Salman Rushdie, verkisto por tiu minoritato, kiu ĝuas kompleksajn fikciojn miksoĝenrajn, ne nur distrajn sed beletrajn, iĝis fama inter milionoj kaj aperis, ofte misprezentita, en plej trivialaj ĵurnaloj, pro neordinara cirkonstanco: ŝtatestro publike mortkondamnis lin. Vulgarigo atingis tian nivelon, ke kiam britaj soldatoj pafis misilojn kontraŭ Irako, kaj laŭ soldata kutimo surskribis ironiajn salutojn, iu ornamis misilon per "Kun amo de Salman Rushdie". Kiu estas tiu verkisto kaj kia estas lia libro pli fama ol legita, La Satanaj Versoj?
Kompleksa persono; libro tre leginda.
(Ahmed) Salman Rushdie naskiĝis la 19an de junio 1947, en Bombajo, du monatojn antaŭ la sendependiĝo de Hindio, en familio formale islama, apenaŭ praktikanta. Li estis lernanto unue en la Katedrala Lernejo en Bombajo; sed kiam li estis dek-trijara, la gepatroj sendis lin al Anglio, por studi en la prestiĝa privata pensiona lernejo en Rugby. Li iris, entuziasma por Anglio kaj ĝiaj sportoj; sed la sentema knabo spertis ne nur normalajn hejmsopirojn aŭ kruelecon de lernejanoj, sed rasismajn insultojn kaj mistraktojn. Lia prema tiama malfeliĉado certe jam influis liajn pensojn. Poste li studadis en la universitato de Kembriĝo, kaj magistriĝis en 1968.
Dum mallonga tempo li provis aktoran karieron, iom laboris en la televizia industrio en Bombajo, sed, post rasismaj kruelaĵoj de anglaj knaboj, li renkontis antaŭjuĝojn de hindoj, kiuj pro lia pala haŭto mokis lin kiel "anglon". Tamen, dum tiu periodo, li multe observis pri televizio kaj la vasta hinda filmindustrio, kies ĉefsidejo estas Bombajo. Li revenis al Anglio kaj eklaboris en la granda reklamada industrio, profesio kredeble iom cinikiga. Multaj britoj, kiuj ne konas liajn librojn, nekonscie konas kelkajn verketojn liajn, ĉar li elpensis kelkajn tre sukcesajn sloganojn, ekzemple por krem-kukoj, "Peketaj sed plaĉaj"; pri certa bobelplena ĉokolado, "Delektabobebleco!". Tie li lernis pri diversaj hipokritaĵoj kaj trompoj, pri la graveco de fantazio en la ĉiutaga vivo, pri dubindeco de informoj...
Li nun estas brita civitano kun brita pasporto, kaj normale loĝas en Britio. En 1976 li edziĝis kun Clarissa Luard, de kiu li havas unu filon, Zafar, kiun li tre amas; li eksedziĝis en 1987, restas tamen en amika rilato. Lia dua edzino, ekde 1988, estas mem verkistino, usonanino Marianne Wiggins.
Liaj ĉefaj distraĵoj estas legado, filmoj kaj ŝako. En liaj verkoj ofte troviĝas rimedoj iom similaj al filmaj metodoj: li rapide ŝanĝas la vidpunkton, li multe uzas simbolojn kaj etajn signifajn indikojn; estas memevidente, ke lia imago funkcias grandparte vide, t.e. bilde. Estas same memevidente, ke li multe legis, kaj ne nur facilajn librojn; liaj verkoj estas plenaj de aludoj, citaĵetoj (certe pli ol mi rekonis) kaj oni povas spuri diversajn literaturajn influojn tra lia verkaro. Inter favorataj libroj liaj estas tri, kies influojn oni facile rekonas en liaj romanoj: Moby Dick de Herman Melville; Ulysses de James Joyce; Tristan Shandy de Laurence Sterne; tri literature gravaj romanoj, kiuj ne havas la kutimajn rakontajn strukturojn. Influis lin eble eĉ Lewis Caroll, al kies Alica en Mirlando kaj Alica tra la Spegulo li aludas en La Satanaj Versoj. Sed plaĉas al li ankaŭ romanoj pli realismaj, ekz. de Charles Dickens, Jane Austen, la fratinoj Brontë. Li ankaŭ multe legis en la literaturo de Azio: inter aliaj, La Mil kaj Unu Noktoj araban kaj aliajn fabelarojn; li tre bone konas la legendojn kaj folklorojn islamajn kaj hinduajn; li multe legas poezion.
Scipovante plurajn lingvojn—aziajn kaj eŭropajn—Rushdie videble tre ĝuas vortojn—frandas multajn diversgustajn idiomojn, stilojn, lingvajn etosojn; ofte enkondukas alilingvajn vortojn en siajn anglajn verkojn. Lia vortostoko estas vasta kaj iom neordinara. Plaĉas al li vortludoj, anagramoj, vortaj kuriozaĵoj; ekzemple, en La Satanaj Versoj rolas balbutanto, kies balbutaj silaboj ofte formas vortetojn komike komentajn. Plaĉas al li amuzaj hiperboloj—"dika kvazaŭ kvindek melonoj"; policanoj kun lampoj "enŝaltis sep sunojn"—slangaĵoj, abundaj sinonimoj, karakterizaj parolturnoj de etnaj grupoj, la neatendita atentiga vorto, la rara aŭ ekzotika vorto. Li estas stila ĵonglisto aŭ akrobato, kies entuziasmo facile infektas leganton; sed leganto devas mem esti iom klera por ĝui tian virtuozan ludadon.
Rushdie tamen ne estas nur brila fantaziisto kaj pasia stila prestidigisto. Liaj verkoj spegulas kelkajn internajn vundojn, konfliktojn, proprajn ambiguecojn, sed li montras pli larĝan intereson pri politiko kaj sociaj problemoj. (Ni memoru, ke ĉe universitato li elektis studi ne literaturon, sed historion). Problemoj de Aziaj enmigrintoj en Britio tre koncernis lin, kaj dum sep jaroj li serioze laboradis en unu el la Londonaj Komitatoj por Komunaj Rilatoj, t.e. por plibonigi rilatojn inter diversaj etnaj grupoj kaj preventi diskriminacion. En intervjuo post la "mortkondamno" li emfazis siajn servojn al azianoj en Britio. Rilatajn temojn li foje tuŝis, eĉ draste, en siaj romanoj. Li aktivis ankaŭ en la grava kaj liberprotekta verkista societo Internacia P.E.N., en komitato de la Brita Filma Instituto kaj en la konsilantaro de la Instituto por Aktualaj Artoj.
