Ladislav Podmele

Pri la Vera kaj Falsa Konscio


Nia konscio radikas en la pasinteco. Mi komprenas tiun nocion en senco de unueca fluo, kiu deltiĝas en variaj fonnoj kaj tiuj ĉi denove konstruiĝas en variaj niveloj. Ĉiu nivelo de la vera kaj de la falsa konscio diferencas inter si per aha strukturo kaj per variaj elementoj de sia strukturo. Tre gravan verkon por studi tiujn problemojn oni povas trovi en la filozofiaj verkoj de Jean Gebser. Lia verko “Ursprung und Gegenwart”, Stuttgart 1949 en du volumoj multon klarigis al mi, eĉ se mi diference konceptis la problemon.

Mi eliras el la hipotezo, ke falsa konscio kaj la vera konscio ekzistas kiel konkreta totaleco (tuto), kiu manifestiĝas en variaj formoj kaj en variaj niveloj. Ĉiu nivelo de ambaŭ konscioj oni devas klare difini kaj samtempe tiujn nociojn koncepti kaj kompreni en la maniero, kiu ebligos ilin studi en la pratiko de la homa pensado kaj ĉefe tiamaniere, ke oni povu ĉiujn konceptojn baze kaj konkrete esplori kaj finfine per tio pliriĉigi la teorion de la gnoseologio, kies centra problemo estas: kio estas kaj kio ne estas la VERO.

Mi supozas hipoteze, ke la nocion de la FALSA konscio oni povas klasifiki (rilate al formoj kaj al niveloj) tiamaniere:

1. falsa konscio kiel efekto kaj rezulto de la naiveca kaj simpligita pensado, trovebla modele en fenomenoj de la pensado de tiel nomitaj primitivaj triboj en Afriko, Aŭstralio ktp. kaj en nia pensmaniero konata sub termino “superstiĉoj”;

2. falsa konscio kiel efekto kaj rezulto de la pensprocezo dum kiu naskiĝas la penseraroj, pli klare dirite; tiu ĉi pensmaniero ne respektas la leĝojn de la logikeco;

3. falsa konscio kiel efekto kaj rezulto de la patologio kaj de la mensa morbo;

4. falsa konscio kiel produkto de la mistifikado, kiel la celkonscia mensogo. Unu el tre danĝeraj formoj de la mensogo estas la dogmoj nekritike akceptitaj, mitoj kaj mitologiaj formoj de pensado, la antaŭjuĝoj.

Mia laboro rilatas nur al la unua nivelo de la falsa konscio, al superstiĉoj. Ne estas superstiĉo kiel la superstiĉo. Unuj el ili estas simplaj, naivaj kaj aliaj kreas la tutan sistemon, studeblan en la konceptoj de la primitivaj triboj.

Pri la superstiĉoj nin informas konkrete la etnografio kaj ĉefe la esplorado de la homaj penskonceptoj ĉe primitivaj triboj kaj ankaŭ ĉe la simplaj homoj, kiuj ne atingis la nivelon de la religia kaj nature nek la nivelon de la filozofia pensmaniero. La naiva kaj superstiĉa pensmaniero manifestiĝas videble kaj konkrete en formoj de fetiĉismo, animismo, en la mantiko (aŭgurado, orakolado, horoskopado ktp.) kaj en la magio. La superstiĉa pensmaniero enhavas eĉ kelkajn pozitivajn momentojn kaj ĉefe tiuj ebligas al superstiĉaj homoj defendi sian vivkoncepton.


La tuta mia verko pri la superstiĉa pensmaniero inkluzivas en la unua ĉapitro la difinadon de la nocio “falsa konscio en kelke da niveloj. Mi klopodas difini la nocion de “superstiĉo”. La dua ĉapitro de mia verko konkretigas la nocion el vidpunkto de la enhavo kaj mi provas klasifki la superstiĉojn. La tria ĉapitro priskribas la instrumentojn, pensinstrumentojn de la superstiĉo. La kvara ĉapitro serĉas la spurojn de tia pensmaniero en la teoriumado kaj en la praktika agado dc la modera homo; do mi serĉas la modernajn formojn de la fetiĉismo, animismo, totemismo, tabuismo, fatalismo, magio ktp. En la kvina kaj la sesa ĉapitroj mi studas mekanismojn de la difektoj en la homa pensmaniero, kiuj produktas la superstiĉojn. La sepa ĉapitro estas dediĉita al kritiko de la eraro, ke la detruado de tiu pensmaniero estas eĉ en moderna tempo facila; ĝi multe kaj firme profundas en niaj mensoj. Sed mi volus ankaŭ montri kelkajn pozitivajn valorojn de la magio, alkimio, astrologio kaj similaj “sciencoj”; la valoro de tiuj falsaj sciencoj ne kernas en tio, kion ili detektis, sed ĉefe en tio, kion ili inspiris, kion ili signifis por la evoluo de la tekniko, kemio, astronomio kaj tiel plu.

