La Ĉefa Senco de nia Filozofado


Ĉiu abstrakta filozofado sen konkreta aplikado por plibonigi nin esperantistoj kaj la mondon, ne gravas. Pri tiu interveno de niaj konoj en la praktikon mi pensas.

Diskuti oni povas pri ĉio; sed nature se ni diskutos longe ĉu kristanigi sciencon aŭ sciencigi kristanismon, tio estas jam el vidpunkto de mohametanoj, judoj kaj aliaj religioj duba, kaj el vidpunkto de materialismo superflua. Diskutoj estu ĉiam pri la aferoj, kiuj koncernas la realan mondon en sia tuto, ne en sia apartaĵo, specifaĵo.

Sed ĉiam mi kritikos la akademiecon de la filozofado kaj disputado, se niaj principoj ne volas kaj ne povas provoki plibonigon de la praktiko, kaj tiu praktiko estas ofte tre trista.

Se mi analizas la eldirojn de multaj esperantistoj, kiujn ili adresas al la alisistemanoj aŭ al neesperantistoj, mi timas, ke la falsa konscio regas nian agadon kaj pensadon, kaj ne ebligas al ni vidi la mondon reale.

Do pro tio, ke la distanco inter nia teoriumado kaj la praktikaj aferoj de la mondo ne estu tro granda.

Ni filozofas por ŝanĝi nin kaj por ŝanĝi la mondon ekster ni. Transformi, aliformi en senco de la plibonigo. Se tio ne rezultas el nia filozofa esplorado, vane ni laboras. La ĉefa senco de nia filozofado estu plibonigi nin persone kaj kolektive.

LADISLAV PODMELE
(Ĉeĥoslovakio)


FONTO: Podmele, Ladislav. “La Ĉefa Senco de nia Filozofado,” Simpozio, n-ro 5, marto 1985, p. 5.


Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

Pri la Vera kaj Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2021