Czesław Jastrzębiec Kozłowski
Poemoj de Czesław Kozłowski
Forgeso
(Diabla rimado)
Sur valan blulageton dormantan en suno,
Autuno ĵetis floron velkintan kaj palan.
Laguno ne ekmiris, kaj la blankpetalan
Konvalan floron lasis sur akvo sen puno.
Trankvila floro naĝas sur trankvila ondo,
En rondo kuras jaroj per vico malbrila. . .
La mondo jam forgesis pri lago humila,
Subtila blanka floro pelita el mondo.
FONTO: La Ondo de Esperanto, 1914, N-ro 4, p. 78.
L’unua
Nokto malvarma, seka kaj funebra
Premis la teron; lunon kaŝis nubo.
Ĉiuj jam dormis kai mi estis sola . . .
Tiam ektremis mi per tremo febra:
Al mi alvenis la unua dubo!
Unua dubo . . . terura, funebra
Al mi alvenis . . . kaj mi estis sola . . .
Kaj ne aŭdiĝis por mi vort' konsola.
Hidro cinika, la nekredovenis;
Kaj pro teruro la spirito svenis,
Pro emocio tremis korp' malforta,
Okulojn miajn kovris griza nubo:
Sur min falegis la destino sorta,
Al mi alvenis la unua dubo.
Sangon trinkanta, avida inkubo . . .
Ruza, maliceĝi malfermis pordon,
Venis, renversis la spiritan ordon,
Pelis trankvilon, pelis kvietecon . . .
De vaz' rompita mi vidadis pecon:
Bela ankoraŭ, sed ne plu valora . . .
Same kred' mia pri la Di', animo
Faliskaj kuŝis: alloga ankoraŭ,
Ne plu bezona . . .
Malplenaĵ’
sen limo
Min ĉirkaŭvolvis . . . penetranta, vasta.
Ĉio nur ŝajnis malpuraĵ’ aŭ ŝimo,
Tutan viv‑ĝojon suĉis la inkubo,
Krevis de Kredo la fadeno lasta,
Enradikiĝis la unua dubo . . .
FONTO: Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita
kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio,
1984), p. 50-1.
Pinglopiketoj
Tiom da etaj doloroj! kaj ĉiu al koro rapidas!
Tiom malgrandaj, ke, vere, pri ili ne indas paroli.
Tamen ĉi tiuj vundetoj lacigas min kaj malpermesas,
Ke mi akceptu kuraĝe pli grandan, pli noblan doloron.
FONTO: Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita
kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio,
1984), p. 51.
Felietonoj de Czesław Kozłowski
PRI ESPERANTA GAZETARO
Mi komencas per demando: ĉu ekzistas esperantisto, kiu neniam estus havinta la intencon eldoni gazeton? Nu, ekzistas nenia dubo, ke tia fenomeno ankoraŭ ne naskiĝis. Se iu esperantisto diras, ke li neniam deziris eldoni ĵurnalon, tio montras nur la profundan mensogemon de lia karaktero: por mi estas pli facile kredi eĉ tian absurdon, ke li ne verkis poemojn!
Mi estas homo (kaj nenio homa krom eldonisto por miaj geni-verkoj estas al mi fremda) kaj esperantisto. Nu kompreneble ankaŭ mi revis pri eldonado de propra gazeto.
La komenco estis jena:
S-ro Iksowski, mi volas al vi komuniki gravan aferon.
Nome?
Mi intencas de Januaro komenci eldonadon de granda semajna ilustrata revuo. Formato: 76 × 60. Ĉiu numero po 70 ĝis 80 paĝoj. La papero dika, luksa.Ĉu vi konsentas esti mia kunredaktoro?
Plezure, s-ro Kozlowski. Antaŭ ĉio ni devas elekti titolon. Mi proponas: Tempo.
Mi preferus: Madagaskara Stelo.
Sed pro kio do Madagaskara? Ni ja estas Kievanoj.
Nu, tio estas pravigebla, ekzemple, per Cetere, la titolo povas esti Stelego, aŭ Steleto, aŭ io simila.
