro politikaj pli ol literaturaj kaŭzoj.

8 Oni nepre ne taksu Dickens laŭ la solaj romanetoj tradukitaj en Esperanton, La Batalo de la Vivo, tr. Zamenhof, 1891, eld, libroforme 1910 kaj Kristnaska Sonorado, tr. Westcott, 1905: ĉi tiuj estas tre minoraj verkoj. M. C. Butler tradukis lian nefikcian La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo, 1934.

13


interese pritraktas la personajn kaj intrigajn fonojn de politiko kaj ekleziaj aferoj. William Makepeace Thackeray (1811-1864) verkis plurajn romanojn, inter kiuj elstaras Foiro de Vanteco kun cinika, ruza “heroino”.

Lewis Carroll” (Charles Lutwidge Dodgson) (1832-1898) verkis porinfanajn fantaziojn preskaŭ surrealismajn, el kiuj pluraj epizodoj aŭ personoj aŭ frazoj pli-malpli eniris la britan proverbaron. Samuel Butler (1835-1902) verkis satirajn ironiajn fantaziojn, plurajn eseojn kaj unu potence realisman romanon pri la krueleco kaj hipokriteco de familia vivo dum la regno de la reĝino Victoria. [9]

Thomas Hardy (1840-1928) estis vere granda verkisto, kies reputacio kreskis kiam viktorianaj tabuoj seksaj kaj religiaj malfortiĝis. Pesimisma, ironia, emfazante la kruelecon de blinda fatalo, sed ankaŭ ian dignon en suferantaj homoj, kompatema, komprenema, li verkis plurajn valorajn romanojn, multajn novelojn, unu grandskalan sed ne tre sukcesan poezian dramon, kaj plurajn volumojn de tre individuecaj kaj interesaj, plejparte altvaloraj, poemoj, pri homoj kaj iliaj pensoj kaj emocioj. Malpli grava, sed ege plezurdona kaj sianivele tre lerta, estis Arthur Conan Doyle (1859-1930), inter kies atingoj estis la kreado de la ankoraŭ amata detektivo, Sherlock Holmes.

Inter romanistoj, al kiuj ideoj tre gravis, Herbert George Wells (1866-1946), ankaŭ verkisto pri historio, biologio kaj sociaj problemoj, verkis pionirajn romanojn de ideoriĉa sciencfikcio kun karakter-intereso, kaj kelkajn elstarajn romanojn realismajn pri la siatempa socio; observema humuro kaj kredeblaj homaj emocioj helpis lin takte eviti tedan tropropagandemon. John Galsworthy (1967-1933) ankaŭ portretis sian socion, precipe ĉe pli alta klaso, sufiĉe kritikimplice; verkis romanojn kaj dramojn. Arnold Bennett (1867-1931) verkis tiom da romanoj, noveloj kaj eseoj, ke la arta nivelo multe variis, sed liaj plej bonaj romanoj majstre prezentis homojn en siaj medioj, eble precipe kiam li, verkis pri industria urbego Stoke-on-Trent de siaj junaj jaroj.! [10]

David Herbert Lawrence (1885-1920) multe suferis kaj amariĝis dumvive ĉar seksaj obskurantistoj — kiuj ĝenerale ofte ĝenis anglajn verkistojn, devigis hipokritaĵojn kaj venenis multajn intimajn vivojn, konsideris maldecaj liajn fikciajn esplorojn pri seksa psikologio; unu el liaj romanoj estis permesita en Anglio nur en 1961, post proceso epokfara. Ne necesas akcepti senkritike ĉiujn liajn konkludojn, ofte iom malkvietige masklismajn, troĝeneraligajn aŭ kontraŭintelektajn, por konstati, ke li brile bildigas emociajn simp-

9 Lia plej bona fantazio, Erewhon (“einen” — “nenie” renversita) aperis en Esperanto — Erevono, tr. Alex Venture, B.E.A., 1978.

10 Ok Noveloj de Arnold Bennet, tr. A. Wackrill, aperis 1919.

14


tomojn, kreis tre diversajn personojn kaptitajn inter la profundaj misteroj de la vivo; ke li observis lokojn kaj mediojn, kaj la naturon, tre percepteme; ke li almenaŭ strebadis al vero kaj sincero; kaj ke li estis majstro de persona stilo intensa kaj pripensita. James Joyce (1882-1941), alia, kiun cenzuristoj ĝenis kaj filistroj ne volis kompreni, komencis verki kiel sentema novelisto uzanta kutimajn rimedojn, sed en vasta romano (pri unu tago) Uliso provis grandan eksperimenton, kun parodioj, fantazioj, pensofluaj monologoj kaj multaj avangardaj metodoj; kaj en Finnegans Wake (proks. La Antaŭenteriga Festo de Finegan) forlasis eĉ normalajn lingvajn rimedojn kaj kreis ian hibride politglotan, vortludantan, aludoriĉan lingvaĵon kiun oni ne povas legi kiel normalan fikcion; liaj verkoj estas sinceraj, dum jaroj pripensitaj, artverkoj, sed postulas de legantoj pli ol la plimulto povas doni.

