La
korpo, kvankam epokon sekvis epoko,
varme
senvelka pulsis, spirante mutis,
—
ermito
kvazaŭ, dormanta en verda loko—
dum
ĉe palpebroj dormo trankvile ludis,
en
sonĝo, kiun ne tuŝis per sia ŝoko
morto
aŭ vivo; dum ke ĉi tiuj trudis
ĉiame
novajn kostumojn al la senvidaj
generacioj,
pasaj kaj fulmrapidaj.
Iam dum la dinastio Tang, Ĉinujo havis longan feliĉon sub la sceptro de bona imperiestro, nome Sin Ŭu. Li senpovigis la malamikojn de la lando, firmigis la amikecon de aliancanoj, kreskigis havaĵon de riĉuloj, kaj mildigis mizeron de malriĉuloj. Sed lin oni admiris kaj amis precipe pro tio, ke li persekutadis—kaj preskaŭ jam dispistis—la malpian sekton de Lao Ce.
Estis tute nature, ke tia imperiestro sin gratulu pro siaj boneco kaj alta valoro; tamen, ĉar neniam la homaj ekstazoj atingas perfekton, tial malĝojo devis neeviteble eniri lian menson.
“Jen kia penso min doloras,” li alparolis siajn korteganojn. “Se prave vi ĉiuj asertas, ke ne ekzistis antaŭ mia epoko imperiestro kiel mi merita, kaj ke ne leviĝos post mi tia homo, do nepre miaj regatoj malprofitos per mia morto.”
Al tio unuvoĉe respondis la korteganoj: “Ho Imperiestro, vivu eterne!”
“Feliĉiga penso”, diris la Imperiestro. “Sed per kiu rimedo ni ĝin efektivigu?”
La Ĉefministro rigardis la Kancelieron, Kanceliero rigardis la Trezoriston, Trezoristo rigardis la Intendanton, Intendanto rigardis la Unuan Bonzon, Unua Bonzo rigardis la Duan Bonzon, kaj tiu konsternis lin per rigardo reciproka.
“Kiam al mi venos le vico,” murmuris tiu subrangulo, “tiam mi volonte ion diros.”
“Diru!” ordonis Imperiestro.
“Ho Onklo de la steloj,” diris la Bonzo, “posedas iuj regnanoj de via Moŝto la povon plilongigi vivon. Ili eltrovis, efektive, la Eliksiron de Senmorteco.”
“Oni tuj venigu ilin ĉi tien,” ordonis Imperiestro.
“Malfeliĉe,” redonis la Bonzo, “tiuj personoj apartenas senescepte la abomenindan sekton de Lao Ce. Al ĝiaj anoj via Moŝto antaŭlonge ordonis. ke ili abstinu la ekziston, kaj el ili la plimulto jam obeis tiun ordonon honorindan. En mia propra distrikto, kie ni kutimis palisumi ĉiujare dudekmil dum pluraj jaroj post de via Moŝto feliĉiga entroniĝo, tie nun eĉ dudek oni malfacile trovas, malgraŭ plejebla diligento de ekzekutistoj.”
“Ŝajnis al mi kelkfoje en la lasta tempo,” diris la Imperiestro, “ke en tiu sekto povas esti pli da bono, ol kiom kredigis al mi miaj konsilistoj.”
“Mi ĉiam opiniis,” diris la Cefministro, “ke ili estas ne tiom cele malbonaj, kiom misedukitaj.”
“Ili estas iaj sendanĝeraj frenezuloj,” diris la Kanceliero; “la Juĝistaro devus ilin gardi protekte, mi opinias.”
“llia mono ne diferencas de tiu de aliaj homoj, laŭ aspekto,” diris la Trezoristo.
“Mi,” diris la Intendanto, “konis maljunulinon, kiu konis alian maljunulinon anon de tiu sekto, kiu certigis, ke ŝi estis tri bona dum sia knabinaĝo.”
