Ladislav Podmele

La Falsa Konscio


Jean Gabel aplikis la metodojn kaj nociojn de klinika psikologio okaze de sia eksperimento klarigi la nocion de la falsa konscio. Laŭ lia hipotezo estas falsa konscio analoga al mekanismoj de la histerio kaj skizofrenio. Li scias, ke lia analogio povas esti kritikata flanke de la psikiatroj kaj filozofoj. Sed tamen li kredas, ke liaj analogioj povas inspiri la kritikistojn por ke pli solide ili esploru la problemon de falsa konscio. Ideologio, kiu en formo de la faŝismo praktika, produktis la murd-eksperimentojn ĉe vivantaj homoj kaj amase, havas ĉiujn trajtojn de la perverseco.

Li atentigas nin, ke la konscio de la frenezulo estas specife strukturita. La psika vivo de unu psikopato estas karakterizita per specifa maniero ĉe la koncepto de la realeco kaj la mondo. La deformaĵoj, kaŭzitaj per la psiko-patologio diferenciĝas disde la deformaĵoj kiujn kaŭzis mankoj aŭ nesufiĉoj, kiujn ni jam priskribis dum la difinado de la naiva konscio (SIMPOZIO 2/26), de la konscio bazita sur logikaj eraroj aŭ sur la konscienca mistifikado (SIMPOZIO 3/26). La frenezeco havas sian propran, neripeteblan logikecon. Kaj ĉefe tiun nelogikecon oni devas analizi, se ni volas iel tiel ekkompreni la nehumanajn agojn kaj agadmanierojn, kiuj per la normalaj homoj devas esti konsiderataj kvazaŭ absurdaj, nonsencaj kaj sensencaj, frenezaj.

Okaze de la scienca analizo de la pensmaniero kaj agadmaniero el tio rezultanta ĉe frenezuloj aŭ homoj mense malsanaj, ni ofte eksentas, ke ni agas kun la homoj, kies cerbo estas konstruita kaj strukturita alimanjere ol la nia. Oni surprizas nin neatenditaj kaj al normalaj homoj eĉ ne kompreneblaj kaj al situacio ne korespondantaj respondoj kaj reagoj. La konscio de la frenezulo ne kapablas konstati non- kaj sen-sencojn kaj malakordoj en siaj propraj eldiroj pri la realeco. Pri tiuj fenomenoj de la senlogiko aŭ alilogiko de mense malsanaj homoj verkis tre interesajn studlibrojn I. Moyersen (“Un type de raisonnement de justification,” Journal de Psychologie, Octobre-Décembre 1946) kaj M. Dambuyant.

L. Klages (Die Grundlagen der Charakterkunde, Bonn 1966) formulas la tezon, ke la mensogo de histeriulo destrukturigas la realecon, ĝin strukturigas male ol la sana homo. Sur bazo de tiu ĉi destrukturigo naskiĝas la bildo kaj imago de la mondo kiu estas el starpunkto de la normaleco — senvalora.

En tiu ĉi mondo estas la vero egala al malvero. Perfekte miksiĝis ambaŭ ĝis la nerekonebleco.

La substanco de la frenezeco rilate al la noetiko ne kernas en fakto, ke la rebato aŭ repuŝo spegulsimile estus renversita, starigita surkapen aŭ logike fuŝa, deduktita el sensiluzioj, sed la specifo kernas en tio, ke ni ricevis la bildon aŭ imagon anarkian, kaosan.

Ofte mankas la rilatoj inter eldiroj de la frenezulo pri la realeco, pri kiu li eldiras. La histeriulo derealigas, destrukturigas la realecon. Li eldiras tielmaniere ne pro tio, ke li sub pezo de konscie travivitaj bezonoj kaj interesoj (kiel ĉe mistifiko) konscie mensogas por gajni profiton, por sukcesi en la batalo, sed mense malsana homo vidas la mondon nenormale pro tio, ke li ne kapablas kontakti normale kun la realeco surbaze de la objektiveco.

Li ne konceptas sian mondon tielmaniere kaj sub la tensio de raciaj aŭ konsciaj impulsoj ĉar kaj pro tio, ke lia korpo-kaj-mens-aparato estas tia. Do li ne preferas la mensogon kompare al la vero.

Eblas ke lia mensprocedo signifas por li ian ŝparon de energio aŭ tiu ĉi pensmaniero kaj poste agado estas al li pli agrabla ol pro aliaj motivoj kaj faktoj pli avantaĝa.

Tiu ĉi mal- kaj destrukturigo de la realeco trovas sian manifestiĝon en maĥinado kun loko, tempo, spaco. Oni manipulas kun materia kaj reala realaĵo kaose. La gravan rolon dum mens-operacio ludas la falsa identigo kaj senkapablo klare diferencigi inter la fenomenoj de la objektiva mondo. Dum pensoperacioj kaj procedoj oni ne distingas la efekton disde la ideo, la imagon disde la deziroj kaj bezonoj, efekton disde la konduto, simptomon disde la kaŭzo.


FONTO: Podmele, Ladislav. “La Falsa Konscio,” Simpozio, n-ro 4, Septembro 1984, p. 15-16.


Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Alienation, Utopia, & Hungarian intellectuals: Madách, Ady, Karinthy, Fogarasi, Nádor, Lukács, Mannheim
by Joseph Gabel

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Ideology Study Guide

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2021