Malfacila romanisto
Lia unua romano, Grimus, aperis en 1975. Leginte ĝin iom tro rapide, en biblioteko, mi konstatas, ke mi apenaŭ rajtas taksi ĝin. Mi trovis ĝin malfacila. Rushdie mem menciis en artikolo, ke lia modelo estis poemo, Konferenco de la Birdoj, de Farid ud-din Attar, sufista poeto persa (ĉ. 1180 - ĉ. 1220), grava en la literaturo de Islamo. Tie, birdoj (homaj animoj) serĉas la Simurgon, mitan birdon simbolantan Dion. (Grimus estas anagramo de Simurg). La persa poemo estas plejparte nekonata en Britio, kaj mi ne scias, ĝis kioma grado Grimus eĥas ĝin. La romano estas malbanala, riĉa, kompleksa fantazio; ne estas facile, vere sekvi la rakonton, sed enestas mirinda inventemo de karakteroj kaj situacioj, kaj multaj brilaj priskriboj. Mi ricevis impreson de pluraj tavoloj de signifo, kalejdoskopaj moviĝoj de multkoloraj desegnoj. Ekzilita rusino diras ion, kio eble parte prezentas opinion aŭtoran: "Ne plaĉas al mi rakontoj tro striktaj. Rakontoj devas simili al la vivo, esti ion disfibrigitaj rande, plenaj de ne finkudritaj fadenoj, kaj vivoj apudmetitaj akcidente, ne laŭ ia grandioza desegno. La plej granda parto de la vivo estas sensignifa; do certe estas distordo de la vivo, rakonti rakontojn signifajn je ĉiu detalo, ĉu ne? Kaj rakonto, distordanta la vivon, estas ne malpli ol krima, ĉar ĝi sekve povas distordi vian vivkomprenon".
La ĉefa heroo de Grimus estas indiano el izolita tribo, kiu renkontis diversajn personojn, adaptante sin tiel plaĉeme ke "li estis ne pli ol konsenta kapjeso, obea kliniĝo". Eble rilate al problemoj de enmigrintoj? Inter aliaj aventuroj, li atingas insulon, kie loĝas homoj senmortaj. Personoj perdas kaj retrovas unu la alian; halucinoj kaj koŝmaroj alternas kun realaĵoj; rolas magiaj fluidoj kaj normalaj emocioj; ofte okazas filozofiaj aŭ sciencaj diskutoj, eble ne prenendaj tute serioze; mi ne komprenas la tutan romanon kiel alegorion: Rushdie verŝajne ĝuas la kreadon de stranga, nova mondo kun propraj naturleĝoj kaj enmiksado de niaj kutimaj pasioj, aspiroj, eraroj. Valoras, eble, noti, ke en la hejmo de Grimus oni vidas super la pordo: "TIO, KIO ESTAS KOMPLETA, ESTAS ANKAŬ MORTA".
Li vere famiĝis en Britio per sia dua romano, Infanoj de Noktomezo, kiu en 1981 gajnis tri premiojn (Usonan kaj Britajn). Ĝi estas multe pli longa ol Grimus, kaj havas pli da realismaj partoj.
La Infanoj de Noktomezo estas tiuj, kiuj naskiĝis ĝuste je tiu noktomezo, la 15an de aŭgusto 1947, kiam Hindio iĝis sendependa. La heroo, Saleem Sinai, estas unu el tiuj. Tiuj infanoj havas specialajn kapablojn, inter ili specon de telepatio, kiu permesas al Saleem komuniki kun ĉiuj aliaj noktomezanoj tra Hindio.
Kredeble Rushdie tie ironias pri la grandaj esperoj kaj aspiroj pri libera Hindio. La romano implicas multajn kritikojn pri la nova Hindio, kaj tre malplaĉis al la tiama ŝtatestro, s-ino Gandhi. Ni ofte trovas en la romano la temon de Okcidentaj kutimoj, tradicioj, teknologio kaj sekularismo kontraŭ islamaj tradicioj, ankaŭ hinduaj kontraŭ islamaj. Rushdie emis iom moki ĉiujn, kaj indikas la multecon de sektoj, partioj, opinioj. Li skizas la kruelajn sektismajn konfliktojn kaj perfortojn antaŭ la disiĝo de Pakistano disde Hindio—tragikajn; kaj multajn brile vivajn detalojn de kulturaj kolizioj kaj konfuzoj—komikajn. Post unu mirinda paŭo, kie la heroo listigas diversajn influojn, kiuj kreis lin tia, kia li estas, li finas: "Por kompreni unu vivon, vi devas engluti la mondon". Tion li ripetas pli malfrue. Li ankaŭ emfazas necertecojn, miksecon de la vivo; kiel bebo, li preskaŭ mortas pro tifoido, kaj savis lin eteta dozo de kobra veneno; lia "frua kontakto kun la ambigueco de serpentoj" povus esti pli ĝenerala metaforo por la etoso de la libro kaj verŝajne la menso de Rushdie. Telepatiaj travivaĵoj helpas Saleem kompreni pri politiko: "Iam mi estis grandproprietanto en Uttar Pradeŝ, kies ventro ondis super la piĵamo-kordo dum mi ordonis al miaj servutuloj flamigi nian superfluan grenon; alimomente mi estis malsatmortanta en Orissa, kie, kiel kutime, nutraĵoj mankis". Li ankaŭ montras absurdecon de milita propagando, ekstremaj religiaj kultoj, aspektoj de la tiama registaro, la fama virsteriliga programo... Do, Infanoj de Noktomezo estas, parte, sufiĉe akra kaj foje ŝoka politika satiro; sed ĝi estas multe pli.
La fabelo mem estas tre komplika, tre miksas grandskalajn kaj ekstremajn fantaziojn kun realismaj, ofte kortuŝaj kaj amuzaj, bildoj pri familio mem tre ambigua kaj miksa; Rushdie samtempe portretas, ofte kun brila elekto de simptomaj detaloj, modernan Hindion, kaj la perpleksojn de homoj en plureca kulturo; kaj kreas propran mitologion komikan aŭ ŝokan, groteskan aŭ lirikan; epizodo sekvas epizodon, intrigoj interplektiĝas, kaj ĉio okazas en densa teksaĵo de eksterordinare riĉa, multnuanca, varia, idiosinkrazia lingvaĵo vere unika al tiu verkisto.
Salman Rushdie estas do esence ia plureculo, pri lingvaĵoj, religio, politiko, psikologio, kutimoj; li konstante konscias kaj insistas pri la varieco, miksiteco, kontraŭdiroj, konfuzoj de la homa vivo. Vortaro kaj stilo montras paralelan plurecon.