Eble Kvinpinta Stelo?
Estu tiel! Ni povos tion simbole signi per:
La unua estas kvin, la dua pin, la tria tas kaj la kvara kapo de infaneto, kiu anstataŭ tero elparolas telo; la tuto kune: kvinpintastelo! Genie, ĉu ne?
Nu, tiu kvara iom similas la konatan anekdoton. Tamen, entute estas nemalbone . . . Sed, ĉu vi havas monon por la eldono?
Ho, je diablo! Tion mi tute forgesis! Ha, kiel estas malagrable! Do, ni devas informiĝi kiom kostos la gazeto Ĝis la revido!
Post unu semajno mi ekscias, ke tia gazeto kostus tro multe. La revoj dolĉegaj forflugas. . .
S-ro Iksowski, eble ni hektografus nian revuon.
Tio estus ebla en Madagaskar. Sed ĉi tie estas malpermesate al privatuloj havi hektografon.
Eble, litografi?
Nu, litografi po 80 ĝis 90 paĝoj ankaŭ ne estas tre malmultekosta afero.
Jes Tiaokaze, eble nur 16 paĝoj?
Konsentite! Sed kiamaniere ni presigus artajn ilustraĵojn? Iom dubinda arteco litografita!
Do, sen ilustraĵoj?
Tamen ĝi kostos kare kaj versimile ni ne havos abonantojn La gazeto devos morti post 2 numeroj Niaj malamikoj malice ĝojos.
Jes, vere. Kion do fari? Jen, ideo! Ni simple skribu nian gazeton!
Postnelonge ni eldonis No 1 de Kvinpinta Stelo. Sed, ĉar ĝi estis skribita de s-ro Iksowski kaj de mi, neniu povis tralegi eĉ unu literon, kaj nature neniu volis malpurigi manon transskribante ĝin.
* * *
Tiamaniere nia entrepreno finiĝis bone, sed kiom da entreprenoj finiĝas malbone? En la internacia helplingvo Esperanto estas eldonataj pli ol 200 ĵurnaloj, triumfe krias propagandistoj. Sed, mi persone opinias, ke grava estas ne kvanto, sed kvalito.
Efektive, jen estas ordinara enhavo de kelkaj Esper. gazetoj:
1) Ĉefartikolo de la redaktoro, kiu deklaras, ke kvankame mi solnure de unun semajnon instruiĝas le Esperanto, sed tamen mi nun jam perfekta konas tiu-ĉin mirebla linguo.
2) Versaĵo! Neimageble terura.
3) Nekrologo, okupanta duonon da No 1. Iafoje versaĵo kaj nekrologo kuniĝas en unu teruregaĵo. Ekzemple, mi legis nekrologan versaĵon, en kiu pro rimo al vundo, oni nomis la mortinton hundo!
4) Iu tre naiva sentimentala novelo, tradukita per plorige malbona Esperanto, sed kiu tamen prezentas al tutmonda esperantistaro specimenon de nia belega literaturo.
5) Bibliografio, kiu nur atestas, ke la recenzanto neniam legis la libron recenzatan.
Do! Mi demandas, ĉu ne estus dezirinde, ke niaj tro multenombraj gazetoj kunfandiĝu en kelkaj, sed bonegaj?
Ĉu ne estus dezirinde, ke La Ondo de Esperanto organizu jenan konkurson:
Oni elektus komitaton el kompetentaj esperantistoj (ne redaktoroj) po unu persono de ĉiu gazeto, kiu aperas jam pli ol unu jaron. Ili devus plej atente enregistradi ĉiun gramatikan kaj stilan eraron. La gazeto, kiu enhavos plej malmulte da eraroj gajnus premion por
S-ro Kozlowski!
Mi petas, s-ro Iksowski?
Ĉu vi jam havas monon por la premio?
Ho, je diablo! Pri tio mi tute forgesis, s-ro Iksowski Es ist eine alte Geschichte (Estas malnova historio).