Inter aliaj valoraj romanistoj de la nuna jarcento estas Elizabeth Bowen (1899-1973), Anthony Burgess (1917- ), Joyce Cary (1888-1957), kiu kun ekzempla kuraĝo daŭrigis sian pozitivan, tolereman, vivoŝatan verkadon dum jaroj de progresanta paralizo; — A. J. Cronin (1896-1981), Edwin Morgan Forster (1879-1970), William Golding (1911- ), Graham Greene (1904- ), Pamela Hansford-Johnson (1912- ), edzino de C. P. Snow (1905- ) lerta verkisto pri la nekutima temo de profesiaj problemoj kaj intrigoj en universitatoj; Aldous Huxley (1894-1963); Doris Lessing (1919- ), Somerset Maugham, ankaŭ dramisto kaj tre lerta novelisto (1874-1965); Iris Murdoch (1919- ), Edna O'Brien (1936- ), “George Orwell” (Eric Blair) (1903-1950), John Wain (1925- ), Mary Webb (1881-1927). Oni povus multe plilongigi ĉi tiun liston, ankaŭ aldoni kelkajn el la plej artaj verkistoj de detektiv-romanoj kaj aliaj eskapismaj verkoj; kaj ĉiu fakulo kredeble proponus iom malsimilan liston; sed ĉi tie mankas spaco por plua diskutado.

Nepre necesas, tamen, mencii Henry James (1843-1916), usonanon kiu longe loĝadis en Britio kaj finfine civitaniĝis; internacie signifa, kvankam sufiĉe malfacila por la leganto, li lasas multon implicita, oblikva; nur konjektebla, kiel estas pri karakteroj kaj motivoj en la reala vivo.

En ĉi tiu Antologio nur Charles Lamb (l775-1834) reprezentas aliajn flankojn de la angla literaturo: la nefikciajn prozaĵojn. Lamb estis eseisto ĉarma, malpeza, polurita, kaj multaj sekvis similan vojon; ekzistas ankaŭ granda kvanto da bona angla prozo pri historio, sociologio, naturaj sciencoj, teologio; ankaŭ vojaĝoj, biografioj, aŭtobiografioj, beletristiko, k.t.p. Ankaŭ ne estas spaco ĉi tie por reprezenti la literaturon por infanoj, ĝenro en kiu la angla estas tre riĉa. Ĉu eble iam ni havos antologion ĝuste pri tiu temo?

Kvankam la moderna romano plejparte anstataŭis la longan eposon, lirikaj aŭ almenaŭ relative nelongaj poemoj ankoraŭ aperas, abundaj, belaj, variaj. La stile unikaj poemoj de Gerard Manley Hopkins (1844-1889) aperis nur en 1918 kaj tiam influis plurajn poetojn. Li proponis novajn konceptojn pri metriko. Wildred Owen (1893-1918) faris gravajn, tre influhavajn eksper-

15


imentojn pri rimado kaj, kiel Kalocsay en Esperanto, montris la utilon de rimoidoj kaj aliaj kvazaŭrimoj. Li, Rupert Brooke (1887-1915) kaj Edward Thomas (1878-1917) estis inter pluraj junaj poetoj, kies promesplenajn vivojn la Unua Mondmilito detruis.

Inter la plej individuaj, eksterskolaj gravaj poetoj de la epoko estis Housman, Kipling, Graves kaj Yeats. A. E. Housman (1859-1936) estis klasika fakulo, kies simplaj sed ege trafaj, seriozaj sed epigramecaj, poemoj enhavas ian klasikan kvaliton; Rudyard Kipling (1865-1936) estis ankaŭ lerta novelisto kaj verkisto de neforgeseblaj libroj por infanoj, kiu bone konis siatempan Hindion; lia mallarĝmensa imperiismo difektis lian arton kaj reputacion, sed lia talento estis reala, potenca kaj pli profunda ol la sola poemo ĉi tie sugestas. Robert Graves (1895-1985) verkis plurajn romanojn, ĉefe historiajn laŭ neatenditaj vidpunktoj, kaj studaĵojn pri mitologio: li vivis plejparte en Majorko, for de britaj verkistaj rondoj: liaj poemoj. skrupule reviziitaj, ŝajnas eksterordinare perfektaj siaspece, tre nebanalaj kaj diversaj. William Butler Yeats (1865-1939), irlandano kaj grava aganto por irlanda kulturo, ankaŭ verkis multajn poeziajn dramojn. Lia poezia laboro komenciĝis per revemaj lirikoj kaj kelta mitologio, sed evoluis tiel, ke li probable estis la plej granda angla poeto de sia epoko; liaj maturaj poemoj mirinde kombinas melodiojn kaj sentojn kun ia drasteco, koncizeco, koncentriĝo, hanta potenco; oni sentas en ili forton kvazaŭ ŝtalan.