La esplorado de la problemo “falsa konscio” estas parto de la filozofio ĉar oni klarigas en la verko la signifon de la kaŭzoj, signifon de la kondiĉoj, de la teleologio (celoj), de la neceseco, ebleco, celeco, hazardeco, fato kaj fortuno, providenco, sorĉo ktp. La celo de mia esplorado estas: kultivi la homan pensmanieron kaj plibonigi la metodojn de la pensado rilate al la problemo de la VERO kaj MALVERO. Mi volas montri, ke la superstiĉo kaj religia pensmaniero estas du variaj pensmanieroj kaj laŭ mi estas false identigi ambaŭ pensmanierojn. Miaj konkludoj sencas por plibonigo de la pedagogia laboro rilate al plibonigo de la edukado de la homo. Finfine, miaj konkludoj povas helpi al esplorado en sfero de la filozofio kaj en sfero de la instruado de la homo. Surbaze de mia verko oni povas pratike ellabori la projekton de la futura esplorado de la superstiĉoj, kiuj multe malhelpas ekkoni la veron pri la realeco de la naturo, de la interhomaj rilatoj en la homa societo.

I. FALSA KONSCIO KIEL TEORIA PROBLEMO

1. FALSA KONSCIO: ĜIAJ VARIAJ FORMOJ KAJ NIVELOJ

La difinadon de la nocio provis variaj filozofoj, ekzemple: K. Marx kaj B. Engels, V. Pareto, R. Aron, K. Manheim, G. Lukács, J. Gabel, J. Wiatr ktp.

K. Marx - B. Engels komprenis sub la termino “falsa konscio” la tutan burĝan filozofion, kiun ili supozis esti nur la ideologio, dediĉita por defendi la klasinteresojn de la burĝaro. La falsan konscion produktas la filozofo konscie kaj subkonscie.

V. Pareto en sia verko “Tractate di sociologia generale” en la franca “Traité de la sociologie générale”, Paris, 1917/1919 komprenas sub la termino ĉiu argumentado surbaze de kiu la reganta elito dokumentas sian rajton regi kaj suvereni. La plejmulto de la ideologiaj sistemoj pravas ne en tio, kion ili pozitive asertas, sed male en tio, kion ili malakceptas. La homo agas laŭ tiel nomataj “residuoj”. Sian agadon li ĉiam pravigas aposteriore per pensistemoj nomitaj “derivaĵoj”. La derivaĵoj estas ŝajne veraj klarigoj pri la homa agado.

R. Aron supozas ke falsa konscio estas sinonimo por la fremdeco (aliénation), objektivado (réification) kaj desdialektikado (desdialectisation) de nia ekkono surbaze de la falsa identigo (fausse identification). Grava simptomo de falsa konscio estas dividado de la realeco en du akre abismaj mondoj: mondo de la progreso kaj malprogreso, mondo blanka kaj nigra ktp. Doktrino de la malamiko estas ĉiam stampsignita kvazaŭ mensoga kaj nia kiel ĉiam vera.

K. Manheim difinas la nocion “ideologio” kiel sistemo de kontraŭhistoriaj ideoj, per kiuj oni polemike batalas kontraŭ malamiko. Certa grupo konscie akceptis la mensogon por sia mondkoncepto. Kritikante la malamikon, ĝi serĉas nur facile kritikeblajn flankojn de tiu doktrino kaj tiujn ĝi absurdigas. Oni kritikas nur la konkretajn tezojn. Alimaniere oni kritikas la tutan sistemon. Tiu ĉi folozofo akceptas kvazaŭ fakton ke ĉiu ideologio partia estas falsa konscio. Neniu laŭ li serĉas la veron.

