Kiel James Joyce Lernis Esperanton

Unu el la plej elstaraj verkistoj en la angla lingvo estis la dublinano James Joyce. Ĉiuj liaj verkoj rompis tradiciojn kaj oni eĉ diras ke li heroldis novan epoken en la angla literaturo. Aparte avangarda estis la romano Finnegans Wake, eldonita en 1939, en kiu Joyce priskribas sonĝon de irlanda tavernisto. Ĉi tie li kreas novajn vortojn, ignoras la kutiman sintakson, faras ege komplikajn kalemburojn kaj pruntas multon el aliaj lingvoj. Inter la diversaj lingvoj troviĝas ankaŭ iom da esperanto. Jen:—

paĝo 38 porkograso

paĝo 39 make use of his law language (Edzo, Edzo on)

paĝo 52 (Scoretaking: Spegulo ne helpas al malbellulo, Mi Kredas ke vi estas prava, Via dote la vizago rispondas fraulino)

paĝo 160 Sgunoshooto estas preter la tapizo malgranda. Lilegas al si en sia chambro. Kelkefoje funcktas, kelkefoje srumpas shultroj. Houdian. Kiel vi fartas mia nigra sinjoro?

paĝo 438 malbongusta

paĝo 565 — Li ne dormis
                 — S! Malbone dormas
                 — Kia li krias nikte?
                 — Parolas infanetes S!

paĝo 566 —Vidu porkego! Ili vi rigardas. Returnu, porkego. Maldelikato!

paĝo 619 Helpunto min, helpas vin.

Kelkaj faktoj notindas. Joyce verŝajne uzas la vorton “edzo” ĉar oni supozis ke ĝi estas la sola kiun Zamenhof ne kopiis el iu alia lingvo, kaj do estas vera ekzemplo de “his law language”. (Ĝi eble estas hebrea sed tio ne gravas nun). Li sekvas la Zamenhofan konsilon uzi sh kaj ch anstataŭ ŝ kaj ĉ. “Unto” estas malofta, neoficiala sufikso kaj signifas “iu kiu farus” la agon, ĉi tie “iu kiu helpus”.

La citaĵoj en paĝoj 565-566 estas en tre grava parto de la romano. Temas pri rompo de la sonĝo ĉar unu filo de la sonĝanto vekiĝas kaj krias.

Estas interese trovi ke Joyce kopiis kelkajn frazojn el la fama anglalingva lernolibro Step by Step in Esperanto far Montagu Butler. Komparu ĉi tiujn citaĵojn el Butler kun tiuj de Joyce.

paĝo 68 Mi kredas ke vi estas prava.

paĝo 100 Ne helpas spegulo al malbelulo.

paĝo 177 Li legas al si en sia lito.

paĝo 210 “Mia dotʼ la vizaĝo” respondis la ino.

paĝo 247 Helpunto, one who would help if . . .

Mi opinias ke oni ne troigu la signifon de ĉi tio, sed mi ĝojas ke dum sia verkado Joyce ne neglektis la internacian lingvon.

Ian Wibberley


Esperanto in Finnegans Wake


FONTO: Wibberley, Ian. “Kiel James Joyce lernis Esperanton,” Brita Esperantisto, 79 (854), September-October 1983, p. 264.


La facila planlingvo en la plej malfacila romano
de Giorgio Silfer

James Joyce on constructed languages
by Ronald E. Buckalew

Finnegans Wake: what is its language?
by Krzysztof Bartnicki

James Joyce & Esperanto:
Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

James Joyce: Special Topics: Bibliography, Links, Quotes

James Joyce & Technology, Vitalism, Robots, Artificial Intelligence,
Cyberculture & Combinatorics:
A Bibliographic Pathway

James Joyce, History, Politics, & Marxism: A Bibliography

James Joyce & Hungary: Selected Bibliography

James Joyce, Politics, & the Jews: Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

James Joyce @ Ĝirafo

James Joyce - Vikipedio

Montagu Christie Butler - Vikipedio

Step by Step in Esperanto - Vikipedio

Montagu C. Butler - Wikipedia, the free encyclopedia

Finnegans Wake by James Joyce


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 February 2022

Site ©1999-2022 Ralph