John Masefield (1878-1967), ŝtata ĉefpoeto [11] dum 37 jaroj, ankaŭ bona prozisto, estas nun konata ĉefe per kelkaj lirikoj ne elstaraj, sed verkis kelkajn vere nebanalajn kaj densajn eposojn ankoraŭ studindajn. G. K. Chesterton (1874-1936) estis interesa minora poeto kaj prozisto, katoliko, majstro de pensigaj paradoksoj. [12]

Kvankam kopirajtaj problemoj malebligis aperon en ĉi tiu volumo de multaj bonaj tradukoj jam verkitaj, [13] kelkaj informoj eble utilos. Vastan influon havis Thomas Stearns Eliot (1888-1965) — usonano kiu iĝis brita civitano kaj anglikano — per poemoj kvante malmultaj. kvalite neordinaraj kaj ege poluritaj. Tre klera, li uzis multajn aludojn, oblikvajn sugestojn, rarajn

11 Angle, poet laureate, “laureata poeto“, oficiala posteno, honora sed kun iom ambigua reputacio, pro ĝia rilato kun kortego kaj ŝtato, kelkaj absurdaj elektoj, kaj justaj suspektoj pri beletristikaj kapabloj de registaranoj . . . Sed oni foje elektis indajn poetojn: Dryden, Wordsworth, Tennyson, Bridges, antaŭ Masefield; post li, C. Day Lewis, John Betjeman, Ted Hughes.

12 La Naiveco de Pastro Brown, tr. C. M. Bean, 1937, estas novelaro pri simpatia pastro-detektivo.

13 “Kelkaj tradukoj el Eliot kaj Dylan Thomas jam aperis en Vojo kaj Vorto de Roberto Passos Nogueira, Stafeto, 1972.

16


vortojn; precipe ian filmecan teknikon per kiu imagoj rapide sekvas unu la alian aŭ kunfandiĝas. Ĉio estas tre disciplinita kaj kohera, sed ne laŭ antaŭaj penskutimoj.

Dum la jaroj, tro videble antaŭmilitaj, post ĉ. 1933, grupo de “poetoj de la tridekoj” estis plej grava: Wystan Hugh Auden (1907-1973), anglo kiu iĝis usona civitano, Cecil Day Lewis (1904-1972) kaj Louis Macniece (1907-1963), ambaŭ irlandanoj, kaj Stephen Spender (1908- ), kun pluraj minoraj poetoj; ilin unuigis frue ilia kontraŭfaŝismo kaj emo verki novstile pri aktualaj temoj. Ilia poeta vortaro inkluzivis maŝinojn, sciencojn, teknologion, novajn ideologiojn. Sed ili ne estis nuraj skolanoj, sed vere aŭtentikaj artistoj, kiuj trovis adekvatajn rimedojn por pritrakti novajn temojn: mastris multajn strofoformojn, ofte malfacilajn kaj neordinarajn, kaj aldone al la intelektaj interesoj havis emociajn fortojn kaj lirikajn kapablojn. Ĉiu havis kelkajn proprajn, personajn trajtojn kaj evoluon. Pli malfrue. ili turnis sin al tre diversaj temoj kaj freŝaj eksperimentoj.