Aŭguraj frazoj
En 1983 sekvis romano malpli longa, Honto, kiu bizare miksas humuran fantazion kun groteska horor-romano kaj iom da politika satiro; kiel la antaŭa verko, ĝi miksas aŭtoran mitologion kun realaj detaloj el la historio kaj politiko de Pakistano, kaj el la travivaĵoj de Aziaj enmigrintoj en Britio. Denove mi citos ŝlosilan frazon:
"Mi mem sukcesas teni samtempe grandajn nombrojn de tute ne harmoniigeblaj opinioj, sen ajna malfacilaĵo. Mi ne kredas, ke aliaj estas malpli mult-talentaj".
Li klarigas, ke lia honto, angle shame, estas la iom pli larĝa kaj grava urdua �aram, emocio malpermesita en la familia hejmo en la romano. "Ŝaram kovras ne nur honton, sed 'ĝeniĝon', humiliĝon, decosenton, pudoron, timidon, senton, ke oni ne havas destinitan lokon en la mondo, kaj aliajn dialektojn de emocio, por kiuj la angla ne havas ekvivalentojn".
Honto estas iom malpli vertiĝige kalejdoskopa ol la antaŭaj romanoj: estas iom pli da rekta rakontado kaj eble kelkaj karakteroj estas pli home realaj. Se mi ne misinterpretis post nur du rapidaj relegoj, estas parte historio pri la monstriĝo de la "hontobesto"; kiel humiliĝo ofte kreas malicon kaj detruemon. Ni scias, ke multloke registaroj, burokratoj aŭ pli amatoraj kaj intence kruelaj rasistaj najbaroj ofte malestimas kaj humiligas Aziajn (aŭ Afrikajn) enmigrintojn, pri kies psikologio Rushdie diras: "estas la sorto de migrantoj, esti senvestigitaj de sia historio, stari nudaj meze de malestimantaj nekonatoj, sur kiuj ili vidas la riĉajn vestojn, la brokaĵojn de kontinueco kaj la brovojn de apartenado...". Aliloke, li klarigas, ke realisma romano pri Pakistano estus malpermesita, sed "Mi rakontas nur ian modernan fabelon, do en ordo! neniu devas malkvietiĝi, aŭ preni tre serioze ion, kion mi diras".
Sed, malfrue en la rakonto, li subite enmetas komenton verŝajne tute seriozan:
"La tielnomita islama 'fundamentismo' ne fontas, en Pakistano, de la popolo. Oni trudas ĝin al ili, desupre. Aŭtokrataj reĝimoj trovas, ke estas utile alpreni la retorikon de la fido, ĉar homoj respektas tiun lingvaĵon kaj hezitas oponi ĝin. Estas tiel, ke religio apogas diktatorojn; ĉirkaŭante ilin per vortoj potencaj, vortoj, kiujn la popolo ne volas vidi senkreditigitaj, senrajtigitaj, mokitaj. Sed validas la punkto pri ŝtopado-en-la-gorĝon. Finfine naŭzas nin, ni perdas fidon pri tiu fido—se ne kiel fido, almenaŭ kiel bazo por ŝtato".
Tio nun sonas iom ironie anticipe!
En Nikaragvo
Rushdie verkis du scenarojn por televiziaj filmoj, La Pentristo kaj la Plago, 1985, kaj La Enigmo de Noktomezo, 1988; pri ili mi ne havas scion. En 1986 la Sandinista Asocio de Kulturaj Laboristoj invitis lin al Nikaragvo, kie li pasigis semajnojn nur tri, sed plenegajn; rezultis lia nefikcia verko, La Jaguara Rideto, pri Nikaragvo. Tie, kvankam evidentiĝas, ke li celis plej precizajn kaj esprimivajn vortojn, ankoraŭ ĝuas sian lingvan virtuozecon, li montris, ke li povas forgesi ekstremajn fantaziojn kaj verki klare, relative simple, pri realaĵoj. Pri Nikaragvo li penis esti objektiva, ekvilibra. Li ĝenerale simpatiis kun la Sandinistoj, abomenis la Usone-subtenitajn "Kontraŭulojn"; konstatis, ke hindo pli ol okcidentano komprenas la sentojn de homoj en lando malavantaĝa; admiris la novan Nikaragvan konstitucion. Li klarigis, ke la subpremitaj Miskito-indianoj, kies malfeliĉo estas unu el la plej justaj riproĉoj kontraŭ la Sandinistoj, estis mem subpremantoj pli frue kaj preskaŭ neniigis la tribojn Rama kaj Somo; sed samtempe li konsentas, ke la mistraktado de la Miskitoj estis grava misfaro. Li prinotis mankojn, inflacion, opiniojn de oponantoj; rakontis kiel eble plej diversajn personojn. Sed tio, kio plej malplaĉis al li, estis la malpermeso de ĵurnalo La Prensa kaj la rigora cenzurado.
Tiurilate, li mencias, ke li iam vivis en Pakistano sub drasta dekstrema cenzuro, kaj komentas: "Tio, kio maltrankviligas min, estas, ke cenzuro estas tre alloga. Ĝi restas tiel multe pli facila ol la alternativo". Li insistas, do, ke, kvankam li simpatias kun la reĝimo en Nikaragvo, ĝi ne estas demokrata.
La plej matura romano
Baldaŭ Salman Rushdie mem trovis sin en la mezo de konsterne akra disputo pri la principo de aŭtora penslibereco—kaj en neordinara persona danĝero. En septembro 1988 aperis lia plej matura romano, La Satanaj Versoj. En Britio, beletristoj atendis por la romano prosperon kaj prestiĝon; recenzis ĝin kiel brile originalan, inĝenian fikcion; kaj kredeble ne tro ĝeniĝis, ke baldaŭ ne tre demokrataj registaroj en Hindio, Pakistano, Sud-Afriko kaj kelkaj malgrandaj arabaj landoj malpermesis ĝin. Britoj kutime malestimas ŝtatan cenzuron, kiu tuj suspektigas pri registaraj motivoj. La Satanaj Versoj ricevis grandan literaturan premion, marĝene maltrafis alian.
Sed multaj islamanoj indignis, ricevinte raportojn pri supozitaj asertoj el la libro. En januaro, islamanoj en Bradford, unu el la britaj urboj, ekster Londono, kun la plej alta procento de Aziaj enmigrintoj, ceremonie bruligis ekzempleron de La Satanaj Versoj. Tiu naiva gesto de vundita minoritato sen potenco pensigis multajn britojn pri fifama vandalismo de potencaj tiranoj - la grandskala librobruligado en nazia Germanio. La Bradfordaj islamanoj estis tiel naivaj, ke riproĉitoj respondis, "Sed ni honeste pagis la libron!"
En Britio rasa diskriminacio, rasismaj persekutoj, perfortoj, instigoj al perforto, estas kontraŭleĝaj; sed tiaj krimoj tro ofte okazas, ofte ligitaj kun senproporcie laŭtaj etaj faŝistecaj grupoj. Bedaŭrinde, la protestoj de islamanoj kontraŭ la libro, aŭ iom aberacia bildo de ĝi, stimulis rasismon inter krimemuloj fakte ne mem liberamaj, sed ankaŭ revekis tradiciajn antaŭjuĝojn kontraŭ Islamo inter homoj kutime toleremaj. Samtempe, britaj islamanoj mem, sentante sin sendefendaj kaj sian religion ofendita, iĝis pli agresemaj: fondis novan Islaman Partion por kampanji pri diversaj aferoj, organizis protestmarŝojn en pluraj urboj, eldonis flugfoliojn.
Mi menciu, ke en Britio aktivis jam du societoj de, plejparte, islamanoj, kies celo estis helpi interkomprenon inter islamanoj kaj aliaj: la Kalamo-fonduso, kaj la Islama Societo por Religia Toleremo, kies fondinto, d-ro Heŝam El-Esaŭi, tre klopodis por plibonigi la situacion. Sed fanatikismo pli interesas reporterojn...
Multaj protest-marŝoj estis dignaj kaj ordaj. Mi loĝas en Oksfordo, en neriĉa kvartalo kun multaj islamanoj, moskeo, halal-viandejoj, urduaj afiŝoj; la islamanoj kondutas kutime dece; ja ne estas ili, kiuj vomas, ebriaj, surstrate, aŭ molestas virinojn. Mi vidis ilian marŝon kontraŭ Rushdie, kaj, kvankam ĝi ŝokis mian penslibereman animon, ĝi estis disciplinita kaj sen ajna perforto. Simile multloke; sed ne ĉie. Tumulto en Islamabad mortigis ses personojn, vundis ĉirkaŭ cent; okazis gravaj tumultoj en Kaŝmiro; unu mortis tie; alia pro bombo en Karachi; 12 islamanoj estis mortpafitaj de policanoj en Bombajo; kaj kiam, en majo 1989, 25 000 islamanoj marŝis en Londono, dek ok policanoj estis vunditaj kaj diversaj perfortaĵoj okazis.
Mi konfesas, ke por mi unu el la plej belaj figuroj en tiu tumulto estis konata brita ateistino, 65-jara, Barbara Smoker, kiu antaŭ 25 000 koleraj islamanoj fiere tenis standardon proklamantan liberecon de opinioj! Oni kriadis kontraŭ ŝi, "Mortigu!" Ŝi staris. Eble eĉ pli kuraĝaj, tamen, estis reprezentantoj de nova virina protestgrupo, Virinoj Kontraŭ Fundamentismo, plejparte azianinoj kaj sinceraj islamaninoj, kiuj konscias pri la misuzo de religio—ankaŭ kristana fundamentismo—por subpremi virinojn. Tiun tagon ili kontraŭmarŝis por defendi Rushdie.
Dum 1989 pluraj librovendejoj, kiuj malkaŝe stokis la libron, damaĝis per incendioj aŭ bomboj; pluraj homoj estis vunditaj dum freŝa tumulto en Bradfordo. Finfine la diversaj organizoj—inter ili la Societo por Religia Toleremo—, kiuj kune formas la Islaman Fronton por Agado, decidis haltigi grandskalajn manifestaciojn pro la perfortaĵoj kaj risko de rasistaj atakoj. Ekzistas islamanoj, kiuj serioze kredis, ke La Satanaj Versoj, ege individueca verko de krea intelekto, estas afero de "kontraŭislama konspiro de judoj, kristanoj kaj Eŭropaj registaroj"; dume, blankhaŭtaj huliganoj trovis pretekstojn por mistrakti islamanojn, vandali iliajn moskeojn kaj butikojn. Rushdie mem estis tre ŝokita, ĉar homoj mortis rezulte de lia libro; kaj estas eĉ tiuj, en Britio, kiuj nomis lin kulpa pri tiuj mortoj, tute maljuste. Li ĉiam insistis, ke li ne intencis blasfemi.
La murdodekreto
La 14an de februaro 1989, la ajatolo Ĥomejni en Irano proklamis fatŭa'n, religian dekreton, kiu mortkondamnis Rushdie pro insulto kontraŭ Islamo; kaj vokis ĉiujn islamanojn, mortigi lin. Almenaŭ laŭ mia limigita scio, tio estas senprecedenta en la moderna mondo, kvankam totalismaj atakoj kontraŭ verkistoj en propraj landoj estas oftaj. Ne nur Rushdie, sed la brita registaro kaj polico devis reagi serioze; la verkisto kaj lia ekzino devis forlasi sian hejmon kaj kaŝi sin. Ekde tiam ili devis ofte translokiĝi, konstante kun armitaj gardistoj; dum du jaroj Rushdie jam loĝis en pli ol sekdek domoj. Kaj troviĝis kelkaj politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj domaĝis tiun prizorgadon de brita civitano en unikaj cirkonstancoj. Cirkonstancoj, kiuj mueladus la psikon de iu ajn: neniam viziti amikojn, kinejon, eĉ elekti ion en butiko, promeni ie; sed aparte turmentaj por verkisto disigita de siaj kutimaj konsultlibroj, stimuloj, konsolaj konataĵoj—kaj Rushdie estas nature scivolema; kaj kiel hardi sin, kiam sentemo, akraj perceptoj, riĉaj emocioj, estas parto de la profesia ilaro mem? Minimumas mia scio kaj klaĉado aĉas, sed ŝajnas, ke post longa lojaleco dum tiu angorplena seria heĝirado, la edzino Marianne, mem verkistino, disiĝis de Salman; ĉu por ĉiam, mi ne certas.
Ne mankis solidarecaj gestoj. Amnestio Internacia protestis al la Irana registaro. La 2an de marto, Internacia Komitato por Defendi Salman Rushdie kaj Liajn Eldonistojn aperigis en multaj ĵurnaloj deklaron, ke ĉiuj subskribintoj sentas sin partoprenantoj en tiu eldonado, "ĉu ni aprobas la enhavon de la libro, aŭ ne... Ni alvokas mondan opinion, subteni la rajton de ĉiuj homoj, esprimi siajn ideojn kaj kredojn kaj diskuti pri ili kun kritikantoj, sur bazo de reciproka toleremo, liberaj de cenzuro, timigo kaj perforto". Tiun deklaron subskribis pli ol mil verkistoj, inter ili: Chinua Acebe (Niĝerio), Saul Bellow (Usono), Joseph Brodsky (Sovetio), J. M. Coetzee (Sud-Afriko), Ŝusako Endo (Japanio), Carlos Fuentes (Meksikio), William Golding, Graham Greene, Iris Murdoch (Britio), Hanif Kureishi (Pakistano/Britio), Ved Mehta (Hindio/Britio), Alberto Moravia (Italio), Françoise Sagan (Francio)—nur specimenoj el brila listo internacia, sur kiu, eble, plej honorinde, aperas eĉ dek verkistoj el Irano. Laŭ nomoj kaj landoj, multaj el tiu listo kredeble estas islamanoj aŭ vivas en islama medio. La brita Societo de Verkistoj subtenis la deklaron kaj en 1990 ripetis ties esencon; la angla filio de P.E.N. Internacia agis por subteni Rushdie. La fama Niĝeria verkisto Wole Soyinka verkis brile elokventan defendon de Rushdie kaj de aŭtora libereco; prezidento Vaclav Havel de Ĉeĥoslovakio speciale penis influi la Iranan registaron; du belgaj islamanoj estis murditaj, ĉar ili faris deklaron kontraŭ la fatŭa. Laŭ unu demandesploro nur 28% de britaj islamanoj plene aprobas tiun dekreton; kaj, pli malfrue, 90% preferis pardonon.
Mi kutime preferas legi, por distri min, romanojn pli facilajn, kun pli rektaj kaj realismaj rakontoj; kaj mia pensia enspezo estas modesta laŭ britaj kriterioj; sed tuj post la fatŭa mi iris al mia kutima librovendejo, aĉetis La Satanaj Versoj kaj gratulis stabanon, ĉar la vendejo malkaŝe stokas ĝin. Espereble multaj aliaj, ne havante potencon aŭ influon, faris similajn gestetojn. (Kaj mi ĉiuokaze subtenas Amnestion Internacian, Societon de Verkistoj kaj P.E.N. Internacian).
Kiam mortis ajatolo Ĥomejni, multloke malfunebrita, en junio 1989, multaj esperis, ke novuloj nuligos la murdodekreton; sed la sekvantoj, Ali Ĥamenei kaj prezidento Haŭemi Rafsanĝani, deklaris, en la sama monato, ke la dekreto staras; laŭ ajatolo Ĥamenei, "eĉ se Rushdie pentos kaj iĝos la plej pia viro de sia epoko". Ĥamenei eĉ postulis, ke la brita registaro transdonu Rushdie al britaj islamanoj, kiuj plejparte insistas, ke ili en Britio obeas britajn leĝojn. Islamaj fakuloj atentigis, ke tiu murddekreto ne fontis el la Korano aŭ islama leĝaro, laŭ kiuj devas esti proceso, la akuzito rajtas prezenti sian defendon, kaj eĉ post kondamno, apostato havas tempon penti kaj pardoniĝi. (Laŭ la Korano, la anĝelo, kiu prinotas niajn bonfarojn, notas tuj, sed tiu, kiu prinotas niajn pekojn, atendas kelkajn horojn, ĉar eble ni pentos, do pardoniĝos. Mahometo mem plurfoje montris grandanimecon kaj pardonemon al oponantoj, eĉ blasfemantoj).
Dume—kiam okazis katastrofa tertremo en Irano—Rushdie kontribuis per 5 000 pundoj al fonduso por helpi viktimojn, dirante, "Ni devas pensi nur pri la homama afero, kiu superas ĉiujn aliajn diskutojn".
La Brita Komitato por Filmcenzuro, kiu malofte malpermesas filmon, sed precipe preskribas aĝolimon por spektantoj, por protekti infanojn, plene malpermesis eksterordinaran filmon, Internaciaj Gerilanoj, tri kaj duonhoran "epopeon", kreitan en Pakistano de Sajad Gul, kiu mem ne estas fanatikulo, sed volis plaĉi al ordinaraj nekleraj spektantoj kaj tiel profiti. Laŭ tiu filmo, iu fikcia Rushdie loĝas lukse en Filipinoj, kun centoj da gardistoj aspektantaj kiel israelaj soldatoj, meze de tutmonda juda konspiro! Li ege drinkas, multe blasfemas, kaj, kun judaj helpantoj, torturas kaj murdas islamajn heroojn, kiuj volas lin mortigi. Tiu Rushdie, neniel simila al la reala persono, mortas finfine per fulmofrapo de Alaho. Antaŭ tiu monstra kalumnio Rushdie denove kondutis grandanime: diris, ke li "ne deziras la dubindan protekton de cenzuro" kaj ne procesos kontraŭ la filmo; la Brita Komitato tiam donis permeson por spektantoj pli ol 18-jaraj.
Kompleksa libro
Sed kia vere estas la libro?
Kredeble la granda plimulto de ĉiuj, kiuj ulule postulis la sangon de la aŭtoro, ne legis kaj ne kapablus legi La Satanaj Versoj; kaj multaj, kiuj legis aŭ, pli ofte, parte legis ĝin, miskomprenis ĝin. Iu kiu, kiel mi, dum jaroj instruis pri literaturo kaj korektis milojn da ekzamenpaperoj pri detale studitaj preskribitaj libroj, posedas unu scion pli certan ol sia ĝenerala supozaro pri la kosmo: ke homoj vere mirinde kapablas mislegi, miskompreni, mistaksi kaj misciti literaturan verkon.
Ankaŭ, multaj homoj ne havas fidindan koncepton pri fikcio. Ekstremkaze, virinoj skribas sincerajn amleterojn al personoj en televiziaj dramoserioj: homoj eĉ atakis surstrate aktor(in)ojn, kiuj en dramoserio prezentas malbonulon; multaj citas vortojn, kiujn fikciisto metas en la buŝon de fikcia persono, kiel opinion de la verkisto, aŭ kredas, ke aŭtoro aprobas, aŭ spertis ĉion, kio okazas en la libro. Estas pli malfacile, eĉ por relative inteligenta leganto, plene kompreni la esploran, hipotezan, veron serĉantan aspekton de fikcio.
Salman Rushdie verkis romanojn por limigita legantaro: por vere malnaivaj, riĉkulturaj kaj iom larĝmensaj intelektuloj, kies kulturo estas jam iom plureca, kiuj komprenas ironion, paradoksojn, mitofaradon, parabolojn; kiuj facile regas grandan vortostokon kaj ĝuas vortajn virtuozaŭojn. Mi, kiu profesie studadis literaturon dum preskaŭ kvindek jaroj, estas nur marĝene inda legi liajn romanojn; ili estas, por mi, iom malfacilaj, postulas intensan atentadon. Sed ju pli mi studas liajn verkojn, des pli mi estimas lin. Mi suspektas, ke iuj cinike misformis kaj ekspluatis malklerulojn, eble pro politikaj motivoj.
Jen la esenca historio. Gibreel Farishta, el islama familio, sukcesega hinda filmstelo, kies profesia nomo signifas "Gabrielo Anĝelo", aktoro precipe en tiuj hindaj filmoj nomitaj "teologiaj"—pri hinduaj legendoj—grandskala diboĉa amoranto, grave malsaniĝas, mistere resaniĝas, perdinte sian fidon. Defie, li eniras hotelan restoracion kaj manĝegas ĉiujn eblajn porkaĵojn; samtempe enamiĝas en Alleluia Cone, eminenta montgrimpantino. Ekde lia kontraŭ-islama gesto, li suferas "punon per sonĝoj".
La alia ĉefpersono, Saladin Chamcha, estas hindo, ankaŭ el islama familio, kiu, kiel Rushdie, vizitis anglan lernejon kaj universitaton, kaj, parte pro amara ribelo (ne senkaŭza) kontraŭ sia patro, iĝis aktoro en Britio, entuziasme anglecigis sin kaj edziĝis al anglino Pamela Lovelace; sed, vizitante Hindion, komencis amaferon kun hindino, Zeenat Vakil. Li komencas senti sin ŝirita de internaj konfliktoj inter hindaj kaj britaj etosoj.
Gibreel kaj Chamcha vojaĝas al Londono en la sama aviadilo, en kiu Chamcha renkontas absurdan sinjoron, reprezentantan la groteskan certecon kaj arogantecon de Usona kristana fundamentismo. Teroristoj rabkaptas la aviadilon; Chamcha volas, vane, diri al teroristino: "ke rigideco povas ankaŭ esti monomanio, povas esti tiraneco, ankaŭ frakasiĝema, sed tio, kio estas fleksebla, povas esti ankaŭ humana, kaj sufiĉe forta por daŭri". La aviadilo kraŝas. Karakterize, Rushdie miksas multajn kredeblajn observojn kaj eventojn kun la necesa fantazia miraklo: Gibreel kaj Chamcha kvazaŭ flugas, alteriĝas vivantaj; sed Gibreel akiris aŭreolon kaj ŝajnas identiĝi kun ĉefanĝelo Gabrielo; Chamcha akiras kornojn kaj kaprajn hufojn kaj ŝajnas identiĝi kun Satano. Sed regas ambigueco. Gibreel, forlasinte sian fidon, disfalas psike, torturite de sonĝoj malkvietigaj; Chamcha per ruzoj verkas en li obsedan ĵaluzon; Gibreel finfine aŭetas la lastatagan eksterman trumpeton Azraeel kaj enflamigas pekantojn, aĉ halucinas tiele; mortigas sian amatinon kaj poste sin mem. Chamcha, post multaj aventuroj, humiliĝoj, misfaroj, revenas al sia mortanta patro en Hindio kaj al siaj radikoj.
La supraj frazoj detrue trosimpligas tre kompleksan historion, sed indikas du gravajn punktojn: La Satanaj Versoj rakontas pri du hindoj, kiuj konfuziĝas, suferas kaj misfaras, ĝuste ĉar ili tro elradikiĝis el siaj patrio, religio kaj tradicioj; kaj preskaŭ ĉio, kio ofendis islamajn legantojn—kaj nelegantojn aŭdintajn nur citaŭojn—troviĝas en sonĝoj de homo klare montrita kiel psike malsana. Alia faktoro en la malkoheriĝo de Gibreel estas kulposento pri la sinmortigo de amantino, kiu fantome turmentas lin kaj, laŭ li, faris la finan murdon. La romano implicas multajn homajn perpleksojn, ambiguecojn de la vivo, necertecon de niaj sentoj kaj motivoj, dubojn pri kio estas reala, kio fantazia, kio kaŭzas kion; paralele la malpli universalajn komplikojn de plurecaj kulturoj kaj kulturaj miksaĵoj. Ĉiuj tiuj gravaj konceptoj estas al ni dozitaj kun abundaj siropoj: sensacio, intrigo, humuro, satiro, groteskaj troigoj, brile vivaj bildoj, lingvaj akrobataĵoj, eĉ pecoj de vera kortuŝo. Fantasmagorio prezentas multajn solidajn verojn.
Ekzemple, Changez, la patro de Chamcha, kondutas kontraŭ li tiel diktatore, humilige, mokeme, ke ni aplaŭdas lian ribelon kaj sopiron al fremda kulturo: "Kio ajn mi estas, kara patro, mi ŝuldas ĉion al vi." Samtempe diro de Changez, "Viro ne fidela al si mem, iĝas bestio du-krura", ne sensencas. Chamcha, spertinte rasismon en amata adoptita patrio, Anglio (reala problemo), dum li progrese metamorfoziĝis en kaprodiablon (fantazie) pli kaj pli lernas, ke nenio estas jes-aŭ-nea, ke neresponditaj demandoj restas, eĉ multobliĝas. Li pli kaj pli lernas pri enigmoj de amo, malamo, ĵaluzo, venĝo, pardono. (Kiam li reiĝas forme homa, estas pro lia portempa malamo kontraŭ Gibreel: nia malbono estas en niaj propraj psikoj, ne necesas ekstera diablo). Kiam Chamcha revenas al Hindio kaj al la patro mortanta pro kancero, Rushdie pritraktas ilin preskaŭ realisme, kaj kompate. Chamcha konstatas, "ke eĉ la nepardonebla peko, esti ies patro, povas ĉe la fino pardoniĝo." Kaj "eble malfeliĉo estas la kontinuaĵo, tra kio moviĝas la homa vivo, kaj ĝojo estas nur serio de brilpunktetoj, de insuloj sur la rivero." (Do, ni ne tro atendu). Ĉu tio veras aŭ ne, Chamcha revenas al radikoj, patrio, Zeenat la hindino, sia propra plej ĝusta realeco.
Kontraŭ religia rigideco
La 547-paĝa libro estas plena de epizodoj, amintrigoj, miniaturaj mitoj, psikologiaj kameoj kaj lerte elektitaj detaloj de kulturaj diferencoj, kolizioj kaj ankaŭ kunfandiĝoj. La ĉefaj ofendoj al islamanoj estas en la rakontoj pri Mahometo, partoj de la skizofreniaj sonĝoj de Gibreel. Oni akuzis pri insultoj ne faritaj, ekzemple ke Rushdie diras, ke la edzinoj de la Profeto estis putinoj. Sed ne. Gibreel sonĝas pri bordelo, kie putinoj alprenas nomojn kaj rolojn de tiuj edzinoj kiel stimulan fantazion—tian, kian bordel-vizitantoj ofte deziras. Mahometo arestigas kaj ekzekutigas ilin. Rushdie priskribas la morton de Mahometo, uzante vortojn similajn al la tradiciaj: "Se iuj ĉi tie adoras la Mesaĝiston, ili funebru, ĉar Mahometo mortis; sed se iuj ĉi tie adoras Dion, ili ĝoju, ĉar Li certe vivas."
Miaj konoj pri Islamo estas etaj, kvankam pli grandaj ol tiuj de la plimulto de britoj; unu trorapida tralegado de la Korano, de biografio de Mahometo; loĝado inter multaj islamanoj; kelkaj islamaj konatoj, sed ne intimuloj... En la Korano mi trovis multajn belaĵojn, saĝaĵojn, justemajn regulojn; sed ŝokas min la multaj insistoj pri ekskluzive prava fido, kaj la prohiboj de liberaj interpretoj aŭ metaforaj komprenoj. Inteligentaj kristanoj, ekster tiuj fundamentistaj sektoj, kiuj danĝere influas, ekzemple, en Usonaj politiko kaj lernejoj, tute kutimas nuntempe al diskutoj pri interpretado, al granda plureco de komprenoj. Kristanoj alkutimiĝis al studado de la Biblio rilata al arkeologio, internaj kontraŭdiroj, teksta kritiko, tradukaj problemoj, historia penso-evoluado, kompara religio kaj tradicioj mitologiaj, ktp. Nur la plej malkleraj kaj naivaj povas nun kredi, ke la multaj aŭtoroj de la Biblio estis kvazaŭ stenografiistoj de Dio, kvankam oni povas paroli pri inspiroj. Mi scias malmulton pri hebreaj sektoj, sed certe pluraj rabenoj (ekz. Lionel Blue, Julia Neuburger) verkis ankaŭ kun larĝaj interpretoj.
Mi ĵus aĉetis por amikino libreton de karikaturoj, ŝercoj pri Biblio, eklezioj, preĝejaj kutimoj - verkitan de kristano, eldonitan ĉe specife kristana eldonejo; oni kutime ne ŝercus pri io profunde sankta, ekz. krucumo kaj releviĝo de Jesuo, eŭkaristio, sed akceptas iom da ŝercado pri arkaikiĝintaj konceptoj pri paradizo, infero, Edeno, ktp.
Okcidentanoj ofte ŝercas, ekz. en karikaturoj, pri Islamo, sed preskaŭ nur pri unu detalo, kiu, bedaŭrinde, estas la sola, kiu ĝenerale eniris niajn mensojn: poligamio kaj haremo. (Estus interese demandi nin, kiel efikus Okcidente, se same impresus nin la islama insisto pri almozo...) Kun la duobla tradicio de scienceca interpretado kaj libera diskutado, plus permeso de ioma ŝercado, okcidentanoj malfacile komprenas la intenson de islamaj reagoj al la "blasfemoj" de Rushdie, precipe kiam temas pri sonĝoj de frenezulo aŭ nesukcesaj filmoj, kiujn li faris. Sed ni ankaŭ devas kompreni, ke, same kiel kristanoj, islamanoj ne troviĝas en nur unu sekto; apud fundamentistoj ekzistas multaj grupoj pli esploremaj, moderaj, toleremaj; multaj emfazas la kompaton kaj pardonemon de Alaho.
Ŝajnas al mi, eksterulo, ke Rushdie inteligente, pensige kaj subtile bildigas diversajn aspektojn de fido, inspiro, dubo kaj la respektindajn suferojn de religia pioniro, same kiel Chamcha kaj Gibreel, li esploras miksitajn motivojn, la kirliĝadon kaj kalejdoskopecon, de bono kaj malbono en homoj pli ordinaraj. Baal, poeto, kiun Mahometo finfine ekzekutos, diras, "Laboro de poeto—nomi la nenomeblan, fingromontri trompojn, partianiĝi, iniciati diskutojn, formi la mondon kaj malhelpi ĝin endormiĝi..." Kelkajn tiajn ni bezonas.
La Satanaj Versoj de la titolo estas kelkaj versoj, kiujn Mahometo unue kredis de Dio, poste de Satano, do forstrekis pri modifita akcepto de tri paganaj diinoj; pri tio Rushdie prezentas la Profeton simpatie, antaŭ problemo, kiun multaj religioj alfrontis: ĝis kioma grado oni faru kompromison kun la antaŭa religio? (La kristanaj kristnasko kaj pasko enprenis plurajn paganajn kutimojn: la sankta ŝtono de islamanoj, en la Kaabo, estis sankta longe antaŭ Mahometo). Ĉu ofende? La prezentado de tekstoj kiel ne rekte diritaj de Alaho, sed diversmaniere elpensitaj kaj sugestitaj, ofendis multajn, sed por multaj aliaj temas pri io normala, eĉ estiminda. (Mi pensas pri famaj vortoj en Sankta Johana de G. B. Shaw, unua akto:
Johana: Mi aŭdas voĉojn, kiuj instrukcias min. Ili venas de Dio.
Robert: Ili venas el via imago.
Johana: Kompreneble. Estas tiel, ke la mesaĝo de Dio atingas nin.)
Multaj britaj islamanoj sentis diskriminacion, ĉar britaj instancoj rifuzis procesi kontraŭ Rushdie pri blasfemado, ĉar tiu, kiel krimo, nun ege malofta akuzo, temas pri kristanismo, eble nur la anglikana (ŝtata) eklezio. Oni petis, ke la leĝo etendiĝu por kovri aliajn religiojn. Tio ŝajnas nur justa, sed kreus grandajn dilemojn; iasence, la Korano "blasfemas" por kristanoj (Kristo ne estis filo de Dio) dum la Nova Testamento "blasfemas" por islamanoj (Jesuo estis Filo de Dio); kaj povus estiĝi situacio, en kiu oni ne rajtus kritiki eĉ la plej groteskajn aŭ ĉarlatanajn sektetojn aŭ starigi ĝentilan, racian inter-religian diskuton. La tiama ĉefepiskopo anglikana, d-ro Robert Runcie, mem proponis nuligon de ĉiu leĝo pri blasfemado, kaj novan leĝon, kiu punus nur instigojn al inter-religia malamo.
Rushdie mem esprimis bedaŭron, ke li vundis religiajn sentojn. En ŝlosila artikolo en The Independent (ĵurnalo), februaro 1990, li diris, "Mi ne estas islamano"—do ne apostatis—; la libro estas "mondrigardo de migranto". "Ĝi estis verkita el la travivado de elradikiĝo, disiĝo kaj metamorfozo... kiu estas la stato de migranto, kaj de kio, miaopinie, ni povas krei metaforon por la tuta homaro...", ĝi "...festas hibridecon, nepurecon, intermiksadon, la transformiĝon, kiu rezultas de novaj kaj neatenditaj kombinoj de homoj, kulturoj, ideoj, politikoj, filmoj, kantoj. Ĝi ĝojas pri rasmiksado kaj timas la absolutismon de la pura. Multingredienceco, mikspoteco, iomete da ĉi tio, iometo da tio alia—tiel io nova eniras la mondon".
Sed, post longaj suferoj, kaj longaj diskutoj kun islamaj fakuloj, Rushdie en decembro 1990 deklaris sin nun islamano, konvertito; dirante, ke li komprenas Islamon kiel "kulturon de toleremo, kompato, pardono kaj amo", kaj esperante, ke Okcidentanoj akceptos pli kompleksan komprenon pri Islamo kaj forigos stereotipojn; li deziras kontribui al pli simpatia interkompreno inter diversaj kulturoj. Portempe, li ne permesos malmultekostan eldonon de la libro, aŭ novajn tradukojn. Tio signifos vastan monoperdon por la aŭtoro, kiu jam pagis 100 000 pundojn kontribue al la kosto de sia protektado. La islamaj fakuloj ankaŭ akceptis, ke la libro ne estis intenca insulto.
La Satanaj Versoj kolerigis ankaŭ kelkajn reakciemajn britojn per siaj bildoj pri negativaj aspektoj de Britio sub konservativa registaro, rasismo kaj diskriminacio; sed oni prezentis falsan bildon de tio, kion Rushdie skribis; ekzemple, akuzis lin pri komparoj al nazia Germanio, kiujn li neniam faris. Eble li eraris, uzante iom ofte —por realismaj dialogoj krudaj—anglan vorton, ekvivalenton al esperanta "fiki" sed pli emocie ŝarĝita en multaj anglaj rondoj; tiel ke iu, rapide trafoliumante la libron, kredus ĝin multe pli obscena, ol ĝi estas.
Sur p. 406 oni trovos ofendan aludon al Esperanto! kiam li mencias "La Esperanto-simila vakueco de granda parto de moderna arto," do por li Esperanto estas "vakueca". Sed mi ne atendas, ke Waringhien, muezine el sia alta turo en Parizo, eĉ ne Golden, proklamos mortkondamnon kaj alvokos bonajn zamenhofanojn elingigi siajn ponardojn! Certe ni pardonos lin; kaj esperantistoj, precipe sennaciistoj, certe trovos multajn liajn konceptojn kaj aspirojn tre simpatiaj.
Infanlibro
En 1990 aperis nova libro, miaopinie perlo: Harun kaj la Fabeloceano, eta 211-paĝa romano ĝuinda por geknaboj, sed en kiu adoltoj sublegos multajn aludojn al la animo de homo, kiu tiel multe suferis pro fanatikuloj kaj filistroj. Sed malgraŭ la cirkonstancoj, en kiuj li verkis ĝin (kaj kortuŝe dediĉis al la filo, kiun pro sia nenormala vivostilo li ne povas vidi), la libro estas plena de humuro, vortludoj, sprito, amuzaj epizodoj kaj lia kutima riĉa fantazio, varia kaj mult-tavola. Ĉampiona rakontisto perdas sian edzinon delogitan de fikcio-malamanto, kaj sian rakont-kapablon, kiu fontas el la Fabeloceano; lia filo Harun, kiu parte kulpas per impulsa "Kiel utilas rakontoj eĉ ne veraj?" akompanas la patron dum kelkaj aventuroj, poste ekiras sola (sur la dorso de robota upupo) por helpi lin, kaj implikiĝas en aliaj serĉoj kaj bataloj, por savi princinon kaj venki silentigan tiranon, kiu venenas la Fabeloceanon. Ĉio finiĝas bone, per magio, saĝo kaj kuraĝo; patro povas rakonti, patrino revenas. Mallumo kaj opresa silento pereas. Ĉarma fabelo, inĝenia, surprizoplena, imagoriĉa, kun amaso da elpensitaj detaloj; ĝi estas ankaŭ alegorio, pledo por parol-libereco, toleremo, interkomprenemo, kaj pri la tavolo de fikcio kaj artistoj. Estas granda momento, kiam Harun demandas la "Kultmastron", la malheroon, "Sed kial vi tiel malamas fabelojn? Fabeloj estas amuzaj..." kaj la Kultmastro respondas:
"Tamen, la mondo ne estas por Amuzo. La mondo estas por Regado." La Kultmastro malamas fabelojn, ĉar en ĉiu fabelo ekzistas mondo, kiun li ne povas regi.
Nun ni scias.
Kaj en krizo, dum konflikto inter la Gupoj (tre parolemaj kaj liberaj) kaj la Ĉupŭaloj, (silentaj, opresitaj, venenantoj de la Oceano), Harun ekkomprenas tamen, "ke silento havas sian propran gracion kaj belon, same kiel parolo povas esti sengracia kaj aŭa; kaj ke Agado povas esti nobla kiel Vortoj, kaj kreitaŭoj de tenebro belaj kiel infanoj de lumo. Se Gupoj kaj la Ĉupŭaloj ne tiel malamus unuj la aliajn, ili fakte povus trovi unuj la aliajn sufiĉe interesaj."
Jen, por geknaboj, pensiga penso de tiu multkultura plureculo, kiu prezentis la mirindan miksitecon de la mondo kaj homaro, kaj malplaĉis al fermitaj mensoj.
Enkonduko: Resuma skizo
pri la angla literaturo post 1800
de Marjorie Boulton
De Edeno al Kaino: Malkutimaj Interpretoj & Literaturaj Pritraktoj en Esperanto: Bibliografio
ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo
Erich Fromm on disobedience in Eden
& the emergence of humanity
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko
Alireteje / Offsite:
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 29 July 2021Site ©1999-2021 Ralph Dumain