“Se montriĝos,” diris la Imperiestro, “ke la ekscelenca Unua Bonzo nin miskonsilis laŭ iu ajn senco, do nepre konfiskos lian proprajon la Imperia Trezorejo, kaj lian oficon ekokupos la Dua Bonzo. Estas tamen necese, certigi antaŭ ĉio alia, ĉu ĉi tiu sekto posedas efektive la Eliksiron de Senmorteco, ĉar de tio pendas evidente la tuta demando pri ĝia merito. Ĉar la afero plej multe interesas, krom min mem, nian konsiliston la Duan Bonzon, tial mi deziras, ke li entreprenu celtaŭgajn esplorojn kaj raportu al ni ĉe la venonta konsilista kunveno. Se li ĝis tiam ne estos sukcesinta, tiuokaze mi estos preta dekreti, per kia puno oni rekompencu lin.”
Tiunokte ĉiujn laoceanojn en karceroj kontrolataj de la Unua Bonzo oni senkapigis, kaj U.B. surkusenigis la propran kapon kun relativa trankvilo, fidante, ke kun ili pereis ĉia scio pri la Eliksiro de Senmorteco.
La Dua Bonzo, havante celon malsaman, aplikis malsamajn metodojn. Li venigis siajn kaptitojn kaj parolis al ili rilate al la fistrategioj de senskrupulaj korteganoj, kaj pri ĉi ties lerteco misgvidi eĉ plej bonintencan regnestron. Multjare li, la Dua Bonzo, toleremon pledadis ĉe la palaco, kaj fine li sukcesis tiomagrade konvinki lian Moŝton, ke ekzistas granda espero pri baldaŭa disanonco de dekreto pri indulgo—kondiĉe, kompreneble, ke estos antaŭe transdonita la Eliksiro de Vivo.
La malfeliĉaj herezuloj dankege akceptus plilongigi senlime la vivon de la Imperiestro interŝanĝe kontraŭ sekura paco por la propraj vivoj, sed la Bonzon ili povis informi nur pri la ĝenerala tradicio de sia sekto. Tio estis, ke scion pri la sekreto de Lao Ce posedas sole iuj adeptoj, el kiuj la pli multaj falis en trancon tiel profundan, ke estas ne ebla kun ili ĉia ajn komuniko. Akcepton de la mirakla trinkaĵo, ili diris, akompanas tiu malavantaĝo, ke la trinkinto profunde endormiĝas, kaj ke tiu dormo havas daŭron de jardeko ĝis eterno laŭ la kvanto englutita. Dum ĝia daŭro provizore haltas la ordinaraj procedoj de naturo, kaj paciento vekiĝas kun korpa stato precize sama—juna aŭ maljuna— kiun li posedis ju sia entranciĝo. Kvankam ankoraŭ povas trafi lin vundoj aŭ akcidentoj, sed liaj sano kaj vigleco floradas senŝanĝe dum periodo al la tranco egaldaŭra. Post tio, se li ne povas refoje trinki pocion, li refalas al nivelo de mortontoj. Ĉiuj adeptoj reviviĝintaj dum de lia nuna Moŝto plej indulga regado tuj alilandiris: tial nun kovras dormo la solajn personojn kapablajn liveri informojn, kaj ili ekparolus nur tiuokaze, kompreneble, se ili vekiĝus. Pli multaj sin kaŝis en kavernaj profundajoj, kaj kutime elektis tiucele kavernojn loĝatajn de sovaĝaj bestoj, pli sekurajn pro tio, ke laoceanon atakus nek tigro nek urso. Tial konsilis la informantoj al la Bonzo, ke li eltrovu loĝejojn de plej atakemaj tigroj en sia distrikto kaj honoru ilin per persona vizito, esperante malkovri tiel la celon de sia serĉo.
Al la Bonzo tiu sugesto gustis malbonege, ĉar li preskaŭ egale malentuziasmis pri la ideo, riski sin al rabobesta loĝejo, kiel pri la penso, donaci al alia homo ŝancon por malkovri la sekreton. Dum lin ankoraŭ hezitigis nepriskribebla perplekso, oni informis lin, ke deziras intervjuon maljunulo baldaŭ forpasonta centdudekjara. Pensante, ke tia honorinda persono verŝajne havas almenaŭ ian sciereton pri la granda sekreto, tuj la Bonzo rapidis al lia lito.
“Nia majstro Lao Ce,” komencis tiel la maljunulo, “malpermesas, ke ni forlasu ĉi tiun mondon kaŝante ion por bonfarto de niaj kunmondanoj utiligeblan. Ĉu li opiniis tiucele utila scion pri la senmortiga trinko, tion mi ne povas decidi, sed pri tio ne temas, ĉar la scion mi ne posedas. Tamen aŭdu mian rakonton. La sorto decidis, ke antaŭ naŭdek jaroj mi ĉasisto enfaŭkiĝis al grandega tigro, kaj ĝi min forportis al sia kaverno. Tie kunĉeestis du virinoj: unu juneca kaj senegale belaspekta, kaj alia kaduka kaj sulkiĝinta. La junulino pledis al la tigro, kaj ĝi senprokraste min liberigis. Miaj dankegoj gajnis al mi fidemon de la virinoj, kaj tiel mi eksciis, ke ili estas de Lao Ce disĉiploj, al kaverno irintaj por frandi la miraklan trinkaĵon, kaj jam tuj trinkontaj. Mi eksciis ankaŭ, ke ili estas patrino kaj filino, kaj klare mi memoras, ke konsiston de la pocio sciis nur la filino. Tio lasis impreson ĉe mi, ĉar mi antaŭsupozis la malon, kompreneble. La tigro min eskortis ĝis mia hejmo. Mi juris ne plu ĉasi, kaj fariĝis kaj sekrete restas disĉiplo de Lao Ce. Mi nun indikos al vi situon de la kaverno: ĉu vi ankoraŭ povos trovi tie la virinojn, tion mi ne kapablas diri.”
Tiam, montrinte permane direkton de la kaverno, li forpasis.
Oni devis tion fari. La Bonzo sin kostumis laŭeble plej simile kiel votinto de Lao Ce, varbis por si gvardion el aŭtentikaj disĉiploj, kaj plie akompanata de armeeto da ĉasistoj kaj batalistoj, marŝe ekserĉis la tigrejon. Oni trovis ĝin ĉirkaŭ noktiĝo. Liginte knabeton apud la enirejo, por ke de li manĝegata kriĉoj heroldu eliron aŭ revenon de la tigro, la Bonzo kun siaj bravuloj ekokupis flankan pozicion, kaj atendis tagiĝon. Foraj ululadoj de vagantaj rabobestoj ripozon tute malebligis al la sanktulo, sed okazis nenio pli terura, kaj matene kiam la knabeto, anstataŭ satigi la tigron, kriadis pro propra malsato, tiam la sieĝantoj ekkuraĝis eniri la kavernon. Helo de iliaj torĉoj ne montris tigron, sed la Bonzon neesprimeble ĝojigis konstato, ke surfunde de la kaverno kuŝas du hominoj, ĉiurilate respondaj al la vortoj de la maljunulo. Vestis ilin kostumoj de la antaŭa jarcento. Unu havis haŭton sulkitan kaj grizajn harojn; la beleco nedirebla de la alia, kiu vidis eble dek sep aŭ dek ok somerojn, elvokis ĉiuvoĉan admiron, kiun sekvis silenta ekstazo. La figuroj kuŝadis, varmaj, flekseblaj, freŝkoloraj kaj nature kvazaŭ dorme spirantaj. Brako de la juna virino de la pli aĝa apogis la nukon, kaj ŝia mentono ripozis ĉe ŝultro de la alia. De ĉiu la trajtoj ŝajne indikis sonĝojn feliĉajn.
“Ĉu vere tio tranco povas esti?” samtempe demandis pluraj sekvantoj de la Bonzo.
“Fiat experimentum in corpore vili!” ekkriis la Bonzo; kaj li trapikis per sia longa ĉasolanco la sinon de la pliaĝulino. Sango libere ekfluis, sed ŝia mieno neniel ŝanĝiĝis. Nenia barakto heroldis vivoĉeson; nur tiam ili certiĝis, ke la maljunulino efektive mortis, kiam ŝia korpo komencis malvarmiĝi, kaj rigidiĝis ŝiaj membroj.
“Portu la junulinon kvazaŭ porcelanon,” ordonis la pastro, kaj ĝuste kvazaŭ plej rompeblan porcelanon oni elportis el la kaverno tiun rave belegan junulinon entrance ridetantan kaj absolute senkonscian, dum la kadavron de ŝia grandaĝa kunulino oni lasis al hienoj. Por regali okulojn per ŝia belo la portistoj paŭzis tiomfoje, ke necesiĝis tute drapiri la vizaĝon ĝis transigo en kovritan portilon. En tiu ĉi oni venigis ŝin, de la maldormema Bonzo observatan, al la palaco Imperiestra. Tiel fine ŝi atingis la Imperiestron, kaj li adoris ŝin. Oni kuŝigis ŝin sur divanon orosilkan en la Imperiestraj apartamentoj. Primirinda estis kontrasto inter ŝia juna belo tiel serene ripozanta, kaj maljuna Imperiestro, febra pro belosoifo kaj vivovolo.
“Ho Moŝto,” diris la plej saĝa konsilisto lia, “ĉu iu ajn sekto en viaj regnoj posedas sekreton de ĉiamdaŭra juneco?”
Kaj Imperiestro faris proklamon, sed tia sekto ne estis trovebla. Kaj li multe lamentis, kaj ordonis bruligi ĉirkaŭ la dormantino fortajn incensojn, kaj ĉe ŝiaj oreloj blove sonigis konkegojn kaj bate sonorigis gongojn, esperante, ke ŝi vekiĝos antaŭ lia morto aŭ plena kadukiĝo. Sed ŝi ne moviĝis. Kaj li enŝlosis sin kun ŝi, kaj tutatempe preĝadis al Fo, ke ŝi vekiĝu. Sed iutage oni frakasis pordon de la ĉambro, kaj envenis lia maljuna edzino, pasie lin riproĉante.
“Sin Ŭu,” ŝi kriis,“koron nehoman vi havas! Vi volus senmortiĝi kaj lasi min mortanta! Min oni entombigos, kaj vi volas pluregi kun alia! Por kio mi al vi fidelis, se ne por tio, ke vivofine niaj cindroj kunmiksite kuŝu? Vi grizbarba voluptulo!”
“Su Ti,” diris elkore la Imperiestro, “vi lamentinde min misjuĝas. Senkora voluptulo, frandanto papilia ĉe de Belo lipoj mi ne estas. Ĉu mian koron ne posedas kaj obsedas plene tiu ĉi estajo dia? Ŝin mi amas ja per sento senfine pli profunda, ol je kiu ajn stadio miaj sentoj pri vi. Kaj kial via supozas,” li aldonis por ŝin kvietigi, “ke al vi mi ne donos por trinki la miraklan pocion?”
“Kaj ĉu mi do konservu dum eterna tempo miajn grizajn harojn kaj sulkitan haŭton? Ho ne, Sin Ŭu, tian vian stultecon mi ne havas, kaj, se mi eĉ havus, mi tamen amas neniun knabon. Kaj ĉu mi ne bone scias, ke vi neniam donus al mi tiun utilajon, eĉ se mi volus ĝin akcepti?”
Kaj ŝi forventis, kolerega, kaj sin pendigis per la zono Imperiestrina. Tuj simile faris ĉiuj aliaj de la Imperiestro edzinoj kaj kromvirinoj, ĉar tion preskribas ja tradicio kaj logiko. Plenigis tutan la palacon lamentadoj kaj funebroj. Sed Imperiestro ne lamentis, nek rigardon forigis de la dormantino, kaj dormantino ne vekiĝis.
Kaj venis al li lia filo rabie furioza.
“Vi murdis mian patrinon. Vi volas steli la kronon rajte mian. Mi, naskite estonta Imperiestro, mortos regato! Ne, mi tamen vin savos de vi mem. Vian korestrinon mi trapikos glave, aŭ bruligos fajre.”
Ektimante, ke li faros laŭminace, la Imperiestro do ordonis mortigi lin, kaj samtempe ankaŭ liajn gefratojn. Kaj la ŝtataferojn li ne plu atentis, sed ĉion li transdonis anstataŭe al la Dua nun jam Ĉefa Bonzo. Kaj leĝojn neniu plu obeis, kaj ribeloj komenciĝis en la provincoj, kaj malamikoj invadis la landon, kaj ĉie estis malsato.
Kaj jam la Imperiestro per preskaŭ dek jaroj pliproksimiĝis al de la morto qpordoj, post ke oni alportis al lia palaco tiun Dormantan Belulinon. En li belosoifo preskaŭ estingiĝis jam, sed vivovolo pliintensiĝis. Ĉar la dormantino ne vekiĝis, tial li ŝin ekkoleris, kaj sian malmultan restantan forton donante li bategis ŝiajn vangojn, sed aperis nenia signo de reviviĝo.
Ekmemorinte, ke lin mem la pocio senmortiga longe entrancigos, li tial faris ĉiajn preparojn por la periodo interregna. Li dekretis, ke oni surtronigu lin rekte sida kun la tuta imperiestra insignaro, kaj ke morto punu tiun, kiu ajn aŭdacos forigi iun ajn insignon. Lia dormanta figuro prezidu ĉiujn konsilistajn kunvenojn, oni konsultu ĝin pri ĉiu ŝtata ago, kaj ĉiutage ĝin omaĝu ĉiuj ministroj kaj oficistoj. Se reviviĝos Dormanta Belulino, ŝi do refoje trinku la pocion samkvante kaj samtempe kun li, por ke kun li ŝi revekiĝu kaj ke li tiam trovu ŝian ĉarmon nedifektita. Ĉiuj ministroj solene ĵuris observi tiujn regulojn; samtempe ili firmigis intencon bruligi eventuale la dormanton je unua ebleco, kaj dispersi lian cindraĵon survente. Poste ili batalos inter si pri imperiestreco; intertempe ĉiun ĉefe okupis klopodoj por simpatiigi al si la ribelantojn (ĉar la plebo ĉiutage plimizeriĝis).
Kaj kiam Imperiestro maljunega daŭre plimalfortiĝis, tiam li komencis vidi viziojn. Falangoj da nigraj koboldetoj lin ĉirkaŭis, kriante: “Ni viaj pekoj volas puniĝi—ĉu volus vi, eterniĝante forpreni nian rajton?” Kaj jen graciaj formoj virinaj vualitaj kapokline veninte murmuris: “Ni viaj virtoj volas rekompencon—ĉu volus vi ĝin ŝteli?” Kaj ankoraŭ aliaj figuroj malhelaj sed belegaj veninte flustris: “Longe vin atendis ni viaj geamikoj mortintaj—ĉu volus vi preninte novajn geamikojn nin forgesi?” Kaj aliaj diris: “Ni estas viaj forto, belo, memoro kaj prudento—ĉu vi povos vivi, sciante, ke vi neniam nin revidos?” Kaj fine venis du gardistoj oficistoj de Reĝo Morto, kaj el ili unu ridis. Kaj la alia demandis pri kaŭzo de la rido, kaj li respondis:
“Mi ridas pro lmperiestro esperanta eviti nian mastron kaj nescianta, ke la momenton de lia morto gravuris grifelo fera sur rokon nerompleblan mil mil milionojn da jaroj antaŭ ekesto de tiu mondo.”