Dum kaj tuj post la Dua Mondmilito, eble parte ĉar uniformoj kaj mankoj stimulis sopirojn al kolor-riĉo, privata vivo, fantazio, loza nova skolo de “Apokalipsuloj” aŭ “Novaj Romantikuloj” pli emfazis legendojn, subkonscion. personajn mitojn, subjektivecon; la plej fama estis la neklasifikebla Dylan Thomas (1914-1953), kimro, kiu montris grandan influon de Hopkins, sed estis mem unike individua poeto, ofte neklara, sed evoluinta al potenca, stranga retoriko nova. Liaj prozaĵoj, dramo kaj leteroj estas ankaŭ legindaj. Bedaŭrinde, li frue haltigis sian evoluadon, sin detruante per tro bohemia vivostilo. Inter aliaj poetoj de tiu grupo estis Henry Treece (1911-1966), Nicholas Moore (1918- ), George Fraser (1915-1980). Nova reago motivis la tielnomitan “Movadon”, kiu revokis pli da intelekto kaj racio en poezion kaj estis la plej videbla skolo de “la kvindekoj”; inter ili troviĝis Kingsley Amis (1922- ), ankaŭ talenta kaj varia romanisto; John Wain (1925- ), alia romanisto talenta; Thom Gunn (1929- ), D. J. Enright (1920- ), Philip Larkin (1922-1985), izolulo kiu verkis malabunde sed postlasis kredeble kelkajn el la plej bonaj poemoj de la epoko; Elizabeth Jennings (1926- ), kiu preskaŭ heroe persistis pri sia arto dum psikaj kaj korpaj malsanoj turmentadis ŝin.

Mi ricevis impreson, ke virinoj malpli ol viroj, en poezio kiel en aliaj aferoj, malŝparas energion per manifestoj, skolismoj, malico kaj netoleremo ideologia. Sed, eble ĝuste pro tio, ili malpli atentigas pri si mem. Inter tre sendependaj, kaj vere valoraj, poetinoj de nia jarcento, estas Kathleen Raine (1908- ), Anne Ridler (1912- ) kiu verkis ankaŭ kelkajn poeziajn dramojn; Edith Sitwell (1887-1964), Karen Gershon (1923- ), naskita germana judino, kiu rifuĝis en Anglio; Sylvia Plath (1932-1963), naskita en Usono, edzino de Ted Hughes; Fleur Adcock (1934- ), naskita en Nov-Zelando.

17


Inter viraj poetoj tre sendependaj mi menciu almenaŭ: Edwin Muir (1887-1959), Peter Levi (1931- ), Peter Porter (1929- ), naskita en Aŭstralio; William Empson (1906-1984), ankaŭ tre pensiga beletristo; la poezie petolema sed tre originala Gavin Ewart (1916- ); Ted Hughes (1930- ), “natur-poeto” de tre nova tipo; kaj la ofte brile trafa, konciza Vernon Scannell (1922- ). Iom malĝoje elektante kelkajn, mi dolore konscias pri multaj ellasoj, pri poetoj kaj prozistoj.

Britio ne plu estas imperia grandpotenco; sed estas eble pli vere fierinda atingo, ke diversaj britaj registaroj pace sendependigis sinsekvajn partojn de la iama imperio. Estas nuntempe pli la usona, ol vere la angla, lingvo, kiu trudiĝas tra granda parto de la mondo. Anglio ne plu estas tiel superprospera, aŭ tiel teknologie avangarda, kaj altkvalita, rilate al multaj aliaj landoj, kiel dum kelkaj jardekoj ĝi estis.

Sed restas certaj atingoj, certaj ecoj, pri kiuj iu ajn brito povas ĝoji kaj, iasence, fieri; kaj fieri sen la ambigueco kaj dubo, kiuj devus ombri ian ajn atingon, kiu kostis suferon al aliaj. Inter tiuj pure belaj atingoj estas la vaste riĉa, varia kaj senfine interesa trezoro de la angla literaturo; kaj la nuna preskaŭ centprocenta libereco de britaj verkistoj, verki laŭ propraj konsciencoj kaj personaj artaj konceptoj kaj kriterioj. Sub tiu ĉielo nefermita, ankoraŭ kreskas tre diversaj nutraj grenoj, kaj floroj de centoj da diversaj formoj kaj kolornuancoj.

18


FONTO: Boulton, Marjorie. “Enkonduko: Resuma skizo pri la angla literaturo post 1800,” en Angla Antologio II: 1800-1960, red. D-ro Albert Goodheir, kun enkonduka eseo de D-ro Marjorie Boulton  (London: Esperanto Association of Britain, 1987), p. 7-18.


Salman Rushdie: Plureculo kontraŭ enfermitoj
de Marjorie Boulton

Gvidilo tra la Angla Poezio” de William Auld
(el Unufingraj Melodioj, 1960)

Odo al Najtingalo”de John Keats,
elangligis John Francis

Ĉielo kaj Tero: Mistero
de Lord Byron, tradukis Eugène Noël

La Pocio de Lao-Ce
de Richard Garnett, trad. Victor Sadler

La mortintoj
de James Joyce, trad. Alec Venture

Marjorie Boulton en la Reto

William Blake en Esperanto

Percy Bysshe Shelley Study Guide

James Joyce & Esperanto: Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Marjorie Boulton @ Ĝirafo

Angla Antologio - Vikipedio

Romantikismo - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 July 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain