La Grundrisse [1] en la germana originalo unuafoje eldoniĝis en Sovetunio en 1939-41, poste en GDR [2] en 1953. Nacilingvaj tradukoj burĝonis en la 1960aj kaj 1970aj jaroj kaj novaj aperis post tiam. (La anglalingva traduko aperis en 1973.) En ĉi tiu verko oni trovis pli profundan kompreneblon de la metodiko de Markso kaj la daŭran influon de Hegelo. Diskonigo de la Grundrisse kontribuis al revoluciigo de marksisma teoriado en tuta gamo de studobjektoj, de valorteorio ĝis Kulturaj Studoj.
El tiu finfine publikigita kajeraro oni tiris sekcion nun nomatan ‘Fragmento pri maŝinoj’. Rimarku, ke la tiel nomita ‘fragmento’ komenciĝas per citaĵo el Traktaĵo pri la ekonomio de maŝinoj kaj de fabrikado (On the Economy of Machinery and Manufactures, 1832) de Charles Babbage. Ĉi tiu verko gravis laŭ tute kontraŭaj starpunktoj de Babbage kaj de Markso. Temas pri konceptado de fabrikejo kaj kiel centralizenda aŭtomato kaj pri la rolo de laboristoj en tia maŝinigita fabrikmedio, el la vidpunkto de kapitalisma produktado. La alproprigo de homaj kapabloj per tiu ‘aŭtomato’ kaj la ŝrumpigado de vivaj laboristoj ĝis meĥanikaj eroj en la produktprocezo ricevas lertan priskribon fare de Markso.
Enestas fundamenta kontraŭdiro: la eventuala funkcio de laboristoj proksimiĝas al nulo, afero kiu minacas la vivkapablon de la laboristaro, sed samtempe tiu procezo subfosas la vivkapablon de kapitalismo. Cetere, la potencialo de la apartigo de la laboristo for de tradicia laboro kaj la mastrumado de produktprocezoj pere de la ‘ĝenerala intelekto’ ebligus en socialisma sociordo lukson kaj liberecon. Markso detaligas sian perspektivon pri maŝinoj kadre de sia valorteorio, kaj multaj teoriistoj de la 1960aj jaroj kaj poste disvolvis proprajn ellaboraĵojn el tiu starpunkto.
Aldone al tio, kion Markso lernis de Babbage, ŝlosila afero nepre konsiderendas: Babbage per sia invento de sia meĥanika ‘analiza maŝino’ (analytical engine) fariĝis la pioniro de la eventuala moderna elektronika komputilo. Multaj kaj en burĝaj kaj en marksismaj publikaĵoj nuntempe agnoskas la fragmenton pri maŝinoj de Markso kiel ĝerma analizo de sistemo kies logika evoluo rezultiĝas en la fenomenoj de robotoj kaj artefarita inteligento en aktualaj kaj estontaj okupoj, industrioj, kaj ekonomioj.
Konstruado de artefaritaj objektoj laŭ formoj kaj movoj de vivaj estaĵoj okazis en diversaj civilizacioj dum jarcentoj. En la 18a jarcento aperis, konstruitaj por amuzo kaj varbado de aristokratoj, manpleno de kompleksegaj meĥanikaj androidoj (homaŭtomatoj), ekz. virinformaj androidoj kiuj ludis fortepianon eĉ kun korpaj kaj vizaĝaj movoj kiuj imitis realajn virinojn kies propraj gestoj mem jam estis nenaturaj kaj artefarite postulataj. [3] Anksio pri la meĥanikigo de homoj en industria civilizacio kreskis dum la 19a jarcento, en kiu aperis ankaŭ la fako kaj praktiko de ‘scienca mastrumado’ (Taylor-ismo), al kio aldoniĝis timoj pri senlaborigo sub kreskiĝanta aŭtomatigo de industrioj en la 20a. Eventuala nedistingebleco inter homoj kaj maŝinoj instigis maltrankvilon, kiu post la katastrofo de la unua mondmilito rezultis en la malutopia dramo R.U.R. (Rossum’s Universal Robots) de Karel Čapek en 1920, en kiu la termino ‘roboto’ (kiun inventis la frato de Karel, Jozefo, kiu pereus en nazia koncentrejo) unuafoje aperis. Ĉi-jare okazas la centjariĝo de R.U.R., do jen taŭga okazo kaj soleni la kreaĵon de Čapek kaj alfronti la propagandon kaj minacon de artefarita inteligento per profunda analizo de ties rolo en la aktuala kapitalismo. Tiucele oni revenas al la pioniraj pensoj de Markso. [4] La jena traduko fare de Vilhelmo Lutermano je mia peto helpos tiurilate en la esperantista medio.
la 17an de aŭgusto 2020
1 En Esperanto: Konturoj. La plena titolo: “Konturoj de la kritiko de la politika ekonomio”, el kiu “La fragmento pri maŝinoj” estas parto ĉi tie tradukita al Esperanto. -vl
2 GDR: Germana Demokratia Respubliko, kiu per sia parlamento 1990 aliĝis al la Federacia Respubliko Germanujo. -vl
3 Voskuhl, Adelheid. Androids in the Enlightenment: Mechanics, Artisans, and Cultures of the Self [Androidoj dum la Klerismo: meĥanikistoj, metiistoj, kaj kulturoj de la memo]. Chicago; London: The University of Chicago Press, 2013.
4 Engster, Frank; Moore, Phoebe. “The search for (artificial) intelligence, in capitalism” [La serĉo por (artefarita) inteligento, en kapitalismo], Capital & Class, vol-o 44, n-ro 2, junio 2020 (speciala numero: Machines and Measure [Maŝinoj kaj mezurado]), p. 201-218.
FONTO: Markso, Karlo [Karl Marx]. La tiel nomata Fragmento pri maŝinoj, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, kun antaŭparolo de Ralph Dumain. Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia (MAS), 2020. 99 p. (MAS-libro n-ro 256) ISBN 978-2-36960-248-4
Tiu ĉi teksto estas parto de Karl Marx: Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie [Karlo Markso: Konturoj de la kritiko de la politika ekonomio], Marx-Engels-Werke (MEW), vol. 42, p. 590 ĝis 605.
Enhavtabelo:
Ralph Dumain: Antaŭparolo...................................................6
Enkondukaj rimarkoj de la MEW-redaktejo..........................9
Rimarkoj de la tradukinto.....................................................35
Karlo Markso: La tiel nomata fragmento pri maŝinoj.............36
[Fiksa kapitalo kaj disvolvado de la produktadfortoj de la
socio]..................................................................................36
Citaĵo pri la cifereca evoluo..................................................75
La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj.................76
Maŝinaro
kaj granda industrio (Ĉerpaĵoj )
de Karlo Markso, trad. V. Lutermano
Karl Marx on automatons, machinery, capital & labor
Karl Marx on the Hegelian automaton: mechanism = teleology
Marx to Engels, 28 January 1863
(Letter on the origin of mechanized industry)
Marx on
Capital, Machinery, Universality, Descartes:
From Worship to Instrumentalization
of Nature
Cybernetics & Artificial Intelligence: Ideology Critique
Karel Čapek’s
R.U.R. (Rossum’s Universal Robots), 1920-2020
Guide compiled by Ralph Dumain
Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links
Philosophy and the Division of Labor: Selected Bibliography
Positivism vs Life Philosophy (Lebensphilosophie) Study Guide
Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto
Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 6 September 2020
Link to Marx's text added 15 November 2020
Latest links added 26 May 2023
© 2020-2023 Ralph Dumain