“Kaj kiam venos la momento?” demandis la alia.
“Post dek minutoj,” respondis la unua.
Tion aŭdinte Imperiestro ĝisfreneze teruriĝis, kaj ŝanceliĝe atingis la divanon de Dormanta Belulino. “Ho, vekiĝu!” li kriis, “vekiĝu kaj min savu, ĉar baldaŭ tro malfruos!” Kaj—ho mirinde!—la dormantino moviĝis, kaj malfermis okulojn.
Ŝi, endorme tiom bela, jen kia estis nun maldorma! Sed en la koro de Imperiestro belamon venkis jam la vivovolo, kaj okulojn stelajn, haŭton persikan, glatecon lilian, aspekton grandiozan kaj aŭrore serenan li ne vidis. Li povis krii nur: “Pocion donu, mi ne mortu, donu la pocion!”
“Tion mi ne povas,” ŝi diris. “La sekreton sciis sole mia filino.”
“Via filino kiu estas?”
“Tiu grizharulino kun mi dorminta en kaverno.”
“Ĉu tiu maljunulinaĉo—via filino? filino de vi tiom juna kaj freŝa?”
“Jes ja.” ŝi diris, “Mi deksesjara naskis ŝin, kaj pliajn sepdek jarojn dormis. Mi kiam vekiĝis, tiam ŝi jam velkis kaj kadukiĝis, kaj mi restis same juneca, kiel je ekdormo. Sed ŝi jam lernis la sekreton, kaj mi neniam eksciis ĝin.”
“La Bonzon mi krucumigos!” kriaĉis Imperiestro.
“Malfrue,” ŝi diris; “Lin dispecigis jam . . .”
“Kiu?”
“. . . la homamaso, kiu veninte tuj vin traktos same.”
Kaj dum ŝia diro rompe malfermiĝis pordoj kaj enkuris plebo kondukata de plej pia Bonzo en la Imperio (post la funebrata Unua Bonzo). Tiu ĉi trapikante glave bruston de la Imperiestro ekkriis:
“Kiu ĉi tiun vivon malŝatas kaj alian preferas, tiu meritas perdi la vivon nunan.” Kaj tiujn vortojn, laŭ historiisto Li, oni taksis indaj por surskribo orlitera en Salono de Konfucio.
Kaj la plebo kriis: “Mortigu la sorĉistinon!” Sed ŝi ekrigardis la homojn, kaj ili kriis: “Estu nia Imperiestrino!”
“Memoru,” ŝi diris, “ke min vi devos toleri dum cent jaroj!”
Kaj ili kriis: “Estu prefere cent jarmiloj!”
Do ŝi akceptis la sceptron, kaj regis glore. Inter ŝiajn bonfarojn oni listigas toleron pri laoceanoj. Ekde kiam homoj ilin ne plu persekutas, oni tamen konstatis, ke rabobestoj forlasis la iaman respekton kaj englutas ilin kun same bona apetito, kiel adeptojn de aliaj sektoj kaj doktrinoj.
FONTO: Garnett, Richard. La Pocio de Lao-Ce, trad. Victor Sadler, en Angla Antologio II: 1800-1960, red. D-ro Albert Goodheir, kun enkonduka eseo de D-ro Marjorie Boulton (London: Esperanto Association of Britain, 1987), p. 272-278.
Enkonduko: Resuma skizo
pri la angla literaturo post 1800
de Marjorie Boulton
Walter Benjamin on Bertolt Brecht's Lao Tzu
Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje/ Offsite:
The Potion of Lao-tsze
by Richard Garnett
(in The Twilight of the Gods, and Other Tales)
Richard Garnett (writer) - Wikipedia, the free encyclopedia
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 25 August 2021
Site ©1999-2021 Ralph Dumain