FONTO: La Ondo de Esperanto, 1912, N-ro 5. Republikigita en: Samideanoj:
Satiroj kaj Humuraĵoj pri Esperanto kaj pri Esperantistoj, komp. Aleksander
Korĵenkov (Kalinigrado: Sezonoj,
2006), p. 7-9.
NIA VERSISTARO
En la No 59 de La Verda Standardo s-ro Förster instruas nin, kiamaniere ekscii aĝon de persono, kaŝanta ĝin. Vi igu ĝin multipliki la nombron de ĝia naskiĝdato, aldonu 4 k.t.p. En la rezultato vi ricevas daton de la naskiĝo. Influita de tiu sprita metodo, mi elpensis manieron por diveni, kiom da tempo iu estas esperantist(in)o. Oni agas jene:
Kiom da originalaj versaĵoj vi verkis?
20.
Kiom da versaĵoj vi tradukis?
40.
Al kiomaj redakcioj vi sendis ilin?
100.
Sumigu.
160.
Subtrahu la nombron de redakcioj rifuzintaj.
160 - 99 = 61.
Subtrahu la nombron de versaĵoj, kiuj havis nur sufiksajn rimojn.
61 - 60 = 1.
Sekve, vi estas esperantisto nur de unu monato.
* * *
Nu, ni diru kelke da vortoj pri la versfarado mem. La poetoj agas ordinare tiel: ili metas unu sub alia, sur du linioj, ian sufikson, ekz. et (fig. 1).
. . . . . . . . ~eto
. . . . . . . . ~etoFig. 1
Poste ili almetas unu el la fingroj de lmaldekstra mano (per la dekstra ili tenas la plumon) al frunto kaj ekmeditas profunde pri tio, kion li povus meti antaŭ la sufikso? Nepre io poezia! Nu pesto?.. ufff (li ŝvitas) nu, estu birdo kaj floro (fig. 2).
. . . . . . . birdeto
. . . . . . . floretoFig. 2
Sed kio plua?! Demonoj helpu! Logiko, helpu! Logike kion birdo povas fari? Kanti. Estu do kantas. Kaj floro? Flori. Do, oni ricevas (fig. 3).
. . . . . kantas birdeto
. . . . . floras floreto
Fig. 3
Kie povas kanti birdo, flori floro? La poeto skribas (fig. 4).
Sur la arbeto kantas birdeto,
En ĝardeneto floras floreto.
Fig. 4
Ufff! Du versoj estas pretaj. Daŭrigo sekvas sammaniere.
Al redaktoro, kiu povus pruvi, ke 9/10 de versaĵoj en lia gazeto estas fabrikitaj laŭ alia metodo, mi rekompence promesas neniam sendi miajn proprajn versaĵojn.
FONTO: La Ondo de Esperanto, 1912, No 10.
Republikigita en: Samideanoj: Satiroj kaj Humuraĵoj pri Esperanto kaj
pri Esperantistoj, komp. Aleksander Korĵenkov (Kalinigrado: Sezonoj,
2006), p. 9-10.
Recenzo
Czeslaw Kozlowski. Petaloj. Aro da versa·oj, originale verkitaj en Esperanto. Kiev, 1912, 28 p·. Pr. Sm. 0,23. Aĉetebla en Moskva librejo.
Jen denove kolekto de originalaj versaĵoj, kolekto malgranda, sed interesa. La ĉefa tono de la libreto estas melankolio. La poeto, ŝajne, ĉie sentas nur malĝojon, ĉie antaŭvidas morton:
Malgajeco venas senkaŭze kaj malplenigas la animon. («Estas tiaj momentoj»). La amo ankaŭ ne altiras, ĉarMin ne logis lekant’,
Nek de l’birdoj la kant'
Sed ĉiu stel' per malĝoj' min altiras.(«Penso»)
. . . mian penson, kia en eteron
Flugisĝi celas revoki sur teron.(«Leo kaj Salomea»).