Jen Gabel estas psikiatro. Laŭ lia koncepto la falsa konscio estas certa formo de la frenezeco. La psiko de la homo estas malstrukturita, kaosa. La paralelojn por sia koncepto li trovas en nacionalista kaj rasista koncepto de la mondo. La homoj de tiu sorto estas maniuloj.

J. Wiatr asertas ke la falsa konscio povas rilati nur al certaj partoj de la ideologia sistemo, nur al unu fazo aŭ etapo kaj ne al tuto de la ideologio. La ideologio estas kaj estos apud vivsperto, scienco kaj filozofio la specifa kaj pro tio necesa formo de la ekkono pri la realeco. Ĝis kiam ekzistos klasoj, nacioj, kastoj, rasoj, ekzistos eĉ la ideologioj. Do la klopodo proklami ĉiujn ideologiojn de ĉiuj grupoj batalantaj pri variaj konceptoj de la vivo kaj la societo estas jam la agnosko de la falsa konscio. Tamen unuj batalas por la progreso kaj aliaj kontraŭ progreso, unu kontraŭ la milito kaj aliaj volas militi, unuj volas konstrui, aliaj detrui la mondon. Oni devas serĉi la veron, la veran konscion, ĉar nur per tiu serĉado oni fariĝas homo, progresema homo. Oni devas tamen kredi ke la vero estas trovebla kaj ne nur tio, ankaŭ realigebla.

Do, mi konkludas: la falsa konscio estas certa strukturo de la konscio. Ĝi estas karakterizita per deformado. Surbaze de tiu deformo oni konceptas la realecon neadekvate, naive, erare, konfuze, mensoge, false. Mi supozas ke tiu neadekvateco manifestiĝas en variaj formoj kaj niveloj, tio signifas ke certa nivelo diferenc-profunde malproksimiĝas for de la realeco. La konscio direktita per la iluzionaiveco diferencas disde la konscio direktita per la eraro kaj ambaŭ konscioj diferenciĝas de la konscio direktita per patologio aŭ se la ekkonon kaj agadon direktas la konscia mensogo. Anstataŭ difini la variajn nivelojn de falsa konscio, mi priskribos kaj komparos ilin surbaze de la faktoj.

a) Falsa konscio kiel naiveco kaj iluzio

La naivan pensmanieron oni povas kompari kun la mensstato de la homo, kiu laciĝis, dormetas, sed ankoraŭ ne dormas. Alimaniere klarigas tion H. Bergson. Oni povas sonĝi estante vigla. Tio signifas: esti seninteresa. Alia formo estas la pensmaniero de la infanoj aŭ de la arkaikaj nacioj, triboj. Se la homoj agus kaj aktivus en tiuj mensstatoj, ni povus imagi iom pli klare la “naivan konscion”. J. Gebser parolas pri la konscio paleologa, arkaika, antaŭlogika (Tomo I., paĝo 74/78).

Homo sur tiu ĉi nivelo ne kapablas ankoraŭ vidi la mondon science, ideologie, filozofie sed nur surbaze de siaj propraj travivaĵoj kaj spertoj. Ili regas sin nur per sia “sana racio”, ili agas nur impulsive, surbaze de la eksperimento kaj eraro. Ofte regas ilin nur la tradiciaj pensformoj. Tiu ĉi konscio estas malmulte diferencita. La homo de tiu sorto identigas entute kun la komuna konscio de la homa grupo. Okulfrapa estas la tendenco regi kaj ordoni al la realeco. Tiu homo ne aŭiskultas la realecon, li ne konas ĝian strukturon kaj esencon kaj tamen pensas ke li ekkomprenis. La naiva konscio facile kredas, malmulte demandas KIAL? Kaj se li trovas la kaŭzojn, li ne detektis la verajn, fundamentajn fortojn sed nur la surfacajn fenomenojn, kiuj estas tuj videblaj sed ne gravaj. Tiu homo konas nur la demandojn, li ne konas problemojn. Tiuj homoj kredas, ke la mondo rapide akceptos iliajn konceptojn kaj ideojn, ke la tuta mondo rondmoviĝos ĉirkaŭ ili kaj ne ili ĉirkaŭ la realeco de la mondo. Kaj se la realeco kontraŭstaras, ili tuj fuĝas for de la problemo. Ili ofte fariĝas fremdaj por la mondo, ili sektiĝas en eta grupo aŭ ili restas en sia MI. La motoroj de ilia agado estas nur esperoj kaj revoj, ke la vivo mem pliboniĝos kaj se tio evidente jam ne estas ebla, ili kredas ke ĉio pliboniĝos post la morto. Anstataŭ ŝanĝi la mondon, ili ŝanĝas la koncepton pri la mondo. Ili estas ofte ĥiliastoj. La verdikton diros aŭ la historio aŭ la dio. Ili ĉiam kredas ke ĉion dekretos iu super la tero aŭ dioj aŭ sekretaj fortoj. Ili povas nur atendi, eble nur preĝi ĝis kiam venko venos al ili. La apogon por venonta venko ili tuj trovas en variaj signoj kaj aŭgurverdiktoj. La deziro anstataŭigas la agon. Kio devas esti oni supozas jam estanta.

