Pejzaĝo de nordoriento

Roberto Passos Nogueira


I

Ĉi tie la grundo sekas
Kiel lango de fihundo
Soife mortinta.

Trosomere
La arbedoj blankas
Tordiĝe. ŝparas foliojn.
Ostaj bovoj snufas
Kie antaŭe kreskis saliko.
Sur la griza gruzo
Eĉ fiherboj mankas.

Verdas nur la dornaj kaktoj
Kiuj tenas intime l’ akvon.

II

Ĉi tie la vivo akras
Kiel klingo de tranĉilo
Portita ĉe l’ zono.

Trosomere
La kampuloj flavas
Tordiĝe, ŝparas parolojn.
Ostaj knaboj ludas
Kie antaŭe kreskis manioko.
En la pajla domaĉo
Eĉ fivermoj fastas.

Nur festas la grandaj bienoj
Kiuj l’ akvon avare rezervis.

III

La kampulo el kakto trinkas
Por la bienisto eklaboras.

Trosomere
Nur bienoj floras.


FONTO: Nogueira, Roberto Passos. “Pejzaĝo de nordoriento,” en Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984), p. 683-684.


A World in a Grain of Sand [Mondo en Sablero]
de Roberto Passos Nogueira

Vojo kaj Vorto (Enhavo)
de Roberto Passos Nogueira

Esperanto kaj la Vorta Poezio
de Roberto Passos Nogueira

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto
de Roberto Passos Nogueira

Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs]
de R. P. Nogueira

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Roberto Passos Nogueira @ Ĝirafo

Recenzo de Baldur Ragnarsson, Esploroj;
Roberto Passos Nogueira, Vojo kaj Vorto (Paco, 1974)

de Karl Schulze

Roberto Passos Nogueira - Vikipedio


Home Page | Site Map | What’s New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors’ Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 October 2021

Site ©1999-2021 Ralph Dumain