La ritmo de tiuj versaĵoj estas konforma al la enhavo: ne gaje sonanta, sed iom griza, neregule interrompata. Ŝajnas al ni, ke s‑ro Kozlowski ankoraŭ ne perfekte posedas tiun ritmon: iafoje renkontiĝas lokoj malbelsonaj. Oni ne devas pensi, ke la aŭtoro uzas tian neregulan ritmon nur ne povante verki alieen la libro ni renkontas ankaŭ plensonajn versaĵojn, ekzemple «Cigna Kanto», la plej bela el ĉiuj. Bone ankaŭ estas verkitaj la hekzametraj versoj.
Nin ĝenerale ne allogas la literaturo de la mortoni plej amas la vivplenan poezion de grekoj, de Puŝkin, de Goethe, sed tio ne malhelpas, ke ni rajte konsideru s‑ron C. K. en la unuaj vicoj de Esperantaj poetoj.
Ni devas fari kelkajn teknikajn riproĉojn. La stilo estas bonega; nur la esprimo: ,,krevis la fadeno lasta" (,,L'Unua") ne estas Esperantakrevi povas nur aĵo, interne malplena. Poste, ne plaĉas al ni la trouzo de “Hej"ĝi ne estas bela vorto.
S. Obr.
FONTO: Sub rubriko "Bibliografio", La Ondo de Esperanto, 1913, N° 7, p. 118.
Biografietoj
Czesław Jastrzębiec Kozłowski. Naskiĝis 31 dec 1894 en Kremenec (pole Krzemieniec), en la gubernio Volyna (Rusa Imperio, nun Ternopila regiono de Ukrainio). Polo. Verkisto, tradukisto, redaktoro. Esperantisto ekde lernejaj jaroj. Antaŭ la unua mondmilito okupiĝis pri Esperanto en Kievo. Aŭtoro de poemoj k felietonoj, aperintaj en La Ondo de Esperanto, k de la poemaro Petaloj (Kievo, 1912). Post la unua mondmilito ne plu aktivis por Esperanto, tradukis el la rusa (i.a. Ĉeriza Ĝardeno de Ĉeĥov, Krimo kaj puno de Dostojevskij), ukraina, franca, angla k aliaj lingvoj, verkis filozofiajn k religiajn studojn. Mortis 14 jun 1956 en Włochy (apud Varsovio).
Pri li en Esperanto:
Miĥalski E. Poeto de l' kosma melankolio // Sennacieca Revuo, 1924, n-ro 5 (13), p. 82-83.
Kalocsay K. Revivigo de Czeslaw Kozlowski // Norda Prismo, 1959, n-ro 3, p. 120-125.
FONTO: Korĵenkov, Aleksander. Konciza Enciklopedio de Esperanto. Volumo 1. Personoj. Kalinigrado: Sezonoj, eldonota. (Aperas laŭ aŭtora permeso.)
KOZŁOWSKI, Czesław Jastrzębiec. 1894-1956. Polo; verkisto, redaktoro. Esperantisto de proksimume 1904. Verkis literaturan kritikon en "La Ondo de Esperanto". Dum siaj lernojaroj antaŭ la Unua Mondmilito okupiĝis pri Esperanto, sed poste forlasis ĝin. Post 1914 ne verkis Esperante. Konata en nacilingvaj rondoj, precipe kiel tradukisto.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj: KOZLOWSKI, Czesław; Petaloj; originalaj poemoj; 1912; 28 p.
La ĉefa tono: melankolio. La ritmo estas konforma al la enhavo: ne gaje sonanta, sed iom griza, neregule interrompata. /S. Obr., La Ondo de Esperanto, 1913, p. 118.
FONTO: OLE: Originala literaturo Esperanta.
Agnosko
Dankon al Aleksander Korĵenkov pro liaj kontribuoj. Kopirajtoj de la koncernaj materialoj restas ĉe la aŭtoro.
Revivigo de Czeslaw Kozlowski de Kálmán Kalocsay
Poeto de l’Kosma Melankolio (Skizo pri Cz. Kozlowski) de E. Miĥalski
Mi Estas (Dediĉita al E. Miĥalski) de E. Izgur
Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo: Eŭgeno Miĥalski
Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
Uploaded 10 November 2007
Site ©1999-2007 Ralph Dumain