Eĉ tiu ĉi naiva konscio havas variajn stadiojn, fazojn. En la unua fazo oni atendas la solvon de la problemo de la subaj aŭ de la supraj fortoj. Post kiam la atendado estas vana, en la dua fazo ili komencas kritiki la realecon, kompari la teorion kun la praktiko. En la tria periodo oni fariĝas la utopiistoj. Radikale oni konstruas la propran teorion kiu vorte batalas kontraŭ la malbono de la realeco. En la kvara etapo oni komencas apogi aŭ revolucie aŭ pseŭdorevolucie.

En tiu ĉi etapo oni agas laŭ sia naiva koncepto de la realeco. La ekkono de la realeco ne estas senvalora; ĉiu agado estas pli bona ol nenia agado, ol atendado ke iu alia faros, kion ni bezonas. Krom la fantaziaj elementoj tiu naiva koncepto surbaze de la agado kaj aktiveco alportas ankaŭ momentojn pozitivajn. Do la naiveco de la utopiistoj, sektanoj ktp produktas tamen elementojn, kiuj estas valoraj kaj kiuj alportas certan sukceson. Sed tia parto, kiu estas iluzionista, naiva kaŭzas missukcesojn, malvenkojn, produktas gravajn erarojn. Oni devas tiun naivecon forigi antaŭ la agado.

Sed mi multe timas, ke mi en tiu ĉi priskribo ege diris pri ni, esperantistoj. Cent jarojn ni laboras kaj tamen nia celo estas malproksima. Ĉu ni bone kaj vere ekkonis la mondon kaj la realecon, ĉu ni ne estas nur naivuloj?

b) Falsa konscio kiel mistifikado, kiel konscia malvero, mensogo

(daŭrigota)


FONTO: Podmele, Ladislav. “Pri la Vera kaj Falsa Konscio,” Simpozio, n-ro 2, septembro 1983, p. 23-26, 14.


Pri SIMPOZIO — letero de Prof. L. Podmele

Pri Falsa Konscio kaj Mistifiko” de Ladislav Podmele

La Falsa Konscio” de Ladislav Podmele

Kritiko de la Falsa Konscio” (daŭrigo) de Ladislav Podmele

Superstiĉa Pensmaniero” de Ladislav Podmele

La Ĉefa Senco de nia Filozofado” de Ladislav Podmele

Komunika Etiko kaj Esperantismo” de Helmut Welger

Alienation, Utopia, & Hungarian intellectuals: Madách, Ady, Karinthy, Fogarasi, Nádor, Lukács, Mannheim
by Joseph Gabel

Simpozio (Filozofia Revuo): Enhavtabeloj #1-#46 (1983-2005)

Evaldo Pauli, FAT, Enciklopedio Simpozio

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Thinking Critically About Critical Thinking: A Guide

Ideology Study Guide

Theodor W. Adorno & Critical Theory Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

Simpozio @ eventoj.hu

Jirí Karen - Vikipedio

Jirí Karen (OLE)

Jiří Karen (1920-2000) (Ladislav Podmele)

Forlasis nin poeto Jirí Karen
Starto 3/2000 (194)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 November 2021